:a (A), bo (Bo), co, ĉo, do (Do), e (E), fo (Fo), go (Go), ĝo (Ĝo), ho (Ho), ĥo (Ĥo), i (I), jo (Jo), ĵo (Ĵo), ko (Ko), lo (Lo), mo (Mo), no (No), o, po (Po), ro (Ro), so, ŝo, to (To), u (U), ŭo (Ŭo), vo, zo


Zamenhofa (za-men-HO-fa), Akademia (a-ka-de-MI-a), Signa (SIG-na)


1 (unu), 2 (du), 3 (tri), 4 (kvar), 5 (kvin), 6 (ses), 7 (sep), 8 (ok), 9 (naŭ), 10 (dek)

100 (cent), 1 000 (mil), 0 (nul, nulo)

3 625 (tri mil sescent dudek kvin), 123 456 (unucent dudek tri mil kvarcent kvindek ses), 3,14 (tri komo unu kvar) 3.14 (tri punkto unu kvar)

10 000 (dek mil), 100 000 (cent mil)


1 = 1 (unu est-as unu), 1 ≠ 2 (unu ne estas du), 1 + 2 + 3 = 6 (unu kaj du kaj tri estas ses)

"3625" estas nombro: "3" estas cifero, kaj "6", "2", "5" ankaŭ estas ciferoj.

Tri estas la unua cifero de "3625", ses la dua, du la tria, kvin la kvara: kvin estas la lasta cifero de la nombro.

"Signa" estas vorto: "S" estas litero, kaj "i", "g", "n", "a" ankaŭ estas literoj.

"?" estas signo. "+", "=", "!", "(", ")" ankaŭ estas signoj.


Kio-n unu kaj du faras? --- Tio estas tri. Unu kaj du faras la nombron tri. Unu kaj du estas la nombro tri.

Kio estas unu kaj du? --- Tio estas tri. Tri estas tio, kio estas unu kaj du. Estas tri, kio estas unu kaj du.

Kiun unu kaj du faras, tri aŭ kvar? --- Estas tri. Unu kaj du ne estas kvar.

Kio faras la nombron tri kun du? --- Unu. Unu faras kun du la nombron tri.

Ĉu unu faras tri kun du? --- Jes, unu faras tri kun du.

Ĉu unu faras kvar kun du? --- Ne, unu ne faras kvar kun du, sed tiuj nombroj, unu kaj du, faras tri.

Ĉu unu faras tri sen du? --- Ne, unu ne faras tri sen du, sed kun du.


Iu nombro estas. Tiu estis ses, kaj estas dek du. Do, kio ĝi estos?

Dek ok? --- Bon-e. La nombro estis ses unue, kaj due dek du, kiu estas ses kaj ses. Kaj tio estos ses kaj ses kaj ses, tio estas, dek ok.

La estinta valoro de la nombro estas ses, kaj dek du la estanta. Do, dek ok la estonta.


Atent-u:

unu, unua, unuan, unuaj, unuajn, unue ... mil, mila, milan, milaj, milajn, mile

la dek-tria (13a) nombro, la tri-mila (3000a) nombro, la tri-mil-sescent-dudek-kvina (3625a) nombro

1 / 2 (duono), 2 / 3 (du trionoj), 2 * 3 = 6 (du trioble (aŭ duoblo de tri, aŭ duoble tri, aŭ trioblo de du) estas ses)


Estas tri nombroj: 250, 500, kaj 750.

500 estas pli granda ol 250, sed 750 estas la plej granda el la nombroj.

500 estas malpli granda (aŭ pli malgranda) ol 750, sed 250 estas la malplej granda (aŭ la plej malgranda) el la nombroj.


:mi, vi, ni, li, ŝi, ĝi, ili


Mi staras tie ĉi. Vi ankaŭ staras ĉe la sama loko, tio estas, tie ĉi.

Ili staras tie, ĉe alia loko ol ni. La viro estas li kaj la virino estas ŝi.

La geviroj estas homoj, kiuj staras ĉe la sama loko kiel iu besto.

Ni ne scias ĉu la besto estas viro aŭ virino, do la besto estas ĝi.

"Kio ... ?" estas demando, kaj "Tio estas ..." estas respondo.

Mi demandis al vi, ĉu vi scias, kiu la besto estas, viro aŭ virino.

Mian demandon (aŭ al mia demando) vi respondis, ke vi ne scias. Se vi scius vi respondus, sed ne, kaj vi respondis nenion pri la besto.

Do, mi demandis al ili, "ĉu la besto estas viro?".

Ili respondis, ke ili ankaŭ ne scias, ĉar la besto ne estas ilia.

Ili ne respondis la demandon pro tio, ke la best ne estas ilia.


Atentu:

mi, min, mia, miaj, miajn, ni, nin, nia, niaj, niajn

vi, vin, via, viaj, viajn, vi, vin, via, viaj, viajn

li, lin, lia, liaj, liajn, ili ilin, ilia, iliaj, iliajn

ŝi, ŝin, ŝia, ŝiaj, ŝiajn, ili ilin, ilia, iliaj, iliajn

ĝi, ĝin, ĝia, ĝiaj, ĝiajn, ili ilin, ilia, iliaj, iliajn


"Estis", "estas", "estos" respondas al tempo. "Esti" ne respondas al tempo.

Demandi bone igas homon respondi bone.


:floro


Mi havis ruĝan floron. Kaj mi gajnis alian. Do mi donos unu de la floroj al la homoj, kiuj staris tie.

"Ricevu ĉi tiun floron. Mi ne bezonas tiun, ĉar mi jam havas saman."

Ili respondis,

"Ni estas du, tial ni ne ricevos unu floron, sed nur du."

Kaj mi donis la florojn, du tute, al ili.

La floroj estis havataj de mi, nun estas havataj de ili, ĉar tiuj estas donitaj de mi al ili.

Ili respondis, ke mi devas doni du al ili.

Mi povis fari tion, kaj mi faris tion.

Devi doni du estas ke mi ne povas doni unu; ili ne ricevos tiun.


:si


Atentu: si, sin, sia, siaj, siajn, si, sin, sia, siaj, siajn


Fakte, ankaŭ mi deziris havi unu por mi, same ili por si du. Sed doni du estas tio, kion mi volis; mi ne bedaŭras tion, ĉar ili ŝajnis ankaŭ deziranta tiujn, kaj mi deziras esti amiko kun ili.


:koloro, bluo, nigro, blanko, verdo, flavo, grizo, bruno, luma


Ruĝo estas speco de koloro. Koloroj estas belaj.

Ni ekscias ĉu tio estas ruĝa, per la okuloj.

Homo havas du okulojn por vidi. Ni vidas (uzas la okulojn por vidi) iun kaj ekscias, ke tiu estas ruĝa.

Atentu: mi uzas (estas uzanta) la okulojn; la okuloj estas uzataj de mi.

uzinta, uzanta, uzonta, uzita, uzata, uzota (mi nun uzos la okulojn; la okuloj estas uzotaj de mi)

uzinto (homo, kiu uzis), uzanto, uzonto, uzito (home, kiu estis uzata), uzato, uzoto

uzinte (jam uzis ion kaj nun faras alian), uzante (nun uzas ion kaj faras alian), uzonte (nun faras ion kaj uzos alian), uzite (jam estis uzata kaj nun faras ion), uzate, uzote

-an, -aj, -ajn, -on, -oj, -ojn estas same (uzantan, uzantaj, uzantajn, uzanton, uzantoj, uzantojn).


Atentu: tiu (mi scias ĝin), kiu (vi scias ĝin sed ne mi), iu (mi kaj vi ne scias, ni ambaŭ ne scias, aŭ nek mi nek vi scias)

Same: tio (mi scias pri tiuj), kio, io

Kaj: ĉiu (tiu estas ruĝa kaj la alia ankaŭ estas ruĝa; ĉiu el tiuj estas ruĝa), ĉio kaj neniu (nul el tiuj), nenio

Aŭ: tia (sama al tiu), ties (havata de tiu), tie (ĉe tiu loko), tiel (same al tiu), tial (pro tiu), tiam (ĉe tiu tempo), tiom (ĉe tiu nombro)

Tute:

tio (tion), tiu (tiun, tiuj, tiujn), tia (tian, tiaj, tiajn), ties, tie (tien (= unue al tie kaj due ĉe tie)), tiel, tial, tiam, tiom

kio, kiu, kia, kies, kie, kiel, kial, kiam, kiom

io, iu, ia, ies, ie, iel, ial, iam, iom

ĉio, ĉiu, ĉia, ĉies, ĉie, ĉiel, ĉial, ĉiam, ĉiom

nenio, neniu, nenia, nenies, nenie, neniel, nenial, neniam, neniom


:naturo, suno, arb-aro, supro, folio, insulo, ondo, herbo, ĉielo, vento, maro, marbordo, vojo, nubo, pluvo, ponto, kampo, neĝo, monto, monteto, piedo, ŝton-ego, rivero, lago


Tiu ĉi bildo montras diversan naturon.

Atentu: ĉielo (ĉiel-o) estas tute malsama ol ĉiel (ĉ-iel).

Homaro estas la tuto de la homoj ĉe la sama loko (ĉar homoj ne ĉiam estas ĉe la sama loko, "homaro" montras nur la tuton de homoj kiuj estas ĉe ĉiuj lokoj).

Same, la vorto "arbaro" montras la tuton de la arboj ĉe la sama loko.

Tie estu multe (tio estas (t.e.), grandnombre) da arboj, sed malsame ol la montrataj nur per la vorto "arboj".

La vorto "malgranda" ne montras "ne granda". Vidu:

grandega >> tre granda (t.e., pli granda ol "granda") >> granda >> grandeta >> ne granda >> malgrandeta >> malgranda >> tre malgranda >> malgrandega

Aliloke povas esti kelke (t.e., malgrandnombre) da arboj ĉe la sama loko, kaj tiu estu "arbareto", ne "arboj".

La vorto "ŝtonego" montras iun ŝtonon grandegan.

Precize, ŝtonego ne estas la sama speco de ŝtono, kiel arbaro ne sama de arboj.

Same tiel, "-eg-", "-et-" ankaŭ montras malsaman specon; "lageto" ne estas "malgranda lago", sed iu alia.


La maro estas vasta; la ĉielo ankaŭ estas vasta, kaj alta plie.

Vento estas iam forta, kaj iam malforta.

Forta vento povas movi (estigi alian lokon de la unua; tio estas, irigi alian lokon) iun (ekzemple (ekz.), forta vento povas fari pli grandan ondon), sed malforta vento ne povas.

Monto estas granda kaj alta; la plej alta parto de tiu estas la supro de la monto, kaj la malplej alta parto estas la piedo de la monto.

Pluvo estas akvo el nubo. Akvo falas el nubo, kiel pluvo, kaj faras riveron. Akvo fluas kaj fluas malsupren laŭ rivero, kaj fine atingas la maron. Kvankam rivero mem finas sin tie, akvo tamen fluas plu en la maron, kaj ĝi unuas kun la maro. Akvo estas ĉefa aĵo en maro.

Se estus tia rivero, kia fluus supren el malsupro, tiu estus speciala rivelo. Sed ĝeneralaj riveroj ĉiam fluas malsupren el supro.

Rivero estas longa, kaj vojo ankaŭ estas longa. Sed, vojoj estu pli novaj ol riveroj.

Ĉar vojo estas faraĵo (tio, kio estas farita) de homoj kaj tial arta (malnatura); malnove estis ne la vojo, ĉar homaro mem ne estis, sed tiam rivero estis.

Multe da homoj povas iri samtempe laŭ larĝa vojo, kiam nur kelke povas laŭ mallarĝa vojo.

Kiam lumas, estas bela vetero; kiam pluvas, estas malbona vetero.

Arbo estas forta kiam herbo estas malforta. Sed kiam tro grandege ventas, arbo eble falos (t.e., falos aŭ ne) kaj mortos, samtempe herbo ne falos kaj tial viv-ados (vivos kaj vivos kaj ...).

Tio estas tial, kial herbo estas mola sed arbo estas firma (senakve malmola).

Mola herbo povas deirigi (irigi alian vojon) de si parton de forto de tia ventego, kiu atakas tiun.

Firma arbo povas defendi sin al la tuto da atakoj de tia ventego, sed ne povas de tro fortega vento kaj estas rompita; ĉar ĝi ricevas la tutan forton de la ventego.


:tero, luno, stelo, mateno, vespero, nokto, sunleviĝo, sunsubiro, tago, posttagmezo


La suno leviĝas de oriento. Neniu levas la sunon, sed la suno mem levas sin, t.e., la suno leviĝas.

La suno subiras al okcidento. Ĝi iras sub teron, tial ĝi subiras; ankaŭ tiam, neniu irigas la sunon, sed la suno mem irigas sin. Tiel la suno faras unu tagon; tio estas ĝia laboro (tiel ĝi laboradas por ĉiam).

Ni havas iun per la mano. Multe da homoj per la dekstra mano, kelke per la maldekstra.

Kiam ni staras al oriento maldekstre kaj al okcidento dekstre, ni vidas sudon kaj ne vidas nordon. Kiam al oriento dekstre kaj al okcidento maldekstre, tiam ni vidas nordon kaj ne sudon.

Ni estas sur la tero. Ni vidas la sunon kaj la lunon, kaj la stelojn, el la tero, kie ni mem estas.

La luno estas luma (kvankam ĝi ŝanĝas forton de sia lumo laŭ tempo); la suno estas ankaŭ luma (eĉ lumega ĉiam), kaj varma plie.

Tiu, kiu estas varma krom la suno, estas fajro.

Fajro estas ruĝa kaj varma afero, moviĝas senhalte kaj rompas multajn aĵojn, eĉ homojn (t.e., faras ilin nigra aĵo, karbo).

Sed ne timu senespere! Nia espero estas akvo, kiu povas mortigi (estas alia vorto "estingi", por tia mortigo sed nur pri lumo) fajron tiel timigan, kaj eĉ defendi de la malbonaĵo dum iam. Tamen, fajro ankoraŭ estas plu timinda, plejĉefe por tiu, kiu ludas kun la malbona spirito sentime.

Ho, malbona spirito? fajro ankaŭ estas utila por homoj, kiom ili povas regi tiun bone. Ĝi varmigas nin en malvarma tempo; vidigas al ni aĵojn (kvankam nur proksimajn) en malluma nokto; moligas iun por ke ni povas uzi tiun pli facile.

Kiu uzas fajron bone estas tiu havas saĝon.

Fajro ankaŭ faras fumon. Fumo estas simila (multe sama kaj kelke malsama) al nubo, sed pli peza kaj tial ne povas tiel altiĝi kiel nubo. Kaj, kvankam fumo estas tiel kvazaŭ nubo, sed neniom da pluvo ĝi ne povas fari.

Densa fumo kaj nubo povas bari lumon, eĉ fari iun tempon kvazaŭ nokton kiam ili plene vastaj.

"Preskaŭ" estas "plej simile sed ne same". "Apenaŭ" estas "same ĉe la dezirataj punktoj, kvankam malsame ĉe la aliaj". "Almenaŭ" estas "same ĉe la dezirataj punktoj, kvankam mi ne scias pri la aliaj punktoj".

neĝo estas blanka pluvo kiam estas malvarmege.


Unu tago estas 24 horoj, unu horo estas 60 minutoj.

Ni povas koni tempon per horloĝo, kiu estas ilo por koni tempon.

"Oni" estas la vorto, kiu montras iom da ĝeneralaj homoj.

Atentu: oni, onin, onia, oniaj, oniajn, oni, onin, onia, oniaj, oniajn

"Ĉirkaŭ" montras ne punkton sed parton kiu havas la punkton en si.

La suno leviĝas ĉirkaŭ la sesa horo; oni vekiĝas tiam.

La dekdua horo estas tagmezo (la mezo de tago).

La suno subiras ĉirkaŭ la dekoka (la sesa posttagmeze (ptm); atm do antaŭtagmeze) horo; oni tiam finas sian laboron por la tago.

Oni dormas nokte. Vespero estas tempo dum noktiĝo.

Oni laboras de la naŭa atm al ĉirkaŭ la kvina ptm; tiel ili laboras ok horojn (t.e., dum ok horoj).

La naŭa atm estas la tempo kiam oni komencas labori, kaj la kvina ptm la tempo kiam oni finas sian laboron por la tago.

Se vi eklaboras de la deka atm, vi devas labori ĝis la sesa ptm, por havi ok horojn de labora tempo (aŭ, labortempo; precize, "labora tempo" kaj "labortempo" estas malsamaj, la unua montras iun ajn (t.e., ĉiun eblan) tempon por labori, kiam la lasta specialan tempon por labori).

Se vi laboras nur unu horon kvankam vi ĉeestas ĉe la laborejo (speciala loko, kie vi laboras) dum la ok horoj, vi ne laboras de la komenca tempo ĝis la fina tempo, sed (unu horon) inter la komenca tempo kaj la fina.

Atentu: kiam "A B C" estas, "B" estas inter "A" kaj "C"; "inter A kaj C" ne enhavas "A" mem kaj "C" mem.


365 tagoj faras unu jaron. Unu jaro estas 12 monatoj.

La unua monato estas Januaro, la dua estas Februaro, la tria estas Marto, la kvara estas Aprilo, la kvina estas Majo, la sesa estas Junio.

La sepa estas Julio, la oka estas Aŭgusto, la naŭa estas Septembro, la deka estas Oktobro, la dekunua estas Novembro, la dekdua estas Decembro.

Unu jaro estas ankaŭ kvar sezonoj: printempo (varmiĝanta sezono), somero (varma sezono), aŭtuno (malvarmiĝanta sezono), kaj vintro (malvarma sezono).

Sep tagoj faras unu semajnon. La unua tago de semajno estas dimanĉo, kiam plejĝenerale oni ne laboras, sed faras ion por si mem.

La dua tago de semajno estas lundo, la tria estas mardo, la kvara, la mezo de semajno, estas merkredo, la kvina estas ĵaŭdo, la sesa estas vendredo, la sepa estas sabato (nuntempe multe da homoj ankaŭ ne laboras sabate).


:ĵus, tuj, baldaŭ, hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ


"Antaŭ" kaj "post" estas ankaŭ uzataj pri loko; ni nur povas vidi ion antaŭ ni kaj neniam povas vidi ion post (nuntempe oni uzas "malantaŭ" por tia (neniel tempa sed nur loka) "post") ni.

Atentu: por plipreciza uzo pri "antaŭ" kaj "post", inter loko kaj tempo, por loko "ie antaŭ" kaj "ie post" aŭ "malantaŭ", kaj por tempo "iam antaŭ" kaj "iam post" aŭ "antaŭ ol" kaj "post ol".

Atentu: "A malantaŭ B" montras ke B staras antaŭ A kaj tial A estas nevidebla. Por "C" en "ABC", oni ne uzas "C malantaŭ B" (ĉar C estas tute videbla) sed "C (ie) post B".

Tempo pasas el "antaŭ" al "post", kaj neniam el "post" al "antaŭ" (tial eble "antaŭhieraŭ" kaj "postmorgaŭ", sed neeble "posthieraŭ" kaj "antaŭmorgaŭ" (ambaŭ estas hodiaŭ!)).

Nun estu la tagmezo. La mateno jam pasis. 11:55 ĵus pasis, kaj 12:05 tuj pasos. Baldaŭ la posttagmezo venos. Tiel tagoj pasas, el hieraŭ (la estinta tago) al hodiaŭ (la estanta tago), el hodiaŭ al morgaŭ (la estonta tago).


:korpo, kapo, kolo, koro, brusto, brako, kruro, genuo, ungo, fingro, vundo, sango, haro, frunto, orelo, nazo, dento, buŝo, lango, lipo, barbo


Antaŭa flanko de kapo estas la vizaĝo, en kiu estas la du okuloj, la nazo, la buŝo. La du oreloj estas sur ambaŭflankoj de la vizaĝo.

Haro estas unu maldika fadeno. Tiu, kiu kovras supron de kapo, estas la hararo. Kontraŭ la hararo, malsupre, estas barbo (fakte tiu estas kontraŭaĵo de hararo, ne de haro; unu haro el barbo estas barbharo).

Vango estas parto inter la buŝo kaj unu orelo (tial unu vizaĝo havas la du vangojn). Kvazaŭbarbo ĉirkaŭ la buŝo estas lipharoj, kaj sur vango estas vangharoj.

Frunto estas supro de vizaĝo, inter la hararo kaj la okuloj (ankaŭ super la nazo kaj la buŝo).

La dentoj kaj la lango estas en la buŝo; neniu havas ilin ekster la buŝo.

Apud (atentu: A-pud) la buŝo estas la lipoj ("lipo" mem montras nur la supran aŭ malsupran lipon; ni devas uzi "lipoj" por montri ambaŭ).

La posta flanko de ĉefkorpo (t.e., la plej granda parto de korpo ne enhavante la kapon, kolon, brakojn, manojn, krurojn kaj piedojn) estas la dorso. Malsupro de dorso estas la postaĵo (mallarĝe; larĝe, la vorto montras postan aŭ dorsan parton de io).

Homa mano havas la kvin fingrojn: dika (malproksime de la aliaj (t.e., aparte de la aliaj)), montra, meza (aŭ longa), ringa (ni ankoraŭ ne bezonas scii kion tiu ĉi vorto montras; la vorto apartenas al BRO7), malgranda (aŭ orela).

Ungo estas la malmola peco sur la fina parto de fingro. Ĝi kreskas (longiĝas) tempe, tial ni tranĉas tro kreskintan parton de tiu ofte.

Sed, pri tranĉilo, vi atentu! Tiu facile povas tranĉi eĉ haŭton de la mano (aŭ alia parto) kaj, tiam, ĝi faras vundon, de kie sango elfluos.

Sango estas ruĝa akvo kiu fluas en la korpo. Se sango elfluas de vundo, se vi perdas multe da sango el vi, vi fariĝos malsana, en la plej malbona okazo vi mortos!

Malfeliĉe se vi fariĝas tiel, iru ĉe kurac-iston; li kuracos vian vundon kaj helpos vin (aŭ al vi) resaniĝi (aŭ, helpos al vi la resaniĝon), por estigi vin for de morto.

Koro ripetas bati por disfluigi sangon tra la tuta korpo (tio estas kial homo kaj besto bezonas plenan sangon en si). Homa koro batadas pli-malpli (ĉirkaŭ aŭ proksime, sed speciale por montri ke tio estas pri kiomo) 100 fojojn minute.

Malmolaĵoj (ne enhavante la dentojn) en korpo estas la ostoj, kiuj estas la naturaj apogiloj por la korpo, por ke tiu povas stari kaj moviĝi libere.

Per la orelo ni povas aŭdi sonon. Kiam iu batas ion ĝi sonas, tiel ni povas scii kio okazas (kvankam ne plene nur per sonoj).

Bone vidadi iun estas rigardi, same bone aŭdadi ion estas aŭskulti.

Per la haŭto (plej ĉefe de la fingro) ni povas tuŝi ion, kaj ni povas scii ĉu io estas tie, kaj ĉu tio estas mola aŭ malmola, eĉ fermante la okulojn.

Okulo sentas lumecon (t.e., kiomon de lumforto), orelo sentas tremon (t.e., ondiĝon) de aero, haŭto sentas molecon.

Vivaĵo memoras konitajn sentojn en la kapo, por kompari tion kun io plue estanta aŭ okazanta ĉirkaŭ si, por scii kio estas tio.

