Virina Krestomatio

Fundamenta Krestomatio estas bona, eĉ majesta, sed ŝajnas al mi, ke tiu estas ankaŭ ofte tro tordema, eĉ kiel malfacile legebla. Tia ŝajnas al mi vira, ĉar mi jam vidis multe da viraj Esperantoj, kiuj ĝenarale estas ankaŭ pli-malpli simile tordemaj. Por pruvi tion, mi kolektas virinajn Esperantojn, tio estas, Esperantajn rakontojn kaj poemojn faritajn de virinoj. Se mia konjekto estas vera, do la kolekto fariĝos bona krestomatio por virinoj, ĉar tiu estu ne tordema kaj pli facile legebla por lernantinoj. Viroj eble sentas, ke tia estas tro rekta, kaj eĉ saltema, kvankam mi ne povas scii ĝuste.

(Mi unue listas Esperantistinojn el "Trezoro" (Esperant-originala rakontaro) kaj "Esperanta Antologio" (Esperant-originala poemaro) sube (tio plenigos krestomatiecon), kaj due serĉas la skribaĵojn rete kiel liberajn versiojn; se estas, mi faros ligon al la reta versio (aŭ io ajn de la Esperantistino provizore), aŭ (finfine tute, kiom eblas permesate de la kopirajto) faros transskribitan paĝon fare de mi mem)

Rakontoj

Lidja Zamenhof / Verda Majo (Hasegaŭa Teru) / Marjorie Boulton / Jolanthe Leser / Clelia Conterno Guglielminetti / Julia Pioro / Eija Salovaara / Lina Gabrielli / Martha Walker / Zora Heide / Eva Tofalvi / Aldona-Janina Kajryte-Kruzs / Spomenka Ŝtimec / Inita Gudonyte / Maria Jose Quesada

Poemoj

Marie Hankel / Maria Stanislavovna Tenner / Hilda Dresen / Ludmila Jevsejeva / Amalia Nunez Dubus / Elsa Nyberg / Eli Urbanova / Marjorie Boulton / Eva Seemannova-Suchardova / Magda Carlsson / Clelia Conterno Guglielminetti / Benita Kart / Vesna Skaljer-Race / Antonija Albert / Elvira Lippe / Mira Andrusiewicz / Doris Vallon-Wheeler / Julia Pioro / Lina Gabrielli / Rejna de Jong / Daphne Lister / Despina Patrinu / Eva Tofalvi


Tia diferenco inter viraj kaj virinaj, mi konjektas, estas ankaŭ en la aliaj lingvoj.

En la angla, viraj estas rektaj kaj tre facile legeblaj, kiam virinaj tordemaj eĉ kiel preskaŭ nelegeblaj; tio montras, ke la angla mem estas esence vira lingvo. En la nuna angla (plain English), male virinaj estas tre facile legeblaj, sed oni tuj trovos, ke tiuj estas tre ege bildemaj; kaj ĉi-okaze viraj malfacile legeblaj pro pececo de ties imagoj.

En la japana, virinaj estas kompletaj, kiam viraj mankemaj, aŭ male tro babilemaj, ĉiel ajn sekretemaj.

Oni povas diri la diferencon per unu frazo: viroj gravigas superan aŭ antaŭan parton, kiam virinoj suban aŭ postan (bildeco estas ankaŭ suba aŭ posta (unuvorte fona) parto de rakontado. Mankeco, en la japana, tiras la lastan verbon antaŭen, kiam la troa babileco puŝas la verbon tre posten; ĉiel ajn antaŭa parto estu gravigota). Tio mirinde respondas al iliaj korpoformoj, probable pliprecize al la muskolaranĝoj, kiuj certe influos la cerban procedon per pliaj ekscitoj al la respondaj nervoj. Kaj laŭ la kialo, mi povas diri, ke la diferenco estu ankaŭ en la aliaj lingvoj.

La angla kiel virina estas ofte nekomprenebla, la nuna angla kaj la japana kiel vira estas pli-malpli sekretemaj. Kompare kun ili, la tordeco de vira Esperanto estas ankoraŭ plene komprenebla (kvankam bezonigas zorgeman tralegadon, ofte ripetigan kaj lacigan, almenaŭ al virinoj). Tio ŝajnas diranta, ke intersekse egala (aŭ almenaŭ plene komprenebla) lingvo devas havi liberan vortoaranĝon, kiel tiun de Esperanto.