Laŭ mia sperto, BRO1-8 estas sufiĉe plena por diri preskaŭ ĉion sen peno. Ankaŭ vi bezonos BRO9 kaj la reston de Akademia Vortaro nur ĉe pli-malpli specialaj okazoj.

lingvecoj

des: tiomoble

ju: kiomoble

malgraŭ: antaŭvorta vorto por montri ŝajne kontraŭan volon

adiaŭ: krio por deziri al iu la zorgon de lia dio anstataŭ si

ve: ekkrio por montri malfeliĉon

* "Ekkrio" estas "(kvazaŭ)senintenca krio".

* "Veo" estas "plenda ekkrio".

* "Vei" estas "ekkrii veojn".

he: krio por montri vokon


plus: antaŭvorta vorto por montri la aldonatan nombron

minus: antaŭvorta vorto por montri la nombron formetatan (for de nul kiam sen la antaŭa nombro)

miliardo: 1 000 000 000 (mil milionoj)

metro: (tiulonga mezurilo) internacia vorto por longunuo, m

* "Metro" ankaŭ montras apartan aranĝon de tiuj, ĉiu el kiuj estas la lastaj litersonoj (t.e., la piedo) de ĉiu kantlinio.

litro: internacia vorto por entenipovunuo, l

funto: intereŭropa vorto por pezunuo (1 funto = 0,500 kilogramo)

* Atentu, tiu ĉi "funto" estas ne (nur) la angla "pound", sed aliaj eŭropnaciaj.

kilometro: 1000m, 1km

milimetro: 1/1000m, 1mm

* Iuj vortaroj eble montras "kilo-" kaj "mili-" kiel antaŭajn vortpartojn, sed, kiel Akademia Vortaro, "kilometr" kaj "milimetr" ne estas kunmetitaj vortoj, rigardate kiel internaciaj vortoj (se tiuj estus antaŭaj vortpartoj, oni eble farus "kilofunto" aŭ "milifunto", sed tiaj estas neniom internaciaj kaj tial evitindaj). Tio ĉi (internacia vorto kiel kunmetita en la unua formo, sed Esperantigita kiel nekunmetita) estas tute sama por la aliaj vortoj en Akademia Vortaro (enhavante BRO; BRO estas la duona parto de Akademia Vortaro).


verbo: vorto montranta la efektiviĝecon de la volo de tiu priparolata

* En Esperanto, verbo estas I-vorto.

adjektivo: vorto montranta ies econ apartigan de la aliaj

* En Esperanto, adjektivo estas A-vorto.

reciproka: faranta unu la alian

identa: tiu sama, kiu estas la antaŭa mem

probabla: eble vera pli ol eble malvera

* Probabla (tutrajta; vera laŭ sia opinio), verŝajna (partorajta; vera laŭ ties ŝajno), ebla (nenecesrajta; vera aŭ malvera).

indiferenta: ne donanta intereson

vivaĵoj

animalo: ĉiu vivulo, kiu povas moviĝi (t.e., besto aŭ homo)

bebo: infaneto (uzata nur en kanto)

muso: besto kun longa senhara vosto, tiel malgranda kiel oni povas meti tiun sur sia mano [Mus]

rato: musego, kiu ofte loĝas ĉirkaŭ homa domo sen permeso [Rattus]

sovaĝa: (tia, kiel) ankoraŭ ne kulturita

lupo: terura multehara sovaĝa hundo, kiu ĝenarale loĝas grupe en arbaroj [Canis lupus]

vulpo: (ruĝe)flava parenco de lupo, kiu estas solema kaj trompa [Vulpes]

leporo: kvazaŭrato salta, mallongvosta kaj longorela [Lepus]

urso: arbara tre forta besto, kiu povas stari per du postpiedoj [Ursus]

simio: kvazaŭhoma besto, kiu certe estas proksima parenco de homaro [Primates]

leono: terura herbeja flava besto, kies viro havas hararon ĉirkaŭ la kolo [Panthera leo]

elefanto: herbeja longnaza vastorela griza besto, kiu nun estas la plej granda sur tero [Proboscidea]

anaso: akvobirdo, kiun homo kreskigas por la viando [Anatidae precipe Anas]

kukolo: arbara birdo, sono kavazaŭ kies krio estas ofte uzata kiel horsono de horloĝo [Cuculus]

hirundo: tre rapida stratbirdo [Hirundinidae precipe Hirundo]

aglo: terura granda birdo, kiun oni rigardas kiel la reĝon de birdoj [la grandaj el Accipitridae]

ezoko: manĝebla eŭropa riverfiŝo, kiu fojfoje manĝas eĉ malgrandan kvarpiedulon [Esox]

strio: formo kvazaŭ de papero tranĉita laŭlonge mallarĝe

abelo: insekto kun flavaj kaj nigraj strioj, kiu grupe kolektas dolĉaĵon el floroj [Apis]

araneo: okpieda senflugila kvazaŭinsekto, kiu produktas fadenon de la postaĵo por kapti insektojn [Araneae precipe Araneidae Araneus]

moskito: sangotrinka maldika insekto [la varmejaj el Culicidae]

vermo: ĉiu kvazaŭserpenta sed tre malgranda besto (enhavanta similforman insektan infaneton) [kiel scienca nomo vermo estas Helminthes (Enthelminthes, Enthelmintha) ks.]

abio: arbo kun malmolaj pinglofolioj, formo de kies foliaro estas triangula [Abies]

pino: arbo kun molaj pinglofolioj, formo de kies foliaro estas ronda [Pinus]

kverko: arbo kun vastaj folioj nefalantaj, kies ligno estas tre malmola kaj peza [Quercus]

betulo: ĉiu el iuj falfoliaj arboj, kies unu speco estas fama pro la blanka haŭto [Betula]

violo: herbo kun printempaj korformaj belkoloraj (bluaj, blankaj aŭ flavaj) floroj [Viola]

* "Viol(kolor)a" estas uzata por montri koloron inter bluo kaj ruĝo.


membro: nepra ano por movi la aron, precipe ĉiu brako kaj kruro

trunko: (io, precipe tia parto de animalo ne enhavanta la kapon kaj membrojn, kvazaŭ) ĉefparto de arbo ne enhavanta la branĉojn kaj subteran parton

* "Trunketo" estas "maldika trunko de herboj, kiu kunligas foliojn kaj florojn kun la subtera parto".

ŝultro: parto de animala korpo, kie la kolo kaj brakoj aŭ antaŭaj membroj kuniĝas kun la trunko

ventro: la suba aŭ posta duono de animala trunko

kubuto: la mezo de brako, inter la ŝultro kaj mano

* Brako inter kubuto kaj mano estas antaŭbrako, tiam brako mem montras la alian duonon inter kubuto kaj ŝultro.

pugno: fermita mano

kalkano: postaĵo de piedo

* "Kalkanumo" montras subflankan postan parton de ŝuo.

trajto: (io (estiminde) konebla kvazaŭ per) linio de la vizaĝo

verto: supro de kapo

brovo: strio de hararo super okulo

mentono: parto de la vizaĝo sub la buŝo

gorĝo: interna malplena parto de kolo

mamo: elstara parto enhavanta inan laktoproduktilon, aŭ responda parto de la brusto ĉe viro

* "Mamulo" estas ĉiu animalo, kies ino havas la mamojn.

sekso: (ĉiu samularo klasigita per) korpa diferenco inter la naskipovaj kaj naskigipovaj

difini: fiksi pri la limo

funkcii: agi plenumante difinitan celon

organo: (io kvazaŭ) ĉiu regiono plenumanta specialan funkcion por la korpo

cerbo: enkapa organo, per kiu animalo pensas

pulmo: enbrusta organo, per kiu animalo entiras spiron en sian sangon

stomako: enventra organo, per kiu animalo komencas ŝanĝi manĝaĵon en necesaĵojn por fari kaj konservi sian korpon

muskolo: ĉiu enkorpa organo por moviĝi

kurba: nek rekta nek konsistanta el rektaj partoj

ripo: ĉiu el kurbaj ostoj ĉirkaŭantaj la bruston

nervo: kvazaŭfadeno, per kiu iu enkorpa parto povas konigi informon al alia tre rapide

* "Nerva" ankaŭ estas "ekhavanta nervojn tro sentemajn".

senso: sentumo (precipe kiel ideo)

suko: utila fluaĵo en aŭ el vivaĵo

ŝviti: eligi malrapide kaj gutete fluaĵon de la supraĵo (pro varmego)

larmo: guto de fluaĵo, kiu elfluas el la okulo

faŭko: (io kvazaŭ) buŝego de teruraj bestoj

acida: tia, kia streĉas la nazon

bazo: parto, kiu apogas ĉiun pezon aŭ agon de io, kio estas aŭ estos (kvazaŭ) surmetita sur la parton

* "Bazo" ankaŭ montras tion, kio naskas salon kiam kun acido.

hufo: korna piedbazo de multaj bestoj

veneno: io, kio rekte kaj certe malsanigas vivaĵon (ofte ĝis la morto)

instinkto: io, kio farigas regulan agon nek lernitan nek elpensitan

* Instinkto (denaska), kono (postnaska), scio (sennaska).

apetito: deziro manĝi

emocii: veki ĝis la animo

* Sento (denaska; tutrajta), emocio (postnaska; partorajta), senso (sennaska; nenecesrajta).

nesto: konstruaĵeto (ofte korbeta) por kreskigi siajn idojn ekde la ovaj ĝis la plenaĝaj

ŝelo: malmola ekstera defenda parto de vivulo interne pli mola

radiko: parto de organo, per kiu ĝi estas fiksita al alia, precipe de eltera kreskaĵo al la tero

* "Radiko" ankaŭ montras la plej malgrandan vortparton, kiu eĉ tiel ankoraŭ tenas la sencon.


flari: senti pri ties aero per la nazsentumo

odori: eligi (kiel) flareblan aeron

mordi: (kvazaŭ)entranĉi aŭ ŝiri per dentoj

maĉi: pecetigi en buŝo per ripetitaj kunbatoj de la dentoj

gluti: malsuprenigi tra la gorĝo en la stomakon

boji: krii kiel hundo

ronki: eligi bruon enspirante (kvazaŭ) dum la dormo

ŝovi: zorge puŝi por alilokigi

treni: pene tiri post si

leki: (kvazaŭ)viŝi per la lango

distingi: apartigi laŭ tio mem

karaktero: distingiga ecaro

nivelo: ebeneco kiel samalteco

grado: imaga mezuro

kvanto: (aro montrebla per) komparebla mezuro

kvalito: komparebla grado

* Kvalito (tutrajta), karaktero (partorajta), eco (nenecesrajta).

abunda: estanta en pli ol sufiĉa kvanto

tedi: fari laca(j) kaj malagrabla(j) pro tradaŭro, troripetiĝo aŭ troabundo

enui: malprezuri pro senintereso aŭ neokupiteco

* Laca (denaska; rezulto), tedita (postnaska; sekvo), enua (sennaska; kaŭzo).

oscedi: malfermi la buŝon kun longa elspiro pro dormemo, malsato, laciĝo aŭ enuo

skui: movi rapide rekte ambaŭflanken tute laŭ sia volo

balanci: movi rekte supren kaj malsupren tute laŭ sia volo

svingi: movi rapide nerekte (plejofte rondlinie) tute laŭ sia volo

barakti: forte movi la ĉiujn membrojn por sin liberigi

hoko: diversa kurbigita ferpeco, uzata por altiri ion, pendigi ion sur ĝi, fiksi fermilon al la pordo aŭ fenestro, kaj fiŝkapti

* "Altiri" estas "tiri al si".

kroĉi: pendigi aŭ kunigi (kvazaŭ) per hoko

rampi: iri (kvazaŭ) per la ventro

* "Rampulo" estas ĉiu aerspiranta besto ne kapabla produkti sian varmecon, kies haŭto estas korneca pecetaro.

grimpi: (supren)iri per la ĉiuj membroj

* Pri elteraj kreskaĵoj, "grimpi" ankaŭ estas "suprenrampi sin alkroĉante al io".

migri: translokiĝi vole en alian (nekonatan aŭ malproksiman) restadejon

paŭzi: halti momente dum agado

* Ripozi (denaska; sen forto), paŭzi (postnaska; per forto), halti (sennaska; kun forto).

konkuri: batali por superi (tiun) al la sama celo

heziti: ne scii certe, ĉu oni faros aŭ diros ion, aŭ ne

sonĝo: bildoj kaj ideoj aperantaj en nia imago dum dormo

revi: imagi (tion), kion li forte deziras

admoni: (mal)kuraĝigi per parolo al ia ago aŭ devo

energio: plenumipova forto

eksciti: igi tre altgrade energia(j)

instigi: per ekscitoj kaj admonoj puŝi al ia ago

logi: (pene) altiri

tenti: provi instigi al malpermesata, danĝera aŭ malbona ago

normala: laŭregule ordinara

* Ordinara (denaska; ofte videbla), ĝenerala (postnaska; ofte vidota), normala (sennaska; ofte vidinda).

distri: (malhelpe) deturni de ties okupiĝo aŭ prizorgoj

* "Deturni" estas "ŝanĝi de la kutima aŭ normala direkto".

