El japana parta traduko (kaj pli simpligita de mi mem)

La naturo estas malbono

La naturo de homo estas malbono, bono estas nura artaĵo.

Homo denaske sekvas profitojn, kio nuligos cedecon kaj kaŭzos batalojn. Homo denaske malamas alian, kio nuligos honestecon kaj kaŭzos perfidojn.

Homo denaske ankaŭ sekvas plezurojn, kio nuligos moralojn kaj kaŭzos krimojn.

Tiel, se oni agus nur laŭ la denaskeco kaj la sentoj, nepre okazus bataloj, kiuj rompas la ordon kaj la moralojn konfuzante la socion. Tial necesas direktanto, direkto laŭ leĝoj, kaj eduko per respektigo kaj bravigo. Tiam oni tenas sin, per kio la ordo kaj la moraloj estas observataj, kiuj certigas la socion.

Menzio diris, ke oni lernas pro la natura boneco. La opinio estu erara, li ne konis naturon kaj ne povis distingi naturon de arteco.

Naturo estas denaska, nek lernebla nek artefarebla. Kontraŭe, respektigo kaj bravigo estas verkoj de sanktuloj, lerneblaj kaj artefareblaj.

Menzio diris, ke la naturo de homo estas bono, perdo de kiu kaŭzas malbonon. La opinio estu erara, ĉar denaska naturo neniom estas perdebla.

Laŭ denaska naturo, oni deziras manĝi kiam sata, varmigi sin kiam malvarme, ripozi kiam laca. Sed iam oni ne manĝas eĉ kiam sata, ĉar li havas alian, al kiu li volas manĝigi antaŭ ol li mem. Iam oni ne ripozas eĉ kiam laca, ĉar li havas alian, al kiu li volas ripozigi antaŭ ol li mem.

Infano cedas manĝaĵon al la gepatroj, juna frato al maljuna. Infano cedas ripozon al la gepatroj, juna frato al maljuna. Tiaj estas kontraŭ la denaska naturo, sed laŭ la virtoj de respekto kaj bravo.

Sanktulo estas tiu, kiu modifas naturon per artoj. Ankaŭ lia naturo estas malbono, same kiel la ordinaraj, nur ekster la artoj.

Menzio diris, ke la naturo de homo estas bono. La opinio estu erara. Bono estas justa kaj orda, kiam malbono estas ekskluziva kaj kontraŭsocia. Se la naturo de homo estus justa kaj orda, oni neniom bezonus sanktulojn, respektigon kaj bravigon. Sed tiuj ekzistas, kio asertas, ke la naturo de homo certe estas malbono. Tio estas, sen tiaj artaj bonoj fortuloj regus kaj ekspluatus malfortulojn, plimulto arbitre minacus plikelkajn bonulojn, tuj disiĝus la ordo de la socio kaj la regno pereus.

Parolu pri antikvaĵoj, sed por la modernuloj per la moderna racio. Parolu pri ĉielaĵoj, sed por la homoj per la homa racio. Nelogika kaj nekontrolebla parolo neniel estas diskuto, neefektivigebla revo nenien kondukas alian. La opinio de Menzio pri bona naturo estas nur tia, nura absurdaĵo.

Oni dirus, ke tiaj artefaradoj mem estu la naturo de homo. Tiam ĉiuj nature fariĝus sanktuloj, nobluloj, sed ne estas.

Iu ajn povas fariĝi sanktulo. Sanktulo estas tiu, kiu asimilis homamecon, bravecon, respektadon kaj leĝojn, kiuj tiam devas esti kompreneblaj kaj praktikeblaj tute racie, kaj kiujn iu ajn povas kompreni kaj praktiki, aŭ kiuj estus tute ne diskuteblaj kaj instrueblaj. Tial estu prave, ke iu ajn povas fariĝi sanktulo.

Lernigo

Tralernu. Bluo el indigo kaj pli blue ol la indigo. Glacio el akvo kaj pli malvarme ol la akvo. Rekta ligno fariĝas rondo per kurbigo. Oni povas rektigi lignon per rabotado, akrigi metalon per ŝtono. Same, noblulo ĝustiĝas per saĝo, kiu estas akirita per lernado kun ĉiutaga sinkritiko. Iu ajn ekkonas la altecon de la ĉielo kiam li atingis la supron de alta monto, dikecon de la tero kiam li envidis en profunda valego, vastecon de la scienco kiam li renkontis la vortojn de la antikvaj sanktaj reĝoj.

Ĉiu infano en diversa fora regiono krias same tuj post la naskiĝo, sed aliiĝas kreskante, per lernado.

Iam mi meditadis dumtage, sed la rezulto estis malpli sufiĉa ol iu de dumhora lernado. Rektiĝis por vidi foren, sed malpli fora ol de altejo. Oni povas vidi la manon svingata ĉe fora altejo, tio ne signifas longiĝon de la brako. Aŭdi pliklare la voĉon per vento, tio ne signifas akriĝon de la tono. Iri longe per veturilo aŭ ĉevalo, tio ne signifas rapidiĝon de sia paŝo. Transakvi per ŝipo, tio ne signifas lertecon de naĝado.