El memoro ni faras ideon en la kapo. Ideo estas egala (t.e., sama iel) al tio, kio estas ekster la kapo (t.e., estas efektive), kiom ni sukcesas gajni plene la sentojn, kiujn tio elirigas el si.

Sed, malfeliĉe, ni ne ĉiam povas gajni plene tiajn sentojn; tia estas eĉ ĝenerale.

Tial, multe da ideoj ne estas certaj, ĉu ĉio estas vere egala al ties efektivaĵo; tio estas, ideo povas esti erara.

Plie, ni povas fari tute novan ideon el aliaj ideoj; la rezulto estas, ke iom da ideoj eĉ neniam havas siajn efektivajn egalaĵojn (ili estas eble ĝustaj (seneraraj) nur kiam la kaŭzaj ideoj estas ĝustaj).

Senco de io estas tio, kion ni volas montri per la "io"; ekz., la senco de la vorto "okulo" estas "homa aŭ besta natura vidilo". Senco estas unu speco de ideo.


:preni, teni, meti, sidi, kuŝi, bastono, ridi, koleri, plori, branĉo, frukto, trinki, glaso, manĝi, forko, spiri


Preni estas ekhavi ion per la mano. Teni estas havadi ion forte por ne perdi tion. Meti estas igi ion tenatan esti sur ion alian (netenatan) kaj apartigi la manon de ĝi (tio tenita).

Se vi ne rehavos ĝin, tio estas ke vi lasas ĝin.

Preni, teni, meti, lasi (kaj havi, esti, kaj tiel plu (k.t.p.)) estas agoj. Faro, tio estas estigado ion laŭ sia volo, estas ankaŭ speco de ago.

Sidi estas esti sur sia postaĵo (por resti (t.e., estadi tie)). Kuŝi estas esti sur unu flanko de sia korpo (ĉefe por ripozi (t.e., resti sen speciala ago), plej ĉefe por dormi).

Trinki estas eniriigi fluaĵon en la malfermatan buŝon, kaj plu profunden en la korpon. Akvon trinki estas necese por vivadi; se vi ne ofte trinkas ĝin vi fariĝos malsana, kaj ne trinkas ĝin longtempe vi eĉ mortos!

Por trinki varman fluaĵon, ni uzas tason anstataŭ glason; glaso, kiu ĉiam travidebla, estas maldika, kaj facile fariĝas varma kiam enhavas varman fluaĵon.

Manĝi estas ankaŭ necese por vivadi. Tio estas enigi molaĵon (faritan el mortinta vivaĵo, ofte ties viando) tra la buŝo en sian korpon.

Ne ĉiu ajn parto de mortinta vivaĵo estas manĝebla; ekz., osto estas nemanĝebla (ĝenerale).

Forko estas unu speco de manĝilo; tiu pikas malmolan manĝaĵon por porti ĝin en la buŝon. Alie, ni uzas kuleron por manĝi fluecan manĝaĵon, kaj teleron por meti la sekv(ant)ajn (venontajn (en la buŝon, en tiu ĉi okazo) post la nuna unu) manĝaĵojn sur tiu.

Spiri estas enigi kaj eligi aeron tra la nazo kaj/aŭ la buŝo. Aero estas nevidebla kaj preskaŭ senpeza gaso, kiu estas plena inter la tero kaj la ĉielo.

Se ne estas aero ni tuj mortos. Malpura aero, ekzemple fumplena, povas malsanigi vivaĵon.

Mara akvo estas saleca, tiel ĝi ne estas pura; pura akvo estas laga, plie rivera, sed pleje pluva (kvankam nur kiam senfumece).

Per forta elspiro ni povas fari voĉon. Ĉar ni povas fari diversan voĉon, ni povas fari ĉiun voĉon, kiun ni povas aparte respondigi al ĉiu litero.

Tiel, ni povas ellasi vortojn per voĉo, por ke alia homo povas aŭdi tiujn; tio estas, mi povas diri demandon per voĉaj vortoj al la homo. Demandi kaj respondi en nur sia kapo estas pensi; estas grave (t.e., pensinde) havi sian opinion (t.e., penson pri io, kia tio estu por la pensinto). Havi certan jeson pri iu opinio, pri kiu vi ankoraŭ ne (aŭ neniam) scias ĉu tio estas vera aŭ ne, estas kredi pri tio.

Atentu: vi kredas tion (aŭ al tio), kio estas videbla, kaj pri tio, kio estas ne videbla. Vi eĉ povas kredi je tio, kio estas tute nekonebla.

La homo komprenos la demandon; t.e., li ekscios ĝuste la sencon de la demando. Kaj li respondos same per voĉaj vortoj. Mi ankaŭ aŭdos kaj komprenos la respondon, kaj simile respondos ion al li.

Tiel, mi kaj li ripetas demandi kaj respondi unu al la alia (t.e., unu demandas al la alia, kaj unu respondas al la alia); tio estas, mi kaj li parolas.

Se li estas tro malproksima por paroli, mi povas voki lin; tio estas, per forta voĉo mi diras al li, ke li venu proksimen, por ke ni povas paroli sen forta voĉo.

Kiam vi parolas kun agrabla homo, vi ridos. Ridetado estas eble preferinda ol ridegado kun la vaste malfermata buŝo, eĉ kiam vi estas ĝojega.

Afabla homo ne kolerigas alian; se li kolerigas iun, la alia estu kolerema. Koleremega homo eble koleros eĉ pro tio, ke malforte ventos al li.

Gaja homo estu ŝatata, kiam vi ploras malĝoje; li penos amuzi vin, provante vian plezuron (li serĉos kiu amuzo elvokos tion), por reridigi vin. Li fariĝos kontenta, nur kiam li sukcesos trovi la ĝustan amuzon kiu povos elvoki vian plezuron; aŭ, ankaŭ li fariĝos malĝoja.

Vi eble krios kiam vi koleros aŭ ploros sen helpo. Krii estas diri tiel fortege kiel iu ajn eĉ malproksima povas aŭdi tion.

Arbo kaj herbo estas elteraj kreskaĵoj. Multe da elteraj kreskaĵoj povas esti plantataj (t.e., metataj (parte) en teron por ke ĝi plu kresku) kaj havas siajn florojn jare en sia sezono (tio estas regulo de florado).

Floro fariĝas frukto, kiu enhavas malmolajn semojn en si. El semo elkreskas nova kreskaĵo, kiu estas simila al la malnova, kiu havis la frukton en kiu estis la semo; la nova kreskaĵo estas kreskaĵido de la malnova kreskaĵo.


:birdo, beko, plumo, fiŝo, insekto, vosto


Birdo flugas en la ĉielo; flugi estas ĝia maniero por moviĝi. Flugante ĝi eĉ povas moviĝi trans monto, tio estas, moviĝi el tiu ĉi flanko de la monto al la alia flanko, superirante la monton netuŝante.

Birdeto estas tre atentema kaj timema, tial vi ne povas eĉ pasi preter ili; ili flugos for apenaŭ vi proksimiĝas.

Kiel arbo kaj herbo produktas ties fruktojn, tiel birdo ankaŭ produktas ties ovojn; ovo estas (ĝenerale) blanka kaj malmola objekto, el kiu birdido eliros kvazaŭ semo el la frukto; tiel birdino naskas sian birdidon.

Nun, estas birdo A kaj birdino B. Li (A) naskigis per ŝi (B) birdidon C. A estas la patro de C kaj B la patrino, kaj A kaj B estas la gepatroj de C.

A estas edzo de B kaj B edzino de A, kaj C estas filo de la geedzoj.

La patro de A estas D; li estas avo de C kaj C estas nepo de D. D estas bopatro de B.

A estas filo de D, kaj C estas nepo de D, sed A kaj C same estas birdidoj de D.

Nun, A naskigis alian birdidon E per B. E estas fratino de C, kaj C ankaŭ estas frato de E.

A ankaŭ havas sian fraton F. F estas onklo de C kaj E, kaj C estas nevo kaj E nevino de F.

F ankaŭ havas sian birdidon G. G estas kuzo de C kaj E, kaj C estas kuzo kaj E kuzino de G.

C havas la on de kvin jaroj (kvin jaroj pasis de lia naskiĝo), kiam E estas trijara.

C naskiĝis pli frue ol E. E estas pli juna ol C. E estas du jarojn pli juna ol C.

Atentu: "pli frue ol" estas sama kiel "iam antaŭ". Tiel, "malpli frue ol" aŭ "pli malfrue ol" estas sama kiel "iam post".

De A ĝis G (tiuj vortoj, kiuj montras samaĵojn aparte, estas nomoj) estas familio. Sed mallarĝe familio estas tiuj, kiuj dormas ĉiunokte (t.e., loĝas) en la sama loko; la loko estas ilia hejmo.

La plej maljuna sed ankoraŭ povanta labori de iu familio estas ties familiestro. Li (aŭ ŝi) povas decidi devojn de lia familiano (unu el la familio), t.e., li povas ordoni (farigi) ion ajn al lia familiano.

Familiano devas obei la familiestron (aŭ al la familiestro), t.e., familiano devas fari ĝuste laŭ ordonoj de la familiestro.

Se iu familiano ne obeas lin, la familiestro povas puni la neobeinton (t.e., tempe senigi iom da povoj de la neobeinto). Tiel la familio tenadas ties ordon (t.e, ĝustecon al ĉiu (de la familio)).

Iu aĵo de familio apartenas al iu familiano. La apartenado de iu aĵo estas rajto de la familiano pri la aĵo. Alia devas peti (t.e., diri, ke li deziras) permeson (t.e., duman rajton) de la familiano por uzi la aĵon.

La tro junaj (ĝenerale kiuj ankoraŭ ne povas fariĝi patro aŭ patrino) ne estas permesitaj multajn rajtojn (kiujn havas la plenaĝaj) pro troa malforteco kaj malsaĝeco de ili; ili estas infanoj.

Vira infano estas knabo, kaj virina estas knabino. Sed, kie rajto, tie devo, tiel kie ne rajto, tie zorgo; la plenaĝaj devas zorgi infanojn, ili devas fari infanojn bonaj plenaĝaj.

Hejmestro estas sinjoro, kiam plenaĝa, sed dum li ankoraŭ ne edziĝas li estas ankaŭ fraŭlo (efektive kiel "fraŭlino" oni plejofte uzas la vorton, ĉar "sinjoro" estas pli afabla kaj plivaste uzata ol "fraŭlo" por tia viro).

Rajto kaj la responda devo estas leĝo. Ordono devas esti laŭ leĝo (t.e., justa), aŭ la aliaj koleros kaj ne obeos la ordonon.

Kio kovras birdon preskaŭ plene estas plumoj anstataŭ haroj de besto. Birdo ankaŭ havas bekon anstataŭ lipojn de besto (atentu: ne bekoj sed beko de unu birdo). La fino de beko estas pinta kaj tial birdo povas piki per sia beko.

Fiŝo naĝas en akvo; naĝi estas ĝia maniero por moviĝi. Kiam la akvo estas plene klara, vi povas vidi fiŝojn naĝantaj en la akvo.

Besto kuras; kuri estas ĝia maniero por moviĝi. Paŝi estas moviĝi per piedoj, unu el kiuj estas sur tero ĉiam. Salti estas ankaŭ moviĝi per piedoj, sed tuto el kiuj tiam batas teron samtempe. Kuri estas ankaŭ moviĝi per piedoj, sed duono el kiuj batas teron tiam.

Pri iri surtere, salti estas kelke pli rapide ol paŝi, kaj kuri estas plej rapide. Sed kuri estas ankaŭ plej lace, tial besto ne povas kuri longtempe.

Homo povas uzi grandan beston anstataŭ siajn piedojn por iri; tio estas veturo per la besto.


Kio kovras homan korpon, sur haŭto kaj haro, estas vesto. Vesto por la brusto kaj brakoj estas ĉemizo, kaj por la kruroj estas pantalono. Vesto por la kapo estas ĉapelo, kaj por ĉiu piedo estas ŝuo. Vesto sur la ĉemizo estas jako, kaj sub la pantalono kaj ŝuo estas ŝtrumpo (unu homo vestiĝas per la duo (paro) da ŝuoj kaj same la paro da ŝtrumpoj). Ĉemizo kaj jako estas malfermeblaj antaŭflanke, por facile vestiĝi per ili; oni fermas tiujn plejofte per butonoj.


Oni konstruas ponton por transiri rivelon, aŭ iliaj vestoj malsekiĝos (ekhavos akvon en si). Malseka vesto estas malagrabla, tiel oni devas resekigi tiun metante sub lumo de la suno longtempe. Nu, oni same konstruas diversan (duon)artefaritan lokon por vivi pli facile; flanken muro por defendi kontraŭ aliaj homoj kaj bestoj, kaj superen tegmento por eviti pluvon. Ĝenerale muro havas fermeblan pordon por ke nur la familianoj kaj amikoj povas trairi, kaj fenestron por ke ili povas vidi ion eksteran tra la muro. La suba flanko de tegmento estas plafono, kaj konstruaĵo, sur kiu oni povas paŝi facile, estas planko. Kunmetante murojn kaj tegmenton oni konstruas domon. Domo enhavas kelkajn (aŭ multajn) partojn apartigitajn per muroj; tiaj partoj estas ĉambroj. Ĉambro enhavas multajn faraĵojn por ke oni povas vivi facile en tie; lito por dormi, seĝo por sidi, kaj tablo por labori aŭ manĝi; lito, seĝo, kaj tablo estas specoj de meblo. Tie, kie du muroj kuniĝas (kvazaŭ "L"), estas angulo. Oni konstruas el tero (mallarĝe tiu ĉi vorto montras brunan aĵon kiu estas trovebla facile sur la tero kiel ĉiela korpo; ekz., sub herbejo), ŝtono aŭ ligno (t.e., firma parto de arbo). Por tio, ligno estas uzata kiel tabulo, kiu estas farita maldike kaj kvarangule por ke oni povas kunmeti tiajn tabulojn facile. Tabulo estas plata, tio estas, ebena (t.e., sen montetoj sur tiu plivasta flanko) kaj maldika.

Kvarangulo estas unu speco de formo; E, H, Z, N, M estas (kvazaŭ)kvarangulaj literoj. Same, O, G, C estas rondaj literoj kaj A kaj V estas triangulaj literoj. Formo de X kaj + estas kruca (ĉefe + ol X).


Papero estas blanka kaj tre malpeza kaj maldikega (tial mola) plataĵo farita el herbo. Oni povas meti literojn (t.e., skribi) sur tio, per inko (nigra fluaĵo por skribi kaj desegni (t.e., meti formojn anstataŭ literojn)) kaj (la pinta fino de) plumo; tiel, la vorto "plumo" ankaŭ montras skribilon per inko nuntempe. Oni ankaŭ faras alian skribilon, per kio oni povas skribi sen inko; krajono (el ligno farita bastoneto kiu enhavas malmoligitan karbon; oni devas pintigi tion por uzi). Nu, per tiel skribitaj vortoj oni povas paroli kun alia sen voĉo; eĉ kun la aliaj kiuj estas en malproksimaj lokoj, aŭ eĉ kun la aliaj kiuj estos posttempe.

Papero, kiu tenas tiel skribitajn vortojn sur si, por paroli kun amiko estas letero. La skribinto devas sendi la leteron (irigi alian homon kun la letero) al la amiko; la amiko legos (komprenos skribitajn vortojn) kaj povos resendi la respondon. Korespondi estas tiel intersendi leterojn unu al la alia (aŭ inter ili). Nuntempe poŝto regas ĝeneralan sendadon por la aliaj; vi nur donas al poŝtisto la leteron kun la adreso (t.e., vortoj, signoj kaj ciferoj, tute el kiuj montras kie la ricevonto loĝas) skribita sur ĝi, kaj la letero certe estos sendita fare de la poŝto al tiu loĝanta ĉe la adreso.

La vorto folio ankaŭ montras unu da samformaj paperoj. Libro estas paperfoliaro forte unuigita ĉe sama fino de ĉiu paperfolio (tiu, kiu malforte unuigita estas kajero; iom da kajeroj forte unuigitaj ankaŭ povas fari unu libron). Oni uzas libron por paroli kun aliaj nekonataj de si, kaj kajeron por ne alia, sed plejofte por bonigi sian skribadon. Tial, ni povas paroli per libro (farita de alia) kun iuj nekonataj, eĉ kun tiuj, kiuj jam mortis. Tiel ni scias diversan aferon ne jam konatan de ni; scii profunde kaj larĝe, por bonigi sin mem, estas lerni (se ne nur por bonigi sin mem sed ankaŭ por bonigi la homaron, tio estu studi).

Ĉiu el la plivastaj flankoj de paperfolio estas paĝo. En libro ĉiu paĝo havas nombron; "1" al la unua paĝo de libro, "2" al la dua, "3" al la tria ... tiaj specialaj nombroj, kiuj grandiĝas unu post unu, estas numero. La komenca paĝo de ĉiu parto (ĉapitro) de libro (ĝenerale) estas montrata per la nomo de la ĉapitro kaj la numero, kiu montras la paĝon mem, skribite en la paĝo "Enhavo", kiu estas metita en la komenca paĝo aŭ la fina de la libro.


Persono estas ĉiu aparta esto kiel unu ordo. Same, mondo estas ĉiu aparta tuto kiel unu ordo. Kaj tute same, regno estas ĉiu aparta parto kiel unu ordo. Io en la mondo, ne enhavante la maron kaj la ĉielon, estas lando. La vorto "lando" ankaŭ montras ĉiun regnon kiel lokon.

Unu familio havas unu lingvon (t.e., certan vortaron kaj regularon por uzi la vortojn) por paroli pri aŭ laŭ siaj ordoj. Sed, alia familio eble havas alian lingvon. Kaj tiel plu, en la mondo troviĝas tre multaj lingvoj. Tiuj, kiuj havas la saman lingvon, povas kompreni unu la alian pli facile ol kun tiuj, kiuj havas alian lingvon. Tiel samlingvuloj (homoj havas la saman lingvon denaske) loĝiĝas pli proksime (najbare) inter si prefere ol inter alilingvuloj (t.e., fremduloj); tiaj samlingvuloj estas nacio. Tial, nacia ordo estas lingva ordo. Nacio ofte havas sian regnon. La regno de la nacio "aboco" estas nomata abocujo; "a-uj-o" montras entenilon por enteni "a").

Batali estas peni por obeigi alian perforte; venkinto povas obeigi la venkiton. Esti venkite estas tre malagrabre, tial oni faris diversan armilon, kies ĉiu speco grandigas lian forton (ĉar plifortulo povas venki pli facile). La fina celo de tia armilo estas mortigi la alian; mortinto jam neniel malobeas. Militi estas peni por akiri (t.e., post longa peno fine preni la celon) iom de la aliaj rajtoj, por ĉiam, perforte.

Ĵeti estas flugigi tion, kio ne povas flugi per sia povo. Pafi estas ĵeti al celo ion, kio povas vundi la celon. Iuj specoj de pafilo povas eĉ trapiki celon; se la celo estas vivaĵo ĝi eble mortos. Se vi sukcesas per tia pafilo trafi celon, la celo falos. Kiuj efektive batalas en milito estas soldatoj. Soldato estas (mallarĝe) duma batalisto plejofte nur dum la milito, kiam militisto (kvankam "soldato" mem larĝe ankaŭ montras tiun), kies laboro estas militi, ordonas ilin "batalu!". Pri soldato, batali eble estas ne pro lia mem volo (almenaŭ "kiam", "kie" kaj "kiel" estas tute ekster lia volo), sed li devas iri kun pafilo aŭ alia armilo al batalkampo, kaj devas unu la alian mortigi kontraŭ malamika soldato, kiu mem ankaŭ eble ne volas batali. Kian malĝojan sorton la ĉielo donis al tiuj soldatoj!


Ne nur milito estas rimedo por akiri aliajn rajtojn por ĉiam; vi povas aĉeti tiujn. Aĉeti estas akiri alian rajton juste per mono. Mono estas speciala aĵo farita kaj valorigita de la registaro de iu regno, kaj, almenaŭ en la regno, vi povas interŝanĝi vian monon kun iu rajto, kiu havas la saman valoron (doni la monon por tio estas pagi, kaj ricevi la rajton pro tio estas aĉeti). Nuntempe, prezo (valoro montrata per kiomo da mono) de rajto estas iom pli alta ol la kosto (mono necesa por fari tiun); la diferenco (prezo - kosto) estas laborpago al la faristo, ĉar li faris tiun anstataŭ vi mem (kaj kiam vi mem faros tiun la kosto estu pli alta ol la prezo! La faristo scias la rimedon por fari tiun kiel eble plej rapide kaj bone (oni nomas tian rimedon arto, kaj ankaŭ nomas tian artaron, por produkti artefaritaĵon el naturaĵoj, industrio), kaj por konservi (t.e., tenadi ion por ke tio ne ŝanĝiĝas) la arton (kaj ankaŭ por ripozece amuziĝi kelke kiel unu da ĝeneralaj homoj, same kiel vi kaj mi; tio estas malgranda premio al li, kiu bezonas tion por bone labori plu) li bezonas la laborpagon. Ni devas danki la fariston pro lia farado; li meritas la dankon, se li ne estus kiel faristo, la prezo fariĝus pli alta).

Inter ni kaj faristo ankaŭ estas vendisto, kiu preparas la faraĵon tiel bone kiel ni tuj povas aĉeti ĝin, kaj kiu ankaŭ anoncas kion ni tuj povas aĉeti kaj kian prezon tio havu. La faraĵo interesas lin; li ankaŭ prenas sian laborpagon el la prezo, por kio li penos prepari kaj anonci pli bone. Se li ne povas vendi la faraĵon, nek faristo nek li povas akiri sian laborpagon! Vi povas mendi tion, kion vi deziras aĉeti, sed kion tiam la vendisto malfeliĉe (ne nur al vi sed anakaŭ al li) ne havas kiel vendaĵon. La faristo faros tion kiel eble plej rapide, almenaŭ ĝis la promesita tago, dum kio vi nur atendu. Kaj la tagon la vendisto anoncos la plenumiĝon (ke tio estas tute farita) al vi, kaj vi ricevos tion; tiam vi ekposedos tion, kion vi deziris aĉeti kaj atendas longtempe. Sed ne forgesu la pagon! Se vi forgesas la pagon kaj gajnas tion senpage, la vendisto postulos la pagon. Se vi malfeliĉe jam uzis monon por la pago, kaj ne povas pagi, tiam la vendisto pensos ke vi mensogis kaj dekomence volis gajni senpage (tia malbona homo estas trompisto), kaj diros al la registaro ke vi estas kulpa (devanta respondi pri la malbonaĵo); vi ne povas rifuzi, ke vi devas ricevi tiel la ĝustan punon pro tio, kiel la koston de via malsaĝeco.

Kiu aĉetas por vendi al iu alia estas komercisto. Prezoj estas malsamaj ĉiuloke, tial li aĉetas ion en la loko kie ties prezo estas malalta, kaj vendas tion en iu alia loko kie la prezo estas alta. Tiel, danke al multaj komercistoj, granda komerco kreskas inter regnoj. Tio bezonas tre multajn faraĵojn, tial tre multaj faristoj ekfaradas samajn faraĵojn. Tie, kie tiaj multaj faristoj loĝas kun multaj komercistoj kaj same multaj vendistoj, estas urbo. Aliflanke tie, kie loĝas preskaŭ nur faristoj estas vilaĝo; iaj faristoj bezonas proksime tion, kion oni ne povas akiri en urbo, kaj vilaĝo konsistas el tiaj faristoj (kaj kelkaj vendistoj). Urbestro (kaj ankaŭ vilaĝestro) estas elektata el la loĝantoj, de la loĝantoj mem.