* Logi (denaska), tenti (postnaska), distri (sennaska).

ĉarmi: logi per delikata plaĉo pro sia agrableco

diligenta: konstante kaj zorge laborema

ardi: esti blanke varmega

fervoro: diligenta agemo, ardo por io

admiri: akcepti kiel sian animforprenanton

ravi: ĉarmegi estigante fervoregan admiron

toleri: lasi malhelpi la lasanto(j)n

riski: vole teni kiel eblan neniiĝon aŭ neniigon

rabi: perforte neniom lasi

evidenta: tiel klara kaj senduba, ke neniu povas dubi plu

pruvi: kredigi per montro de ties evidenteco

suspekti: kredi sen certa pruvo (pri ties kulpeco aŭ malboninteco)

ŝirmi: (kovri por) defendi de danĝero

rifuĝi: foriri en iun lokon, kie li estas ŝirmata

pretendi: peni kredigi por neniel perdi sian eble malpravan rajton

rezigni: malpretendi


origino: io aŭ iu loko kiel la komenco de alia(j)

originala: originforma

blonda: havanta harkoloron mezan inter ora kaj helbruna

nuda: nevestita

inklina: puŝata al io fare de natura movo de la animo

fandi: fluecigi aŭ fari per fluecigo per varmego

avida: havanta fortegan deziron

pasio: arda deziro, precipe tiel neregebla amo

profiti: ricevi (kiel) gajnon

komplezo: ago, per kiu oni penas plaĉi al iu, helpante aŭ farante servon aŭ havigante profiton

kaprico: (volo laŭ) neantaŭvidebla, ŝajne senkaŭza, stranga ŝanĝo

karesi: (feliĉigi kvazaŭ) delikate kaj ame tuŝeti

sagaca: evitipova per sia spirita akrevideco kaj klarjuĝeco

supozi: akcepti kiel vera(j)n aŭ ebla(j)n, ne posedante pruvojn tute certajn

konkludi: tiri kiel la rezulton

konjekti: pripensi bazante nur sur probablaĵoj

* "Pripensi" estas "pensi kiel aparte juĝinda(j)n per siaj spiritaj fortoj".

* Esti (tutrajta; certigebla), ŝajni (partorajta; konjektebla), ekzisti (nenecesrajta; trovebla).

favora: helpo-preta aŭ -taŭga nur al iu(j)

simpatio: favora instinkta aŭ plaĉa inklino inter du personoj

ekstrema: plej malproksima aŭ altgrada

modera: ne plej altgrada

humoro: animstato

farti: teni sian sanon

* "Kiel vi fartas?" estas ĝenerala Esperanta saluto al tiu, kiun oni longtempe ne renkontis.

etendi: (kvazaŭ)malvolvi laŭ la direkto(j) (la brakon kaj doni aŭ prezenti)

sterni: (faligi kvazaŭ) etendi laŭ ties tuta larĝo kaj longo sur supraĵon

arko: (io havanta formon de) parto de kurblinio, precipe de rondlinio

fleksi: kurbigi (kvazaŭ) perforte (ĝis tio ekhavas la angulon ĉe la mezo)

faldi: pluroble fleksi kiel la ĉiufoje faritaj flankoj pliproksimiĝas

destini: antaŭe celigi

* Sorto (denaska), destino (postnaska), difino (sennaska).

rezervi: apartigi por alia uzo


blinda: senigita je vidkapablo

muta: ne povanta aŭ volanta paroli

intelekto: kapablo pensi kaj kompreni

prudenta: kapabla distingi la veron kaj juĝi la aferojn tiaj, kiaj ili efektive estas, kaj ordigi sian konduton per tio

inteligenta: facile komprenanta per vigla pensado

* Sagaca (denaska; rigardi bone), inteligenta (postnaska; konjekti bone), saĝa (sennaska; travidi bone).

freneza: (farita kvazaŭ de iu) perdinta la prudenton (kvazaŭ) pro cerba malsano

kripla: perdinta unu el la partoj aŭ kapabloj necesaj por bona funkciado

lama: malfacile paŝanta pro kripleco de kruro aŭ piedo

kruela: suferig(em)a

naiva: tute aŭ multe laŭnatura

temperaturo: grado de varmo

febro: malsana stato kiel plirapidiĝo de la korbatado kaj plialtiĝo de la korpa temperaturo

naŭzi: igi senti, ke li elĵetos tra la buŝo enhavon de la stomako

* "Elĵeti" estas "ĵeti eligante".

konfuzi: nevole (kvazaŭ)miksi

sveni: perdi dum kelkaj momentoj la konscion kaj sinmovon

ŝveli: (troe) pligrandiĝi (kvazaŭ) interne

gluo: duonfluecaĵo, kiu sekiĝante kapabliĝas forte kunigi du objektojn

kataro: troa glueca fluo pro brulumo de interna mola haŭto, kiu ĉiam produktas iom da glueca fluaĵo

* "Brulumo" estas "tia malbona stato de iu organo de la korpo, kia konsistas el plialtiĝo de la temperaturo, ŝvelo, ruĝeco kaj doloro".

* Malvarmumo estas la plej ordinara malsano pri tio: tio okazigas febron, tusojn kaj nazkataron.

turmenti: suferigi per kruelaj korpaj suferoj

droni: perei per subakviĝo (de la parto, kiu nepre bezonas aeron)

sufoki: (kvazaŭ)mortigi per senigo de aero

putri: (pri (parto de) la korpo de mortinta vivulo) disiĝi

surfaco: la ekstera parto de iu korpo

velki: perdi la vivfreŝecon sensukiĝante

solvi: fluecigi miksante ĝin kun fluaĵo

* Oni ofte uzas "solvi" ankaŭ "(pri malfacilaĵo) tiel neniigi trovinte ties nekonaton, respondon aŭ rimedon".

medikamento: kuracila aĵo, kiu en la korpo de kuracato solviĝas por funkcii

influi: alefiki

impreso: influo, efiko, farita sur la sentumoj, la koro aŭ la spirito

* "Impreso" ankaŭ montras efikon de lumradioj sur tia bildo, kia ekestas tenante vidaĵon spegulitan pro la efiko.

* "Vidaĵo" estas "io, kion oni vidas" aŭ "io prezentanta tian vidaĵon".

milda: (tia afabla, kiel) malakre impresanta la sentumojn

* "Impresi" estas "estigi ekhavi impreson".

* Milda (denaska), afabla (postnaska), mola (sennaska).

vakcino: sangeca fluaĵo enhavanta mildigitan vivantan fonton de malsano, per la fluaĵo oni akiras la forton kontraŭ la fonto enhavanta nemildigitan

* "Vakcini" estas "antaŭgardi per vakcino".

orfo: infano, kies patro aŭ/kaj patrino mortis

manĝaĵoj

materialo: ĉiuj aĵoj aŭ sciigoj, kiuj estas necesaj por fari ion

* "Sciigo" estas "tio, kion oni sciigas".

gusto: (sentumkapablo pri) eco de manĝaĵo aŭ trinkaĵo, kiu kaŭzas (mal)agrablan sentumaĵon sur la lango

bero: mola malgranda frukto kun sukeca enhavo

brasiko: diversforma legomo kun krucfloretoj, guste pli-malpli pika [Brassica]

* Brasiko enhavas multajn specojn, kiuj estas famaj pro la oleo, la manĝeblaj folioj, floroj, la manĝebla radiko aŭ kiel materialo por pikaj spicoj.

citrono: hele flava (aŭ antaŭmature verda) acidsuka ovforma frukto, kies (malgranda, tio estas, la haŭto estas dika, ol la similaj) interno konsistas el kvazaŭberaj ĉambroj [frukto de Citrus medica]

ĉokolado: bruna malmola dolĉaĵo, kiu facile flueciĝas per varmo

karoto: legomo, kies kvazaŭkorna ruĝa radiko estas manĝebla [Daucus]

oranĝo: ruĝflava citronfrata frukto, ĉefe uzata olee aŭ sakigite kiel bonodorigilo aŭ medikamento [frukto de Citrus aurantium]

* Oni ofte konfuzas citronfratojn pro konfuzo de nomado en naturaj lingvoj.

pizo: legomo, kies ĉiu vico de ĉirkaŭ ses manĝeblaj pilketaj semoj estas enkovrita per kvazaŭfolia haŭto (la haŭto mem estas ankaŭ manĝebla kiam malmola) [Pisum]

rizo: greno, kiun oni kreskigas ofte en artefarita lageto kaj manĝas la semojn preskaŭ nedisiginte [Oryza]

tritiko: la plej ĉefa greno por fari panon [Triticum]

bombono: malgranda sukeraĵo unue fluecigita kaj poste malmoligita

ĉerizo: kvazaŭ-vinbera aŭ -pometa frukto, kunligiĝanta kun branĉo per la longa kvazaŭtrunketo [frukto de Prunus aviumPrunus cerasus ks.]

frago: ruĝa aciddolĉa kvazaŭbero, sur kies haŭto estas multaj semetoj (verdire ĉi tiuj estas fruktoj enhavantaj la verajn semojn) [kvazaŭbero de Fragaria]

frambo: arba bero (verdire beraro) ŝajne kaj guste kvazaŭ frago [bero de Rubus idaeus]

olivo: ovforma verda frukto preparite manĝebla, el kiu oni ankaŭ faras la plej bonan oleon [frukto de Olea europaea]

piro: pomparenca (verd)flava frukto ronda (sukplena) aŭ gutforma, dolĉa kaj bonodora [frukto de Pyrus]

saŭco: flueca spicaĵo

deserto: lasta parto de eŭropaj manĝoj, konsistanta el fromaĝo, fruktoj aŭ dolĉaĵoj

vito: arbeto produktanta berojn kiel materialon de vino [Vitis]

kremo: tiu plej grasa parto el la lakto, kiu post kelktempa senmoveco leviĝas al la supraĵo, kaj el kiu oni faras buteron


fidi: kredi por sia intereso

konfidi: alkredi

procedi: uzi difinitajn rimedojn por efektivigi ion

sistemo: (la spirito de) imaginda korpo kiel tuto da interdependaj aĵoj

* Konsisto (denaska), organizo (postnaska), sistemo (sennaska).

metodo: sisteme pripensita maniero procedi por atingi difinitan celon

* Maniero (denaska), metodo (postnaska), rimedo (sennaska).

profesio: ĉiu okupo, per kiu oni akiras vivrimedojn

* Tiu ĉi "okupo" estas "tio, kio okupas tempon de iu".

metio: manlabora profesio

* "Manlaboro" estas "laboro postulanta precipe muskolan penadon pli ol cerban".

aŭtoritato: (ebla) ordonpovo

* "Aŭtoritato" ankaŭ estas mallongigo de "aŭtoritatulo".

potenco: reganta forto

* "Potenco" ankaŭ montras fojon de sia(j) apero(j) en obliĝo, ekzemple, la tria potenco de du estas ok (2 * 2 * 2 = 8).

