Universala Vortaro (1905): 894 Vortoj

Universala Vortaro estas parto de Fundamento de Esperanto, kiu estas la sola netuŝebla (eĉ pri ties eraroj) aŭtoritato por ĉiuj Esperantistoj; tio signifas, ke ankaŭ Universala Vortaro estas la sola netuŝebla aŭtoritata vortaro por ĉiuj Esperantistoj. Ĉiu vorto en Universala Vortaro ĉiam tenas la saman sencon (almenaŭ larĝe), kaj neniam estos perdita, tio estas, kiom vi skribas ion nur per Universala Vortaro, iu ajn Esperantisto eĉ post mil jaroj povos legi tion senpene kaj senerare. Por la celo, Universala Vortaro havas tri "deviga"jn ĉi tiajn:

1) Ĉiu Esperantisto devas tralerni almenaŭ Universalan Vortaron. Ĝis tio, li estu nur "lernanto", ne "sperta Esperantisto".

2) Ĉiu Esperantisto devas uzi nur Universalan Vortaron por korespondi kun nekonataj personoj.

3) Ĉiu (neoficiala) elbonkora aldono al Universala Vortaro estas ne "deviga", sed nur "rekomendata", tio estas, oni devas ne atendi, ke ĉiu Esperantisto konas tiun, kaj devas esti kapabla klarigi tiun per nur Universala Vortaro kaj ties Oficialaj Aldonoj kiam necese.

Por 2), mi opinias, ke nuntempe ni povu kunuzi BRO, kies duono estas el la subaj Oficialaj Aldonoj, ĉar tiu estas jam vaste konata.

La Unua Oficiala Aldono (1909): 561 Vortoj / La Dua Oficiala Aldono (1919): 516 Vortoj / La Tria Oficiala Aldono (1921): 146 Vortoj / La Kvara Oficiala Aldono (1929): 87 Vortoj / La Kvina Oficiala Aldono (1934): 4 Vortoj / La Sesa Oficiala Aldono (1935): 18 Vortoj / La Sepa Oficiala Aldono (1958): 31 Vortoj / La Oka Oficiala Aldono (1974): 67 Vortoj / La Naŭa Oficiala Aldono (eble 2007): 209 Vortoj

Kiam Universala Vortaro estas "konenda kaj aprobenda" (Zamenhof diras, ke ĉiu bona Esperantisto "devas bone koni" Fundamenton, kies parto estas Universala Vortaro), tiuj ĉi Aldonoj estas "konindaj kaj aprobindaj", ĉar ili ankaŭ estas parto de "Oficiala". Zamenhof ankaŭ diras en la sama antaŭparolo de Fundamento, ke "privata" estas "ne konata al ĉiuj Esperantistoj aŭ ne aprobata de ĉiuj Esperantistoj", por klarigi kia estas "Oficiala" per tia kontraŭaĵo. Tio estas, "Oficiala" estu "konata al ĉiuj Esperantistoj aŭ aprobata de ĉiuj Esperantistoj" (la sola diferenco inter Universala Vortaro kaj la Oficialaj Aldonoj estas, ke la postaj estas tuŝeblaj (nur kiam jam konataj sed ankoraŭ ne aprobataj)).


ATENTU:

La plej famaj Esperanto-Esperanto vortaroj estas "Plena Vortaro de Esperanto kun Suplemento (PV; la dua, nunforma eldono en 1934, kaj kun Suplemento en 1953)", "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV; 1970)" kaj Reta Vortaro ("PIV" nuntempe enhavas ĝiajn ĉiuokaze pli-malpli ŝanĝigitajn eldonojn, "Suplemento (1987)", "la Nova (NPIV, PIV2 aŭ PIV2002; 2002)" kaj "PIV2005 (2005)"). PIV estas la presa sekvanto de PV, kaj ankaŭ Reta Vortaro la reta. Laŭ mia observo, PIV ŝajnas celanta Esperanton kiel la Lingvon Universalan (kiu anstataŭos ĉiujn naturajn lingvojn), kiam Reta Vortaro kiel la Lingvon Internacian (kiu helpos internaciajn komunikadojn inter ĉiuj naturaj lingvoj). Sekve, PIV inklinas al eksperimenteco, por pliproksimiĝi al naturaj lingvoj, pli ol al konserveco eĉ pri la malnatureco en Esperanto, kiam Reta Vortaro tute mala. Tia direkto de PIV estu ŝatinda por evoluo de Esperanto, sed samgrade ne surbazebla, pro ties rezulta senfina ŝanĝemeco, kiel firma kaj eterna kajo por internacia komunikado.

Tial, Reta Vortaro ofte heredas la klarigojn en PV tute senŝanĝe, sed ne ĉiam, ĉar la klarigoj en PV ankoraŭ enhavas ankaŭ ne koncizajn kaj ne tute internaciajn, t.e., neneprajn kromsencojn konatajn nur en kelkaj naturaj lingvoj. Tamen, samtempe Reta Vortaro ne estas oportuna por tralegado aŭ trapresado pro ties malsimpla strukturo alĝustigita al reta legado.

Feliĉe, mi jam havas PV (kaj NPIV), kiu estas facile tralegebla, kaj tial, mi uzas la klarigojn de Plena Vortaro mem por klarigi tiom multajn vortojn en la resto de Akademia Vortaro, nur interŝanĝante ankoraŭ ne konatajn vortojn en la klarigoj per tiam jam konataj vortoj aŭ esprimoj. Tiuj el PV eble eraras, aŭ eble ne estas esencaj, tamen estu utilaj almenaŭ por ekscii iliajn maldetalajn sencojn (estu sufiĉe kiel nura ŝtuparo ĝis Reta Vortaro). Por eviti tian neĝustecon, vi ne uzu tiajn sencojn, kiaj estas tro malproksimiĝantaj de la bazaj sencoj, antaŭ ol memcertigo per Reta Vortaro, kaj pli bone, uzu kiel eble plej ĉiuokaze pli simplajn kaj firmajn vortojn precipe en BRO (mi jam alĝustigis la BRO-ajn vortojn al Reta Vortaro). Eĉ tiajn erarecajn sencojn oni eble povas kompreni, ĉar PV estas ankoraŭ tre vaste uzata, sed tio estas ne ĉiam atendebla, kaj estos vere ne atendebla.

* Atentu, la sciencaj nomoj estu unikaj kaj eternaj, sed efektive, ĉefe pro evoluo de ordigmanieroj, ankoraŭ ne tiaj. Tial, se vi trovas, ke vivulaj parencecoj estas malsamaj ol la nunaj, ne rigardu tiajn kiel erarojn, sed kiel nur malnovajn. La parencecojn mi eltiris el Plena Vortaro mem, tio estas, tiuj eble estas fakte malnovaj kiel la scienca nomo, tamen estu utilaj por imagi la figurojn kaj ecojn, ĉar malnovaj sciencaj nomoj estis deciditaj laŭ facile videblaj figuroj, strukturoj kaj ecoj, kiam novaj nur laŭ heredeco.