Vi ankaŭ povas prunti (estigi donita tempe) monon. Ĉar mono estas konservebla por ĉiam, iu povas havi monon pli multe ol sia bezono; li estas riĉa, eĉ eble havas milionon (1 000 000) da mono. Riĉulo povas prunti tiel troan monon al tiu, kiu ne havas necesan monon por io tiam, interpromesante ke la depruntanto devas redoni la monon kun dankpago ĝis la promesita tago. Avara riĉulo nek alpruntas nek aĉetas; li preferos morti sub sia tromulta mono (premite de sia mono) ol uzi eĉ nur kelkan. Li amas monon anstataŭ vivaĵon, nur mono estas kara al li; li eble ĉiutage kalkulas kiomon de sia mono, kaj eĉ unu malpli multe ol hieraŭ tre malĝojigos lin. Li ŝajnas kompatinda (inda je ies ploro, aŭ, tiel malfeliĉa) homo, sed malriĉuloj malamos lin. Se iu ŝtelas (t.e., forprenas nekonate de la justa posedanto) lian monon, pri tio ili eble ĝojos ol kompatos lin. Sed eĉ ili ankaŭ kompatu lin, kiam li mortis premite de sia rompita domo, pro terura tertremego aŭ fajrego, pro tio, ke li ne povis lasi sia tropezan monon, sed ankaŭ nek povis puŝadi tion al la pordo, nek eltiradi el la fenestro, per nur sia forto.


Muziko estas faradi sonojn bele, kaj kanto estas muziko per vortoj. Danci estas movi la korpon kvazaŭ kanto; muziko per muzikiloj akompanos dancon aŭ/kaj kanton. Nur unu (t.e., sola) kantanto povas kanti nur simplan kanton, sed du povas pli malsimplan kaj tial pli belan kanton. Tial muzikistoj (kelkfoje enhavante kantistojn (larĝe kantisto estas unu speco de muzikisto) kaj/aŭ dancistojn) faras grupon ĝenerale. La grupo (t.e., la muzikistoj) iras kune diversan lokon kaj ludas same kune diversan muzikaĵon por amuzi la loĝantojn. Ĉu vi deziras fariĝi muzikisto? Bele ludi muzikilon, aŭ tiel kanti, aŭ tiel danci, ne estas facile. Kvankam tre kelke da homoj estas denaske lertaj pri tiaj muzikadoj, sed multe devas fariĝi spertaj tra ludadi siajn muzikilojn tiel multfoje kiel nenombreble, por akiri la samajn lertecojn (kaj eĉ denaska lertulo ankaŭ bezonas tian spertecon, kiom li volas ludi pli delikate kaj certe). Aldone, neniu muzikisto estos kontenta al sia ludo; ĉar la plej delikataj muzikoj estas nur en koro (tiuj estas imagaj muzikoj), kaj neniu povas eltiri tiujn tutajn sur sian muzikilon (aŭ voĉon, aŭ dancadon). Tial, eĉ la plej sperta kaj (pro tio) lerta muzikisto ankaŭ ludadas plu por akiri pli bonan sperton, kaj neniam forgesas kolekti bonajn muzikaĵojn kaj muzikadojn de la aliaj.


Multe da Esperantaj ("Esperanto" estas la nomo de la lingvo, kiun vi lernas ĉi tie nun) similsencaj vortoj grupiĝas en trioj; denaska, postnaska, kaj sennaska. Vorto denaska montras, ke tio estas natura kaj montras la tutan rajton kaj tial la tutan devon pri tio. Vorto postnaska, ke tio estas arta kaj montras nur partan rajton kaj devon pri tio. Vorto sennaska, ke tio estas nek natura nek arta, kaj montras neniom da rajtoj kaj devoj. Vidu:

-uj- (denaska aro), -ism- (postnaska aro), -ar- (sennaska aro)

-ul- (denaska ano), -ist- (postnaska ano), -an- (sennaska ano)

-id- (denaska eco), -em- (postnaska eco), -ec- (sennaska eco)

-ig- (tutrajta ago), -ad- (partorajta ago), -iĝ- (nenecesrajta ago)

-a (denaska ideo), -e (postnaska ideo), -o (sennaska ideo)

-is (tutrajta montro), -as (partorajta montro), -os (nenecesrajta montro)

-us (tutrajta volo), -u (partorajta volo), -i (nenecesrajta volo)

tiu (tutrajta elekto), tio (partorajta elekto), ĝi (nenecesrajta elekto)

li (tutrajta ekzemplo), ŝi (partorajta ekzemplo), ĝi (nenecesrajta ekzemplo)

* La alparolanto estas tute ne certa kion "ĝi" obeas, tial li povas diri pri tiu nur necerte. "Li" obeas sin, kiam "ŝi" obeas alian sed neniam sin (tio estas necesa kaj tial natura eco de virino, por kreskigi la idon bone laŭ ĝia naturo), tial la alparolanto povas diri pri "li" kun la tuta certeco (erara diro pri tiu estas tute kulpo de la alparolanto, tio estas, pro lia neplena kompreno al tiu), sed pri "ŝi" kun nur parta certeco.

Same:

bela (denaska utileco), bona (postnaska utileco), utila (sennaska utileco)

nepra (denaska neceseco), bezona (postnaska neceseco), necesa (sennaska neceseco)

lando (denaska regnordo), ŝtato (postnaska regnordo), regno (sennaska regnordo)

akiri (tutrajta ricevo), gajni (partorajta ricevo), ricevi (nenecesrajta ricevo)

ĝusta (denaska justeco), prava (postnaska justeco), justa (sennaska justeco)

nacio (denaska homgrupo), popolo (postnaska homgrupo), homoj (sennaska homgrupo)

prepari (tutrajta preparo), aranĝi (partorajta preparo), pretigi (nenecesrajta preparo)

Certe ne nur ĉi tiom. Sed tiu ĉi regulo, estinta nevidebla tre longtempe, estas mia trovo, tial tre multe da homoj (eĉ spertaj Esperantistoj) ankoraŭ ne scias (klare), kaj tial nur kelke da grupoj estas jam trovitaj. Tio estas, vi ankaŭ trovu tiajn grupojn per si mem (kvankam certe mi ankaŭ penas trovi plu). Ĉiel ajn, tiu ĉi regulo multe helpos vin kompreni kaj uzi Esperantajn similsencajn vortojn; kiam ajn vi ne komprenas klare la diferencon inter tiaj similsencaj vortoj, pensu kiu estas denaska (natura; tutrajta), postnaska (arta; partorajta), kaj sennaska (nek natura nek arta; nenecesrajta).


La Tuta Regularo de Esperanto

La Ĉefaj 16 Reguloj

A) La Literoj

A a, B b, C c, Ĉ ĉ, D d, E e, F f, G g, Ĝ ĝ, H h, Ĥ ĥ, I i, J j, Ĵ ĵ, K k, L l, M m, N n, O o, P p, R r, S s, Ŝ ŝ, T t, U u, Ŭ ŭ, V v, Z z.


Atentindaĵo 1: La litero ŭ estu uzata nur post la litero a, e, i, o aŭ u.

Mia atentindaĵo: Por r pliofta sono estas per rapida duobla movo de la langfino. Same t dum s por c, t dum ŝ por ĉ kaj d dum ĵ por ĝ.


Atentindaĵo 2: En skribaĵo, se vi ne povas uzi la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u ("Zamenhofa").

Mia atentindaĵo: Nuntempe la plej uzataj por tio estas cx, gx, hx, jx, sx, ux ("Akademia"), kaj ankaŭ uzataj "Signa1" aŭ "Signa2".

B) Partoj de Parolo

1. viro, la viro, la virino, la viroj, la viron.


Atentindaĵo. "La viro" estas "tiu viro, kiun vi devas jam scii". "La" povas esti ne uzata kiam ankoraŭ malklare pri la uzado. Esperanto ne havas specialan vorton por ekzemple "tiu viro, kiun mi jam scias sed vi ne".


2. vir-, vir-o, viro: -o (vorto, kiu finiĝas per aldonita -o, nomiĝas O-vorto) montras ian eston (tia aldonata fino de vorto nomiĝas finaĵo, kiu montras la laboron de la vorto kiel parton de parolo). viro, viroj: kun -j la vorto (simile nomiĝas J-vorto) montras ne unu sed du aŭ plian el tio. viro, viron: -n (nomiĝas N-vorto. -j kaj -n ankaŭ nomiĝas postfinaĵoj) montras la finejon de la ago, tio estas, por scii la sekvajn aferojn pri tiu oni devas atendi pliajn parolojn, aŭ certigi per si mem. Aliaj estadoj de io pri la ago estos montrataj per antaŭvortaj vortoj, ekzemple, al la viro, de la viro, por la viro, kun la viro, per la viro.


3. pez-, pez-a, peza: -a (nomiĝas A-vorto) montras specialan estadon de O-vorto. peza viro, pezan viron, pezaj viroj, pezajn virojn: A-vorto havos postfinaĵon same laŭ ties O-vorto. la viro estas pli peza ol la virino: la virino estas peza, sed la viro estas peza kaj peza. la viro estas la plej peza el la homoj: la viro estas peza kaj peza, kiam la aliaj estas nur pezaj.


4. La plej simplaj nombroj, ĝenerale uzataj sen finaĵoj, estas: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1000). dek-du, dekdu (12), dudek (20), dudek unu (21), tri mil kvarcent okdek sep (3487). unu-a, la unua (la komenca), la dua (la sekva), la tria (la plusekva). du-obl-a, duobla (* 2), du-on-o, duono (1/2). unu-e, unue (komence), due (sekvante), trie (plusekvante), unu-o, unuo (ĉiu el unu, unu, unu ...), duo (ĉiu el du, du, du ...), trio (ĉiu el tri, tri, tri ...).


Mia atentindaĵo: Mil kiel nombro neniam kuniĝas kun alia nombro; ne dumil nek dektrimil, sed estu du mil kaj dektri mil.


5. La personaj montriloj estas: mi (la alparolanto), ni (la (al)parolantoj), vi (la alparolato(j)), li (la homo (ofte viro) ne enhavante la parolantojn), ŝi (la virino ne enhavante la parolantojn), ĝi (la estaĵo ne enhavante iun ajn personon), si (la nun priparolata aganto, aŭ ĉiu el la nun priparolataj agantoj, ne enhavante la parolantojn), ili (aro de li, ŝi kaj ĝi), oni (ĝenerala(j) homo(j)). min, vin: la personaj montriloj povas havi -n. mi-a, mia, miaj, miajn: por montri ion posedatan de iu persona montrilo, aldonu -a. Ĉar tia formo estas A-vorto, tiu simele havos postfinaĵon.


6. La formoj de ago estas: far-as, faras (nuna ago), far-is, faris (antaŭnuna ago), far-os, faros (postnuna ago), far-us, farus (malfeliĉe neebla ago), far-u, faru (ago kiel devo, volo aŭ deziro), far-i, fari(ebla ago). Vorto, kiu finiĝas per iu el tiuj ĉi finaĵoj, nomiĝas I-vorto.

Por aldoni al I-vorto la finaĵon -o, -a aŭ -e tenante la sencon kiel iutempan agon, inter la finaĵo kaj la vorto sen iu ajn I-vorta finaĵo metu: -ant- anstataŭ -as, -int- anstataŭ -is, -ont- anstataŭ -os, ekzemple, faras, far-ant-a, faranta, farante, faranto. Por montri la agon simile sed el la vidpunkto de N-vorto, metu: -at- anstataŭ -as, -it- anstataŭ -is, -ot- anstataŭ -os, ekzemple, la viro kantas la kanton, la kantanta viro, la kantata kanto. La A-vortoj faritaj per tiu ĉi rimedo povas montri malsimplan tempon kun "esti", almenaŭ oni devas uzi la malsimplan tempon por ago el la vidpunkto de N-vorto (la kantoj estas kantataj de la viro: la aganto estas montrata per "de").


Mia atentindaĵo: -i povas esti uzata anstataŭ -o, -a aŭ -e, por montri eblan agon, ekzemple, la kantoj estas ĝojaj, kanti estas ĝoje, la ĝojaj kantoj, kanti ĝoje (anstataŭ -o neniam kun -j. Atentu, ke -e estas uzata anstataŭ -a por -i (pro la sama kialo -i ne povas havi kun si ian ajn vorton similan al -a, ekzemple la aŭ mia)); li scias la rimedon, li scias esti varma (anstataŭ -o neniam kun -n); estas tempo malfrua, estas tempo enlitiĝi (anstataŭ -a, neniam kun -j aŭ -n same kiam anstataŭ -o); li iris tien, li iris aĉeti (anstataŭ -e neniam kun -n); por la amo, por ami vin (anstataŭ -o post antaŭvorta vorto).


7. pez-, pez-e, peze: -e (nomiĝas E-vorto) montras specialan estadon de io ne enhavanta O-vorton. Oni povas uzi "pli" kaj "plej" ankaŭ por E-vorto simile al A-vorto (E-vorto ne bezonas "la" antaŭ "plej", ĉar E-vorto neniam montras specialan estadon de O-vorto, kiu, ne ties A-vortoj, bezonas "la").


8. Ĉiu antaŭvorta vorto ne bezonas N-vorton por si mem.

C) Ĝeneralaj Reguloj

9. Ĉiu litero en vorto havas la sonon, tio estas, iu sensona litero neniam estas en vorto.


10. La plej fortiginda(j) sono(j) estas ĉiam ĉirkaŭ la antaŭlasta a, e, i, o aŭ u, ekzemple, fortiginda, for-ti-GIN-da; enhavas, en-HA-vas.


Mia atintindaĵo: Kiam la lasta sono de tia songrupo estas a, e, i, o aŭ u, oni ofte fari la lastan sonon ne nur pliforta sed ankaŭ plilonga.


11. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj sen finaĵo (la ĉefa vorto, nur kiu havas finaĵon, staras en la fino); ili estas kune skribitaj kiel unu vorto, sed, por lernanto, disigeblaj per la signo |. Finaĵoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj, ekzemple, "virino" estas farata per tri vortoj, "vir", "in" kaj "o".


Mia atentindaĵo: Nuntempe / kaj - ankaŭ estas uzataj kiel tia disigilo. Krome, ĉiu vorto en kunmetitaj vortoj povas lasi la finaĵon -a, -e, -o aŭ -i (la aliaj estas evitindaj), kiam tio ŝajnas bezona, ekzemple, unufoje (je unu fojo), unuafoje (je la unua fojo).


12. Unu ago povas havi nur unu nean vorton, ekzemple, mi ne faris, neniam mi faras ("neniam mi ne faras" estu ne permesata, anstataŭe ĉiam uzu "ĉiam mi faras" por la senco).


13. E-vorto montranta lokon povas havi -n, ĉar tia vorto povas montri la finejon de ago, kiom la ago montras movon.


14. "Je" ne havas memstaran sencon, kaj estu uzata anstataŭ iu ajn antaŭvorta vorto, kiu estas ne certe konata pri la uzindeco ĉe la loko.

Oni povas uzi N-vorton sen antaŭvorta vorto, anstataŭ "je", kiom la senco restas unu klare.


15. La tiel nomataj vortoj "fremdaj", tio estas, tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda lingvo, estas uzataj en Esperanto sen ŝanĝo, krom per la Esperantaj literoj kaj kun la Esperantaj finaĵoj. Estas pli bone ke oni prenas la plej simplan formon el tia vortofamilio en Esperanton, kaj la frataj vortoj estas farataj dekomence laŭ Esperanta regularo, ekzemple, theater (en fremda formo), teatr-o (en Esperanta formo), teatra (ne "teatricala", kiu estas el la fremda A-formo de "theater").


16. Oni povas uzi ' anstataŭ la finaĵo -o (kiom sen postfinaĵo) kaj la -a de "la", iufoje pro belsoneco (tiaj -o kaj -a perdas ankaŭ la sonojn), ekzemple, de la amiko, de l' amik'.


Mia atentindaĵo 1: Tiam la loko (kaj longeco) de la plej fortiginda songrupo ne ŝanĝiĝas, ekzemple, a-MI-ko, a-MI-k'.


Mia atentindaĵo 2: Nuntempe iufoje oni ankaŭ povas diri un' anstataŭ unu.


Aliaj Atentindaĵoj

Nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.


L' estu nur post antaŭvorta vorto, kiu finiĝas per la litero a, e, i, o aŭ u.


N-vorto post antaŭvorta vorto montras la finejon de la ago, ekzemple, la birdo flugis en la ĉambro (la birdo flugis nur en la ĉambro), la birdo flugis en la ĉambron (la birdo unue estis ekster la ĉambro, kaj pro flugado tiu venis tien, en la ĉambron. Post tio la birdo estas en la ĉambro).


Oni ankaŭ povas uzi N-vorton (kiel anstataŭ "je") kiam la ago estas ne certe konata ĉu bezonas N-vorton, sed kiom la klareco de la senco tion ĉi permesas, ekzemple, mi donis al li mian libron ("mi donis lin mian libron" estu ne permesata).


Io (la aferaro nekonata de mi, ni kaj vi), iu (la speciale elektita (afero) el io), ia (iuspeca), ial (iukaŭze), iam (iutempe), ie (iuloke), iel (iumaniere), ies (posedata de iu), iom (iunombre). Tiuj ĉi naŭ vortoj povas uzi kun: k- (kiel demando), t- (kiel montrilo), ĉ- (kiel la tuto), nen- (kiel la neesto). Aldonante al la vortoj montraj (t- aŭ ĉ-) la vorton "ĉi", ni ricevas montron pli proksiman, ekzemple, tiu (tiu pli malproksima), tiu ĉi, aŭ, ĉi tiu (tiu pli proksima). Aldonante al la vortoj pli-malpli nekonataj (k-, ĉ- aŭ sen tia kunaĵo) la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn, ekzemple, kiu (por tiu), kiu ajn (por iu el tiuj).


Mia atentindaĵo 1: "Io" estas O-vorteca (kvankam "i'" estas neniam ebla), "ia" estas A-vorteca, "ie" estas E-vorteca (kiu povas havi -n ĉar montras lokon). "Iu" estas speciale A-vorteca, kiu ankaŭ povas havi postfinaĵon simile al A-vorto. "La" povas esti uzata anstataŭ O-vorto kiom kun A-vorto (tio estas ĝenerale konata kiel "A-vorto anstataŭ O-vorto"), sed "ia" kaj "iu" ne bezonas tian "la", ĉar ili mem jam enhavas "la" en sia senco (tio estas tute sama pri la aliaj sep vortoj). "Ies" ankaŭ estas speciale A-vorteca, kiu tamen neniam povas havi postfinaĵon, kaj ĉiam bezonas O-vorton, tio estas, "ies" neniam povas esti uzata kiel A-vorto anstataŭ O-vorto. La aliaj kvar estas specialaj E-vortoj (t.e., sen -e uzeblaj kiel E-vorto), kiuj ne povas havi -n (ĉar ĉiu el ili neniam montras lokon).


Mia atentindaĵo 2: Por gajni pliĝustan respondon demando estu pli-malpli klarigeca. Oni povas uzi tian demandon ankaŭ kiel klarigon por la vorto kiel la respondo, ekzemple, la peza viro, la viro estas peza; kiu estas peza? la viro; viro, kiu estas peza.


Mia atentindaĵo 3: "Unu" kiel parto de "iuj" aŭ "io" (tia "unu" eblas nur kun (ebla) responda "alia") povas havi postfinaĵon simile al "iu", sed "unun" estu evitinda kiam "unuj" kaj "unujn" eblaj, pro ebla eraro en komprenado.


Glaso de akvo estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis akvo, aŭ kiun oni uzas por akvo (malofte kiu farita el akvo); glaso da akvo estas glaso plena je akvo. “Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas sencon de kiomo.


-um- ne havas memstaran sencon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun -um- oni devas lerni, kiel simplajn vortojn.


Mia lasta atentindaĵo: Vi eble trovas, ke tiaj reguloj (plejofte pri -j kaj -n) estas pli-malpli erarigemaj pri dirformado. Tio estas prava. Eĉ sperta Esperantisto eraras pri tio, tio estas, la erareco estas ne pro via malsperteco, sed pro eco de Esperanto mem. Sed ne zorgu pri tio, ĉar eĉ kun tiaj eraroj viaj diroj ĝenerale estos plene kompreneblaj al la aliaj; oni plejofte povas ĝustigi tiajn erarojn de iu alia tute per si mem. Sed tio estas, mi opinias, danke al la reguloj pri -j kaj -n. Se Esperanto ne havus la regulojn, tio eble estus ne erarigema, sed malkompreneblema. Plejofte vi ne eraros pri la tuta -j aŭ -n, kaj la restaj -j aŭ -n pli faciligas onin ĝustigi. Vi povas trovi tion per via mem ĝustigo pri viaj mem skribitaĵoj. Atetu, kiu natura (aŭ alia artefarita) lingvo ebligas ties lernanton ĝustigi lian mem skribitaĵon sen helpoj de la spertuloj? Nur Esperanto ebligas tion, per siaj erarigemaj reguloj.


* Sube, "bazo", "radiko", "oficiala" apartenas al BRO7-8, kaj "akademio" al BRO9; nuntempe prenu tiujn kiel nurajn nompartojn. Pri "reto", vi vidos ties klarigon poste.


Nun vi vidis ĉi tion: ĉiu vorto de BRO2 (Baza Radikaro Oficiala 2), preskaŭ ĉiu vorto de BRO1, multaj vortoj de BRO3-6; kaj la tuta regularo de la lingvo Esperanto. Se vi ne komprenis bone la sencojn de iom de la vortoj, sed nun estas plene tiel, ĉar la celo de tiu ĉi paĝo estas: tiri nur per Esperanto vian manon en la lokon, kie vi povas uzi jam estantajn vortarojn (Reta Vortaro estas la plej bonega) plene sen aliaj helpoj. Sed tuj vi ekscios, ke vi ankoraŭ ne havas ĉiujn neprajn vortojn por legi eĉ unu klarigon de ili libere. Se vi preferas serĉi vortaron kiam vi legas aliajn skribaĵojn, koni BRO1-6 estos plene; sed se vi ne, plu sciu la tuton de Akademia Vortaro (BRO1-6 estas "plej ofte" uzataj vortoj el tio kiam BRO7-8 estas "ofte", kaj BRO9 estas "kelkfoje". Sed vi ankaŭ eble vidos unu aŭ du el la aliaj, "malofte" uzataj, en ĉiu el ĝeneralaj skribaĵoj (plejĉefe, el la skribitaj antaŭtempe ol BRO estis farita en 1974)).

Tial, mi plu skribas pri la aliaj (kiujn vi ankoraŭ ne vidas) vortoj de BRO1-6 sube (kaj en aliaj paĝoj pri la vortoj de BRO7-8, BRO9 kaj la aliaj de Akademia Vortaro), sed nur (kiel eble plej) simple.


Antaŭ tio, klarigo estu necesa pri "internacia vorto".