* Povo (tutrajta), potenco (partorajta), forto (nenecesrajta).

politiko: scienco aŭ arto rilata al la regado de ŝtato

* "Politiko" ankaŭ montras ĝeneralan agmetodon (imagante la spiriton).

protekti: helpi (kvazaŭ) per sia influo aŭ aŭtoritato

epoko: jararo prezentanta apartan propran karakteron

* "Epoko" ankaŭ montras la precizan tempon de iu okazaĵo, aŭ la okazaĵon mem, kiu prezentas tian gravan momenton en la historio, kian oni rigardas kiel la komencan tempopunkton en jarkalkulo.

* "Mezepoko" montras la jarmilon (t.e., milon da jaroj) proksimume inter jaroj 500a kaj 1500a en la eŭropa historio.

kliento: persono, kiu konfidas (eble) kutime ion sian al la specialisto

* "Kliento" ankaŭ montras tiun anon de plej malalta klaso en sudeŭropa antaŭmezepoko, kiu metis sin sub protektado de ano de tia klaso, kia posedis la politikan potencon.

provizi: senmankigi per la nepra bezonaĵo aŭ je io bezonata

restoracio: restadejo de funkcianta organizo, kiu provizas onin laste pagontan aŭ komence pagintan je manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kaj ankaŭ je sia loko kiel manĝejo

kelnero: trinkeja aŭ restoracia servisto, kiu zorgas pri la klientoj

frandi: pro plezuro manĝi kiel delikatan bongustaĵon

temo: tio, pri kio oni tiam uzas la lingvon

esplori: atente rigardi por ekkoni ion nekonatan aŭ kaŝitan

detalo: pli malgranda parto de aŭ sub io

ekzameni: detale esplori (per demandoj pri ties scioj)

* Ekzameni (tutrajta), esplori (partorajta), provi (nenecesrajta).

diskuti: ekzameni opinion provante pruvi ties (mal)pravecon

trakti: temigi al si (kiel) detalon difinotan, difinitan aŭ difinatan

regali: bone kaj plezurige trakti donante al li ion bonan, precipe manĝaĵojn kaj trinkaĵojn

* Foje oni uzas "regali" ankaŭ kiel "malbone trakti".

lukso: elmontrema kaj multekosta brilegeco en vivmaniero

* "Elmontri" estas "eksteren aŭ plene montri".

festeno: luksa kaj abunda manĝo

recepto: mallongigita klariga skribaĵo pri ia procedo, precipe tia, kia estos enigita en ies korpo

friti: kuiri en varmega oleo aŭ graso

kaserolo: metala kuirpoto kun tenilo

pato: fritilo, kiu estas malprofunda senkovrila kaserolo kun longa tenilo

plado: granda telero, kiu servas por alporti sur la tablon la manĝaĵojn, disdonotajn al ĉiu manĝanto

* "Plado" ankaŭ montras la manĝaĵon en plado (kiel unu en manĝokarto).

* "Manĝokarto" estas "karto kiel montrilo kun ĉiu nomo kaj prezo de la mendeblaj manĝaĵoj".

pleto: plato, kiu servas por alporti tuj elmanĝeblajn ujon enhavantajn manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn dum manĝo

verŝi: (kvazaŭ)fluigi el ujo

kvadrato: kvarangulo (t.e., la kvar rektoj, kiuj kuniĝante per la finoj konsistigas unu fermitan formon), kies kvar linioj estas samlongaj

* "Kvadrato" ankaŭ montras la duan potencon.

baki: (pri kuiraĵo aŭ teraĵo) malmoligi per varmo en forno aŭ brulrestaĵo

briko: longkvadrata peco el bakita pasteca tero, uzata por konstrui

* "Longkvadrato" estas "kvadrato, sed ties du kontraŭaj linioj estas egale pli longaj ol la aliaj".

pulvoro: videbla kvazaŭpolvo de io

ŝtalo: metalo tre malmola, kvankam fleksebla, farita el fero kun pulvora karbo

penetri: eniri trae (kaj tie preni)

cemento: pluvora kunigilo tre malmoliga el ŝtonoj (por ŝtonigi) aŭ ligna karbo (por ŝtaligi)

* "Cemento" ankaŭ montras similan eksteraĵon de la dentradikoj.

cedi: lasi (sin) esti okupebla(j)

rezisti: ne cedante kontraŭstari

difekti: malpli taŭgigi aŭ valorigi kaŭzante ties malbonan staton

fortika: malfacile rompebla, difektebla aŭ venkebla pro sia firma kaj rezisita konsisto aŭ tiaj muregoj

masoni: fortike konstrui el ŝtonoj aŭ brikoj kunigante ilin per cemento aŭ io simila

fundamento: masonaĵo servanta kiel bazo por konstruaĵo

detrui: malkonstrui, nuligi aŭ neniigi rompante ĝis ties fundamento

strukturo: maniero, laŭ kiu estas kunaranĝitaj la diversaj partoj de io konstruita aŭ konstruiĝinta

frakasi: perforte kaj brue dispecetigi rompante ĝis ties strukturo

* Detrui (denaska), frakasi (postnaska), rompi (sennaska; ĝis ties funkcio).

solida: nek flueca nek gasa (nek facile detruebla)

* "Solido" ankaŭ montras tian formon, kia havas tri mezurojn: longo, larĝo kaj diko (aŭ alto, larĝo kaj profundo).

vazo: ujo de diversa formo kaj grando, destinita por enteni ion ajn fluecan aŭ solidan

kruĉo: vazo kun larĝa ventro, tenilo kaj verŝilo, destinita por enteni fluaĵon

ĉerpi: (pri fluaĵo) preni el iu loko aŭ ujo

sitelo: (mezuro kiel enhavo de) rondforma vazo havanta tenilon kaj destinita por ĉerpi, porti aŭ teni fluaĵon

floso: (io kvazaŭ) kunaĵo kiel aro da arbaj trunkoj ĵetitaj en riveron, por ke la fluo ilin transportu

* "Flosi" estas "surakviĝi aŭ naĝi en maniero de floso".

ŝtopi: (pri truo) fermi per plenigo

korko: (ŝtopilo el) truetoriĉa kaj malpeza ŝelo de speciala kverko, uzata por fari flosilojn, subajn platajn ŝupartojn k.t.p.

globo: ĉiuflanke ronda korpo aŭ objekto

bulo: proksimume globa peco farita el io


lui: ricevi por uzi dum difinita tempo, pagante interkonsentitan prezon

tasko: (io kvazaŭ) ordonita laboro aŭ servo, kiun oni devas fari en difinita tempo

entrepreni: komenci kiel la plenumindan gravan taskon, kiun oni prenis sur sin.

kontrakti: interŝanĝi (kiel) laŭleĝajn skribitajn promesojn pri komuna entrepreno

* Leĝo (denaska), kontrakto (postnaska), regulo (sennaska).

bieno: kampara terposedaĵo

* Tiu ĉi "kamparo" estas "aro da kampoj plej malproksimaj de urboj".

farmi: lue preni, laŭ kontrakto por difinita tempo, kiel teron aŭ bienon por ĝin kulturi aŭ uzi je sia propra risko kaj profito

grajno: (io kvazaŭ) malmola frukto- aŭ sem-parto bezonanta prilaboron, precipe tia frukto de greno

* "Prilabori" estas "meti en taŭgan staton farante la necesan laboron".

* "(Sem)grajno" estas "tia parto bezonanta semadon kiel la prilaboron", tio estas, "nepra parto por semi, el kiu kreskaĵo kreskas". Tial la vorto montras ion sematan, ne enhavante sematan frukton sed nur ties nepran parton por semi (atentu, ĝis nun mi uzis "semo" nur kiel semgrajnon).

froti: tuŝadi kun premŝovado direktata tien kaj reen

* "Reen" estas "revenante la deiran punkton" aŭ "irante malantaŭen tenante la dorson al la direkto".

mueli: (pri grajnoj aŭ fruktoj) pulvorigi, pecetigi aŭ senŝeligi per batado, froto kaj premo

faruno: muelaĵo el grajnoj, post apartigo de la ŝeloj

knedi: premadi kaj prilabori per la manoj por fari ĝin (formdonita) pasto

flamo: hela brilo, produktata de gasoj eliĝantaj el brulanta materialo

krusto: ekstera parto de io, kiu malmoliĝis, farante ŝelon

* "Krustulo" estas ĉiu insektparenca besto plejofte vivanta en akvo (kaj ofte granda ol insektoj), kies ĉiu kruro forkiĝas (kvankam unu el la paro ĝenerale estas nevidebla kiel alia kruro, ŝanĝiĝinte al alia organo aŭ simple malaperinte).

kavo: ne fermiĝanta malplenaĵo en solidaĵo aŭ organo

* "Kavaĵo" estas "io kiel kavo (t.e., ne kiel kavo de io)".

tubo: longa traireble interne kava plej diverse uzebla ilo, kies ekstera formo estas solido kun tri surfacoj, el kiuj la du kontraŭaj estas samforme rondaj

pumpi: (pri fluaĵo aŭ gaso) altiri aŭ repuŝi per speciala ilo, kiu per diferencigo de la partdensoj levas la fluaĵon en tubo aŭ pli(mal)densigas la gason en ujo

melki: laktigi per premado

* "Lakti" estas "eligi lakton el siaj mamoj".

varo: aĵo akirebla kontraŭ pago

* Rilate al "varo", "komercaĵo" montras aĵon aŭ servon akireblan kontraŭ pago, kvankam oni eble uzas tiujn vortojn tute samsence (Reta Vortaro diras ke tiuj estas tute samsencaj, tamen laŭ mia legado oni ŝajnas neniom uzanta "varo" por montri servon sed nur aĵon).

fabriko: ejo, en kiu oni produktas varojn laŭ granda kvanto

* "Fabriki" estas "produkti en fabriko".

instrumento: fabrikata objekto, speciale destinita por fari ian agon aŭ laboron

moro: ĝenerala vivmaniero kaj kutima konduto de iu popolo aŭ persono

socio: kuniĝo da samspecaj bestoj kune vivantaj, precipe daŭre firma granda grupo da homoj kunvivantaj en iu epoko kaj en iu regiono, kun siaj interrilatoj, moroj, komunaj historio kaj kulturo

* "Kulturo" estas "prilaborado pri tero, vivaĵo aŭ spirito, por igi ĝin fruktodona". Ĉi tie "pri spirito", ĉar oni povas rigardi historion kiel korpon de la prilaborata spirito.

juro: aro da reguloj, kiuj difinas la rajtojn kaj devojn de la homoj, kaj kies malrespekto povas sekvigi socian formon de juĝo aŭ puno

* Leĝaro (denaska), juro (postnaska), regularo (sennaska).

societo: (denaskece) daŭra kuniĝo de pli malpli multaj personoj sub komuna devaro por atingi komunan celon, ĉu plezuran, ĉu profitan, ĉu komercan, ĉu kontraŭalian

* "Societo" ankaŭ montras juran personon kun lauleĝe difinitaj rajtoj kaj devoj.

aparato: kunaĵo de objektoj, instrumentoj, organoj aŭ oficaj organizoj servanta por plenumi ion

* Aparato (denaska; tutrajta), instrumento (postnaska; partorajta), organo (sennaska; nenecesrajta).

mekanismo: (kredo, ke la mondo estas kvazaŭ) tuto de la pecoj de maŝino aŭ aparato

meĥanismo: alia formo de "mekanismo"

fiziko: scienco, kiu studas la proprecojn de la korpoj kaj la naturajn okazaĵojn, kiuj okazas ĉe ili ne ŝanĝante ilian plej malgrandan ectenigan strukturon

mekaniko: (arto konstrui maŝinojn laŭ) komuna branĉo de nombroscienco kaj fiziko, studanta la fortojn kaj la rezultantajn movojn

* "Mekaniko" estas uzata ankaŭ kiel la senco de mekanismo.

meĥaniko: alia formo de "mekaniko"

elektro: unu el la formoj de la fizika energio, kiu montriĝas per naturaj okazaĵoj lumaj, varmaj kaj mekanikaj

stango: ĉiaspeca, multe pli longa ol dika, peco el ligno aŭ metalo

dividi: (kvazaŭ)onigi (por disdoni al ĉiu lian parton, aŭ por ke ĉiu povas preni sian parton)

spaco: (difinita mezurebla parto de) la ebla tuta lokaro

* "Spaco" ankaŭ montras longon de spaco inter du aferoj.

