La Fundamentaj

La du libroj montrataj sube neniom rilatas al "Fundamento de Esperanto", sed pli-malpli samgrade bazaj kaj tre vaste konataj, tio estas, vi povas uzi ilin kiel bazajn modelojn por viaj skribaĵoj.

Fundamenta Krestomatio

Atentu, tiu ĉi estas tre malnova, kaj eĉ iom erarhava, kvankam preskaŭ la tuto de spertaj Esperantistoj konas ĉi tiun kaj probable tralegis. Tiu ĉi ankaŭ enhavas multe da Esperantaj originalaj skribaĵoj, sed mi metas ĉi tie, ĉar ili ankoraŭ ne havis fundamentan Esperantan modelon kaj tial ili eble estas pli-malpli nacilingvecaj pli ol pure Esperantaj.

Se virinoj, kiuj ĵus komencis lerni Esperanton, sentas, ke la skribaĵoj estas malfacile legeblaj pro ties tordeco aŭ neinteresigo, provu Virinan Krestomation; tiu ĉi eble estas pli trafa por virinoj (sed ne forgesu poste legi ankaŭ Fundamentan Krestomation, kiu enhavas virajn stilojn, kiujn oni pliofte renkontos ĉie).

La Sankta Biblio

Tiu ĉi estas grava (kaj amuza) ankaŭ por ne-Diservantoj, ĉar la libro rakontas, kiel iu sovaĝa tribo evoluigis siajn esprimon kaj pensadon laŭ la unika ideo, ke Dio devas esti sola, kion iuj egiptoj elpensis sed ne sukcesis tenadi, ĝis la malgranda tribo povis stari kontraŭ floreganta greka kaj romia civilizo, almenaŭ esprime kaj pense, kaj eĉ savi la civilizon anime. Viaj esprimo kaj pensado ankaŭ evoluos legante laŭ la historio de la tribo, tio estas, ilia historio estas bona modelo (aŭ eble ankaŭ kiel malbona modelo, observante la nunan staton de la tribo) de evoluo pri homspirito.


Se vi deziras legi ankaŭ la bazajn librojn de aliaj ĉefaj religioj, vidu: Koranon (islamo), sutrojn (経, budaismo (仏教)), Analektojn (論語, konfuceismo (儒教)), Daŭdeĝingon (道徳経, daŭismo (道教)) kaj japanan mitologion (Kroniko Japana, 日本書紀 de 巻第一 al 第三, ŝintoismo (神道)); pri mitologioj kaj legendoj de aliaj nacioj vidu Vikipedion.