Esperanto estas (la) internacia "helpa" lingvo, tio estas, ne estas la lingvo anstataŭ ĉiu natura lingvo, sed nur (la) helpa lingvo por diversnaturlingvuloj volantaj interparoli inter si. Por tio, Esperanto devas havi kiel eble plej malmulte de siaj vortoj, aŭ lerni Esperanton fariĝos tiel malfacile kiel naturan lingvon.

Aliflanke, estas jam multe da "internaciaj vortoj", t.e., konataj vaste (preskaŭ) internacie. Esperanto prenas tiajn vortojn kiel eble plej senŝanĝe, ne nur pri la formoj sed ankaŭ pri la sencoj, por igi siajn memajn (pro tio, oni devas lerni tiajn nove en Esperanto aparte de responde pli-malpli simil- sed neniel sam-sencaj vortoj en la aliaj naturaj lingvoj) vortojn kiel eble plej malmulte.

Fakte, oni povas diri, ke ĉiuj vortoj en Esperantaj vortaroj, la aliaj vortoj ol tiuj en Akademia Vortaro, tute estas ne Esperantaj memaj vortoj, sed nur tiaj internaciaj vortoj.


Mi mem uzos tiajn internaciajn vortojn, kiaj ne estas en Akademia Vortaro, sen iaj ajn antaŭaj klarigoj. Sed, montri ĝeneralajn regulojn por uzi tiajn en Esperanto helpos vin iom:

1) Oni povas uzi "internacia vorto" kun nenia ŝanĝo (nur kiam la literoj estas gravaj), aŭ kun Esperantigo.

2) Estas du rimedoj de Esperantigo: nura Esperanta literigo laŭ la sono, aŭ plena Esperantigo por uzi tute same kiel Esperanta mema vorto. Sed per iu ajn rimedo, la farita vorto devas esti tia, ke oni povas trovi la unuan formon (t.e., la internacian vorton mem kun nenia ŝanĝo) kiel eble plej facile.

3) Speciala Esperanta literigo estas: Q kiel "k", QU kiel "kv" (nura "k" ankaŭ eblas kiam la U ne havas sian sonon), W kiel "v" aŭ "ŭ" (laŭ unue uzata sono, sed "v" estas pli bona se eblas, ĉar "ŭ" havas la alian regulon), X kiel "ks" (aŭ, "ĥ" aŭ "k" laŭ unue uzata sono) kaj Y kiel "j" (nur kiam kun a, e, i, o aŭ u) aŭ "i".

4) Se la regno estas nacia, la plej simpla formo (plejofte la regnnomo mem) estas uzata ne por la Esperantigita regnnomo, sed por tia nacinomo, kaj ties lingvo estas montrata per la A-vorto (aldono de "la" ne estas deviga, sed plejofta). La Esperantigitan regnnomon mem oni faras el la nacinomo kun "-uj-", ekzemple, Japan ((la plej) internacia vorto mem), japano (naciano de Japan), (la) Japana (la Japana lingvo aŭ Japanlingvo), Japanujo (la regno de Japanoj).

5) Se la internacia regnnomo finiĝas per "land" aŭ "istan", la regnnomo mem estas uzata por la Esperantigita regnnomo, kaj ĝenerale la loĝanton (ĉu nacian, ĉu ne) oni faras el la regnnomo kun "-an-", ekzemple, Iceland (internacia vorto mem), Islando (Esperantigita regnnomo), islandano (ano de Islando), la Islanda (lingvo). Malofte la parto sen "land" aŭ "istan" montras la nacion kaj tiam oni povas fari la Esperantigitan nacinomon el la parto, sed eĉ tiam oni ankaŭ povas uzi alie "-an-" por la ano, ekzemple, Finland (internacia vorto mem), Finnlando (fin-NLAN-do) aŭ Finlando (Esperantigita regnomo), finno, finnlandano aŭ finlandano (ano de Finnlando, kvankam ambaŭ postaj ankaŭ eble montras tiean nenacian loĝanton), la Finna, Finnlanda aŭ Finlanda (lingvo).


Malofte, estas tiaj Esperantigitaj internaciaj vortoj, pri kiuj oni ne povas trovi la unuan formon facile (ekzemple anglo por (pliofte) "Englishman" aŭ (ne pliofte sed ĉiam eble) "Englishwoman"). Kvankam preskaŭ la tuto de tiaj estas jam en Akademia Vortaro, tamen tiam mi montros la unuan formon pri la aliaj ol tiuj en Akademia Vortaro.


En Esperantaj vortaroj estas jam tre multe de tiamaniere Esperantigitaj internaciaj vortoj, kaj estas plej bone ke vi uzas tiajn formojn mem. Sed tio estas ne deviga, tio estas, se vi ne povas trovi tian jam Esperantigitan formon, vi ĉiam ajn povas fari vian mem formon el la unua internacia formo mem, kaj uzi tiun tute libere. Sed kiam oni montras la pliĝeneralan jam Esperantigitan formon, vi uzu ĉi tiun anstataŭ vian mem, kiom tio ŝajnas pli bona (vi ankaŭ povas uzadi vian mem formon, sed tiam vi havu la respondon por klarigi kial, aŭ oni eble rigardos vin kiel nuran malsaĝulon; kvankam vi eble ne estas vera malsaĝulo, tamen almenaŭ tio mem estu nura malsaĝa afero: evitu tion kaj montru al ili ke vi ne estas malsaĝulo).


* La nuntempaj homoj eble devas koni plej antaŭe la internacian vorton "komputi" kiel "compute", plejĉefe por "komputilo" kiel "computer" (aliajn vortojn pri komputilo mi montros en alia paĝo ekster BRO kaj Akademia Vortaro).


lingvecoj

je:

-um-:

Ni jam vidis ambaŭ, sed tiuj certe bezonas plian klarigon. Tiuj estas sensencaj dekomence. Tiuj estas faritaj por la okazo, ke kvankam vi sentas neceson de antaŭvorta vorto (ekz., "apud", "por") aŭ posta vortparto (ekz, "-eg-", "-et-") sed ŝajnas ke ĉiu jam estanta estas neniel ĝusta. Plie, "je" nuntempe ankaŭ estas uzata por montri horon; "je la sesa" montras nuntempe "je la sesa horo" ("la sesan" montras "en la sesa tago"). La ŝanĝo de senco, pri "-um-", estas tute diversa laŭ ĉiu vortfarinto; ŝajnas al mi, ke ĝenerale la senco ŝanĝiĝas en "estigi parte en tio longtempe", sed ne certe; bonvolu certigi al vi mem la efektivan sencon ĉiuokaze per vortaro.

plenumi:

Tiun ankaŭ ni jam vidis, sed same bezonos plian klarigon, kiel bona ekzemplo por "-um-". "Plenumi" mem montras "fari efektive kiel eble plej plene", kiam "pleni" kiel "esti plena", "plenigi" kiel "fari plena", kaj "pleniĝi" kiel "fariĝi plena". Plie: plenumi (denaska; fermi iam post la tuto), fini (postnaska; fermi ĉe ĝusta partigo), fermi (sennaska; fermi regule).


jen: rigardu!

* "Jen A, jen B" estas "iufoje A, alifoje B".

ja: (eble) necerte ol

ha: krio por fari retirigeton

kilogramo: internacia vorto por pezunuo, kg


propra: apartenanta nur al tio

* "Propraĵo" estas "io, kio apartenas leĝe al iu" aŭ "apartiga eco".

precipa: plej ĉefa

* Aparte (denaska; malsame pro io), precipe (postnaska; malsame pri io), speciale (sennaska; malsame por io).

cetera: ĉiu alia

konstanta: senŝanĝa por ĉiam

fiksi: meti firme por ke tio estados tie(l) plu

ligi: fiksi (kvazaŭ) per (intera) ĉirkaŭanta fadeno aŭ io simila

rilati: esti enkape kunligita(j)

taŭga: havanta ĝustan povon

vico: io (ronde) numerebla

* "Vic-" estas uzata ankaŭ por montri tian specialiston, kia devas plenumi la specialaĵon anstataŭ la estra specialisto, kiam la estro ne povas.

daŭri: estadi tiele

serio: aro, precipe seninterrompa vico, da samspecaj objektoj aŭ aferoj

* "Interrompi" estas "ne daŭrigi plu antaŭ ties finiĝo, precipe pri ties parolo per sia ekparolado".

plura: efektive numerebla

scienco: ordigata scio

* Desube, [nomo] montras ties sciencan nomon ("ks." por "kaj similaj").

vivaĵoj

hundo: homamika antaŭirema kvarpieda besto [Canis precipe Canis lupus familiaris]

kato: homamika liberema kvarpieda besto [Felis silvestris]

ĉevalo: rapida veturila kvarpieda granda besto [Equus caballus]

lakto: (io kvazaŭ) blanka fluaĵo, kiun besta kaj homa patrino produktas kiel kreskigan trinkaĵon por sia infaneto

bovo: malrapida utila kvarpieda granda besto, kies lakto kaj viando estas bonaj manĝaĵoj por homo [Bos]

porko: manĝebla ebennaza kvarpieda besto [Sus]

ŝafo: timema nubharara kvarpieda besto [Ovis]

kapro: kvazaŭĉevala barbohava saltema besto [Capra]

azeno: kvazaŭĉevala longorela utila besto [Equus asinus]

koko: manĝebla senflugpova (plejofte) blanka birdo, kies ovo ankaŭ estas bona manĝaĵo por homo [Gallus precipe Gallus gallus]

serpento: senpieda ostohava longa besto [Serpentes]

muŝo: malgranda duflugila insekto amanta homan manĝaĵon kaj malpuraĵon [Musca ks.]

blovi: meti (en) sian fortan aerfluon

korno: (io, el kio konsistas) longa malmola surbestkapa elstaraĵo, precipe tiu de bovo, kiu estas uzata kiel ujo aŭ muzikilo

* "Elstari" estas "stari pli alte aŭ ekstere ol la cetero".

* Oni nomas pli-malpli similan blovmuzikilon ankaŭ "korno".

amaso: (senorda) multnombra kolekto

rozo: arbeto kun pikiletoj kaj facile plibeligeblaj riĉaj floroj [Rosa]

tondi: fortranĉi per speciala tranĉilo, kiu konsistas el du tranĉiloj kunigitaj kiel kruco, kies anguloj estas ŝanĝeblaj ĝis senangule


doloro: krio de korpo, ke ĝi bezonas tujan zorgon

* "Dolori" estas "fari dolora(j) aŭ doloron" kaj "dolorigi" estas "estigi en doloro", sed oni ofte ankaŭ uzas nuran "dolori" por "dolorigi".

suferi: peni elteni (kiel) neeviteblan doloron

* "Elteni" estas "trateni", tio estas, "teni sin tra io (malfeliĉa)". De malnove "elteni" estas plejofta ol "trateni", kvankam "elteni" ŝajnas eŭropismo ("-ism-" kun "Eŭropo" kiel internacia vorto "Europe"; eŭroplingva maniero).

konscii: scii (kiel) sian senton

manki: esti bezonata sed ne akirita

soifi: deziri (kiel) trinkon

sata: plene kontentigita, precipe pri manĝobezono

ĉasi: peni akiri per postirado

peli: peni movi per postirado

kapti: mallasi per neatendita movo

ordinara: vaste trovebla

stranga: ordinara sed (ankoraŭ) nekomprenebla

miri: senti (kiel) eksterordinaron

averti: antaŭsciigi pri io kontraŭ ties (ebla) antaŭvido

gardi: teni (kvazaŭ) per atento

kaŝi: estigi nevidebla

silenti: esti sen sono

paco: estado sen (ebla) batalo

trankvila: paca en koro

brui: fari malagrablajn sonojn

kvieta: paca al la aliaj

* Paca (denaska; tutrajta), trankvila (postnaska; partorajta), kvieta (sennaska; nenecesrajta).

sekreto: io ne sciinda


promeni: iri de loko al loko por plezuro aŭ sano

viziti: iri tien, kie io sciinda estas

balai: forpuŝi (kiel) sekajn malpuraĵojn por purigi la lokon per speciala ilo

matura: (trovebla ĉe tiu, kiu estas) pleniĝinta la denaskan celon de la esto

flegi: helpi reboniĝi laŭ kuracado

kisi: tuŝi per siaj lipoj

skrapi: (iom) malkovri per perforta forigo de (malpurigaj) partetoj el la supraĵo

* "Supraĵo" estas "la supra, ekstera parto de iu korpo".

tuko: laŭcela peco de io, kio konsistas el fikse interkrucitaj fadenoj (tiaj fadenoj ankaŭ konsistigas multajn vestojn, t.e., oni povas fari tukon ankaŭ per eltondado de tia vesto)

viŝi: purigi per forta flua tuŝado por forigi malsekajn malpuraĵojn

gvidi: akompani helpante lin trovi ties ĝustan vojon

interna: malekster(land)a

fundo: plej malproksima parto kontraŭ ties plej proksima parto

* Pri ujo, "fundo" enhavas ne nur tian internan flankon, sed ankaŭ la malantaŭan flankon de la interna flanko (t.e., la flanko, sur kiu ujo ĝenerale staras, ankaŭ estas ties "fundo").

truo: (precipe ne denaska) malfermaĵo enhavanta ties eblan malplenaĵon

* "Malfermaĵo" estas "malferma parto".

* "Malplenaĵo" estas "nenio enhavata de io".

fosi: fari (kiel) malplenigitaĵon

ŝoveli: forpreni per io pli-malpli plata

tusi: forte elspiri kun bruo kvazaŭ mallonga krio de hundo (por gajni ies atenton)

surda: (kvazaŭ) denaske aŭ postnaske neniam povanta aŭdi


mieno: (io kvazaŭ) ĉiu el sentkoloroj de vizaĝo

stato: tiama maniero de estado

minaci: deziri (kiel) malbonon

fiera: (tro) sinŝatanta

volonte: memvole kun ĝojo

danĝero: ebleco de io malfeliĉiga

kuraĝa: vole ne perdanta la trankvilon en malfeliĉiga stato

fidela: ŝatanta la alian ol sin mem

pacienca: tre eltenema kun volo al paco

komforta: sentiga kvazaŭ en sia dezirata hejmo

plaĉi: ŝajni preferinda

vigla: (tiel pliatentema kiel) vivece agema

manĝaĵoj

streĉi: tiri kvazaŭ ties finoj estus kiel eble plej malproksimaj inter si

dolĉa: tia, kia malstreĉas la nazon


forno: utila fajrujo

kuiri: fari kiel tujan manĝeblaĵon per fajro

poto: malmola supraĵe ĉiam sek(ec)a ujo


supo: flueca manĝaĵo

plugi: fari (kiel) kampon por planti

rikolti: amase kolekti kiel naturan produktaĵon

kulturi: aranĝi por plibona kreskado

greno: ĉiu kulturata speco de iuj herboj aŭ tiu amaso de ties semoj, kiu estas la plej ĉefa manĝaĵo por homo [ĉiu kulturata el Poaceae]

polvo: tiel malgrandaj pecetoj el io, kiel nevideblaj kaj facile levataj de vento

pasto: molaĵo farita el io polveca kaj akvo

pano: kuirita pasto farita el grenpolvo

bruli: (kvazaŭ)teni fajron

oleo: tre brulema fluaĵo

graso: (io simila al) multeoleohava parto de homa aŭ besta korpo

butero: graso el lakto

fromaĝo: iamaniere speciale firmigita lakto

spico: manĝaĵbonigaĵo el iuj arboj kaj herboj

legomo: ĉiu tute aŭ parte manĝebla kulturata jara herbo

* Oni uzas la nomon de ĉiu legomo kaj greno ankaŭ por montri ties ĉefan manĝeblan parton.

pomo: (io kvazaŭ) ruĝa aŭ verdeta frukto, seketa kaj firma [frukto de Malus]


teo: elfolia trinkaĵo (aŭ la folioj de iu arbeto), kiu vekas homon [folio de Camellia sinensis]

kafo: elsema trinkaĵo (aŭ la semoj de iu arbo), kiu tre vekas homon [semo de Coffea]

vino: elfrukta trinkaĵo, kiu gajigas homon [precipe el la fruktoj de Vita]

botelo: unumane portebla pli-malpli travidebla konservujo por trinkaĵo, kun mallarĝa kolo

kuvo: granda nekovrita (ĝenerale) rondforma ujo por enteni akvon, en kiu oni povas meti parton de sia korpo

kelo: subtera ĉambro por konservi ion

sukero: io dolĉa kaj blanka, uzata por bonigi manĝaĵon

* Eble ĉiu hejmo havas almenaŭ sukeron kaj salon por bonigi manĝaĵon (oni uzas sukeron ankaŭ por bonigi trinkaĵon).

kuko: kuirita dolĉaĵo el diversa pasto kun sukero

lokoj

okupi: preni kiel sian lokon aŭ tempon

linio: (vico de iuj image interligeblaj per) tio, el kio konsistas ĉiu formo

* Tiasence "linio" ankaŭ povas montri ĉiun vicon da vortoj inter ambaŭ flankoj de paĝo.

limo: (imaga) linio, kiu kruce finas iron

regiono: parto aparta pro ties specialeco

komuna: rilata al (kiel eble plej) pluraj samtempe

fako: ĉiu preskaŭ apartiga parto de ia ajn ujo

* Vi pliofte vidos la vorton kiel montrantan ĉiun specialan kampon de ia artaro, ekzemple, iu faka vorto de scienco estas vorto uzata (ordinare) nur en scienco.

pilko: (blovilo kvazaŭ) saltema (plejofte ĉiuflanke ronda) ludilo


ĝardeno: loko, ĝenerale apuda de domo, priplantita per utilaj aŭ porplezuraj elteraj kreskaĵoj

korto: sentegmenta loko, ĉirkaŭita de konstruaĵoj, muroj aŭ bariloj apud domo

benko: longa tabula sidilo kun aŭ sen dorsapogilo

renkonti: trovi tute nevole

rekta: estanta sen deflankiĝo

* "Rekto" montras rektan linion, precipe ambaŭflanke image senfinan.

* Malnove kaj evitinde "rekta angulo" montris la angulon de rondkvarono.

* "Deflankiĝi" estas "iri flanken de la vojo".

strato: vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo

stacio: loko speciala por duma restado dum la iro


hejti: fari varma pri ties interna aero

kameno: fajrujo kun artefarita fumvojo eksteren de la konstruaĵo

ŝtupo: ĉiu el la sinsekvaj lignaj aŭ ŝtonaj tabuloj aŭ bastonoj por (mal)supreniri

* "Sinsekvo" aŭ "intersekvo" estas "aro da aĵoj regule metitaj unu post la alia" aŭ "aro da okazaĵoj estiĝintaj unu post la alia".

kesto: ujo ĝenerale kvarangula

skatolo: diversforma malmola ujeto fermebla

ŝranko: altkesta meblo fermebla per pordeto(j), por konservi ion ĉiutagan kiel tuj uzeblan

korbo: (pilkludcelo kvazaŭ) portebla ujo el fikse interkrucitaj iom malmolaj (ofte plataj) fadenecoj

koverto: kvarangula plata papera ujeto fikse fermebla, en kiun oni metas leteron kaj sur kiu oni skribas la adreson


maŝino: artefarita ilo por fari ion pli-malpli simplan tre rapide kaj/aŭ senlace anstataŭ homo

direkti: estigi laŭ ties ĝusta vojo

* "Direkto" ankaŭ montras laŭcelan imagan rekton.

konduki: tiri (en) sian direkton

* Gvidi (turajta; pri la gvidato), konduki (partorajta), direkti (nenecesrajta).

metalo: ĉiu kvazaŭŝtono facile kondukanta ian ajn tremon

telefono: artefarita ilo, kiu ebligas onin interparoli kun iu alia tre malproksima, kunligite kun ties telefono per metalfadeno

* "Interparoli" estas "(kvazaŭ)pervoĉe interŝanĝi dirojn, opiniojn kaj/aŭ sciaĵojn".

lampo: tre daŭrigebla lumigilo

hela: preskaŭ troluma aŭ troaŭdiga

brili: eligi aŭ resendi helan lumon

spegulo: (preskaŭ) ebena brila supraĵo resendanta la lumon kaj la bildojn de la objektoj

broso: ilo el (kvazaŭ)haregoj plantitaj sur tabuleto, per kiuj oni forigas malpuraĵon

kombi: purigi ordigante ties harojn per siaj fingroj aŭ io simila

tolo: io, kio konsistas el fikse interkrucitaj iom malmolaj fadenoj faritaj el iuj herboj (kaj tial multaj vestoj kaj tukoj estas faritaj el tio, precipe pro ties aerlaseco) [la herboj estas Linum kaj Cannabis]

lavi: purigi per fluaĵo, precipe per akvo

sapo: io malmole grasa, per kio oni plejordinare forlavas oleon sur ies supraĵo

sako: (diversforma ujeto pli-malpli simila al) mola ujo farita el maldelikata tolo aŭ similaj, kun malfermaĵo ĉe la supro, por enteni grenon aŭ similajn

poŝo: saketo tiel ligita al vesto fikse per fadeno kiel oni povas vidi nur ties malfermaĵon

kravato: vira (plejofte) plata pli-malpli malvarmeca koltuketo

* "Koltuko" mem montras longan tukon por homa kolo kontraŭ malvarmo.

tualeto: tuto de la objektoj (aŭ aĵoj kaj aranĝoj necesaj) por sin vesti (aŭ vesti kaj purigi)

ŝnuro: forta kvazaŭfadenego farita el fadenoj ĉirkaŭligantaj inter si

* Formoscience "ŝnuro" ankaŭ montras la rektan linion ligantan du punktojn de rond(ec)a linio.

reto: la fadenoj aŭ ŝnuroj interkrucitaj kvazaŭ aro de la formo "#", precipe tia, kia estas uzata kiel kaptilo

* Nuntempe vi vidos la vorton plejofte kiel plisimplan anstataŭaĵon por "Interreto", la Esperantigitaĵo por la internacia vorto "Internet" (atentu, "interreto" mem montras ian ajn reton inter komputiloj, kiu enhavas Interreton, kiam "reto" kiel tia anstataŭaĵo montras nur Interreton ordinare).


fero: tre forta kaj peza metalo [26 Fe]

ŝipo: iom granda veturilo por veturi sur akvo

turni: movi ĉirkaŭ ties mezrekto

rado: rondebenaĵo turniĝanta ĉirkaŭ ties interna mezo

vagono: veturilo, kiu iras sur paro da aparte sinsekvaj longaj ferbastonoj (oni nomas la paron fervojo) per la radoj, ĝenerale vice kunligite kun aliaj vagonoj (oni nomas la vicon vagonaro)

flago: kvarangula aŭ triangula tuko montranta la apartenon aŭ signon per la sura desegnaĵo aŭ koloro(j)

karto: malmola plejofte kvarangula papero uzata kiel korespondilo (ofte kies unu flanko estas bildo), rekonilo (nuntempe ofte ne papera, sed farita el io plimalmola kaj forta (precipe kontraŭ akvo)), ludilo (are kun apartaj signoj kaj/aŭ numeroj, sur ĉies alia flanko havante la saman bildon) aŭ montrilo (kun ĉiu nomo kaj prezo de la mendeblaj manĝaĵoj)

paki: fari plejfacile kaj sendanĝere sendebla(j) aŭ portebla(j) en unu ujo aŭ ligaĵo

vojaĝi: iri por malproksimaj vizitoj


marko: (objekto kiel) signo surmetite montranta ian specialecon

* Iom da regnoj uzas la vorton "marko" ankaŭ por montri ties monunuon.

noto: kiel eble plej mallongigita skribaĵo por aparte montri speciala(j)n eco(j)n

* Oni uzas "noto" ankaŭ por montri muzikan signon, kiu montras la altecon kaj daŭron de iu sono.

verki: produkti kiel artaĵon aŭ sciencaĵon per spirita laboro

presi: maŝine reprodukti multnombre per inko

gazeto: regultempe eldonata presaĵo sciiganta la okazantaĵojn

prezenti: montri per tio mem

pentri: prezenti nur per koloroj

* En pentraĵo linioj estas ankaŭ faritaj el koloroj.

naturaĵoj

ekzisti: esti (ĉi) tiam efektive

* Esti (tutrajta; certigebla), ŝajni (partorajta; imagebla), ekzisti (nenecesrajta; trovebla).

aperi: ekesti (ĉi) tie

volvi: rondirigi kiel eble plej fikse

* La sencoj de iom da kunmetitaj vortoj per "volvi" ŝajnas devenaj de skribaĵo volvita ĉe ties du kontraŭaj finoj.

progresi: antaŭeniri al la pli supera stato de ties disvolviĝo

* "Disvolvi", ĉi tie, estas "efektivigi laŭ la kapablo".

ruli: antauenirigi donante turnojn al tio

* "Ruli" estas statiga kaŭzema vorto, do "rulo" montru rulaĵon kaj ruladon. Sed, "rulo" kiel ago eble montrus la donitan ruliĝadon de la rulaĵo mem, kiam "rulado" montras la agon nur fare de la aganto mem. Tial oni ne uzas "rulo" kiel ruladon, sed nur kiel rulaĵon (la klarigon pri tia neklara Esperanta regulo, vi vidos poste. Aŭ vi povas preterlegi ĉi tian atentindaĵon en la unua legado).

pendi: esti rektigata nur fare de sia pezo (tenate nur per ŝnuro cirkaŭ sia kolo, kaj tiel morti)

* "Pendumo" estas pliofte uzata por montri tian motrigon.