* "Interspaco" estas "spaco inter du aferoj".

distanco: longo de interspaco

krado: aro da lignaj aŭ feraj stangoj, interspace kaj pli-malpli kruce kunigitaj per (ofte plikelkaj) samspecaj stangoj, kaj servanta kiel forta barilo

rosti: kuiri elmetante ĝin al varmego sur kuirkrado, sur speciala stango, en forno, en elektra aparato aŭ en kaserolo, ne uzante grason nek akvon

* "Elmeti" estas "prezenti al la vido", "prezenti aŭ malŝirmi al ia efiko" aŭ "prezenti al pripenso".

* La speciala stango, "rostostango", estas "stango per kiu oni trapikas manĝaĵpecojn aŭ tutan beston, kaj kiun oni turnas super fajro por kuiro".

nutri: estigi sana(j) plu donante la necesajn manĝaĵojn

konfiti: (pri fruktoj) prepari restadigante ilin en densa dolĉa fluaĵo, kiu ilin penetras kaj konservas

esenco: (artefarita densigita eltiraĵo kvazaŭ) neŝanĝeblaj ecoj de la spirito

alkoholo: tia esenco de vino aŭ similaj, kia gajigas homon [C2H5OH]

biero: alkohola trinkaĵo el grengrajnoj kun ties unuaj trunketoj kaj folietoj

ebria: konfuzata de alkoholo

sobra: modere manĝanta aŭ trinkanta, precipe ne estanta sub influo de alkoholo

paŝti: konduki sur kampo, por ke ili manĝu tieajn herbojn

stalo: pli-malpli artefarita loĝejo por paŝtobestoj

* "Paŝtobesto" estas "kvarpieda hejma besto, kiun oni paŝtas".

* "Hejma besto" estas "besto amike kunvivanta kun homoj".

pajlo: materialo el sekaj sengrajnigitaj trunketoj de greno

fojno: matura herbo, kiun oni preskaŭ tute detranĉas kaj sekigas ĉe la suno por ĝin konservi kiel nutraĵon por la paŝtobestoj

lokoj

konsideri: temigi al si kiel decidata(j)n, decidota(j)n aŭ decidita(j)n laŭ ties ĉiuj detaloj

* ĉar jam farita decido egalas al rigardo aŭ opinio, oni ofte uzas "temigi al si kiel decidita(j)n" en la senco de "rigardi kiel" ("konsideri kiel") aŭ "opinii ia(j)" ("konsideri ia(j)").

amplekso: grando de la (ebla) enhavo

tereno: tera supraĵo rigardata laŭ sia uzebleco

dezerto: regiono, en kiu tute mankas elteraj kreskaĵoj kaj loĝantoj

koto: tero aŭ polvo miksita kun malpuraj akvoj, precipe de stratoj aŭ vojoj

marĉo: akvemoligita kota terspaco kovrita de neprofunda senflua akvo

fendi: (pri malmolaĵo) dividi laŭ ĝia longeco

* "Fendo" estas "mallarĝa (enhavante tian, kia ŝajnas linio) laŭlonga truo (kvazaŭ) pro fendado".

krevi: subite rompiĝi aŭ fendiĝi pro interna tro granda premforto, malvarmo, sekeco kaj ceteraj

eksplodi: forte kaj brue skui aeron diskrevante, pro pli-malpli subita troiĝo de la (interna) gas(ar)o

roko: granda ŝtono nature firme fiksita en iu loko

mino: entera loko, el kiu oni elfosas metalojn, rokojn kaj similajn

* "Mino" ankaŭ montras aŭ enmare metitan eksplodkeston, kiu eksplodas kun la ŝipo tuŝinta ĝin, aŭ tiamaniere eksplodontan lokon sed surteran.

golfo: vastega marparto ĉirkaŭata de tero

kajo: teraso aranĝita por facila eliro el ŝipoj aŭ vagon(ar)oj kaj eniro en ilin

* Tiu ĉi vorto neniom rilatas al "kaj" kiel interegal-vorta aŭ -dira vorto.

haveno: nature aŭ arte ŝirmita loko ĉe bordo de maro aŭ rivero, kie la ŝipoj povas rifuĝi, efektivigi sian en- kaj el-ŝarĝadon k.t.p.

deklivo: klinita pli-malpli ebena supraĵo

kvartalo: parto de urbo (, rigardata laŭ sia propreco)

avenuo: larĝa strato por multaj surteraj veturiloj, ofte kun okulripozigaĵoj, precipe kun arboj

bulvardo: promenejo laŭ la interna flanko de urbmuro, aŭ simila strato sed kun arboj anstataŭ la urbmuro

tegi: fortikigi per plia supraĵo

trotuaro: (porvagonara kajo kvazaŭ) irejo, ordinare tegita per ŝtonplatoj aŭ io simila, rezervata por piedirantoj flanke de la porveturila parto de strato

placo: (ebena loko kvazaŭ) libera spaco, ĉirkaŭita de domoj, en urbo aŭ vilaĝo

koncerni: tuŝi kiel ties rilataĵo

privata: Eksterofice koncernanta (nur) la personan aŭ familian vivon de iu persono

parko: ĉirkaŭbarita, arboriĉa, taŭge flegata terspaco, servanta kiel publika aŭ privata promenejo

* "Parko" ankaŭ montras landon difinitan de iu aŭtoritato por konservi la naturajn ĉirkaŭaĵojn per leĝo modere aŭ tute ne permesanta homan artefarontan agadon.

fosto: (pinta) longa dika kvadratigita peco el ligno aŭ fero, rekte starigita (por subteni ion kaj uzata en konstruado)

varii: Ŝanĝiĝadi laŭ iu maniero, precipe laŭ la valoro, tenante siajn trajtojn esencajn aŭ limojn

gesto: ĉiu movo de la korpo, precipe de kapo, brako, mano, por montri sian penson aŭ senton

esprimi: montri kiel sian penson aŭ senton per paroloj, gestoj aŭ aliaj aŭdeblaj aŭ videblaj signoj

streki: desegni kiel linion per unusola movo de krajono aŭ plumo

* ĉar oni ordinare povas desegni nur mallongan linion per tia rimedo, "streko" montras tian mallongan linion kiel signon.

skalo: ((linio kun) pli-malpli egaldistancaj streketoj, kiel helpilo por mezurado pri) rilato inter la efektiva grando de objekto aŭ natura okazaĵo, kaj la responda grando (mal)grandigita por desegni aŭ montri pli facile

* "Skalo" ankaŭ montras ordan serion de muzikaj sonoj.

* "Streketo", aŭ "dividstreko", estas la signo kvazaŭ la minusa (tute samaj por komputiloj, sed ne por presarto) uzata kiel dividsigno.

tono: muzika sono, precipe baza sono de muzika skalo, sur kiu estas fundamentita muzika verko

* "Tono" ankaŭ montras delikatan diferencon de la voĉo aŭ koloro, per kiu oni povas esprimi siajn sentojn pli detale.

registri: orde kaj metode skribi en tiucela libro, kajero aŭ paperstrio kiel memorindajn laŭ iu temo aŭ natura okazaĵo, por ke oni facile povos trovi la diferencojn

* "Registro" ankaŭ montras la propran amplekson de iu voĉo aŭ muzikilo, de plej malalta al plej alta tonoj, kiujn ĝi kapablas aŭdigi.

disko: (ebena surfaco kvazaŭ) plata ronda objekto enhavanta ion re-prezenteblan kaj (nur unufoje) registreblan permaŝine, aŭ similformaĵo (precipe uzata en ĵetludoj)

ornami: plibeligi per io detala

kolono: (io, precipe subtenilo aŭ ornamo de konstruaĵo, aŭ io tia sed sola, kvazaŭ) rekte starigita vico da objektoj

* "Kolono" ankaŭ montras aron da soldatoj laŭlonge ordigitaj dum marŝado.

puto: profunda truo, fosita en tero, por tiri el ĝi akvon, kiu tien kolektiĝas nature (precipe pro subtera fonto)

palaco: granda luksa domego de potencul(ar)o

turo: (ludila peco kvazaŭ) tre alta, ne tre vasta konstruaĵo, plej ofte ronda aŭ kvadrata

kastelo: loĝloko, defendata kiel fortikaĵo per fosaĵo, muroj kaj turoj, aŭ pli-malpli simila konstruaĵo servanta kiel luksa landestra domego en la kamparo

eleganta: gustoplene distinginda

* Tiu ĉi "gusto" estas "sagaca kaj ĝusta sento pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko" (oni ankaŭ nomas tian guston bongusto aŭ belgusto), devenante de "kapablo gusti".

gracia: plaĉa per facilaj sed modere belaj movoj aŭ formoj

salono: eleganta ĉambro, ordinare destinita por akcepti vizitantojn

biblioteko: (kolekto da libroj, privata aŭ pubulika, kvazaŭ tia ĉe) publika servo kaj ties ejo (ĉambro, domo), kie oni konservas librojn, gazetojn por ebligi al la homoj legi, uzi aŭ pruntepreni ilin

administri: (pri pubulika aŭ grava privata organizo) prizorgi por funkciigi

* Regi (tutrajta), administri (partorajta), direkti (nenecesrajta).

kabineto: ĉambro destinita al intelekta laboro, precipe speciala elmontri publike sciencajn aŭ artajn kolektojn por studo

* "Kabineto" ankaŭ montras grupon de konsilantoj kaj helpantoj, kiuj en- kaj el-oficiĝas kune kun ĉiu ĉefadministranto, aŭ parton de registaro konsistantan el la ĉefadministrantoj kaj iliaj kabinetoj (iuj ŝtatoj havas nur la postan, kiam aliaj havas ambaŭ).

tribunalo: juĝistaro aŭ juĝejo

tombo: fosaĵo en tero aŭ ŝtona memoriga konstruo, kien oni metas mortinton

hotelo: domo, kie la vojaĝantoj povas pagante loĝi kaj plejofte ankaŭ manĝi

kaso: (ĉambro, destinita por en- kaj el-spezado de mono, kaj por konservado de) kesto por teni monon

ŝpari: modere kaj singarde uzi, precipe elspezi, por venonta provizado

* "Singardo" estas "prizorgo pri siaj agoj aŭ paroloj por eviti malbonon".

ekonomio: (sekva stato de) sistema kaj ŝparema ordo en mastrumado aŭ administrado de domo, bieno, regno aŭ daŭra organizo, aŭ, tiamaniera atingo de celo, precipe per plej simplaj kaj plej efikaj rimedoj

* "Ekonomio" ankaŭ montras sciencon pri produktado kaj disdividado de la riĉaĵoj.

financo: (ĉiu) arto profitigi monon

operacio: aro da rimedoj, kiujn oni interaranĝas por akiri profitojn, precipe por kuracado per manoj kaj instrumentoj enhavantaj tranĉilojn, por movoj de soldataroj, por kalkulo aŭ por taskita partlaboro sur unu laborloko

banko: ŝtata daŭra organizo aŭ privata komerca entrepreno por financaj operacioj

* Tiu ĉi "entrepreno" estas "ekonomia unuo de produktado".

etaĝo: samnivela parto de domo

* Nuntempe estas du manieroj de numerado por etaĝoj, unu el kiuj nomas teretaĝon la unua, kiam la alia la etaĝon, tuj super la teretaĝo, la unua. Esperanto mem (ankoraŭ) ne difinas kiu estas preferinda, tio estas, oni uzas ambaŭ.

butiko: strata vendejo, ordinare teretaĝa, kie oni vendas ĉiun vendaĵon aparte

budo: senluksa duma konstruo aŭ butiketo el lignaj tabuloj

bazaro: (granda multetaĝa vendejo kvazaŭ) subtegmenta aŭ subĉiela granda vendejo, kie kunestas diversaj sendependaj vendobudoj

* "Subtegmento" estas "loko aŭ ĉambro kuŝanta senpere sub la tegmento".

fojro: regule okazigata granda kunveno por elmontro kaj vendo de komercaĵoj

rango: grado, ĉe kiu staras iu aŭ io en difinita klasigo per (laŭgraveca) gradigo

figuro: videbla ekstera formo de estaĵo aŭ objekto, precipe (iuj altrangaj el ara ludilo, ĉiu el kiuj estas aparte montrata per) belarta aŭ desegna prezentaĵo de objekto aŭ estulo

* "Belarto" estas "ĉiu el la artoj, kiuj celas la belecon".

