Sunzio (proksimume a.K. 500)

El japana traduko

1. La bazo

Milito estas gravaĵo, kiun eble sekvas pereo de la popolo, de la regno. Tial oni devas tra- kaj plen-kalkuli ĉion por komenci militon.

Por venki estas la kvin kondiĉoj: direkto, ĉielo, tero, generalo kaj regulo.

Oni devas samdirektigi la volojn de la popolo kaj la reganto, nur laŭ kio la popolo sekvas la reganton trans danĝeroj de pereo.

La ĉielo montras tempajn kondiĉojn ekzemple veteroj, sezonoj kaj periodoj, kiam la tero geografiajn kondiĉojn ekzemple distancoj, traireblecoj, vastecoj kaj altecoj.

La generalo devas havi virtojn de intelekto, fidebleco, amo al la soldatoj, kuraĝo kaj rigoreco.

Oni devas aranĝi, ordigi kaj provizi la armeon laŭ la reguloj.

Oni devas profunde pripensi tiujn kvin kondiĉojn. La generalo povas venki nur kiam trascii la kondiĉojn, aŭ li riskus ĉion.

Kiel ni povas kalkuli tiujn? per komparo inter si kaj la malamiko kaj trascio pri sia forto. Do,

1) kiu reganto, sia aŭ la malamika, havas la plijustan direkton?

2) kies generalo superas al tiu de la alia?

3) al kiu ridetas la ĉielo kaj la tero?

4) kiu havas plicertajn regulojn?

5) kies soldataro estas pliforta?

6) kies truparo estas plimanovra?

7) kiu estas plirigora pri meritoj kaj punoj?

Mi divenas militon per la sep punktoj, kaj laŭ mia opinio kaj diveno iu ajn venkas per mi, aŭ malvenkas sen mi.

Nu, supozu, ke ni estas plibona ĉe la sep punktoj. Sekvante ni bezonas plibonan staton, kiu certigas la plibonajn kondiĉojn, kiuj tiam certe helpas la staton.

La esenco de milito estas la trompo. Ŝajnigi eblon neebla, neceson nenecesa. Proksimiĝon malproksimiĝa, malproksimiĝon proksimiĝa. Kaptilon kvazaŭ ŝancon, kiel tumulton disatakotan. Retiri de la vigra malamiko por rearanĝi sin, eviti la fronton de la fortega malamiko. Kolerigi por lacigi, sengardigi per malforta ŝajno. Disirigi la trankvilan malamikon tien kaj reen, dispecigi unuiĝintan malamikon.

Tiel piki la malfortan punkton de la malamiko kaj frapi la neatenditan punkton. Tia estas la esenco de milito, neniel fiksebla antaŭe.

Oni devas diveni venkon antaŭ ol la milito, kio difinas la rezulton. Tiu bone divenas, kiu certe venkas. Tiu ne bone divenas, kiu eble venkas. Tiu neniom divenas, kiu malvenkas. Tiel la venko estas evidenta antaŭ ol la milito.

2. Militado

Dum milito oni devas uzi multegajn veturilojn kaj soldatojn, kaj sendi provizaĵojn foregen. Militado tre kostegas. Eĉ kiam venkis, longa militado lacigas la armeon kaj tedas la soldatojn. Tia armeo ne povas konkeri la kastelojn de la malamiko, anstataŭe restadas en la batalkampo, kaj forkonsumas la financojn de sia regno, kiu estu atakota de aliaj malamikoj. Tian staton iu ajn saĝulo neniel povas savi.

En faktoj estis sukucesoj per mallonga militado, sed neniom per longa militado. Longigo de milito lasas neniom da profitoj al la regno. Oni devas kompreni la malutilon por profiti per militado.

Sperta generalo ne sendigas provizaĵojn plurfoje, sed uzas la malamikajn, nur kunportante siajn armajn aĵojn, tiel posedas sufiĉe. Provizaĵoj gajnitaj en la malamika lando valoras dudekoblon de la samkvantaj provizaĵoj senditaj el sia lando.

Bataligi la soldatojn kontraŭ la malamiko estas la voloj, kiujn ekscitas gajnaĵoj el la batalo. La soldato, kiu rabis malamikajn veturilojn, certe meritas honoron. Uzu la veturilojn kiel siajn, amikigi kaptitajn malamikojn per kara trakto, tiel ju pli venkas, des pli fortiĝas.

Ne longigo, sed venko estas la celo de militado. Distingas tiujn kompetenta generalo, nur kiu povas eviti pereon de la popolo, de la regno.

(plu daŭre)