* "Dependi" estas "esti subigita(j) sub volo aŭ povo", "esti ŝanĝota(j)" aŭ "esti konsistiga parto".

klini: starigi malrekte

rando: interna limparto

mezuri: kompari kun diversa unuo

sumo: la nombro, kiu enhavas ĉiun nombron aparte

* Oni uzas "sumo" ankaŭ por montri ĉiun necesan monon.


ĉesi: ne esti tiel plu

momento: tre mallonga daŭro de tempo

* "Momento" ne montras punkton de tempo, sed nur daŭron.

sufiĉa: plena por bezono

subita: tute rapide kaj neatendite okazanta


oro: (io kvazaŭ) flava metalo la plej ŝatinda pro ties plej resteco [79 Au]

* "Oro" ankaŭ montras troan monon.

arĝento: brilegrizeta metalo plej ŝatata sekvante oron [47 Ag]

vitro: (io farita el) artefarite travidebligita ŝtono

akra: pli-malpli (kvazaŭ) tranĉa aŭ pika

pinglo: (metala fiksileto (eble) simila al) malmola pinta folio de iuj arboj

radio: ĉiu aparta rektlinie ĵetita tremo (lumo estas la videblaj radioj)

* "Radio" ankaŭ montras telefonadon per radioj.


fonto: loko, ĉe kie fluaĵo aŭ fonto (kvazaŭ) naskiĝas (aŭ la fluaĵo mem)

valo: intermonta malalta vastaĵo, ordinare ankaŭ riveroriĉa regiono

freŝa: (kvazaŭ) ĵus farita

bani: meti en akvon por sano

guto: pilketforma peco de fluaĵo

glacio: natura malmola stato de akvo

gliti: esti (vole aŭ nevole) fluigata de preskaŭ nevidebla fluaĵo aŭ gaso inter sia fundo kaj la supraĵo subteninta la fundon

* "Subteni" estas "firme teni de sube por malhelpi la falon".

* "Malhelpi" estas "(precipe nevole) malfaciligi".

vaporo: gasa nubo supreniĝanta el varmiĝanta fluaĵo

boli: varmiĝi ĝis la fluaĵo ennaskas multe da supreniĝantaj pilketoformaj aerpecoj, kiuj rompiĝas ĉe la supraĵo de la fluaĵo


frapi: bati por atentigi sin

poluri: (kvazaŭ)briligi per viŝadego aŭ io simila

ombro: (bildo de mortinto, kredata kvazaŭ ties) senluma parto, precipe sur malantaŭa supraĵo

miksi: kunigi sen reordigebleco

* "Intermiksi" estas "senorde miksi".

efiki: havi efektivan rezulton

popoloj

krei: fari (kvazaŭ) el nenio

dio: spirito de la mondo

* Ofte "dio" estas sola kaj vira, kiam oni rigardas la "spirito" kiel la volon de la mondo mem (kaj tial estu virina kiel la bezonon (tiam ofte ankaŭ "ĝi") aŭ deziron).

rakonti: sciigi (kiel) ion, kio okazis aŭ okazus, de ties komenco ĝis fino

historio: pli-malpli science malongigita rakonto pri la vivo(j)

religio: la supernaturiga ordo

sankta: laŭreligie supernaturiga

animo: la sanktiĝanta spirito

* Animo (denaska), vivo (postnaska), spirito (sennaska).

* Animo kreskas, sed tian kreskecon neniom montras la vorto "spirito" mem. Sennaskeco ankaŭ enhavas ĉiamecon, tio estas, io sennaska ne povu kreski. Tial oni devas rigardi animon ne kiel sennaskan, sed denaskan; rigardu ties supernaturigecon kiel "subnatureco"n, ĉar io subnatura estas tio, kio iam aperos anstataŭante la nunan naturecon, kaj tia anstataŭado estu unu speco de supernaturigo (igo super la "nuna" naturo).

festo: (io kvazaŭ) resanktiga okazaĵo

kutimi: havi emon kvazaŭ econ

saluti: meti super si

rimarki: atenti (kiel) diferencon, kio eble rompos la nunan staton de la komunumo

* "Komun(um)o" estas "aro de homoj, kiuj povas facile kunvivi".

serioza: tre rimarkema

dubi: ne scii (kiel) certon

ŝarĝi: portiligi

servi: deziri (kiel) sian superulon

savi: fari sen danĝero

preĝi: (peni) danki savon

ŝanco: ebleco de sukceso

pardoni: ne deziri (kiel) kolerigon

konfesi: malkaŝi kun pardoniga klarigo


informi: sciigi pri nekonata okazintaĵo

* Anonci (denaska), informi (postnaska), sciigi (sennaska).

kondiĉo: nepra afero ne enhavante kaŭzon, por okazigi tion

praktiko: efektiva uzo kiel provo

falsi: trompe aliigi tenante ties ŝajnon

eduki: estigi kiel bonan najbaron kun bela agmaniero

* Oni povas eduki ankaŭ beston aŭ elteran kreskaĵon.

klaso: aro kiel ĉiu el la ordoŝtupoj, kies pli alta ŝtupo havas pliajn rajtojn kaj respondajn devojn ol la malplij altaj

* Oni uzas "klaso" ankaŭ por montri specaron de pli-malpli similformaj vivuloj.

doktoro: tutedukita specialisto de iu scienca kampo

* Iu religio nomas discienciston tre specialan ankaŭ doktoro.

* "Doktoro" kiel nura kuracisto estas evitinda.

instrui: sciigi ĝis ĉiu fariĝas unu specialisto

leciono: tio, kion lernanto devas lerni per sia sperto


reĝo: la estro de tiu familio, kiu (ŝajne) regas plejalte sian regnon

* Oni nomas la plej valoran pecon en iuj araj ludiloj ankaŭ reĝo.

konsenti: ekkredi laŭ tio

akcepti: lasi enveni en sin

respekti: ami kiel tia(j)n, kia(j) li(a(j)) estu

* Mia klarigo eble ŝajnas al vi, ne laŭ tio de Reta Vortaro, sed estu, kiom mi opinias, laŭ ties ekzemploj pli ĝuste ol la klarigoj de Reta Vortaro mem.

estimi: ami kiel tia(j)n, kia(j) li(a(j)) estos

* Ŝati (denaska), estimi (postnaska), respekti (sennaska).

organizi: estigi kiel unu ordon

ofico: servado kiel la nepra specialisto

spezo: enkestigo kaj elkestigo de mono

ŝlosi: fermi kiel tion, kio estas malfermebla nur per speciala ilo

kapabla: pro siaj ecoj aŭ kondiĉoj pova

* Pova (denaska, tutrajta), kapabla (postnaska, partorajta), ebla (sennaska, nenecesrajta).

konsili: montri kiel ties preferindan devon

marŝi: paŝi tute same kiel la aliaj

publiko: la tuto da (eblaj) rimarkantoj

honori: konigi al la publiko kiel sian estimon

honti: senti (kiel) malhonoron

plendi: (kvazaŭ)diri sian sufer(et)on

riproĉi: provi plibonigi per sia kolero

intenci: ekhavi volon (fari)

krimo: ago rompanta publikan pacon

polico: ŝtatoficistaro por prizorgi la publikan ordon kaj sendanĝerecon

* "Prizorgi" estas "zorgi por iam ajn povi flegi".

juĝi: kompreni tia(n) kiel eble plej laŭfakte

* Pensi (denaska; tutrajta), opinii (postnaska; partorajta), juĝi (sennaska; nenecesrajta).


parenco: la (bo)samsangulo

konduti: agi iamaniere en siaj rilatoj kun aliaj homoj

honesta: tiel ne trompema kiel honorinda

konveni: esti (kvazaŭ) alĝustigita(j)

ĝentila: bonmaniere afabla al iu ajn

famo: (granda diskonateco ĉe la publiko per) rondiranta pli-malpli nepreciza diro

aprobi: juĝi akceptinda

imiti: preni kiel sian formon

ŝerci: agi por rid(et)igi

moki: malestime ridindigi

ĝeni: malhelpi nekonante ties volon

* Bari (denaska), ĝeni (postnaska), malhelpi (sennaska).

ŝiri: distiri perforte

ripari: reuzebligi

mastro: tiu, kiu povas certigi aliajn homojn, ke li mem finfine respondos por tio

* "Mastrumi" estas "mastri pri ties spezo".

gasto: ŝatata vizitanto

rekomendi: konigi kiel feliĉiga(j)n

inviti: afable peti sekvi sian rekomendon

donaci: doni nur por ĝojigi

iom da rimarkoj por bone skribi

Tiuj ĉi estas ne bezonataj por legi, sed utilaj por skribi.


Akademiaj anstataŭliteroj:

Akademio de Esperanto mem ne rekomendas tiujn (cx, gx ...) sed nur Zamenhofajn (ch, gh ...). Sed, ankaŭ estas (almenaŭ nuntempa) fakto, ke oni povas uzi anstataŭe ne Zamenhofajn nek Signa2-jn sed nur "Akademia"jn kaj Singa1-jn en la serĉilo por Akademia Vortaro, kiun Akademio mem enhavas en sia paĝejo sur Interreto. Tial mi nomas la anstataŭliterojn per "x" kiel "Akademia"; atentu, tiuj estas tamen nur dumaj anstataŭaĵoj (plej ĉefe por pli facila perkomputila ordigo de literoj), dum la Esperantaj (ĉ, ĝ ...) kaj Zamenhofaj estas ĉiam "la solaj ĝustaj" de la komenco de Esperanto (plie pri la Zamenhofaj, Zamenhof mem rekomendis uzon de ' aŭ alia signo por sendubigi, ekzemple, diŝuo (ŝuo de iu dio), dishuo, di'shuo, dis'huo ("hu" estas iu krivorto kaj tial tiu ĉi kunmetitaĵo montras diskriadon per "hu")).


Finaĵoj:

Ĉiu Esperanta vorto devas havi unu finaĵon el tiuj ĉi: -o, -oj, -on, -ojn, -a, -aj, -an, -ajn, -e, -en, -i, -is, -as, -os, -u, -us; sed ĉiun, kiu estis aŭ estos montrata sen finaĵo ĉe la komenco (ĝis antaŭ ":") de ties ĉefa klariga linio skribita de mi, kaj ankaŭ liternomojn kaj ne plene Esperantigitajn internaciajn vortojn, oni povas uzi sen tiaj finaĵoj (oni ankaŭ povas uzi tiajn vortojn kun ia ajn finaĵo, sed tiam la senco iom ŝanĝiĝas laŭ la senco de la finaĵo).


Krivortoj:

Oni povas fari novan krivorton tute libere (kvankam tio neniom certigas ties internacian kompreneblecon).


Pri Zamenhof:

Zamenhof (Lazaro Ludoviko, 1859-1917) estas la kreinto de Esperanto. Liaj skribaĵoj estas la plej estimataj por lerni kaj pripensi Esperanton, kvankam eĉ li ne ĉiam estas tute ĝusta.


Rilato inter O-formo kaj I-formo:

Esperanta simpla O-formo de vorto ĉiam havas tri direktecojn: kaŭzo (tio por -i; sennaska, la unua nepra -ilo), sekvo (tio pri -i; postnaska, ofte sama al -ado), rezulto (tio pro -i; denaska, ofte sama al -aĵo). Sed, ankaŭ ĉiam, unu el la tri direktecoj emas ĉefa dum la aliaj neĉefaj, laŭ la nepra senco. Tia emo decidas la ecojn de la simpla I-formo farita el la O-formo. Vidu:

KAŬZEMA: IG-eca O-formo

kaŭzo: vestilo = vesto (vesto estas "tio por vesti")

sekvo: vestado (vestado estas ne nur "tio pri vesti", sed ankaŭ "tio por vesti", tial vestado povas montri la sekvecon nur malforte)

rezulto: vestaĵo (vestaĵo estas ne nur "tio pro vesti", sed ankaŭ "tio por vesti", tial vestaĵo povas montri la rezultecon nur malforte)

* Atentu, la unua nepra ilo estu ago, kiam oni povas fari la agon sen speciala aĵo, kaj la ago estas eciga (tiam, aga -o kaj -ado ne estas la samaj); se la ago estas statiga, aga -o kaj -ado estas la samaj (pro tio, oni povas uzi tian agon ankaŭ kiel sekveman I-formon), kaj -o estas ankaŭ aĵo.

SEKVEMA: stata aŭ eca O-formo

kaŭzo: lumilo = (eca) lumo (lumilo estas ne nur "tio por lumi", sed ankaŭ "tio pri lumi", tial lumilo povas montri la kaŭzecon nur ece)

sekvo: lumado = (stata) lumo (lumado estas ne nur "tio pri lumi", sed ankaŭ "tio por lumi", tial lumado povas montri la sekvecon nur state)

rezulto: lumaĵo (lumaĵo estas ne nur "tio pro lumi", sed ankaŭ "tio pri lumi", tial lumaĵo povas montri la rezultecon nur malforte)

REZULTEMA: IĜ-eca O-formo

kaŭzo: aperilo (aperilo estas ne nur "tio por aperi" (tiu estu aperigilo), sed ankaŭ "tio pro aperi" (t.e., aperanto mem), tial aperilo povas montri la kaŭzecon nur (tre) malforte)

sekvo: aperado (aperado estas ne nur "tio pri aperi", sed ankaŭ "tio pro aperi", tial aperado povas montri la sekvecon nur malforte)

rezulto: aperaĵo = apero (aperaĵo estas "tio pro aperi")

Tial, tiu O-formo simple fariĝu IG-eca, kiu senco forte montras ilon, kaj tiu fariĝu IĜ-eca, kiu senco forte montras aĵon (stata aŭ eca O-formo sendube fariĝas stata aŭ eca I-formo), kaj ankaŭ oni povas diri, ke IG-eca I-formo fariĝu O-formo kun ila senco, kaj ke IĜ-eca I-formo fariĝu O-formo kun neila senco; atentu, tio ne estas fiksa, sed nur laŭ la opinio de la vortouzanto, ĉu la senco estu ila aŭ neila.


-ebl- kaj -ind-:

Oni ĉiam povas uzi "-ota" anstataŭ "-ebla" aŭ "-inda". Tio estas, se oni ne povas uzi "-ota" por la vorto, ankaŭ ne povas "-ebla" kaj "-inda".


Agtempo kaj agplenumeco:

Esperanta -is, -as kaj -os ĉiam montras neniom agplenumecon, sed nur agtempon rilatan al la tempo, kiam la diro estas (image) farata. Kontraŭe, -int-, -ant-, -ont-, -it-, -at- kaj -ot- ĉiam montras neniom agtempon sed nur agplenumecon. Tial, oni devas uzi nur -is por ia ajn ago jam ne farata kiam la diro estas farata, kaj nur -os por ia ajn ago ankoraŭ ne farata tiam.


Kunmetita I-vorto:

I-vorto farita per kunmetado ofte povas esti kaŭzema, kvankam la ĉefa I-vortoparto, antaŭ la kunmetado, ne estas kaŭzema. Oni povas juĝi la eblecon per tio, ĉu la agato povas ehnavi la rezulton de la ago aŭ ne. Ekzemple, "iri" ne estas kaŭzema, sed oni povas uzi "aliri" kiel kaŭzeman, "Mi aliris la lokon" (ankaŭ eblas "Mi aliris al la loko", laŭ via plaĉo), ĉar tiam la loko povas enhavi (staton kiel) la rezulton de la ago "aliro".


-anto:

-anto, -into, -onto, -ato, -ito, -oto ĝenerale montras homon, sed ne ĉiam.


Multe, multaj, multo:

"Multe da" montras parton kiam "multaj" same tuton. Ekz., multe da homoj (granda parto de la tuto de la homoj), multaj homoj (la tuto de la homoj, kiu nombro estas "multa"). "Multo" estas neofte uzata, ĉar tiu povas montri parton kaj tuton samtempe. Atentu, ke "multe da homoj" ne povas havi "-n" ĉiam. Ekz., mi manĝis multe da manĝaĵoj, mi manĝis multajn manĝaĵojn. "Multo da homoj" tamen povas havi "-n". Ekz., mi manĝis multon da manĝaĵoj (kvankam ni ne povas scii ĉu tio estis parto aŭ tuto).


Homo kaj infano:

"Homo" ĝenarale enhavas hominon, ĉar, por diri ĝuste ĉu la homo estas viro aŭ virino, ni uzas "viro" kaj "virino" anstataŭ "homo" kaj "homino". Same "knabo" kaj "knabino" al "infano". Tiajn vortojn, kiel "homo" kaj "infano", oni povas nomi "inenhavanta" (dume; pliĝusta vorto estas ekster BRO sed en Akademia Vortaro), kaj se la formo kun "-j" povas enhavi tian inon, tia vorto ĉiam estas "inenhavanta".


Solaj:

"Ili solaj" estas sama kiel "nur ili", ne "ĉiu aparte el ili", kiun oni povas montri per "ĉiu el ili sola" (tiu ĉi "sola" estas A-vorto ne por "ili" sed por "ĉiu").


Multe da homoj kaj multe de la homoj:

Pri "da homoj", "multe" estas ĝenarala parto kaj tial interŝanĝebla kun samkiomaj aliaj partoj (ni pensas ke la efektiva nombro de la homoj almenaŭ estu plena por la interŝanĝo; tia penso estas kaŭzo kial la vorto post "da" devas esti necerta je nombro). Aliflanke pri "de la homoj", "multe" estas speciala parto kaj ne interŝangebla kun samkiomaj aliaj partoj. Ekz., multe da homoj ekstaris por batali (la resto ankaŭ eble ekstaros sekvante al ili), multe de la homoj ekstaris por batali (la resto ne ekstarus). Atentu: "multe de la homoj" unuiĝis kiel "multe" unue kaj poste apartiĝas de la aliaj, kiam "multe el la homoj" apartiĝis de la aliaj unue unu post unu kaj poste (image) unuiĝas kiel "multe".


Ol:

Atentu: li ŝatas ŝin pli multe ol min (li ŝatas min, sed pli multe ŝatas ŝin), li ŝatas ŝin pli multe ol mi (li ŝatas ŝin, sed pli multe mi ŝatas ŝin).

Krome atentu: la plej alta el la knaboj, la plej alta en la urbo (aŭ de la urbo).


-ad-:

"-ad-" montras "daŭre ripeti simile". Ĉar tia simileco montras ankaŭ certan manieron por fari la agon, "-ado" povas montri "certa maniero por simile ripeti la agon".


Lumilo kaj lumigilo:

"Lumilo" montras lumon kiel signon, kiam "lumigilo" same lumon por forigi mallumon. Ekz., lumilo por ŝipo montras direkton por ŝipo en nokto, kiam lumigilo por ŝipo faras videbla ĉirkaŭaĵon de la ŝipo (enhavante la ŝipon mem). Tia diferenco ŝajnas trovebla ankaŭ en aliaj sekvemaj vortoj.


Kresko:

Ĉar "kreski" estas sekvema vorto, "kresko" ankaŭ montras, krom "kreskado", la kreskorezulton, t.e., altecon rezultantan el kreskado.


La mia:

"La libro estas mia"; tiu ĉi "mia" povas esti "ĉe mi (mia libro)" aŭ "de mi (mia verko)" aŭ "pri mi (mia rakonto)". Se vi volas eviti tian multesencecon, uzu "la mia"; tiu ĉi "la" estas anstataŭaĵo por "libro", "verko", aŭ "rakonto", kiu estos elektita de la aŭskultanto, per aliaj vortoj antaŭ aŭ post tiu. Ekz., la libro estas la mia (mia libro, pro la antaŭa "libro"), mi ĝoje legis la vian, kiel bone skribita! (via verko, pro la posta "skribita"; atentu, tiu ĉi "kiel" montras ne samaĵon, sed krion).


Vivaĵo kaj vivulo:

"Vivaĵo" estas tio, kio efektive vivas sed nenecesa montri ties specon, kaj "vivulo" estas tio, kio certe estas iu speco de io vivipova ne demandate pri ties nuna efektiveco. Tial, "ĉiu vivaĵo" montru ĉion kio nun vivas (kiel nuntempaj specoj de vivuloj), kiam "ĉiu vivulo" montru ĉion kio vivis, vivas kaj vivos.


Okulumi:

"Okulumi" estas rigardi nerekte al io, pro sia sekreta deziro por gajni tion.


Spirito:

Spirito estas la nevidebla movanto de io. Tiu povas ehnavi la animon aŭ la koron kiel tian movanton, sed aliokaze tiu ankaŭ povas esti la movanto de la animo aŭ la koro (t.e., kiel io alia ol la animo kaj la koro).


Ĝi:

Ne miksu uzi "ĝi", "tiu" kaj "tio". "Tio" montras ne rekte montreblan, kiam "tiu" same la speciale elektitan. Tial, "ĝi" nur montras rekte montreblan sed ne speciale elektitan. "Ĝi" estos ankaŭ uzata kiam uzo de "tiu" eble kaŭzas erarkomprenon.


"," kaj "." en nombro:

Estas du manieroj por montri nombron: "3,14" aŭ "3.14". Multe da landoj uzas la unuan, kvankam samtempe duono de la homaro uzas la duan. Miaj Esperantaj paĝoj sekvas la unuan. Sed atentu, ke iom da Esperantistoj eble montras "12,345.67" anstataŭ "12 345,67" (aŭ "12.345,67"), tial vi estu atenteme amika kun ambaŭ.