* "Estulo" estas "ekzistanta kaj vivanta animalo".

* "Figuro" ankaŭ montras esprimon, kiu uzas vortojn neordinare por atentiga aŭ plaĉa impreso.

pupo: figureto de homo aŭ besto, uzata precipe kiel infana ludilo

* "Pupo" ankaŭ montras la senmembran preskaŭ senmovan staton de iuj belflugilaj insektoj, inter la verma kaj plenaĝa statoj.

teatro: (loko, ordinare konstruaĵo, por prezentado de) belarto pri verkado kaj aranĝado de rakontoj prezentotaj de homoj aŭ pupoj, kiuj agos kiel tiuj en la rakontoj (t.e., ludos)

moderna: apartenanta al nia epoko aŭ tempo, aŭ al la epoko de post la mezepoko ĝis nun

magazeno: (tre granda moderna vendejo kvazaŭ) ejo, kie oni konservas multajn komercaĵojn aŭ provizaĵojn

* "Magazeno" ankaŭ montras luksan butikon.

hospitalo: ejo, kie oni kuracas, ordinare senpage, malriĉajn malsanulojn

* Uzu "kuracejo" por la aliaj, aŭ "malsanulejo" por la grandaj el ili.

apoteko: butiko, kie oni preparas kaj vendas medikamentojn

apartamento: komforta, eĉ luksa loĝejo el pluraj ĉambroj, kiel parto (ofte ono) de konstruaĵo

kruda: ankoraŭ ne prilaborita

felo: kruda besta haŭto kun haroj

tendo: kovraĵo el tolo aŭ felo, starigita sur stangoj ŝirme kontraŭ vento, pluvo kaj suno, kaj servanta kiel plejsimpla subĉiela duma loĝejo malkunmetite facile portebla


posteno: (ofico estimata kaj okupinda kvazaŭ) loko okupita per soldataro por milita celo

vergo: longa rekta fleksebla branĉeto (aŭ, tiu aŭ areto da tiuj, por punfrapi)

* "Vergo" ankaŭ montras mallongan metalan stangon.

klingo: metala plata parto de instrumento aŭ armilo, destinita por tranĉi aŭ piki

haki: (maldelikate) frapi por tranĉe dispartigi, difekti aŭ detrui (kvazaŭ) per akra (peza) ilo

fasko: aro da kunigitaj samspecaj longformaj objektoj, precipe ligaĵo da vergetoj ĉirkaŭ hakilo, kiu estis rigardata kiel signo de la pubulika povo, ĉe antaŭmezepoka Romo (Esperantigita internacia vorto kiel "Rome" aŭ "Roma". Plie oni uzas "Romio" (ankaŭ "Romo" mem) por la tre daŭrinta ŝtato deveninta de Romo (de 753 a.K. ĝis 1453 p.K.; "a.K." kaj "p.K." estas signoj de la eŭropa epoko, kiuj estas "antaŭ Kristo (Esperantigita internacia vorto kiel 'Christ')" kaj "post Kristo"))

komuniki: transporti de unu objekto aŭ homo al alia, precipe kiel (gravan) informon

drato: kvazaŭfadeno el metalo aŭ pli-malpli simila materialo

* "Drato" ankaŭ montras faskon el pluraj dratoj aparte tegitaj per seninterkomuniga materialo, por konduki elektron aŭ lumon.

ringo: io malmole rondliniforma

ĉeno: ligilo, plej ofte metala, el interkunigitaj ringoj

barelo: ronda ventroforma ujo el lignaj kurbaj tabuletoj kunfirmigitaj per feraj aŭ lignaj ringoj kun du plataj kontraŭaj fundoj, uzata por enteni vinon, akvon aŭ aliajn fluaĵojn

* "Barelo" ankaŭ montras mezurunuon por teroleo, valorantan 159 litrojn (atentu, Esperanta nura barelo kiel mezurunuo montras nur tiun por teroleo).

najlo: pinta metala bastoneto provizita per pli larĝa kapeto kaj servanta por alfiksi objekton al alia per ĝia trairo

bori: fari kiel tratruon per pinta ilo

ŝraŭbo: fiksilo ofte kvazaŭnajla, sed turnite pli fiksiga pro ties du surfacaj kavoj, unu el kiuj estas sur la kapeto por ebligi al oni turni ĝin, kaj la alia estas sur la bastoneto ĉirkaŭvolviĝante preskaŭ de sub la kapeto ĝis la alia ekstremo (iaj ŝraŭboj ne havas la surkapetan kavon, tamen alian rimedon por ebligi al oni turni ĝin)

* Oni uzas ŝraŭbon ankaŭ por premi, levi, fermi, bori, transigi movon k.t.p.

martelo: batilo konsistanta el peza ferpeco kun ligna tenilo kaj servanta ekzemple por enigi najlojn

pioĉo: hakfosilo, konsistanta el ligna tenilo alfiksita al la mezo de fera stango havanta la pintan kaj platan ekstremojn

segi: tranĉi per ŝtala klingo provizita per dentoj, kiun oni antaŭen kaj malantaŭen surŝovas

kadro: ĉio, kio ĉirkaŭas ian okazaĵon, objekton aŭ spacon, precipe artefarite ofte kvadrate pentraĵon, spegulon, fenestron k.t.p.

* "Kadro" ankaŭ montras vidaĵon, kiu ĉirkaŭas ion.

sojlo: ŝtonaĵo aŭ lignaĵo kuŝanta laŭlarĝe kaj malsupre de la malfermaĵo de pordo

krano: aparato alaranĝita al ekstremaĵo de tubo, kaj provizita per turnebla fermilo, kiu povas laŭ la direkto de sia turniĝo ebligi aŭ neebligi elfluadon de fluaĵo aŭ gaso

relo: longa stango el metalo, sur kiu ruliĝas vagonoj aŭ io simila

* Tiu ĉi "ruliĝi" estas "antaŭeniĝi sur ruliĝantaj radoj".

lifto: aparato por suprenlevi personojn aŭ objektojn ĝis la diversaj etaĝoj de domo aŭ konstruo

breto: nivelita tabulo por surmeti objektojn

teksi: dense interkrucigi (kiel) fadenojn por fari (kiel) pli-malpli molan malpezan platon

taksi: (pri valoro) difini

ŝtofo: teksaĵo facile taksebla

matraco: granda plata sako el ŝtofo plenigita per molaĵo, uzata kiel baza litaĵo

tapiŝo: dika diversspeca teksaĵo destinita por kovri plankon aŭ meblon

afiŝo: sciigo al la publiko, presita sur papero kaj ordinare gluita sur muro

* "Glui" estas "kunigi per gluo".

dato: preciza tempo de ia okazaĵo

tabelo: metoda aranĝo de nomoj, nombroj aŭ signoj, faciliganta supervidon kaj detaltrovon

listo: serio da nomoj de personoj aŭ aferoj, diritaj aŭ skribitaj unu post alia

kalendaro: (libreto aŭ tabelo, montranta la dividojn de la jaro laŭ) sistemo pri kalkulo kaj divido de la tempo

ĝui: posedi kiel pliprezurigon

* Plezuro (denaska), amuzo (postnaska), ĝuo (sennaska).

sceno: (interesa aŭ emociiga vidata okazo kvazaŭ) parto de teatraĵo, dum kiu la samaj personoj ludas

* "Teatraĵo" estas "(kvazaŭ)teatra verko, kiu montras, kiuj kiel agas kaj kion diras".

* "Sceno" ankaŭ montras ebenan lokon en teatrejo, kie la prezentantoj ludas (t.e., "scenejo").

dekoracio: ornamaĵo kiel vidaĵo, precipe por teatra sceno

* "Dekoracio" ankaŭ montras honoran signon pendeblan sur vesto, kutime kun formo de stelo aŭ kruco.

kandelo: kvazaŭkrajona lumigilo el io graseca (malmola, sed flueciĝanta kaj vaporiĝanta per varmo) kaj fadeno (anstataŭ la karba parto de krajono)

kurteno: peco de ŝtofo pendigita por kaŝi aŭ ŝirmi spacon, precipe de scenejo

seruro: aparato servanta por ŝlosi pordon aŭ keston per ŝlosilo

* "ŝlosilo" precipe montras laŭcele tranĉitan metalan pecon servantan por fermi kaj malfermi seruron.


perfekta: havanta senmanke ĉiujn kvalitojn, almenaŭ necesajn en sia speco

kompleta: senmanke konsistigita

ideala: perfekta laŭ la ideo

modelo: objekto farita por esti imitata, precipe homo, kiu profesie prenas kaj konservas specialan teniĝon antaŭ artistoj, por esti re-prezentata kiel belartaĵo

* "Teniĝo" estas "maniero teni korpoparton (kiel elmontriĝo de kutimoj, sentoj kaj similaj)".

* "Artisto" estas "tiu, kiu praktikas belarton".

tipo: modela peco, laŭ kiu oni fabrikas similajn pecojn, precipe tiu, kiu havas unu literon aŭ signon por presado (t.e., prestipo)

* "Tipo" ankaŭ montras idealan modelon, kiu prezentas altgrade en si la karakteron de iu speco da personoj aŭ objektoj.

modo: nedaŭra, kaprica kutimo, moro aŭ maniero, koncernanta precipe vestadon

* "Modo" de verbo montras aŭ formojn, per kiuj oni montras ties efektivecon (-as, -u, -us en Esperanto), aŭ formojn, per kiuj oni montras ties memstarecon (-i, -anta, -as en Esperanto).

stilo: maniero ĝenerale rigardata ĉe iu(j) por verki aŭ fari artaĵon

tajloro: homo, kies metio estas fari vestojn

kudri: kunligi per fadeno aŭ ŝnureto, kiun oni traigas tra la kunligotaĵojn per speciala pinta instrumento, aŭ tiel fari

plekti: (pri fadenoj aŭ similaj) kunigi multfoje kaj regule interkrucigante ilin

tajli: ŝanĝi en alian formon, disigante (precipe fortranĉante) de ĝi pecetojn

glata: havanta sur la supraĵo neniom da elstaraĵoj, kiom la fingro facile glitas sur la supraĵo

gladi: (pri vesto aŭ io simila) glatigi per varmega ilo, ĝin premŝovante tien kaj reen

kotono: teksebla blanka delikata haretaro ĉirkaŭvolvanta la grajnojn de iu arbo, kaj el kiu oni fabrikas tolsimilan ŝtofon ŝveleman, fortikan, sekigeman kaj agrablan ĉe tuŝo [la arbo estas Gossypium]

vato: kotono kombita kaj premita kiel mola plato, uzata ĉefe en kuracado

silko: delikata kaj brila fadeno produktita de iu speco de belfulgilinsekta vermo, aŭ el tiaj fadenoj farita teksaĵo, kiu havas bonaĵojn de tolo kaj kotono sed estas tre facile difektebla [la insekto estas Bombyx]

lano: densa mola hararo kovranta la korpon de kelkaj bestoj, precipe de ŝafo, kaj uzata por teksi ŝtofojn

ledo: felo senharigite preparita por diversaj uzoj

pelto: speciale preparita felo, ĝenerale belhara, uzata kiel vesto aŭ ornamaĵo

drapo: teksaĵo el lano uzata por vestoj

nodo: (kruciĝejo kvazaŭ) streĉa kunliganta interplektaĵo

* "Streĉa" estas "kvazaŭstreĉita" aŭ "kvazaŭstreĉiga".