Noblulo ne superas denaske, nur estas sperta uzi. Blanka sablo nigriĝas kun koto. Same noblulo elektas loĝejon kaj amikojn, por eviti malbonigojn kaj proksimiĝi al bonigoj.

Ĉiu fenomeno havas la kaŭzon. Nelaborado vokas malbonon. Fortulon ĉirkaŭas logoj, malfortulon ligoj, malbonulon venĝoj, kiujn malhelpojn vokas ili mem. Samuloj amasiĝas. Tiel, noblulo bone zorgu pri siaj agoj kaj vortoj.

Paŝoj faras longan vojiradon, riveretoj faras riveregon kaj maron. Eĉ plejbona ĉevalo ne povas salti dek paŝojn, eĉ plejmalbona ĉevalo povas trairi tagan longon fare de plejbona ĉevalo, per semajna kurado, trafarita.

Oni povas faligi ne eĉ sekiĝintan arbon per duonhakado, sed trahakado povas tranĉi eĉ metalon.

Tiu ne meritas honoron, kiu ne penadas kiam sola. Tiu ne akiras sukceson, kiu ne laboras kiam sola.

Tiu ne atingas la celon, kiu haltadas ĉe branĉiĝanta loko. Tiu servas samtempe por du princoj, kiu perdas ilian konfidon. Okulo ne povas atenti du objektojn samtempe, orelo ne povas aŭskulti du parolantojn samtempe. Tiel noblulo trairadu laŭ sia vojo.

Eĉ plej mallaŭta voĉo havas sian aŭskultanton, eĉ plej nekonata faro havas sian atentanton. Konstruu sin je siaj bonfaradoj, kiun la mondo ne povas neglekti.

Kio estas la komenco de lernado, kaj kio la fino? Mi opinias, ke legado estas la komenco, kaj legigo la fino. La celo estas fariĝadi noblulo plie ĝis sanktulo. Tralernu ĝis la morto, laŭ la celo. Lernulo estas homo, aŭ li estu besto.

Politikaĵoj, poemoj, moraloj, kiuj estu la finaj fakoj de scienco. Krome kun estimaĵoj kaj historioj, tiuj ĉi kvin konsistigas la nepran universon.

Antikvuloj lernis por si mem, sed modernuloj por la aliaj. Per lernado, noblulo levas sin kiam nenoblulo vendas sin. Respondadon sen la demando oni nomas babilo, plie ol la demando dorloto. Ambaŭ evitu. Noblulo sonas ĝuste laŭ voko.

Lernonto bezonas bonan kondukanton. Porteblaj tekstoj ofte ne havas klarigojn kaj ne estas facile kompreneblaj. Antikvaj verkoj ne zorgas pri modernaj legantoj.

La plej rekta vojo de lernado estas renkonti kondukanton plene fideblan, la dua plej estas estimi fiksitajn formojn. Sen tiaj kondukanto kaj fiksitaj formoj oni nur sekvus necertajn teorietojn pri la antikvaj verkoj, kaj finiĝus kiel vulgara teorietisto konsuminte la tutan vivon.

Fiksitaj formoj montras la spiriton de la antikvaj sanktuloj, nur kun kiu oni bone komprenas la antikvajn verkojn. Tiu ŝatas la formojn, kiu estas estiminda scienculo, eĉ kun kelkaj scioj. Tiu ne ŝatas la formojn, kiu estas nura vulgara scienculo, eĉ kun abundaj scioj.

Ne respondu bagatelan demandon. Ne demandu al tiu, kiu ne povas bone respondi. Ne aŭskultu bagatelajn babilojn. Ne diskutu kun tiu, kiu diskutas nur por diskuti. Amikiĝu ne kun tiu, kiu nenion estimas, sed nur kun tiu, kiu venas laŭ moraloj.

Nur kun estimemuloj interparolu pri la rimedoj. Nur kun ĝentiluloj interparolu pri la teorioj. Nur kun afabluloj interparolu pri la esencoj.

Diskuto kun senvaloruloj estas nura babilo, ne kun valoruloj nura mutulo, sen zorgado pri liaj sentoj nura blindulo, kiuj manieroj estu ne pravaj. Noblulo tenu sin por eviti tiajn.

Konjektu ne klarigitajn partojn per fiksitaj formoj kaj leĝoj, kaj unuiĝu kun la idealaj statoj, aŭ li ne estu estiminda scienculo. Nur trafarite purigita sciencado valoras. Por tiu, kies plejigita plezuro fariĝis scienco, scienco estu pli bela ol bonkoloraĵo, bonmuzikaĵo, bongustaĵo kaj pli ĝoja ol mondkomandado. Lin eblaj potenco kaj profito jam ne povas logi, forto de plimulto jam ne povas fleksi, fluego de socio jam ne povas influi. Tiam eĉ la vivo kaj la morto estu por li por scienco.

Nur tiam li fariĝas neskuebla, kio donas al li la kapablo respondi ĉion. Tiel neskuebla, tiel ĉiorespondipova, estu la perfektigita persono.

(plu daŭre)