-us:

Mi trovis, ke iom da Japanaj lernolibroj kaj eĉ preskaŭ ĉiu Esperanta-Japana vortaro prezentas ankaŭ "necerta ebleco" kiel plian sencon de "-us". Kvankam tio estas tute erara, aliaj Esperantistoj atentu ke ne kelke da Japanaj Esperantistoj eble uzas "-us" kiel tian sencon.


Neniigi:

La lasta "o" en "tio, kio, io, ĉio, nenio", la lasta "a" en "tia, kia, ia, ĉia, nenia" kaj la lasta "e" en "tie, kie, ie, ĉie, nenie" ne estas O-finaĵo, A-finaĵo kaj E-finaĵo, sed ili ĉiuj estas specialaj vortoj sen finaĵo (la ŝajna simileco estas nur por plifacila komprenebleco). Tamen, oni uzas speciale jenajn formojn: neniaĵo (nenio-aĵo), nenieco (nenio-eco), neniigi (nenio-igi), neniiĝi (nenio-iĝi), tiaĵo (tia-aĵo). ĉi tiuj estas jam vaste kaj longe uzataj, kaj tial ankaŭ vi povas uzi ilin tute libere, sed, nur tiujn ĉi kvin formojn (estas libere, ke vi aldonas finaĵon al tiuj ĉi senfinaĵaj vortoj mem, ekzemple, tiea (tie-a), ĉiesaĵo (ĉies-aĵo), k.t.p.).


La pliprecizaj klarigoj por la aliaj vortoj en BRO1-6

Tiuj ĉi estas la pliprecizaj klarigoj por tiuj vortoj, kiuj estis montritaj antaŭ la klariga linio por "jen".

A

-a: finaĵo por montri propran spececon

aĉeti: akiri per mono

-ad-: posta vortparto por aldoni sinsekvecon

adreso: montrilo, kiu montras la ricevonton

aero: prenigaĵo inter la tero kaj la ĉielo

afabla: kormoliga

afero: unu(a) el ĉio

agi: estigi faron

agrabla: plezuriga

aĝo: kiomo de tempo depost la naskiĝo

ajn: eble alia el la aferaro

-aĵ-: posta vortparto por fari ion tute same senteblan per sentumoj de la aliaj

* I-vorto kun "-aĵ-" montras ion tiel farintan, farantan, faritan, faratan, estintan aŭ estantan.

* Io, kio estas jam aĵo laŭ la senco, kun "-aĵ-" montras ion faritan el tio, precipe manĝ(ebl)aĵon faritan el tio.

akiri: ekhavi laŭ sia penado

akompani: fari sia kuniranto

akvo: tio, el kio konsistas la plej ĝenerala fluaĵo ĉe la tero

al: antaŭvorta vorto por montri celan direkton

alia: nemontrita el la resto

* "Unu el la paro amas la alian el la sama paro" estas plejofte mallongigata kiel "La paro amas unu la alian". Same "Unu el la knabinoj donis florojn al alia el la samaj knabinoj" kiel "La knabinoj donis florojn unu al alia", "Li kunigis unu el la kvin tukoj kun la alia el la samaj kvin tukoj" kiel "Li kunigis la kvin tukojn unu kun la alia" ("unu kun LA alia" montras ke la tukoj estis kunigitaj vice, kiam "unu kun alia" ne montras tian vicecon, sed plejofte senordecon (t.e., la knabinoj donis florojn unu al alia, nek pare (tiam estu "unu kun la alia") nek vice (tiam "unu al la alia"), sed libere kaj senorde)).

almenaŭ: kiel nepra kondiĉo

alta: plisupera

ami: deziri ĉiam akompani

ambaŭ: tiu kaj ankaŭ la alia

amiko: iu kredebla sen specialaj kondiĉoj

amuzi: igi tempe forgesi ties seriozaĵon

-an-: posta vortparto por montri ĉiun, kiu apartenas al tio

angulo: la finfino inter linioj

ankaŭ: ne nur tio, sed

ankoraŭ: antaŭplenume

anonci: sciigi antaŭe

anstataŭ: antaŭvorta vorto por montri la veran servonton

* "Anstataŭ" estas ofte uzata kvazaŭ interegaldira vorto, tamen oni klarigas tion kiel forlasigon de -i ĉe "anstataŭ -i".

-ant-: posta vortparto por montri staton dum la ago

antaŭ: antaŭvorta vorto por montri ion malplifruan

* Oni povas uzi "antaŭ ol" kiel interdiran vortaron. Ekzemple, "li jam manĝis tiun, antaŭ ol mi (manĝis tiun)" ("antaŭ mi" nur montras lokon, kie li estis); kiel la malo "post ol" eblas, sed oni plejofte uzas "post kiam" por tio.

aparta: malsama inter ĉiuj

* "Apartaĵo" estas "loko apartigita kaj konservata por iu aparta celo" aŭ "propraĵo aŭ specialaĵo montranta ecaron de io".

aparteni: esti jam donita(j)

apenaŭ: kiel ebla kondiĉo

* Oni povas uzi "apenaŭ" ankaŭ kiel interdiran vorton. Ekzemple, "apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis la virinon" (estis preskaŭ samtempe, ke ŝi venis al la fonto, kaj ke ŝi vidis la virinon).

apogi: fikse subteni

Aprilo: la kvara monato de internacia jaro

apud: antaŭvorta vorto por montri proksimon

-ar-: posta vortparto por montri ion kvazaŭ grupon

aranĝi: ŝanĝi por bezonaj kondiĉoj

arbo: ligna kreskaĵo

armi: prepari por batali

* "Armilo" estas "ĉiuspeca ilo por mortiga atako aŭ defendo kontraŭ tio" (t.e., preparita batalilo).

* "Armaĵo" estas "armilo portata por kovri la korpon" (t.e., aĵo preparanta iun por batali).

arto: uzado de la scioj por fari ion plibele

-as: finaĵo por montri plenumatan staton

-at-: posta vortparto por montri staton per la ago

ataki: frapi por venki

atendi: plenumigi laŭ ties volo

atenta: turnanta kaj fiksanta sian spiriton

atingi: akiri (kiel) sian finon

aŭ: interegal-vorta aŭ -dira vorto por montri anstataŭe elekteblaĵon

* "Aŭ A(,) aŭ B" estas "A aŭ B kaj ne alia".

aŭdi: (ek)scii per siaj oreloj

Aŭgusto: la oka monato de internacia jaro

aŭskulti: atenti por aŭdi

aŭtuno: sezono ĉirkaŭ la tago, post kiam nokto fariĝas pli longa ol tago

avo: patro de iu el la gepatroj

avara: maltrouzema

B

baldaŭ: post nelonga tempo

bari: netrairebligi

barbo: la haroj de la vangoj kaj sub la buŝo

bastono: longa malmola peco tenebla per unu mano

bati: konigi perforte

batali: agi por venki

bedaŭri: havi kiel sian malĝojon

beko: malmola parto ekster birdbuŝo

bela: ĝustiĝinta

besto: iu, kiu povas moviĝi, ne enhavante homon

bezoni: atendi kiel helpon

bildo: io videbla

birdo: besto, kiu havas plumojn anstataŭ harojn

blanko: malnigra koloro

bluo: koloro de hela ĉielo

bo-: antaŭa vortparto por montri parencon per geedziĝo

bona: ĝustiĝanta

bordo: tera limo al akvo

brako: parto de korpo, kies fino estas mano, aŭ tiu el kies duonoj, kiu estas pliproksima al la korpo

branĉo: parto de arbo, kie kreskas folioj

bruno: koloro de lakta kafo

brusto: korpoparto inter brakoj

buŝo: vizaĝoparto, per kiu la vivulo manĝas

butono: (florkapeto kvazaŭ) malmola peco uzebla per nur fingroj

C

i

celo: decidita finejo

cent: 100 (dekoblo de dek)

* "Elcento(j)" estas "centono(j) kiel unu aro".

certa: nealiigebla

cifero: signo, kiu montras ĉiam nur nombron

Ĉ

ĉambro: (organizo, kiu kunvenas en iu) permure preskaŭ tutfermita domparto

* "Kunveni" estas "veni ien por esti aŭ agi kune".

ĉapelo: ombrodona kapvesto

ĉapitro: ĉiu plejgranda numere sinsekva parto de skribaĵo, ofte kun propra nomo

ĉar: interdira vorto por montri kialon

ĉe: antaŭvorta vorto por montri duman lokon

ĉefa: la plej grava

ĉemizo: surhaŭta vesto por la supra duono de la korpo

ĉi: , kiel tiu(j) pliproksima(j),

ĉia: ĉiuspeca

ĉial: ĉiukaŭze

ĉiam: ĉiutempe

ĉie: ĉiuloke

ĉiel: ĉiumaniere

ĉielo: (Dio aŭ lia regno en) la supera ŝajna loko de la mondo, kie moviĝas almenaŭ la suno

ĉies: plejapartiga vorto per posedateco de ĉiu

ĉio: la tuta aferaro

ĉiom: ĉiunombre

ĉirkaŭ: antaŭvorta vorto por montri la internan mezon

* "Ĉirkaŭaĵo" estas "loko ĉirkaŭ io", kiam "ĉirkaŭo" estas "fermita linio ĉirkaŭ io, kiel ties formlinio".

ĉiu: (la) elektebla el ĉio

* Ĝenerale "ĉiu" montras personon.

ĉu: (se) mi demandas, ke

* Oni povas uzi "ĉu" ankaŭ kiel interdiran vorton. Ekzemple, "mi ne scias, ĉu tio estas vera"; oni povas uzi ankaŭ aliajn demandajn vortojn ("kio", "kiu" kaj similajn) tiamaniere.

* "Ĉu A, ĉu B" estas "A estas ebla kaj ankaŭ B".

D

da: antaŭvorta vorto por montri tiel onigeblan eblan tuton

danci: moviĝi muzike

danki: respondi per ĝojo

de: antaŭvorta vorto por montri la fonton

* Oni ofte diras "de la komenco de iu daŭro ĝis tiam" per nur "de tiu daŭro", ekzemple "de tri jaroj" anstataŭ "de la komenco de tri jaroj ĝis tiam".

Decembro: la dekdua monato de internacia jaro

decidi: elekti kiel sian volon

defendi: gardi kontraŭ atako

dek: 10 (kvin kaj kvin, aŭ duoblo de kvin, aŭ kvinoblo de du)

dekstra: estanta ĉe "2 + 1" kontraŭ "1 + 2" pri "1 + 2 = 2 + 1"

delikata: facile malĝustiĝema

demandi: peti por scii

densa: tiel multe kiel malfacile travidebla

dento: (io kvazaŭ) ĉiu osteto kreskinta en la buŝo

desegni: enbildigi per linioj

devi: antaŭ-I-forma vorto por montri ke la ago estas nepra

* Oni erare eble (sed malnove ofte) uzas "ne devi" por "devi ne" ("devi eviti") kaj "ne bezoni" por vera "ne devi".

* Oni ĉiam uzas "necese" anstataŭ "devate".

deziri: senti kiel necesa(j)n

diferenci: esti malsama

dika: peza pro nek larĝo nek longo

dimanĉo: la unua (kaj ripoza) tago de internacia semajno

diri: sciigi kiel sian novaĵon per vortoj

dis-: antaŭa vortparto por montri diversajn direktojn, al kiuj la ago estas farata

* "Dis-" enhavas ankaŭ la sencon kiel "mal-", kiam la disigo estas malo de la ago. Tiam oni povas uzi "mal-" anstataŭ la "dis-" samsence, tamen "dis-" preskaŭ ĉiam estu pli ĝuste imagiga.

diversa: malsamspeca

* Oni uzas "diversa" por eca diverseco kaj "diversaj" por stata diverseco.

do: interdira vorto por montri sekvon

domo: ((familio, kiu havas tian, kia estas) ĉiama) loĝeja konstruaĵo

doni: havigi kiel ties nova(j)n posedaĵo(j)n

* "Aldoni" estas "doni, meti, fari aŭ diri plie, krom tio, kion oni jam donis, metis, faris aŭ diris".

* "Eldoni" estas "(pri verko) publikigi kaj vendigi".

dormi: ripozi senkonscie

dorso: la nevidebla flanko de homa korpo ne enhavanta la kapon kaj kolon, aŭ tia supera flanko de besto

du: 2 (unu kaj unu)

dum: (sed) en la tempo de (tio, ke)

* "Dume" estas "dum tiu tempo", "anstataŭante la ĝusta(j)n ĝis tio venos," aŭ "kvankam tio estas tiel,".

E

-e: finaĵo por montri aldonatan spececon

ebena: havanta sur tiu nek altejojn nek malaltejojn

-ebl-: posta vortparto por montri la agon liberan al (aŭ nur kiel ajn bezone, kontraŭ) io

-ec-: posta vortparto por montri la nepran forton por tiel esti

eĉ: almenaŭ pri tio egale al aliaj

edzo: viro leĝe ligita al la virino por egalrajte kulturi ion de la paro

efektiva: ne imaga sed vera

-eg-: posta vortparto por montri pligrandan specon

egala: tute sama por la celo

-ej-: posta vortparto por montri lokon

ek-: antaŭa vortparto por montri la agon ĉe ties unua punkto

ekster: antaŭvorta vorto por montri la alian ujon

ekzemplo: io efektiva por kompreni plifacile

el: antaŭvorta vorto por montri la fontan direkton

* "El", kiam uzata kiel antaŭa vortparto, ofte montras "foren el tio".

* "Eligi" estas "eksteren irigi, ĵeti aŭ lasi iri".

elekti: preni kiel havinda(j)n

-em-: posta vortparto por montri oftecon

en: antaŭvorta vorto por montri la ujon

erari: iri al neĝusta direkto

esperi: deziri (kiel) eblon

Esperanto: tiu ĉi artefarita lingvo, kiu povas ĝustigi ies ajn neinternacie propran lingvouzadon en internacian

* Tiu, kiu ial ajn, iom ajn, iel ajn (kiom li neniom intencas neniigi ian ajn jam komunigitan parton de Esperanto laŭ sia sola volo) uzas Esperanton, estas Esperantisto.

esti: I-vorto por montri ties sciindan econ aŭ staton (enhavante ties estadon mem)

estingi: senlumadigi

estro: iu, kiun ĉiu ano obeas

-et-: posta vortparto por montri malpligrandan specon (aŭ, iom evitinde, por montri ion amindan)

eviti: peni ne renkonti

F

facila: bezonanta ne forton

fadeno: io ronde ligebla inter la siaj du finoj

fajro: aperaĵo helkolore (plejofte ruĝe) luma kaj varmega sur io rapidege ŝanĝiĝanta en unue nigron kaj laste blankon

fakto: io efektive okazinta

fali: ĵeti sin malsupren tirite de pezforto

familio: la samsangiĝinta grupo

* Oni uzas "familio" ankaŭ por montri specaron de similsangaj vivuloj.

fari: estigi laŭ sia volo

* Oni uzas "fare de" anstataŭ nura "de" por precipe montri la aganton.

Februaro: la dua monato de internacia jaro

feliĉa: estanta kiel neatendita ĝojigito aŭ ĝojigo

fenestro: malfermaĵo en muro aŭ flanko por lasi lumon, aeron kaj vidon trairi, ordinare kun la fermilo(j) preskaŭ vitra(j) (tial lumo kaj vido ankoraŭ povas trairi dum aero ne, kiam la preskaŭ vitra(j) fermilo(j) fermas la fenestron)

fermi: tute apartigi metante duman muron

filo: ĉiu duonsamsanga vira ido

fini: jam ne fari plu

fingro: (pormezura larĝo de) ĉiu manfino aŭ piedfino, libere movebla pli ol la mano aŭ piedo mem

firma: tiel densa aŭ fiksa kiel malmola

fiŝo: enakva besto, kiu povas movi la vostnaĝilon nur ambaŭflanken

flanko: (sia parto kontraŭ ies) unufoje plejĝuste trarigardebla parto, precipe dekstra aŭ maldekstra

* "Flanke de" estas "ĉe la flanko de io", "aldone al io" aŭ "fare de".

flavo: koloro de la meztaga suno

floro: pornaska ĝenerale plej bela parto de eltera kreskaĵo, kiu laste fariĝas frukto

* "Flori" estas "naski florojn".

flui: esti mole movadata

* "Fluaĵo" ofte montras ion en tia stato, kiel ne gasa sed ankoraŭ ne havanta fiksitan formon.

* "Superflua" estas "estanta super la ĝusta fluo, t.e., ne necese troa".

flugi: iri supertere en sia kapablo

fojo: ĉiu el la okazoj, kiam io fariĝas

* "Foje" estas "en tiu tempo, kiun la alparolanto(j) jam scias sed la alparolato(j) ne", kiam "iam" estas "en iu tempo", kaj kiam "iufoje" aŭ "iafoje" estas "en ia tempo".

* "Foje A, foje B" estas "jen A, jen B".

folio: iu ajn maldika plato, precipe tia (plejofte verda) sunlumakceptilo de eltera kreskaĵo

for: ie malproksime

forgesi: esti senkonscie delasinta

forko: plurdenta manĝilo por piki fikse kaj porti sendanĝere

formo: la fiksita maniero de ekstera montriĝo

forta: tia, ke ĝi povas movi alian plifacile

frato: alia filo de la gepatroj

fraŭlo: ne edziĝinta viro

fremda: (kvazaŭ)alilanda

frua: pliproksima al la komenctempo

frukto: ĉiu fariĝinta produkto, precipe tiu de floro

frunto: ebena parto super la okuloj

fumo: kolora gaso el fajro

G

gaja: plezurigema

gajni: ekhavi super sia penado

gaso: ĉiu speco de aero

ge-: antaŭa vortparto por montri ĉiun el la grupo de tia vir(ar)o kaj responda virin(ar)o

genuo: la antaŭa flanko de la nur posten angulebla parto super piedo

* Atentu, tia parto de multaj bestoj, sed nur antaŭen angulebla, ne estas genuo, sed la angulebla parto sur piedo (iliaj veraj genuoj estas en sia korpo).

glaso: vitra trinkaĵujo tenebla per unu mano

granda: samforma sed tia, ke ĝi povas kaŝi plimulte malantaŭ si

grava: ne malĉefigebla

grizo: koloro inter blanko kaj nigro

grupo: iuj estantaj laŭ unu volo

Ĝ

ĝenerala: vaste tiel estanta

ĝi: la (ankoraŭ) senpersona ekzisto nove plisciinda

ĝis: antaŭvorta aŭ interdira vorto por montri la finan punkton

* "De A ĝis B" enhavas ankaŭ A kaj B, ekzemple "de 1 ĝis 3" estas la nombroj 1, 2 kaj 3.

ĝoji: (kvazaŭ)ridiĝi pro neatendita feliĉo

ĝusta: nek plia nek malplia

H

halti: resti inter la moviĝoj

haro: homa aŭ besta kreskanta fadeno

haŭto: (homa aŭ besta natura) maldika kovraĵo

havi: estigi (kvazaŭ) ĉe si

hejmo: la familia loĝejo regata de la familiestro

helpi: parte subteni por finigi

herbo: ĉiu neligna sed malmolsemproduktanta kreskaĵo

hieraŭ: antaŭhodiaŭ

ho: krio por montri sian retiriĝeton

hodiaŭ: tiu ĉi tage

homo: vivulo, kiu bezonas veston

horo: ĉiu (plejofte dudek-kvarona) parto de tago

horloĝo: tempomontrilo

I

-i: finaĵo por montri agon volitan, tenatan kaj plenumotan

* Oni povas uzi I-formon nur kun (ebla) alia aga vorto (enhavante I-vorton, kiu mem tamen ne estu I-formo), kiel ties klarigan agon. Ekzemple, "manĝi tro multe estas evitinde", "mi povas kuri", "ili iris dormi", "mi ĝojas vidi vin", "li ŝajnis subite veni", "deziro manĝi", "kapabla manĝi", "sciante naĝi".

* I-formo neniam povas havi ties aganton rekte. La senca aganto eble estas iu aŭ io montrata plej proksime antaŭ la I-formo, sed ne ĉiam. Pro tio, diri "kuri estas povate de mi", anstataŭ "mi povas kuri" estas neeble, ĉar la senca aganto de la unua "kuri" estu ne "mi" sed iu alia (pri tio, vidu ankaŭ la klarigon de "-n" por "-ita, -ata, -ota").

* Aga -(ad)o montras la agon mem sentempan (neniom montrante eĉ la sencan aganton), dum -i tuttempan.

* Oni plejofte uzas I-formon rekte post antaŭvorta vorto, nur kiam ambaŭ agoj ĉefa kaj I-forma ne povas efektiviĝi samtempe (praktike nur "por", "anstataŭ", "krom" kaj "sen" estas sendube eblaj).

* Oni ankaŭ uzas I-formon anstataŭ "ĉu ne?" aŭ "ĉu jes?" al la alparolato(j) (tiam plejofte kun "ne", "se" "?" aŭ "!"). Ekzemple, "mi ne sciis, kion fari" aŭ "kion fari?" (ankaŭ vi ne scias, ĉu jes?), "la hundo, se preni plej malmulte, pezis almenaŭ 150 kilogramojn" (kvankam vi ne povas kredi eĉ tiam, ĉu jes?), "aĉeti la libron! Por kio?" (ankaŭ vi ne aĉetos la libron, ĉu jes?), "estis tiel lume, ke oni povis vidi eĉ la plej malgrandan ŝtonon, eĉ se ne paroli pri la homoj" (vi povas kompreni tion sen plia parolo, ĉu ne?); verdire, spertaj Esperantistoj ne uzas "ĉu ne?" aŭ "ĉu jes?" sed nur tian I-formon por la senco.

ia: iuspeca

ial: iukaŭze

iam: iutempe

-id-: posta vortparto por montri postan samsangulon

ideo: vortigebla imago por pensi

ie: iuloke

iel: iumaniere

ies: plejapartiga vorto per posedateco de iu

-ig-: posta vortparto por ŝanĝi sekveman aŭ rezulteman I-vorton en kaŭzeman, aŭ kaŭzeman en ordonan kaŭzeman.

* "Igi", diference al "fari", povas ankaŭ montri "estigi laŭ la volo de tiu aŭ alia".

-iĝ-: posta vortparto por ŝanĝi sekveman aŭ kaŭzeman I-vorton en rezulteman, aŭ rezulteman en iom-post-ioman rezulteman

* Kvankam "fariĝi", plejprecize, imagigas ekziston de la "farinto" kaj "iĝi" neniel, plejofte oni uzas tiujn tute samsence.

-il-: posta vortparto por montri ion uzeblan por fari la agon plifacile

ili: tiuj, ne enhavante la parolantojn, nove plisciindaj

imagi: kvazaŭekzistigi enkape

-in-: posta vortparto por montri ovoenhavulon

-ind-: posta vortparto por montri la agon bezonan al (aŭ nur kiel ajn bezone, kontraŭ) io

industrio: laŭimagiga produktado

infano: filo aŭ filino, aŭ ankoraŭ ne matura homo

inko: kolora fluaĵo por desegni

insekto: ĉiu plenaĝe pli-malpli malmola sespieda besteto, kiu surkape havas la du bastonetojn por senti

insulo: lando ĉiuflanke ĉirkaŭata de akvo

-int-: posta vortparto por montri staton post la ago

inter: antaŭvorta vorto por montri la eksterajn limojn

interesi: movi pro sia ebleco

io: la aferaro nekonata de la nunaj parolantoj

iom: iunombre

iri: movadi sin laŭ la direkto

-is: finaĵo por montri plenumitan staton

-ism-: posta vortparto por montri grupigan ideon de tiu

-ist-: posta vortparto por montri ĉiun tiuidee grupigatan

-it-: posta vortparto por montri staton pro la ago

iu: (la) elektita el io

* Ĝenerale "iu" montras personon.