* "Interplekti" estas "dume aŭ nekomplete plekti".

* "Nodo" ankaŭ montras rapidomezuron kiel 1,852 kilometrojn dum 1 horo, ĉefe uzatan de sipoj kaj flugaparatoj.

trikoto: teksaĵo aŭ vesto farita per ĉenplektado

ĉapo: (io kvazaŭ) kapvesto nur duongloba sen ia ajn elstara rando

vualo: peco de ŝtofo aŭ tuko, uzata por kaŝi aŭ kovri ion, precipe la vizaĝon de virinoj

flirti: delikate moviĝi en la aero tien kaj reen, aŭ flugi ĉirkaŭ io tien kaj returnen

* "Returne" estas "laŭ kontraŭa direkto, precipe revenante al la deira punkto".

* "Flirti" ankaŭ estas "amindumi kvazaŭ flirtante de unu al alia kaj ne celante edziĝon".

* "Amindumi" estas "ludi per plaĉo al la virino".

maniko: parto de vesto, kiu kovras brakon

zono: (la parto de trunko ĉirkaŭita de) strio el ŝtofo, ledo k.t.p. por ĉirkaŭigi la plej maldikan parton de trunko

* "Zono" ankaŭ montras parton de globo ĉiam samlarĝan inter ties du ĉirkaŭantaj linioj, aŭ tian regionon de la tero kruciĝantan rekte kun la linio inter nordo kaj sudo.

robo: longa ampleksa flirtanta vesto kovranta la korpon de brusto, precipe de kolo, (preskaŭ) ĝis piedoj

mantelo: (kvazaŭ)supervesto, precipe tiu vasta longa senmanika, kiu nestreĉe pendas de sur la ŝultroj

* "Supervesto" estas "vesto, kiun oni surmetas sur aliajn vestojn, precipe tiaj, kiajn oni portas eksterdome por sin protekti kontraŭ malvarmo aŭ pluvo".

bluzo: mola manikhava vesto por la trunko, aŭ ĝis genuoj

kitelo: vasta manikhava vesto el maldelikata ŝtofo, kovranta de ŝultro ĝis genuoj

veŝto: senmanika vira brustvesto, portata sub jako

ganto: vesto por la mano

jupo: virina vesto kovranta la malsupran parton de la korpo, ekde la zono

kalsono: pantaloneto portata kiel subvesto sub pantalono aŭ jupo

* "Subvesto" estas "nemontrata vesto, kiun oni portas sub la videblaj".

* Virina alia ĉefa subvesto estas "mamzono", kiu kovras la mamparton, aŭ subrobo.

boto: alta ŝuo leda aŭ simila, kiu atingas ĝis genuo


eterna: (ŝajne) havanta neniun finon (kaj neniun komencon)

frizi: (pri haroj) arte aranĝi per kombado, tondado kaj similaj, precipe farante fikse volviĝantaj per vermo

ŝmiri: fari sur- aŭ en-sternita(j) per io grasa aŭ algluiĝanta

trempi: meti en akvon aŭ alian fluaĵon

duŝo: rapida, salta kaj fortega elfluigo de akvo sur iun parton de la korpo

parfumo: agrabla odoro, aŭ io, ordinare solvita en alkoholo kaj eliganta tian odoron

ombrelo: kontraŭ-pluva aŭ -suna portebla ŝirmilo, konsistanta el tenilo kaj ŝtofo aŭ papero ronde streĉita sur vergetoj

anĝelo: (bonkorega tolerema homo kvazaŭ) ĉiela spirito honoreganta kaj servanta Dion (ĉefe kiel sendito)

diablo: ĉiu estro de la malbonaj spiritoj, precipe la estro de la estroj

sorĉi: meti, per helpo de diabloj, en supernaturan, ordinare malbonan efikon (kaj tiel transformi)

* "Transformi" aŭ "aliform(ig)i" estas "ŝanĝi en formon de".

ĉifono: difektita aŭ eluzita peco da teksaĵo, da vesto kaj ceteraj

* "Eluzi" estas "difekti per longa uzado".

krono: rondliniaĵo por meti sur la ekstremo de io aŭ sur la kapon de iu, precipe de (kvazaŭ)venkinto (tiam farite el kunplektitaj floroj, branĉetoj kaj/aŭ folioj) aŭ de reĝo (tiam farite el metalo)

razi: (pri (ties) haroj aŭ herbo) fortranĉi tutproksime ĉe ties radiko

alumeto: ligna peceto ŝmirita per io facile bruligebla, kiu ekbrulas per frotado

tabako: sekigitaj diversmaniere preparitaj folioj de iu eltera kreskaĵo, uzataj por fumado, maĉado aŭ ennazigo, aŭ, la kreskaĵo mem [la kreskaĵo estas Nicotiana]

* "Fumi" estas ne nur "ellasi fumon", sed ankaŭ "uzi (precipe tabakon) por el- kaj en-spiri ties bonodoran aŭ medikamentecan fumon".

pipo: tubo finiĝanta per forneto, en kiun oni metas tabakon, kiun oni bruligas por enspiri ĝian fumon

cigaredo: fumtabako distranĉite kolonetigita, envolvite en maldika papero

stumpo: mallonga parto restanta el io, kies plej grandan parton oni fortranĉis aŭ fordetruis


babili: paroli pri nenecesaj scioj

murmuri: paroli per voĉo tiel malklara kiel nekomprenebla pri la senco

signifi: havi kiel (kvazaŭ)difinitan sencon

* Signifo (denaska; kaŭzo), senco (postnaska; celo), ideo (sennaska; kaŭzo kaj celo).

citi: montri kiel efektivan ekzemplon de alia

neta: nekonfuza kaj preciza, precipe kalkulata laŭ la nura propra kvanto senigite je ĉiu ajn kromaĵo

kopii: reprodukti por sci(ig)i

literaturo: la tuto de la skribaĵoj

artikolo: (skribaĵo pri) temeto kiel parto de la tuto

* "Artikolo" ankaŭ montras tian vorton, kiel "la" en Esperanto.

* "Artikolo" ankaŭ montras ĉiun apartan specon de komercaĵoj.

ĵurnalo: (gazeto, precipe simpla kaj tial ofte ĉiutage eldonebla, kvazaŭ) societa regula informilo

* "Informilo" estas "skribaĵo aŭ io simila, per kiu oni povas informiĝi".

* "Ĵurnalisto" estas "profesiulo, kiu kolektas novaĵojn aŭ aliajn informojn, kaj prezentas ilin en gazeto aŭ alia amasinformilo".

* Verdire "ĵurnalo" mem estas nura duoblbaĵo de "(tag)gazeto", kvankam mi penis distingigi ilin. Almenaŭ nuntempe, oni rigardu tiun kiel necesan nur por la pligrava vorto "ĵurnalisto".

kritiki: sciigi pri la rezulto de esploro por trovi ĉiujn bonigindajn partojn laŭ alia vidpunkto

broŝuro: maldika presaĵo kunkudrita sen kovrilo

* "Broŝuro" ankaŭ montras libron kunkudritan aŭ kungluitan sen kovrilo.

kurso: la difinita (kvazaŭ)vojo por ke la tuto povas laŭiri sammaniere, precipe por lerni, por rondiri, aŭ por interŝanĝi monon kontraŭ vendaĵo

studento: lernanto, kiu lernas studadon

klera: plene lerninta

poemo: kvazaŭkantaĵo, kiu ne bezonas akompanantan muzikon

poeto: tiu, kiu verkas poemojn pro poemamo pli ol pro mono

verso: facile kantebla sekvo da vortoj

poezio: (beleco (kvazaŭ) per) arto verki versaĵojn

ritmo: regula plezuriga reveno de la fortecaj kaj malfortecaj en muzikaĵo aŭ versaĵo

prozo: neversa ordinara parolo

koncerto: kunveno, dum kiu oni ludas plurajn muzikaĵojn

kordo: muzikila streĉita fadeno, kiu sonas kiam oni donas tremadon

agordi: ĝustigi laŭ la tono

sprita: montranta spiritan viglon, kiu lerte elpensas neatenditan (taŭgan) rilaton inter malsamaj aferoj

kanzono: versaĵo, plejofte gaja, sprita aŭ moka, konsistanta el egalaj versaroj finiĝantaj per rekantaĵo kaj destinita por esti kantata

* "Rekantaĵo" estas "parto de kanto, kiun oni rekantas post ĉiu versaro".

nadlo: pintforma metala vergeto

fonografo: aparato (precipe elektra), kiu registras ĉiuspecajn sonojn, kaj povas ilin reprodukti laŭvole per la nadlo

* Difino de "fonografo" ankoraŭ ne estas fiksa, konfuze kun "gramofono" (tiu ĉi vorto apartenas ne al BRO, sed al Akademia Vortaro) kaj eĉ kun aliaj sonregistriloj (la difino fare de Reta Vortaro ne enhavas "per la nadlo"). Iuj vortaroj difinas la postan kiel elektran kaj la alian kiel neelektran, kvankam en la angla la posta estas neelektra kaj la alia elektra (ne ĉiam sed plejofte). Laŭ mia rigardo tiuj estas Esprerantigitaj internaciaj vortoj, tial mi opinias, ke oni uzu ilin laŭ la sencoj de la originaj internaciaj vortoj.

skulpti: formi kiel solida(j)n figuro(j)n per hakado, tranĉado, skrapado aŭ knedado

pejzaĝo: vidaĵo kvazaŭ belarta bildo, aŭ tia bildo mem

farbo: kolor(ig)ilo, precipe tia ŝmiraĵo por plibeligi la vizaĝon

* "Kolor(ig)ilo" estas "io unukolora, kies koloron oni povas transmeti sur ion alian".

peniko: (ornamo por vestoj aŭ meblaro, kvazaŭ) densa aro da haroj kunligitaj ĉe ekstremo de bastoneto, uzata por ŝmiri per kolorilo, gluo, kuracilo kaj similaj

diveni: temigi al si kiel pliprecizigata(j)n, pliprecizigota(j)n aŭ (kvazaŭ) pliprecizigita(j)n pri ties ankoraŭ nekoneblaj detaloj

enigmo: malfacila divenindaĵo

mistero: neesplorebla aŭ neesplorinda religiaĵo

genio: tro alta grado de la homaj kapabloj

* "Genio" ankaŭ montras mezrangan supernaturan estaĵon, ofte malbonan sed iam favoran, kiu estas peranto inter la homoj kaj la dioj, aŭ granda dio mem aganta tiaŝajne (por antaŭmezepokaj romanoj, ofte tia estaĵo estis la zorganto pri la destino de iu homo, loko aŭ urbo).

* "Peranto" estas "homo, per kies helpo oni traktas aferojn kun aliaj personoj".

majstro: la plej estiminda spertulo

* En Esperanto, "la Majstro" aŭ "nia Majstro" ofte montras Zamenhofon.

laŭdi: montri kiel aprobinda(j)n aŭ favorinda(j)n

dediĉi: donaci kiel sin

oferi: donaci anstataŭ sin

ilustri: ornami per bildoj, precipe rilataj al ĝi

fotografi: kopii en bildon per lumo

albumo: libro enhavanta blankajn paĝojn, al kiuj oni povas alglui ion (, aŭ ujajn paĝojn), por konservi notojn, fotografaĵojn, desegnojn, k.t.p.

filmo: tre maldika kovraĵo

* "Filmo" ankaŭ montras platon, sur kiu oni tegis filmon de io impresebla de lumo, kaj tial sur kiu oni povas teni ion fotografe kopiitan kiel bildon.