J

-j: postfinaĵo por montri interan ejon

* "-j" por io nenombrebla montras interan ejon inter diversa speco de tio.

* Oni devas uzi "-j" ne nur por la O-vorto sed ankaŭ por ties A-vorto, ĉar, se uzus la A-vorton sen "-j", tio montrus, ke la A-vorto montras ne la econ de la O-vorto, sed de la intera ejo mem (kvankam tiam oni plejofte komprenas, ke la alparolanto erare forgesas la necesan aldonon de "-j" al la A-vorto).

jako: vira surĉemiza vesto, kiu kovras la dorson kaj brakojn

jam: , antaŭ ol oni atendus,

Januaro: la unua monato de internacia jaro

jaro: tempo dum la tero faras unu rondiron ĉirkaŭ la suno

je: antaŭvorta vorto por montri iun ajn rilataĵon (precipe la horon)

* Oni ankaŭ precipe uzas "je" por montri parton de la agato, kiam mikskomprenado eblas kun la sama parto de la aganto (por ĉi tiu oni uzas "per", ekzemple, "mi tiris ŝin je la haroj (ŝiaj haroj) per la mano (mia mano)"). Sed ankoraŭ ne nepre, precipe kun ĝusta plejapartiga vorto (eble "per ŝiaj haroj per mia mano"), kvankam ĉi tio estu iom stranga, ĉar "per" pli-malpli iom montras helpantecon por la ago (eble iuj trokomprenas, ke ŝi mem tirigis al "mi" siajn harojn).

jes: krio por montri ke la (ebla) ĉu-ne-demando eraras (aŭ, laŭpersone, ke la ĉu-demando ne eraras)

* Pro tiaj du uzadoj, estas danĝere respondi per nur "jes" al ĉu-ne-demandoj.

Julio: la sepa monato de internacia jaro

juna: (kvazaŭ)malpligrandaĝa

Junio: la sesa monato de internacia jaro

justa: laŭleĝe egaliga

Ĵ

ĵaŭdo: la kvina tago de internacia semajno

ĵeti: rapide irigi (kvazaŭ)supertere per sia forto

ĵus: ĝuste antaŭ (ĉi) tiam

K

kaj: interegal-vorta aŭ -dira vorto por montri arigindaĵojn

* "Kaj A(,) kaj B" estas "tiel A kiel B".

kajero: plejsimpla kunigaĵo da paperfolioj

kalkuli: akiri (kiel) trovinda(j)n nombro(j)n el ties jam trovitaj partoj

kampo: produktema loko

kanti: krii muzike

kapo: (ies parto kvazaŭ) la plejnepra parto por sin celigi

kara: neperdinda

karbo: (ligno fariĝanta kiel) nigra restaĵo de fajro

kaŭzi: okazigi kiel la lasta de la nepraj kondiĉoj

ke: interdira vorto por montri klarigon

* Oni povas uzi KE-diron nur kun alia diro (tiam la diro estas ĉefdiro kaj KE-diro estas ties subdiro), kiel klarigan diron por ties iu vorto. La uzado de KE-diro estas sama kiel I-formo, kvankam KE-diro ne povas anstataŭi I-formon uzatan por klarigi "devi" kaj "povi".

* Oni plejofte uzas "ke" rekte post antaŭvorta vorto, nur kiam ambaŭ agoj de la ĉefdiro kaj KE-diro ne povas efiki samtempe (praktike nur "por", "anstataŭ", "krom" kaj "sen" estas sendube eblaj).

kelka: tre iomete da

kia: kiuspeca

* Oni uzas "kia" ankaŭ por krio.

kial: kiukaŭze

kiam: kiutempe

kie: kiuloke

kiel: kiumaniere

* Oni uzas "kiel" ankaŭ por krio.

* Oni uzas "kiel" ankaŭ kiel interegaldiran vorton por montri la komparigan samaĵon.

kies: plejapartiga vorto per posedateco de kiu(j)

kio: la aferaro demandata

kiom: kiunombre

* Oni uzas "kiom" ankaŭ por montri limigan diron.

kiu: (la) elektita el kio

* Ĝenerale "kiu" montras personon.

klara: ne enhavanta baron

knabo: vira infano

kolo: (io kvazaŭ) la turnebla parto sub la kapo

kolekti: amasigi ĉe iu loko (ofte ĉe si)

* "Kolekti" estas statiga kaŭzema vorto, sed oni ne uzas "kolektaĵo" kaj anstataŭe nur "kolekto" eĉ por tio. Kialo estas, ke "kolekto" devas montri ion "por kolekti" (kolektotaĵon), "pri kolekti" (kolektataĵon) kaj "pro kolekti" (kolektitaĵon), kiam "kolektaĵo" neniel "pri kolekti" pro la fikseco de "-aĵ-" (eĉ "kolektataĵo" mem havas du sencojn, (pro la fikseco de "-aĵ-") "tiuj parte kolektitaj" (kiu estas la montrinda per tio) aŭ (pro la tuteco de "-aĵ-") "tiuj finfine kolektotaj" (kiu ne montrinda, sed ebla), kaj tial oni ne uzas "-atataĵo" mem).

koleri: perforte montri sian justecon

koloro: plejfacile komparebla unue sentata eco, precipe per lumo

komo: la signo ,

komenci: ekestigi

komerci: vendadi diversajn iulokajn aĉetaĵojn aliloke por vivi

kompari: interrilatigi por vicigi

kompati: senti kiel feliĉiginda(j)n

kompreni: scii pri ties celo

koni: povi apartigi de la aliaj

* "Rekoni" estas "rememori kiel jam konata(j)n".

konservi: teni por iama bezono

konsisti: esti la kunmetaĵo per ĉiu

konstrui: firme kunmeti laŭ ordo

* "Konstruo" kiel "konstruaĵo" pliprecize montras "la rezulto montranta la kaŭzan konstrumanieron", tial oni povas diri "konstruo de lingvo" tute ordinare, sed nur tre strange "konstruaĵo de lingvo". Plie atentu, oni ŝajnas ankaŭ uzanta "konstruo" prefere por "parteca konstruaĵo", eble ĉar "-aĵ-" iom montras tutecon.

kontenta: deziranta nenion alian

kontraŭ: antaŭvorta vorto por montri ion en la alia direkto

koro: (io, precipe sentsidejo, kvazaŭ) la enkorpa denaska sangorondfluigilo

korespondi: rilati per interŝanĝo de leteroj

korpo: la efektiviĝaĵo de spirito, precipe homa aŭ besta

kosto: nepra elspezo por fari tion

kovri: ŝanĝi supraĵe

krajono: ligna bastoneto entenanta karb(ec)an plimaldikan bastoneton, pintigite uzata kiel skribilo

kredi: deziri (kiel) veron

kreski: proksimiĝadi al sia pleneco

* "Kreskaĵo" ankaŭ montras ĉiun vivulon, kiu povas vivi ne manĝante la aliajn vivulojn, sed farante sian manĝaĵon el tero, akvo, aero kaj sunlumo.

krii: konigi (kiel) fortan voĉon

krom: antaŭvorta vorto por montri la senkondiĉa(j)n tenaĵo(j)n

kruco: (io en) formo farata el la du rektoj, nur kies mezoj renkontiĝas

kruro: parto de homa aŭ besta korpo, kies fino estas piedo, aŭ ekde la genuo ĝis piedo

kulero: telereto kun la tenilo kiel manĝilo

kulpa: puninda kiel la kaŭzo de malbono

kun: antaŭvorta vorto por montri la ecigan staton

kuri: iri kvazaŭ ĝi ĵetus sin

kuraci: peni resanigi

kuŝi: esti (kvazaŭ) sur sia flanko

kuzo: filo de iu el la geonkloj

kvankam: interdira vorto por montri ŝajne kontraŭan kondiĉon

kvar: 4 (du kaj du, aŭ duoblo de du)

kvazaŭ: simile sed nur image

* Oni povas uzi "kvazaŭ" ankaŭ kiel inter(egal)diran vorton. Ekzemple, "tie ili sidis kune, kvazaŭ ili estus fratoj".

kvin: 5 (kvar kaj unu)

L

la: plejapartiga vorto per posedateco de ĉiuj

labori: peni efektivigi ideon, kiu valoru por la aliaj

laca: bezonanta ripozon pro troa penado

lago: vasta (kvazaŭ)natura akvejo ne enhavante maron

lando: region(ar)o kiel nature aŭ nacie aŭ artefarite aparta tuto

lango: (ies lingvomaniero per) la mola libere movebla parto en la buŝo

larĝa: pligranda samangule kruciĝante kun la longo

lasi: meti tiel kaj iri plu sen tio

lasta: plej fina el la vico, kiom la parolanto scias

laŭ: antaŭvorta vorto por montri la gvidilo(j)n

legi: voĉe aŭ spirite aŭdigi kiel literigitan diron

leĝo: io montranta movon kiel devon

lerni: en si ordigi kiel scion

lerta: plirapida pro sia faciliga kapablo

letero: skribaĵo por sendi

levi: fari plialta

li: la persono ne enhavante la parolantojn, precipe la viro, nove plisciinda

libera: estanta sen speciala kondiĉo

libro: (ĉiu parto de verko, dekomence eldonebla kiel) dika paperfoliaro por legi

ligno: ĉiu parto de mortinta arbo

lingvo: engrupe reguligita rimedaro por interkompreniĝi, precipe de iu nacio per vortoj

lipo: ĉiu movebla rando de la buŝo, kiu kovras la dentojn

lito: mebro, sur kiu oni dormas

litero: ĉiu skribebla signo fikse respondita al ĉiu voĉsono

loĝi: resti tra ĉiu nokto

loko: ĉiu parto de la mondo aŭ de regiono

longa: pligranda ĉe la plej granda interlimo

ludi: efikigi (kiel) amuzon partoprenante

* "Partopreni" estas "preni sian parton (por kunplenumi)".

lumi: videbligi ĉirkaŭaĵon per si mem

luno: ĉiela korpo rondiranta ĉirkaŭ iu alia ĉiela korpo ne enhavanta stelon

lundo: la dua tago de internacia semajno

M

Majo: la kvina monato de internacia jaro

mal-: antaŭa vortparto por montri kontraŭan ideon

mano: (tenado kvazaŭ per) parto inter fingroj kaj la brako

manĝi: enigi en sian korpon tra la peciganta buŝo

maniero: ĉiu apartigebla agado

maro: (ĉiu parto de) la plej granda (eĉ ol la tuta terparto) salakvejo sur la tero

* Iajn lagojn iamaniere similajn al veraj maroj oni nomas ankaŭ maro, ne science sed nur historie.

mardo: la tria tago de internacia semajno

Marto: la tria monato de internacia jaro

mateno: parto de tago inter sunleviĝo kaj la tagmezo

meblo: pli-malpli malfacile transmovebla artefaritaĵo en domo

mem: sen (la tuta) helpo de la aliaj

memori: povi tuj enkape re-prezenti al si (kiel) pasintaĵon

* "Rememori" estas "(pri la memoro pri io) revenigi aŭ refreŝigi en sia spirito".

mendi: donigi per posta pago

mensogi: intence diri (kiel) kvazaŭ veron

meriti: havi kiel devigon pro sia donado

merkredo: la kvara tago de internacia semajno

meti: transigi tute laŭ sia volo

* "Loki" estas neniel "meti", sed "estigi laŭ ties celo".

* "Kunmeti" estas "orde kaj fikse kunigi".

mezo: (io kvazaŭ) la punkto egale malproksima de la rando

mi: la nuna alparolanto

mil: 1 000 (dekoblo de cent)

miliono: 1 000 000 (miloblo de mil)

militi: batali inter malsimilaj ordoj por similigi

minuto: sesdekono de horo, aŭ 21600-ona angulo de rondo

mola: ne kontraŭstarantema al premo

* "Kontraŭstari" estas "rigardi (sin) kiel kontraŭanton".

mono: publike interŝanĝebla rajto akirita per sia peno

* Atentu, longa konservado de mono ankaŭ povas esti unu speco de peno.

monato: dekduono el jaro, precipe ĉiu dekduono de jaro

mondo: (ĉiu aparta tuteto en) la ordo kiel la tuto, precipe la tuta loĝebla parto sur iu ĉiela korpo

monto: terparto kiel natura barego pro ties altego kaj larĝego

montri: (kvazaŭ)rigardigi

morgaŭ: posthodiaŭ

morti: ĉesi efektive vivi

movi: estig(ad)i en (la) alian lokon

multa: tre iomege da

muro: (io kvazaŭ) artefarita nemovebla kaj netravidebla baro

muziko: laŭimagiga sona produkto

N

-n: postfinaĵo por montri eksteran ujon

* Io -ita, -ata aŭ -ota estas tia ekstera ujo de la ago, kia enhavas ian staton kiel la (eblan) rezulton de la kaŭzema ago, kies rezulto devas esti ĉiam ekster la ago mem. Oni ne demandas pri sekvema ago ties rezulton, sed tion, kio (kia ago, eco aŭ stato) sekvas la aganton (tiam io -ita, -ata aŭ -ota estas la sekvema ago mem; la montro (ekz. vivo vivata) estu superflua kaj tial evitinda). Oni ne demandas ankaŭ pri rezultema ago ties rezulton, sed tion, kio (kia stato) rezultas, ne el la ago, sed el la aganto, kies rezulto devas esti ĉiam la sekvanta stato de la aganto mem (tiam io -ita, -ata aŭ -ota estas la aganto mem; la montro de la aganto (ekz. homo aperita de la homo mem) ankaŭ estu superflua kaj tial evitinda).

* Ekstera ujo estas ankaŭ limiga kondiĉo, tial oni povas uzi "-n" anstataŭ antaŭvortan vorton, kiu limas iun agon kiel ties kondiĉo (precipe kun E-vortigita ago, kiu mem limas alian agon kiel ties kondiĉo), kvankam oni preferas la antaŭvortan vorton mem ol -n, kiam la propra senco de la antaŭvorta vorto ŝajnas necesa.

* Oni devas uzi "-n" ne nur por la O-vorto sed ankaŭ por ties A-vorto, ĉar, se uzus la A-vorton sen "-n", tio montrus, ke la A-vorto montras ne la econ de la O-vorto, sed de la ekstera ujo mem (kvankam tiam oni plejofte komprenas, ke la alparolanto erare forgesas la necesan aldonon de "-n" al la A-vorto).

nacio: popolo el tiuj, kiuj egale regadas sian komunan historion

naĝi: (duon)portigi sin en iu flueca aŭ gasa plenigaĵo, precipe sur aŭ en akvo

najbaro: iu proksima

naski: reprodukti de sia ovo

naturo: io ankoraŭ neniom bonigita de iu ajn homo

naŭ: 9 (kvin kaj kvar)

nazo: parto de vizaĝo krom la buŝo, por spiri

ne: malsame ol (tio)

* Same al "jes", estas danĝere respondi per nur "ne" al ĉu-ne-demandoj, ĉar tiam iuj uzas "ne" por diri ke la "ne" en tia demando estas prava, dum la aliaj por nei la demandon mem.

* "Neebla" montras ke la eblo ne povas esti, kiam "neadebla" (malnove kaj evitinde "neigebla") ke la neado povas esti.

necesa: estanta iu el la nepraj kondiĉoj por daŭrigi plu

* Oni uzas "necesejo" por tia ejo, kia estas por forigi elkorpan malpuraĵon malfacile permane forigeblan (tio estas, necesejo ne povas esti sama kiel banejo kaj lavejo, en kiuj oni forigas facile (almenaŭ permane) forigeblan malpuraĵon), kiu tamen estas bona manĝaĵo por iaj vivuloj.

neĝo: malpeza blankaĵo fali anstataŭ pluvo kiam la vetero estas tre malvarma

* Surtere amasiĝinta neĝo (oni nomas tian amason ankaŭ neĝo) tamen estas peza.

nek: kaj ankaŭ ne

* "Nek A(,) nek B" estas "ne tiel A ne kiel B".

nenia: neniuspeca

nenial: neniukaŭze

neniam: neniutempe

nenie: neniuloke

neniel: neniumaniere

nenies: plejapartiga vorto per posedateco de neniu

nenio: la aferaro ne estanta tiam

neniom: neniunombre

neniu: (la) elektita el nenio

* Ĝenerale "neniu" montras personon.

nepo: filo de ies filo aŭ filino

nepra: estanta iu el la kondiĉoj por komenci

nevo: filo de ies frato aŭ fratino

ni: la nunaj (al)parolantoj

nigro: koloro de la nokta ĉielo

nokto: tempo dum la suno estas subtera

nomo: propra vorto por voki tion

* En malnova (ne Esperanta) pensado, oni uzis "nomo" por montri O-vorton, A-vorton kaj tian vorton, kia montras nombron.

nombro: la (image) nepra ripeto por montri ĉiun aparte el la tuto

* "Nombro" ankaŭ montras aldonitan aŭ ŝanĝitan formon de vorto por montri ties nombron, ekzemple, en Esperanto -o montras ankaŭ ke tiu estas ununombra, kiam -oj multenombra.

nordo: (parto de la mondo en) la maldekstra direkto kiam oni iras rekte al oriento

nova: ŝanĝonta pli-malpli plibone ies mondon per sia renkonto kun li

* "Denove" estas "nove de la komenco".

Novembro: la dekunua monato de internacia jaro

nu: krio por montri ion nepre sekvontan

nubo: kolora (plejofte inter blanka kaj nigra, foje ruĝa) amaso da densaj akvovaporoj naĝanta ĉiele

nul aŭ nulo: 0 (nul kaj unu estas unu)

* Oni ofte uzas "nul", sammaniere pri "unu", "du" kaj similaj, anstataŭ "nulo" (oni povas diri "nul kaptato" kaj "nul ridis", dum devu "nulo da kaptatoj" kaj "nulo de tiuj ridis").

* Oni povas ne uzi J-finaĵon por io nul(ec)a, ekzemple, 0kg (nul kilogramo(j)), 0,5kg (nul komo kvin kilogramo(j)).

numero: (io apartigita per) ĉiu el la sinsekvaj nombroj (plejofte ekde 1 aŭ 0 al la pligrandaj) por montri ĉiun fojon

nun: tiu ĉi tempe

nur: neeble ol

O

-o: finaĵo por montri ĝeneralan spececon

obei: deziri (kiel) sian antaŭulon

objekto: io aparte sentebla

* Oni ankaŭ nomas tian vorton "objekto", kia estas "io aparte sentebla" de la ago, t.e., la rezultaĵo de la ago.

-obl-: posta vortparto por montri tiomfojan sinaldonon

ofte: nesinsekve multfoje

* "Plurfoje" estas "sinsekve multfoje". "Malofte" estas "tiom nesinsekve kiom dube eĉ pri ties kelkfojeco", kiam "fojfoje" estas "nesinsekve kelkfoje".

ok: 8 (kvar kaj kvar, aŭ duoblo de kvar)

okazi: ekzistiĝi kiel la rezulto de multaj kaŭzoj

* "Okazo" estas "tio, kio okazas", "iu apartaĵo flanke de fakto", "feliĉa tia apartaĵo" aŭ "tia apartaĵo fariga ion".

okcidento: (parto de la mondo en) la direkto, al kiu la suno subiras

Oktobro: la deka monato de internacia jaro

okulo: (spiriteco aŭ animeco montrata per) homa aŭ besta vizaĝparto, per kiu ĝi vidas

ol: interegaldira vorto por montri la komparigan malsamaĵon

* Oni uzas "ol kiam", "ol kiel" kaj "ol kiom", kiam la kompariga malsamaĵo estas ne la egaldiro, sed la kondiĉo.

-on-: posta vortparto por montri tiompecan sinegalpartiĝon

ondo: (io kvazaŭ) duma akvo-monto kaj -valo pro la movo de akvosupraĵo

oni: iu(j) ajn nove plisciinda(j)

onklo: frato de iu el la gepatroj

-ont-: posta vortparto por montri staton antaŭ la ago

opinii: senti tia forte laŭ sia kredo

ordo: regule ĝustiga aranĝo

* Oni uzas "ordo" ankaŭ por montri specaron de similformaj vivuloj.

ordoni: paroli por plenumigi (kiel) ties devon

orelo: homa aŭ besta kapparto, per kiu ĝi aŭdas

oriento: (parto de la mondo en) la (plejĉefa) direkto, el kiu la suno leviĝas

* "Orienti" estas ne nur "fari ties unu flankon orienta", sed ankaŭ "fari iun direkton sekvinda (t.e., plejĉefigita)".

-os: finaĵo por montri plenumotan staton

osto: io blankece malmola, el kio konsistas la homa aŭ besta enkorpa apogilaro

-ot-: posta vortparto por montri staton por la ago

ovo: kvazaŭpilko, en kiu la vivulo faras sian unuan formon, precipe tiu blanka kaj malmolekstera de koko

P

pafi: doni (kiel) fortaĵon per ĵeto

pagi: redoni kiel anstataŭaĵon

paĝo: ĉiu plejvasta flanko de paperfolio

pantalono: vesto pendante aparte kovranta la krurojn

papero: (legaĵo sur) mola maldika (plejofte blanka kaj kvarangula) folio artefarita el plantaĵo

paro: duo, unu el ambaŭ bezonas la alian

paroli: (kvazaŭ)uzi (kiel) sian voĉon

parto: io disigebla de la tuto

pasi: iri plu (preskaŭ) sen la aliaj okazaĵoj

paŝi: iri piede sen rapidiga salto

patro: (religiisto kvazaŭ) naskiginto de la ido

peco: io ne disiginda de la tuto

peni: agi kiom pove por ke tio efiku

pensi: peni enkape ordigi ideojn por fari pliĝustan opinion

* "Elpensi" estas "krei per pensado kiel nova(j)n".

per: antaŭvorta vorto por montri la uzitan ilon

perdi: nevole estigi ne gajnota(j) de iu ajn

permesi: tempe liberigi

persono: la ordo kiel unu esto, precipe tia homo

* Parolanto mem estas "la unua persono", kiam la alparolato estas "la dua persono" kaj iu alia, pri kiu ili parolas, estas "la tria persono".

peti: paroli por plenumigi (kiel) ties donon

pezi: esti ĉiam plitirata suben

piedo: homa aŭ besta korpoparto sub kruro

* Iuj montras per "piedo" ankaŭ kruron, kvankam tio fariĝadas pli-malpli evitinda.

piki: (kvazaŭ)ataki tra ties supraĵo per pinta ilo

pinto: (io kvazaŭ) plejpunktigita fino

plafono: interna pendiga flanko de konstruaĵo

planko: interna stariga flanko de konstruaĵo

planti: (parte) enmeti en teron por ke ĝi plu kresku

plata: pli maldika inter ambaŭ plejvastaj flankoj, kaj tial ankaŭ pli ebena

plej: superante la aliajn

plena: preskaŭ troa

plezuro: kontentiga ĝojo

pli: superante la alian

plori: fluigi akvon el siaj okuloj, plejofte pro doloro kaj kun malĝojaj voĉoj

plu: en la daŭro

plumo: (skribilo uzanta inkon per aŭ simila al) kvazaŭfolia haro de birdo

pluvo: akvo gute teren defalanta de la densiĝintaj nubvaporoj

ponto: konstruaĵo por konduki vojon plu super io

popolo: la plejĝeneralaj homoj

por: antaŭvorta vorto por montri ion interŝanĝe gajnindan

pordo: (la plata(j) fermilo(j) por) malfermaĵo en muro aŭ flanko por lasi trairon

porti: peni daŭre teni

posedi: teni kiel vendeblaĵon

post: antaŭvorta vorto por montri ion plifruan

* Oni uzas "de post" pli ol "depost".