* "Filmo" ankaŭ montras serion de fotografaj filmoj, per kiuj oni povas re-prezenti specialan bildon, kies vidaĵo kaj objektoj moviĝas dum la re-prezentado.

kino: belarto fari verkojn per movbildaj filmoj

dramo: teatraĵo, precipe nek nur ridiga nek nur ploriga

heroo: rakontota homo, pro sia dieco

aventuro: neatendita kaj riska neordinara okazaĵo

komika: amuze ridiga

ĉagreni: malplezurigi kontraŭstarante al liaj intencoj aŭ deziroj (aŭ al lia animo)

konsoli: reesperigi mildigante ties ĉagrenon, bedaŭron aŭ doloron

surprizi: mirigi per sia (subita) neatenditeco

traduki: (pri skribaĵo aŭ parolo) transigi de iu lingvo en alian, anstataŭigante vortojn kaj esprimojn de la unua lingvo per samsencaj vortoj aŭ esprimoj de la alia

raporti: sciigi laŭ ties intereso

kontroli: (por pli ĝuste administri, detale) esplori, por scii ĉu tio estas laŭ la supozo

revuo: (teatraĵo kvazaŭ) administra kontrolo al speciale publikita marŝo de soldataro

* "Revuo" ankaŭ montras gazetan artikolon pri nuntempaĵoj en iu aparta fako, aŭ tiamanieran presaĵon.

ekzerci: lertigi per ia praktiko

sporto: korpaj ekzercoj aŭ ludoj celantaj disvolvon de fizika lerteco kaj samtempe amuzon aŭ konkuron

* Tiu ĉi "fizika" estas "ne spirita sed korpa".

fajfi: estigi sonon klaran kaj penetrantan precipe per blovo

konfirmi: sendubigi kontraŭ la hezito

deklari: publike kaj konfirme sciigi

oficiala: deklarita aŭ konfirmita de la aŭtoritato

konstati: (pri fakto) rekoni kiel senduba(j)n

* Tiu ĉi "rekoni" estas "oficiale aŭ malkaŝe konsenti".

rekordo: plej supera oficiale konstatita supereco de konkuranto en sporto


aŭtomato: mekanikaĵo, kiu funkcias precipe kvazaŭ vivaĵo, sen bezono de homa direktado

rajdi: sursidi por iri, tenante la dorson de la besto (precipe ĉevalo) inter siaj kruroj, aŭ tiamaniere veturi per speciala ilo anstataŭ la besto

biciklo: rajdveturilo kun du radoj antaŭa kaj posta, movata per la piedoj de la rajdanto

akceli: fari plie rapida(j)

bremso: mekanika aparato por malakceli, haltigi aŭ reguligi movon aŭ funkciadon de maŝino

motoro: maŝino, per kiu iu forto povas produkti movon

aŭtomobilo: veturilo por surtera transporto de varoj aŭ homoj, movata de motoro

aŭto: aŭtomobilo

* Oni uzas "aŭto" pli ofte ol "aŭtomobilo", kiom tio ne kaŭzas konfuzon.

aŭtobuso: granda aŭtomobilo por publika transportado de pluraj personoj samtempe, ĉefe en urbo aŭ en ĝia ĉirkaŭaĵo

ŝoforo: profesia kondukisto de aŭto aŭ de alia veturilo

* Ŝoforo (tutrajta), veturigisto (partorajta; li veturigas veturilbeston), veturiganto (nenecesrajta).

traktoro: motorhava veturilo por kampokulturo aŭ por treni aliajn veturilojn sur la kampo

kamiono: fortika aŭto, kies pligranda parto estas platplanka por pezaj ŝarĝoj

ciklo: daŭro de ĉiu ripetiĝanta vico de iuj sinsekvaj okazaĵoj

* "Ciklo" ankaŭ montras aron da poemoj rilataj al sama temo.

* "Ciklo" ankaŭ montras rajdveturilon kun du aŭ tri radoj, movatan per motoro aŭ la piedoj de la rajdanto.

garaĝo: konstruaĵo, kie oni gardas, ŝirmas aŭ riparas motorajn veturilojn kaj ciklojn

signalo: interkonsentita signo destinita por komunikigi malproksimen ordonon, averton aŭ sciigon

komandi: estri kiel militistaron, precipe movante tion per voĉaj ordonoj

armeo: la tuta organizita milita forto de ŝtato, precipe ties parto sub unu el la plej superaj komandantoj

trajno: vagonaro, aŭ helpa veturilaro sekvanta armeon

kemio: scienco studanta la konsiston de aĵoj kaj la naturajn okzaĵojn, ĉe kiuj ŝanĝiĝas la interna strukturo de la korpoj

ĥemio: kemio

balono: flugaĵo leviĝanta per plenigita malpeza gaso, kiel malgranda ludilo aŭ granda flugaparato

* "Balono" ankaŭ montras vitran globforman vazon uzatan en kemio.

boato: malgranda akvoveturilo taŭga por kelkaj homoj

remi: movi ŝipon sur akvo, antaŭenpuŝante ĝin per speciala plata ligna ilo

velo: granda forta tuko, fiksite al ŝipo kaj streĉite uzata por kapti la venton

* "Velo" ankaŭ montras pliprofundan molan parton de la buŝa plafono.

masto: (io kvazaŭ) kolono, ordinare el ligno, de kiu oni pendigas la velojn de ŝipo

ŝargi: provizi je io necesa, kion la aparato foruzos por sia funkciado, precipe pri ia ajn pafilo je eksplodaĵo kaj pafaĵo

fulmo: ĉiela okazaĵo konsistanta el elektra malŝargo inter nuboj aŭ nuboj kaj tero, kaj la okazaĵon oni vidas kiel (ofte branĉiĝantan) ekbrilegantan grandan linion

tondro: bruego akompananta fulmon

pilo: fonto de elektra energio, uzanta la transformiĝon de la kemia energio

telegrafo: aparato por transsendi per videblaj aŭ elektraj signoj sciigojn ĝis granda distanco

telegramo: sciigo sendita per telegrafo

mapo: desegno por montri distanc- kaj direkt-rilatojn inter lokoj kun ties nomoj kaj funkcioj

ekskurso: longa plezura aŭ esplora promenado

pasporto: rajtigaĵo oficiale eldonita de regno al siaj regnanoj por libere vojaĝi eksterlande, kien la protekto de la regno atingas

stampi: marki per frapo, precipe de speciala inko kaj ilo, kiu surhavas iun oficialan identigan markon elstaran

* "Marki" estas "fari surmetita(j) kiel marko(j)n aŭ per marko(j)".

valizo: per kurba elstara tenilo mane portebla ŝlosebla kesto uzata dum vojaĝo kiel pakaĵo

garantii: kredigi (kiel) gardata(j)n

bileto: oficiala paperfolieto, kiu rajtigas por eniro aŭ partopreno

* "Bileto" ankaŭ montras bankan paperfolieton kun leĝe garantiita mona valoro.

importi: enporti en landon el eksterlando

pulvo: eksplodema pulvoro facile portebla, kiun brulegigas nur fajro

kuglo: malgranda peco de malmola metalo kun proksimume krajoneta formo, kiun oni elĵetas per ĉiaj porteblaj pafiloj

naturaĵoj

inĝeniero: homo, kiu per helpo de sciencaj metodoj kondukas kaj direktas procedigojn

cirkonstanco: detala apartaĵo, kiu akompanas fakton

pozicio: loko, maniero, aŭ stato de sido

teorio: klarigo ankoraŭ ne provita per praktikoj

observi: rigardi kiel atentiga(j)n

eksperimento: metoda provo por kontroli aŭ pruvi iun teorion per observo de intence produktita okazaĵo

ekvilibro: egal-peza aŭ -forta stato

orto: angulo de rondkvarono, t.e., 90 gradoj kiam la tuta rondiro estas montrita per 360 gradoj

centro: la mezpunkto de rondo, egaldistanca al ĉiuj punktoj de la rondlinio, aŭ, tia parto aŭ punkto de io alia

lameno: mallarĝa, tre maldika, plejofte metala plato

frosto: temperaturo glaciiga akvon

akcidento: malfeliĉa, neatendita okazo

* "Akcidento" ankaŭ montras okazan econ de objekto aŭ natura okazaĵo, kiu povas konservi sian esencon ankaŭ sen ĝi.

sekundo: sesdekono de tempa minuto, aŭ 3600-ono de angula grado

sonori: produkti penetran sonon

laŭta: (kvazaŭ) forte aŭdebla


krepusko: nehela lumo kaŭzita de la suno post la subiro kaj antaŭ la leviĝo

nebulo: (io kvazaŭ) amaso da densa akva vaporo formiĝanta sur la tero kaj malklariganta la vidon

humida: (nur kiel scienca vorto) malseka

tempesto: tro fortega ventego

hajlo: glaciiĝanta, grajnforme dense falanta pluvo

fulgo: densa nigraĵo lasita de fumo en kamentuboj

makulo: (natura kolora punkto pli-malpli kvazaŭ) malpuriga aŭ difekta loko sur io

kupro: ruĝe brila metalo, la dua plej elektrokondukema (la pleja estas arĝento) [29 Cu]

plumbo: blankeblua mola metalo, peza kaj venena [82 Pb]

kreto: (blankaĵo, el kiu konsistas) bastoneto uzata por skribi sur nigra supraĵo

sablo: diversspeca pli-malpli delikata polvo, konsistanta el dispeciĝintaj ŝtonoj

grundo: tero rigardata laŭ sia uzebleco

* Grundo (denaska; entera), kampo (postnaska; entera kaj surtera), tereno (sennaska; surtera).

petrolo: prilaborita ŝtonoleo

benzino: speco de petrolo, bolanta ĉe 30-220 gradoj, uzata kiel solvilo aŭ kiel brulaĵo en motoroj

juvelo: ornamaĵo, ĝenerale malgranda, tre multekosta pro la kelkeco aŭ la prilaboriteco

munti: (pri la diversaj partoj de aparato aŭ maŝino) fikse kunmeti sur la ĝustajn lokojn

* "Munti" ankaŭ estas "(pri juvelŝtono) enfiksi".


pesi: mezuri pri ties pezo

escepti: malakcepti apartigante kaj ne kunkalkulante tion

aspekti: lasi sin mieni

* Esti (tutrajta), ŝajni (partorajta), aspekti (nenecesrajta).

akurata: faranta la farotaĵon je la difinita tempo

kruta: havanta deklivon preskaŭ rekte starantan

severa: pli malmilda

pala: malforta pri koloro

fondi: starigi kiel organizon

forĝi: (pri metalo, preĉipe fero aŭ ŝtalo) prilabori per fajro kaj martelo

renversi: estigi (kvazaŭ) en la mala pozicio aŭ direkto

ŝuti: kvazaŭverŝi

kaŭĉuko: formtenema molaĵo konsistanta el preparita suko de iu arbo [la arbo estas Hevea]

tordi: turni per ĝiaj ekstremoj laŭ reciproke kontraŭa direkto


urĝi: ordoni, ke la ordonito(j) plenumu tion kiel eble plej tuje

evolui: iom post iom disvolviĝi

serena: sennuba kaj senventa

konvinki: konsentigi per pruvoj aŭ io simila

degeli: malglaciiĝi

adicii: ununombrigi

pinĉi: premi inter du fingroj aŭ inter du pecoj

popoloj

heredi: (ek)havi kiel transmortan donacon

ŝuldi: havi kiel redoninda(j)n

rekompenci: fari merite donita(j) de si


virto: (konstanta emo kvazaŭ) ĉiu el la apartaj bonaj inklinoj de la animo

nobla: havanta estimindajn virtojn

imperio: granda regno bazita sur internacie tutregna komercado, kiu bezonas la internacian regpovon

respubliko: (sistemo de) regno, en kiu la ŝtataj aferoj estas regataj de la anstataŭantoj de la popolo

imposto: deviga komuna ofero de regnanoj al la ĝeneralaj bezonoj de ŝtato, urbo k.t.p.

asocio: (kunligiteco kvazaŭ) grava societo por komuna celo

partio: ĉiu grupo en batalo, kies celo estas pli-malpli kontraŭa al la alia(j)

* "Partio" ankaŭ montras batalon inter du aŭ pluraj ludantoj laŭ difinitaj reguloj.

konferenco: kunsido de la aŭtoritatoj

* "Kunsidi" estas "partopreni en komuna diskutado aŭ konsiliĝo".

kongreso: kunveno de la samfakuloj

komisii: peti anstataŭ si

mandato: (skribita) rajtigita komisio donita al iu por anstataŭi la rajtiganton kaj agi en lia nomo

* "Mandato" ankaŭ montras skribaĵon, per kiu oni ordonas pagi difinitan sumon al difinita persono.

delegi: sendi kiel anstataŭanton

direktoro: direktisto de ofico, gazeto aŭ daŭra organizo

atesti: certigi kiel aŭ kvazaŭ vidinto, aŭdinto aŭ eksciinto

sekretario: homo komisiita por verki kaj skribi leterojn, raportojn, aŭ skribaĵojn servantajn kiel pruvo kaj atesto

komitato: grupo da personoj, elektitaj por konsistigi specialan kunvenon, kiu havas difinitajn direktantajn kaj plenumantajn taskojn

komisiono: homgrupo, kiun daŭra organizo komisias por esplori kaj priraporti difinitan demandon aŭ plenumi difinitan taskon

* Laŭ la supraj klarigoj, komitato akiras tuton el detaloj, kiam komisiono akiras detalojn el tuto.

instali: meti en la destinitan lokon kaj ĝin taŭge aranĝi por ke ĝi bone funkciu

prezidi: direkti pri la laboro kaj diskutoj

* "Prezidanto" ankaŭ montras respublikestron.

protesti: senti ion nejusta, nevera aŭ neprava kaj deklari tion, aŭ tiel malakcepti per kontraŭbatalo

disputi: malpaci akre diskutante

* "Malpaci" estas "esti en malpaca stato".

sklavo: homo, kies ĉiuj sociaj rajtoj dependas de alia persono, kiu akiris lin militkaptinte, rabinte aŭ aĉetinte

* "Sklavo" ankaŭ montras kredanton tiel dependantan de sia(j) dio(j).

salajro: sumo regule pagata por servado, laboro aŭ ofico

dungi: servigi al si kiel laboristo(j)n, servisto(j)n aŭ oficisto(j)n laŭ salajro difinita per interkonsento kun tiu(j)

striko: intencita ĉeso de laboro celanta devigi la mastron kontentigi la postulojn de la salajratoj

* "Salajri" estas "rekompenci per la salajro".

ribeli: rifuzi obeon al aŭtoritato

problemo: solvota malfacila demando

standardo: flago respektinda kiel la homgrupo mem


konscienco: konscio, kiun havas la homo por distingi bonon de malbono

peki: malobservi religian aŭ spiritan leĝon

* Peko (tutrajta; ribele), krimo (partorajta; pelate), kulpo (nenecesrajta; erare).

pastro: religie rajtigita funkciulo, kiu plenumas la religiaĵojn

* "Funkciulo" estas "homo komisiita por plenumi daŭran difinitan oficon aŭ funkcion".

gratuli: ĝojigi esprimante per ĝentilaj vortoj sian kontentecon pro sukceso aŭ feliĉo okazinta al tiu(j)

beni: respekte danki poste, aŭ antaŭe alvokante dian favoron sur tion

* Tiu ĉi "alvoki" estas "peti vokante".

ferio: libera tago, dum kiu oni ne estas devigata labori

glori: honori donante al tiu(j) grandan famecon, konigante ĉien ties indecon, publikigante sian admiron

titolo: honora nomo montranta rangon, postenon aŭ oficon, aŭ, tia surskribo metita sur libro, gazeto, artikolo aŭ ĉapitro por distingigi ĝin aŭ anonci ĝian enhavon

* "Titolo" ankaŭ montras tion, kio pruvas ies meriton aŭ rajton.

eminenta: distinginde supera pro sia altkvaliteco

ĵuri: promesi (diri la veron) per io sankta

adopti: alpreni kiel sian propran infanon per oficiala aŭ laŭleĝa atesto

* "(Al)preni" estas "akcepti aŭ ricevi".

persekuti: longdaŭre postiri por atingi aŭ malamike trakti, aŭ pli-malpli simile kruele turmenti

* "Persekuti" ankaŭ estas "voki antaŭ juĝisto".

proceso: juĝafero jure submetita al tribunalo, aŭ, natura sinsekvo de okazaĵoj disvolviĝanta sen ago de ekstera forto kaj konsiderata en sia tuteco, en sia iompostioma progresado kaj en siaj rezultoj

* "Submeti" estas "doni por meti tion sub la povon, influon, priagadon aŭ efikon de io alia".

advokato: persono oficiale rajtigita por defendi en juĝejo la interesojn de procesanto

* "Procesi" estas "fari juĝproceson" aŭ "juĝe persekuti".

kondamni: (tra juĝado) deklari nesavebla(j) (kaj (sub)meti por savado per la puno)

kateno: fortika ĉeno uzata por ligi la malliberulojn kaj malhelpi ilin forkuri


kapitalo: proprumaĵo donanta profiton, precipe tia sumo de posedata mono

* "Proprumi" estas "rajte posedi kiel uzebla(j)n plene laŭ sia plaĉo".

* "Kapitalisto" estas "homo posedanta kapitalon, precipe tiu, kiu utiligas sian kapitalon por havigi al si profiton, laborigante aliajn homojn, kies nuraj vivrimedoj estas vendo de sia laborforto".

trezoro: amaso da kasitaj metalaj monoj aŭ multvaloraj objektoj

oferti: prezenti al ies juĝo kiel varon aŭ servon aĉeteblan

ĉeko: mandato, kiu rajtigas iun ricevi monon el la enbanka mono de la subskribinto

* "Subskribi" estas "fari skribita(j) per sia nomo sub tio por montri sian farintecon aŭ sian aprobon".

deficito: sumo, kiu mankas por ke la enspezoj egalu la elspezojn

asekuri: lui vendinte tion per kontrakto, se ia risko efektiviĝos li aŭ lia anstataŭanto ricevos la pagon por la vendo

plano: (mapo de konstruo, urbo aŭ regiono, kvazaŭ) antaŭe pripensita kaj ordigita aranĝo de efektivigota verko aŭ entrepreno

* "Plano" ankaŭ montras ĉiun rilatan malproksimecon, en kiu troviĝas unu(j) el ĉiuj objektoj en vidaĵo, desegno aŭ pentraĵo (tio estas, la unua plano estas la plej proksima(j) objekto(j), la dua estas la dua plej proksima(j), kaj la lasta estas la plej malproksima(j) objekto(j)).

distribui: disdoni laŭ la destinoj

reklamo: alvoko al la publiko per ĉiuspecaj rimedoj por laŭdi kaj rekomendi komercaĵojn, entreprenon aŭ ian aferon

krizo: grava danĝera variado aŭ decidiga momento en iu afero, precipe pri ŝanĝiĝo de malsano en bonon aŭ malbonon

aboni: (pri komercaĵo, precipe gazeto) ricevi aŭ uzi dum difinita tempo per antaŭa pago

afranki: (pri letero aŭ pakaĵo) fari antaŭpagita(j) pri la sendkosto(j)

almozo: mondonaco aŭ monhelpo al malriĉulo

* "Almoz(pet)i" estas "peti kiel almozon".

patrono: sanktulo, anĝelo aŭ alia supernatura estaĵo protektanta urbon, preĝejon aŭ tiujn, kiuj ricevis ties nomon, aŭ, tia eminenta persono protektanta alian personon aŭ daŭran organizon

* "Patrono" ankaŭ montras antaŭmezepokromian riĉan potenculon, kies protekton petis plej malaltaj klasanoj.


burĝo: (urbano kiel) mezklasulo politike neprogresema, ne deziranta ŝanĝi la sociordon

* "Burĝo" ankaŭ montras kapitaliston gajnantan profiton el siaj laborigatoj.

kamarado: (iu kvazaŭ) ties kvazaŭfamiliano kunvivanta

fianĉo: viro, kiu promesis aŭ promesos edziĝi kun iu virino

modesta: (kvazaŭ)kaŝanta siajn specialajn meritojn

humila: montranta malfierecon

* Humila (denaska), modesta (postnaska), cedema (sennaska).

sincera: malkaŝe kaj malmensoge kora

* Tiu ĉi "kora" estas "venanta el koro kiel sentsidejo, precipe am(eg)sidejo".

civilizi: plene mildigi kaj plidelikatigi al la aliaj per kulturado kaj klerigo

* "Civilizo" estas "prilaborado por igi ĝin daŭre fruktodona".

oportuna: senpene uzebla

kurioza: ŝatata pro malofteco

* Originala (denaska), kurioza (postnaska), stranga (sennaska).

brava: preferanta plenumi devon ol eviti danĝeron

* Iu kuraĝa volas ne timi danĝeron (kaj iu maltima simple ne konas danĝeron), kiam iu brava volas plenumi devon malgraŭ sia timo al danĝero.

mediti: enprofundiĝi en pensado


petoli: senkonsidere kaj infanece amuzi sin, precipe per plaĉe pli-makpli mokecaj agoj aŭ paroloj

bubo: petola knabeto

vidvo: viro perdinta sian edzinon kaj ne reedziĝinta

envii: deziri aŭ malami pro posedo ne de sia

ĵaluza: sentanta doloran maltrankvilon pri io kara

ruza: arte kaj lerte trompa

stulta: funde kaj nekuraceble sensprita

abomeni: malamegi pro (kvazaŭ)naŭzaj ecoj

embaraso: (sin)ĝeno al la agoj

ĝemi: esprimi doloran senton per plenda sonado

fanfaroni: troe reklami (kiel) sia(j)n merito(j)n

insisti: energie daŭrigi sian opinion aŭ postulon, eĉ malgraŭ ĉiu ajn malhelpaĵo

insulti: esprimi intence per netolerebligaj malrespektantaj esprimoj

perfidi: vendi anstataŭ obei

prokrasti: (pri rezignata ago) transmeti al pli malfrua tempo

preteksto: ŝajna kialo eldirita por kaŝi la efektivan

* "Eldiri" estas "esprimi per vortoj (kiel eble plej mallonge)".

sopiri: vespiri pro bedaŭro aŭ dezirego

* "Vespiri" estas "elspiri kvazaŭ veus".

domaĝo: bedaŭrindaĵo

penti: bedaŭre deziri ripari (kiel) sian kulpon

vana: ĉiam senefika

mizero: daŭra stato inda je kompato pro ekstrema malriĉeco aŭ malfeliĉo

funebro: (eksteraj montroj, aŭ vestoj por tio, de) malĝoja sento pro ies morto aŭ pro malfeliĉego

Pasko: grava judisma festo por memorigi la eliron el Egiptujo

* "Judo" estas "homo, kiu obeas antaŭ ĉio la leĝojn donitajn de Dio" ("judismo" estas la religio de judoj). Rilate tion, "kristano" estas "homo, kiu amas Dion per Jesuo la Kristo" ("Jesuo" estas virnomo, sed plejofte montras tiunoman Kriston; atentu, ne "krist-an-o" sed "kristan-o", kiu mem devenas de alia internacia vorto "christian"), kaj "islamo" (el internacia vorto "Islam", kiu ankoraŭ ne estas en Akademia Vortaro, sed tiel internacia kiel tute libere uzebla kaj facile komprenebla) estas "religio, kiu opinias, ke ĉiu homo estas egalrajta sub Dio", kiam "Dio" montras nur tiun ("Dio" aŭ "la dio" plejofte montras tiun), je kiu judoj, kristanoj, islamanoj kredas.

* "Egipto" estas naciano, precipe antaŭmezepoka, devenanta de internacia vorto "Egypt" (kvankam la internacia vorto mem respondas al "Egiptujo" kiel regnnomo. Tio estas, "egipto" estas naciano loĝanta en Egiptujo).

* "Pasko" ankaŭ montras la plej grava kristana festo por memorigi la reviviĝon de Jesuo, ĉar li mortis kaj (laŭ kristana kredo) reviviĝis dum judisma Pasko.


Nun vi jam vidis la ĉiujn vortojn de BRO1-8, kiu estas probable plena por ordinara kaj nefaka interparolo. Vi eble ne tuj bezonas la vortojn de BRO9, kiuj estas iom fakaj. Tamen, laŭ mia sperto ankaŭ tiuj estas finfine bezonaj, ĉar modernaj interparoloj estas ofte pli-malpli iom fakaj, pro plia kreskado de popolaj scioj.