* Oni plejofte uzas "malantaŭ" por montri ion loke plifruan (plifrue atenteblan pro ties pliproksimeco), precipe kiam ĝi parte aŭ tute kaŝas la postan.

* "Postaĵo" ofte montras la molan parton inter dorso kaj la kruroj.

* Oni uzas "posteulo" anstataŭ "post(-)ulo" por eviti intermikseblecon kun "postul(-)o".

postuli: petegi kiel preskaŭ nepra(j)n

poŝto: publika organizo por regula transporto de leteroj kaj pakaĵoj

povi: antaŭ-I-forma vorto por montri la plenumeblan agon

* Oni ĉiam uzas "eble" anstataŭ "povate".

prava: sama kiel sia opinio

preciza: detale klarigita

preferi: laŭsente elekti

premi: (kvazaŭ)ĉirkaŭpuŝi internen

premio: preta gajneblaĵo

preni: fari (kvazaŭ) en sian manon

prepari: ŝanĝi por nepraj kondiĉoj

preskaŭ: ne same sed plej simile

preta: plene sanĝita por necesaj kondiĉoj

preter: antaŭvorta vorto por montri ion, apud kio la aganto pasis

prezo: nepra mono por aĉeti tiun

pri: antaŭvorta vorto por montri la sekvigaĵon

* "Pri-" faras la ne kaŭzeman I-vorton state kaŭzema (ĉar tio, kio sekvigas, estas kaŭzo), ekzemple, "paroli pri tio" fariĝas "priparoli tion".

printempo: sezono ĉirkaŭ la tago, post kiam nokto fariĝas pli mallonga ol tago

pro: antaŭvorta vorto por montri kaŭzon

produkti: estigi laŭ sia kapablo

profunda: interne malpliproksima de ties enirejo

proksima: pliatingebla

* "Proksimuma" estas "ne tute ĝusta, sed nur proksima al la ĝusto".

promesi: certigi kiel atendebla(j)n

provi: duonuzi por ekscii ties efektivecon

prunti: estigi dume donita(j)

* Oni povas uzi tiun ĉi vorton aŭ kiel "prunti ion al iu" ("iu" dume posedas tion; "alprunti" aŭ "pruntedoni" estas ankaŭ uzeblaj por la senco), aŭ kiel "prunti ion de iu" ("iu" dume donas tion; "deprunti" aŭ "pruntepreni" estas ankaŭ uzeblaj por la senco).

puni: laŭleĝe dolorigi

punkto: (io kvazaŭ) .

pura: havanta nenian neatenditan aldonon

puŝi: movi (kvazaŭ) per tuŝado sekvante tiun

R

rajto: are pravigita povo por ĉiu ano

rapida: plimallongtempa

re-: antaŭa vortparto por montri komencon kiel la rezulton

regi: movi kiel la spirito de la ordo

regno: la ordo kiel unu parto, precipe tia ŝtato

* Oni uzas "regno" ankaŭ por montri ĉiun plej ĝeneralan grupon de vivuloj.

regulo: io montranta devon kiel movon

respondi: esti atendata(j) pri sia redono

resti: esti ankoraŭ simile

rezulti: esti la sekvo

ricevi: ekhavi kiel donita(j)n

riĉa: havanta multe pli ol bezono

ridi: levi siajn vangojn

rifuzi: estigi ne donota(j)

rigardi: meti (en) sian vidon

rimedo: tio, kio servas por atingi la celon

ripeti: denove fari same

ripozi: resti en paco

rivero: fluanta akvaro, kiu havas la naturan pli-malpli fiksitan vojon irantan plimalsupren

rompi: fari (sin; malofte) neuzebla(j) por ties celo

rondo: ĉirkaŭanta formo

* "Rondo" ankaŭ montras apartan aron da homoj sen iaj ajn specialaj devoj kaj rajtoj inter si.

* Evitinde "rondo" ankaŭ montras rondan linion, kies ĉiu punkto estas egale malproksima de la imaga interna mezpunkto, kaj ebenon limigita de tia rondo, kvankam mi devas uzi la sencojn (per "rondlinio" kaj "rondebeno") ĝis BRO9, al kiu la ĝusta vorto por la sencoj apartenas.

ruĝo: koloro de la suno kiam sunsubiro

S

sabato: la sepa tago de internacia semajno

saĝa: ĝuste konanta kia estas inda kaj kia estas malinda

salo: io ekzemple akirebla per forboligo de marakvo, kio streĉas la langon

salti: ĵeti sin superen aŭ transen kaj refali en la komencan formon

sama: montrata (, al kio ĉiu apartenas)

sana: estanta bona korpostato

sango: homa aŭ besta enkorpa fluaĵo ruĝa aŭ verda por vivadigi ties ĉiun parton

scii: havi (kiel) ĝustajn konojn plene

se: interdira vorto por montri eblan kondiĉon

sed: interdira vorto por montri kontraŭaĵon

seĝo: io specialigita por sidi

seka: jam ne enhavanta tion, kion oni povas facile vaporigi

sekvi: fari (kiel) sian vojon

* "Sekvi" mem estu statiga kaŭzema vorto, tial "sekvo" povas montri "sekvado" kaj "sekvaĵo". Tiam, "sekva" montru "de sekvado" kaj "de sekvaĵo". Sed nuntempe, pro ties senco, oni pliofte opinias "sekvi" rezultema, kaj uzas "sekvo" nur por "sekvaĵo" kaj plu ankaŭ "sekve" nur por "kiel sekvaĵo", uzante anstataŭe "sekvado" mem kaj "sekvante" por "sekvado" kaj "kiel sekvado". Kvankam oni uzas "sekva" ankoraŭ por "de sekvado", tio tamen estas nur por eviti intermikseblecon inter ekzemple "la sekvinta tago", "la sekvanta tago" kaj "la sekvonta tago" ("sekvanta" estas plej uzata por montri tian sinsekvan sekvadon, ĉar "sekvinta" kaj "sekvonta" ŝajnas iom montranta nesinsekvan sekvadon).

semi: estigi kreskonta(j) disĵetante ties naskigilojn, precipe ternaskigilojn de arbo aŭ herbo

* "Semo" estas "io semata". Science tiu eble estas frukto mem, kiom la frukto mem estas tiel semata.

semajno: la sinsekvaj sep tagoj

sen: antaŭvorta vorto por montri bezonon

* "Sen-" estas A-vorteca, kiam "ne-" estas E-vorteca, ekzemple, "senfari" aŭ "nevesta" estas malkompreneblaj kiam "nefari" aŭ "senvesta" estas kompreneblaj.

senco: celo por diri tiel

sendi: irigi anstataŭ si

senti: efektive konscii

* "Sentumo" estas "ĉiu speco de sentilo por konscii eksteraĵojn".

sep: 7 (kvin kaj du)

Septembro: la naŭa monato de internacia jaro

serĉi: peni trovi

ses: 6 (kvin kaj unu, aŭ duoblo de tri, aŭ trioblo de du)

sezono: ĉiujare simile ripetata (duon)natura daŭro

si: la nun priparolata aganto, aŭ ĉiu el la nun priparolataj agantoj, ne enhavante la parolantojn

* Oni ofte uzas "sin-" anstataŭ "mem-" kiam tio estas ne voleca sed deveca.

* Iom da vortoj elfaritaj el "si", kontraŭ Esperantismo, havas specialajn sencojn kaj estas uzataj eĉ por "mi", "vi" kaj "ni" en la samaj formoj kun "si"; "siatempe" por "en tiu tempo", "-o(jn) en si" por "tia, kia ĝi estas", "per si (mem)" por "sen ia rimedo", "inter si" por "unu kun la alia", "sia" por "ĝia propra" (ĉefe nur en tre mallongigitaj diroj).

sidi: (kvazaŭ)esti sur sia postaĵo (por faradi ion)

signo: simplaĵo image anstataŭanta malsimplaĵon

simila: parte sama

* Formoscience, la samformaj sed malsamgrandaj estas similaj.

simpla: facile trarigardebla

sinjoro: viro, kiu povas fariĝi ia estro

* Historie kaj eĉ nun speciale oni uzas "sinjoro" por montri la mastron, la landestron aŭ Dion.

skribi: meti per literoj, signoj, ciferoj aŭ desegnoj (por io)

sola: ne havanta la aliajn

* Atentu, "Li sole manĝis" montras "manĝi sen la aliaj agoj", kiam "Li sola manĝis" montras "li sen la aliaj homoj". Plie, "Li kantis sole lunde" montras "en ĉiu lundo sed ne la aliaj tagoj de semajno", kiam "Li kantis nur lunde" montras "neeble antaŭ ol tiu lundo".

soldato: batalisto, precipe kiu ne havas rajton por estri ian ajn batalistaron

somero: sezono ĉirkaŭ la tago, kiam nokto fariĝas la plej mallonga

soni: aŭdigi sin

* Io "sonigita" estas nur tio, kio mem sonis, ĉar "sonigi" egalas al "igi al io aŭ ion soni", kaj "soni" mem ne povas havi N-vorton. Por montri faritan sonon kiel N-vorton, uzu ĉiam "aŭdigi".

sorto: (io kvazaŭ) nekonata volo, kiu movas alian kaj ties ĉirkaŭaĵon

speco: (ĉiu klaso per) ĉiu proprec(ar)o

* Oni uzas "speco" ankaŭ por montri grupon de efektive samsangaj vivuloj.

speciala: bezonanta alian manieron

sperta: lertiĝanta tra multaj provoj

spiri: enigi novan aeron en sian korpon kaj anstataŭe eligi malnovan tra la nazo aŭ buŝo

spirito: la (kvazaŭ)interna movanto

* La klarigoj de Reta Vortaro por "spirito" (kiel nur homa aŭ homaga) ne estas trafaj. Vidu, mia klarigo por "atenta" estas preskaŭ sama kiel tiu de Reta Vortaro, sed ĉu nur io homa atentas? Ne, birdo povas atenti, fiŝo povas atenti, almenaŭ ia ajn besto povas atenti.

stari: esti sur sia fundo

* "Memstara" estas "sendepende staranta".

stelo: memlumanta ĉiela korpo, precipe ne enhavante la sunon

studi: labori por science nova trovo

sub: antaŭvorta vorto por montri kontraŭpezfortan direkton

* "Sub" ankaŭ montras, pro iliaj kvazaŭecoj, ion kaŝantan kaj ion dependigan.

sudo: malnordo

sukcesi: apenaŭ transiri antaŭajn malfacilaĵojn kaj atingi la celon

suno: (lumo de) stelo, ĉirkaŭ kiu rondiras nememlumanta ĉiela korpo, precipe rondiras la tero

super: antaŭvorta vorto por montri laŭpezfortan direkton

* "Super" ankaŭ montras, pro iliaj kvazaŭecoj, ion plimalaltan kaj ies plenumatan laboraĵon aŭ laborilo(j)n por tio.

* "Superi" estas "estigi sin supera(j) aŭ supere ol".

* "Supervesto" estas uzata anstataŭ "survesto", ĉar tiu estas plivasta ol la subaj vestoj kaj tial tute ne apogata de ili, sed de la korpo mem.

supre: en pli (aŭ la plej) alta loko

sur: antaŭvorta vorto por montri (ion kvazaŭ) la perebenan apogilon

Ŝ

ŝajni: farigi sin en ties kapo

ŝanĝi: aliestigi

* "Interŝanĝi" estas "doni por ricevi ion alian".

ŝati: ami kiel tia(j)n, kia(j) li(a(j)) estus

ŝi: la virino, ne enhavante la parolantojn, nove plisciinda

ŝtato: la landreganta organizo

ŝteli: neniom lasi

ŝtono: malmola terpeco

ŝtrumpo: sakforma mola vesto, kiu kovras piedon kaj la ĝisgenuan kruron

ŝuo: pli-malpli forta vesto, kiu kovras piedon

T

tablo: meblo konsistanta el plato subportata de kruro(j)

tabulo: (io kvazaŭ) longa plata peco el ligno

tago: (ĉiu) daŭro konebla per la tuta sunmoviĝo vera (24 horoj) aŭ (eble) videbla (ĉirkaŭ 12 horoj)

* Oni povas montri la 24-horan tagon ankaŭ per "tagnokto" aŭ "terturno".

* "Tago" estas ankaŭ uzata kiel mezurunuo por iu ajn daŭro de 12 horoj ne rilatante kun sunmoviĝo, kvankam mi ne scias kiu kiam bezonas tian unuon.

tamen: trans la kondiĉo(j)

taso: (enhavo de aŭ mezurunuo per) unumane tenebla trinkujo por varma trinkaĵo

tegmento: la supra kovrilparto de domo

telero: (io kvazaŭ) plejofte ronda platecaĵo por permane porti manĝaĵon aŭ tason sur tio

tempo: ĉiu nombro el reguligita nombrado, precipe per horloĝo, aŭ bezona (aparta parto de) daŭro (eble) mezurita per tiaj nombroj

* "Tempo" ankaŭ montras reguligitan vortoŝanĝadon de ago por montri ties efektivigitecon aŭ efektiviĝecon.

* Evitinde "tempo" ankaŭ montras ĉiun regule akompanigan (kvazaŭ)spireton en muzikado.

teni: estigi (kvazaŭ) en (sia) mano

* Uzi "teni" anstataŭ "rigardi kiel" estas evitinde, kvankam eĉ Zamenhof uzis tiel.

tero: (peco el) firma supraĵo de nememlumanta ĉiela korpo, aŭ tia korpo mem sur kiu ni vivas

teruro: (preskaŭ) forkuriga timego

tia: tiuspeca

* Oni uzas "tia" ankaŭ por krio.

tial: tiukaŭze

tiam: tiutempe

tie: tiuloke

tiel: tiumaniere

ties: plejapartiga vorto per posedateco de tiu(j) aŭ tio

timi: (antaŭ)senti kiel danĝera(j)n

tio: la aferaro montrata

tiom: tiunombre

tiri: movi per prenado sekvigante tion al si

* Science "tiri" povas esti "desegni laŭ la konduko".

* "Eltiri" estas "pene eligi el io".

tiu: (la) elektita el tio

* Ĝenerale "tiu" montras personon.

tra: antaŭvorta vorto por montri la laŭpasitan parton

trafi: gajni (kiel) sian finon

tranĉi: duigi per tre maldikega rando de plato

trans: antaŭvorta vorto por montri la superpasitan parton

tre: kiel super la ordinara imago tiel

tremi: ripeti moviĝadeton sen lokŝanĝo

tri: 3 (du kaj unu)

trinki: enigi kiel fluaĵon tra la buŝo en sian korpon

tro: kiel super la bezono tiel

trompi: vole igi erari

trovi: eksenti laŭ sia estado

tuj: ĉe la sekvonta rigardo

tuŝi: trovi kiel sian finon

tuta: rigardata kiel la plej granda ebla aro

U

-u: finaĵo por montri ion volitan, tenatan kaj plenumatan

-uj-: posta vortparto por montri denaskan aron

* "Denaska aro" plejofte estu io, en kio oni povas trovi tion, kaj nuntempe entenilo, fruktohava kreskaĵo kaj (kvazaŭ) nacia lando estas montrataj ordinare per "-uj-", kvankam "-arb-" kaj "-herb-" ankaŭ estas uzataj por la fruktohavaj (ĉar "fruktujo" povas montri ankaŭ artefaritan entenilon por la fruktoj).

-ul-: posta vortparto por montri denaskan anon

* Almenaŭ ĝis nun, "-uj-" estas uzata pli vaste ol la senco, kiel "(vira) homo tia ĉiam, kiom la parolanto scias" (t.e., "dekomenca" anstataŭ "denaska").

-um-: posta vortparto por fari novan sencon rilatan kun tio

* La novaj sencoj ŝajnas ofte "io, kion kovras tio" aŭ "io, kio kovras tion".

* Nuntempe nombro kun "-um-" estas uzata por montri la uzeblecon de ciferoj nur malgrandaj ol la nombro, ekzemple, 15 dekume (plejordinara; eblas de 0 ĝis 9) estas duume (eblas nur 0 kaj 1; 10 por dekume 2, 100 por 4, 1000 por 8) 1111, okume (de 0 ĝis 7; 10 por dekume 8) 17 kaj deksesume (de 0 ĝis 9 kaj a (dekume 10), b (11), c (12), d (13), e (14), f (15); 10 por dekume 16) f.

ungo: natura pikilo kreskanta el fingrofino

unu: 1 (neniu sed nur tiu)

* Oni povas uzi "unu" por montri parton de "iuj" aŭ "io", nur kun (ebla) responda "alia" (parto). Tia "unu" povas havi "-j" aŭ "-jn" (nura "-n" estas evitinda eĉ por tia "unu" pro ebla intermiksebleco).

* Oni povas uzi un' anstataŭ "unu", nur kiam li kalkulas voĉe, ekzemple "Un' du tri, un' du tri" aŭ "Kvin, kvar, tri, du, un', nul!".

urbo: loko, kie diversaj specoj da produktantoj aparte loĝas

-us: finaĵo por montri ion volatan, tenotan kaj plenumotan

utila: ĝenerale uzinda

uzi: estigi kiel ilon

V

valori: meriti (kiel) respondon

vango: vizaĝparto inter la nazo kaj unu orelo

varma: tia, kia ŝanĝas glacion en akvon

vasta: povanta enhavi plimulte

* Litersono per interne vastigita buŝo ankaŭ estas "vasta".

veki: igi malfermi ties okulojn

veni: movadi sin tra la direkto

vendi: interŝanĝi por io egalvalora, precipe por mono

vendredo: la sesa tago de internacia semajno

venki: subigi tra kontraŭado

vento: facile sentebla aerfluo

vera: ne trompanta

verdo: koloro de vigla folio

vespero: (publika aranĝo okazigita en) daŭro dum noktiĝo

vesto: ĉio, per kio homo kovras sian korpon

vetero: natura ŝanĝema stato sub la ĉielo

veturi: movadi sin per la direkto

vi: la nuna(j) alparolato(j)

viando: manĝeblaĵo el mortinta besto senigita la nemanĝeblajn haŭton kaj ostojn

vidi: (ek)scii per siaj okuloj

vilaĝo: loko, kie preskaŭ nur unu speco da produktantoj aparte loĝas

vintro: sezono ĉirkaŭ la tago, kiam nokto fariĝas la plej longa

viro: (ebla) naskigulo

vivi: ekzistigi sin per manĝado

vizaĝo: (publika salutigeco al) la antaŭa parto de homa kapo

voĉo: (responda opinieto (kvazaŭ) per) ventsono el homa aŭ besta buŝo, precipe lingva aŭ muzika

* "Voĉo" ankaŭ montras la direkton de ago.

vojo: io linie (plifacile) laŭirebla

voki: ordoni (iun ajn) veni

voli: deziri (kiel) sin

vorto: ĉiu literaro fikse respondita al ĉiu imago

vosto: pli-malpli longa besta korpoparto kontraŭ la kapo, ne enhavante la (eblajn) krurojn

vundi: igi (preskaŭ) sangi per atako

Z

zorgi: deziri (kiel) sian posteulon


Salutoj

Saluton! --- kiam vi renkontis iun.

Bonan matenon! --- kiam vi renkontis iun en la mateno.

Ĝis revido! --- kiam vi foriras de iu.

* Vi povas uzi aliajn vortojn anstataŭ la "matenon" kaj "revido", ekzemple, Bonan Nokton!, Ĝis morgaŭ!

Dankon. --- kiam vi montras vian dankon al iu.

Pardonon! --- kiam vi petas ies pardonon.

Bonvolu -i --- Peto anstataŭ ordono.

* "Bonvoli" estas "esti tiel bona(j), ke oni volas" aŭ "voli fari bonon al iu".

* Vi ankaŭ povas uzi "se vi -us" kiel pli ĝentilan peton.


Verdire, Esperanto ne havas fiksitan diron por salutoj (la superaj estas nuraj ekzemploj jam vaste uzataj), tio estas, vi povas fari sian salutan diron per aliaj vortoj tute libere.


Nu, ni tiel jam vidis ĉiun vorton de BRO1-6 (atentu, por klarigi plifacile mi movis kelkajn vortojn en BRO1-6 el BRO7-8 kaj BRO9, tial ĉiu efektiva nombro de la vortoj montrita kiel BRO1-6, BRO7 kaj BRO9, estas malsama ol ĉiu propra. BRO1-6 (kun internaciaj vortoj) estos plena por ĉiutagaj interparoloj, kvankam vi pli-malpli ankaŭ bezonos penon por diri malsimplan ideon per la simplaj vortoj. Por senigi tian penon, kaj por letero, estas BRO7-8; por pli speciala kaj malsimpla skribaĵo estas BRO9; por tute speciala skribaĵo kaj kiel ekzemploj por Esperantigi internaciajn vortojn, per la jam fiksitaj Esperantigitaj internaciaj vortoj, estas la resto de Akademia Vortaro. Sed, antaŭ tiuj, vi relegu tiun ĉi paĝon, BRO1-6, ĝis ĉiuj vortoj fariĝos amikaj kun vi, kaj uzu la vortojn por estigi tre amikaj (ne zorgu pri eraroj kiam vi skribas, ĉar, laŭ antaŭa mia diro, Esperanto estas tia lingvo, ke eĉ nova lernanto povas tre facile trovi siajn erarojn tra relegado).


Estas du specoj de lingvoj; sub unu mondbildo, kaj super la mondbildoj. Ĉiu ĉiutaga lingvo apartenas al la unua, ĉar la dua estas tro salutema, malpli amikeca, por ĉiutaga uzo. Tial tia ĉiutaga lingvo, ĉiu ajn natura lingvo, ne estas uzebla kiel la dua, internacia lingvo, kiu postulas sin estigi ĉiam super la mondbildoj.

Internacieco de la Angla lingvo estas nura falsa, ĉar tiu estas internacia nur en ĉiu fako. La Angla uzas la saman vorton ĉiufake kiel diferencan sencon, kaj tial oni ne povas uzi tian vorton interfake. Oni devas lerni la Anglan aparte por sciencoj, komerco, malsimplaj paroladoj kaj simplaj interparoloj; samfakuloj havas pli-malpli la saman mondbildon, sed tio ne estas vera internacieco.

Oni antaŭe havis tian lingvon, kia eble estas super la mondbildoj, sed nur antaŭ ol ni gajnis pliutilan skribmanieron; signoj kaj vortoapartiga blanko. Sen tia maniero la regularo de la lingvo malfaciliĝas, ĉar oni tiam devas uzi plimalsimplajn vortoformojn anstataŭ signoj kaj blanko. Kiom mi scias, lingvo, kiu eblas super la mondbildoj, kreita post elpenso de tia pliutila skribmaniero, nur Esperanto.