Laŭ mia sperto, por ĉiutagaj interparoloj, legado kaj skribado, enhavante iom fakajn, BRO1-9 estas tute plena kun nur kelkaj vortoj en la resto de Akademia Vortaro kaj kun aliaj internaciaj vortoj (Esperantigitaj aŭ ne, libere de la uzanto mem).

Propraj Nomoj

Azio: unu de kvar homloĝantaj partegoj de la tero, kiu estas la plej kaj oriente-okcidente granda

Eŭropo: la plej okcidenta iom granda parto de Azio (ofte oni rigardas tiun ĉi parton kiel alian ol la resto de Azio, kiun reston "Azio" mallarĝe kaj pli ordinare signifas), kies popolo unue (perforte) unuigis la tutan mondon per la scienca civilizo, kaj, pro tio, sur kies lingvoj Esperanto ĉefe baziĝas

Afriko: unu de kvar homloĝantaj partegoj de la tero, kiu apenaŭ kuniĝas kun Azio estante ties sudokcidento kaj sudo de Eŭropo trans unu maro

Ameriko: unu de kvar homloĝantaj partegoj de la tero, kiu estas norde-sude granda kaj inter la orienta ekstremo de Azio kaj okcidenta ekstremo de Eŭropo

Aŭstralio: unu de kvar homloĝantaj partegoj de la tero, kiu estas la malplej granda kaj sudoriento de Azio trans maroj


oceano: la tuta kuno de sala akvo kovranta plimultan parton de la tero, sen ia ajn distingiga limo inter la partoj (precize, oceano ne estas maro, kiu havas distingigajn limojn, kvankam oni ĉiutage nomas ankaŭ oceanon maro)

Atlantiko: parto de la oceano inter Eŭropo, Afriko kaj Ameriko

Pacifiko: parto de la oceano inter Azio, Aŭstralio kaj Ameriko

Mediteraneo: la marego inter Eŭropo, Azio kaj Afriko

lingvecoj

eks-: antaŭa vortparto por montri ion tiel estintan sed ne plu tiel estantan

mis-: antaŭa vortparto por montri agon ne ĝuste faritan

rolo: (io kvazaŭ) ĉiu persono en teatra verko

frazo: kunaĵo da vortoj, nur en kiu ĉiu vorto plenumas sia rolon komplete

* "Frazo" ankaŭ montras ĉiun propran sinsekvon da sonoj en muzikaĵo.

fenomeno: apero tute same sentebla per sentumoj de la aliaj

periodo: daŭro inter du el la difinitaj sinsekvaj statoj en evoluado (de fenomeno), precipe daŭro dum ĉiu tuta rondiro de ĉiela korpo

* "Periodo" ankaŭ montras aron da frazoj prezentantan malvolviĝon de iu unueca penso.

* Tiu ĉi "malvolvi" (aŭ eble "elvolvi") estas "(pri temo) klare kaj detale prezenti por ĝin konigi kaj komprenigi".

situacio: tuto da tiamaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj, precipe sociaj, en kiuj iu troviĝas

situo: maniero, laŭ kiu io estas lokita rilate al la ĉirkaŭaj objektoj

* Situo (denaska; maniero de sido), situacio (postnaska; stato de sido), pozicio (sennaska; loko de sido (kiam oni uzas "pozicio" distinge de "situo" kaj "situacio")).

generacio: tuto de la proksimume samaĝaj homoj vivantaj dum la sama tempoperiodo kalkulata laŭ la mezkvanta daŭro de la tiama homa vivo

* "Mezkvanto", aŭ "mez(o)nombro", estas "la nombro situanta kiel eble plej meze inter la plej granda kaj malgranda en aŭ pri aro de iuj nombroj".

* Atentu, Esperanta "generacio" neniom signifas tuton de la samaĝaj homoj. Uzu "samaĝularo" aŭ "la samaĝuloj" por la senco.

pra-: antaŭa vortparto por montri ion neimageble fruan

* Oni uzas "pra-" ankaŭ por montri pli malproksiman rilaton de parenceco, ekzemple "praavo" estas "patro de la avo", "pranepo" estas "filo de la nepo".

materio: (formo, precipe distingebla, de) ĉio, kio ekzistas ekster la spirito

substanco: ĉiu (senkaŭze) aparta speco de materio, precipe tia por fenomenoj, kiel akvo por riveroj

* Materio (denaska; respondebla), substanco (postnaska; konjektebla), aĵo (sennaska; (ŝajne) tuŝebla).

elemento: baza parto nedisigebla plu por konsistigi la tutaĵon, precipe la mondon kiel natura forto

* "Elemento" (ofte "kemia elemento") ankaŭ montras substancon, aro nur de kiuj ankaŭ estas la substanco mem.

-er-: posta vortparto por montri unu el ties elementoj

-op-: posta vortparto por montri grupon el tiunombra(j) aŭ tiukvanta(j) ano(j)

* Oni bezonas "-op-", ĉar, kvankam "unuo" egalas al "unuopo", "unua" kaj "unue" ne signifas "unuopa" kaj "unuope".

-end-: posta vortparto por montri la agon nepran al (aŭ nur kiel ajn bezone, kontraŭ) io

* -Ind- (tutrajta (por la alparolanto(j)); bezona), -end- (partorajta; nepra), -ebl- (nenecesrajta; libera).

-ing-: posta vortparto por montri objekton, en kiu oni parte enigas kaj fiksas respondan alian objekton aŭ membron, ĝenerale je ties ekstremo

prononci: (pri vortoj) aŭdigi klare

-ĉj-: posta vortparto por fari karesan nomon el unua(j) litero(j) de la vira nomo

* Ekzemple, Lazaro, Laĉjo (atentu, prononcu kiel Laĉ-jo, ne kiel La-ĉjo), Lazaĉjo, Lazarĉjo.

-nj-: posta vortparto por fari karesan nomon el unua(j) litero(j) de la virina nomo

* Oni ankaŭ ofte uzas "-et-" anstataŭ "-ĉj-" aŭ "-nj-", precipe por ordinaraj O-vortoj, kvankam tio estu iom erara, ĉar "-et-" mem ne havas tian karesan sencon.

* Oni povas uzi aliajn literojn por fari karesan nomon, kiom oni povas kompreni la sencon. Ekzemple, Lazje, Laz (anglecaj), Lakun, Laĉan (japanecaj) k.t.p.

--: posta votparto por montri ties malbonan specon

po: antaŭ-nombra aŭ -kvanta vorto por montri kiomon al ĉiu en distribuo

* Oni eble rigardas la unuonomon kun "po" ankaŭ kiel parton de la kiomo esprimata per la "po", kaj neniam uzas tiun kun N-finaĵo. Tio estas ebla, sed iom superflua.

* Oni povas forlasi la nombron (aŭ kvanton) aŭ unuonomon kun "po", kiom ili estas subkompreneblaj.

* "Subkompreni" estas "ne esprimi kiel facile konjektebla(j)n".

* Oni legu "1km/h" kiel "po (unu) kilometro por (unu) horo". Oni povas uzi pli ĝustan vorton anstataŭ la "por".

fi: krio por montri malestimon aŭ abomenon

* Oni povas uzi "fi" ankaŭ kiel antaŭan vortparton.


gramatiko: scienco (aŭ, ties aparta teorio aŭ verko) pri la lingvaj reguloj

substantivo: vorto montranta la plej ĝeneralan specon

* En Esperanto, substantivo estas O-vorto.

adverbo: vorto montranta duman econ aldonatan al la sekvanta vorto aŭ al la ĉefa verbo

* En Esperanto, advervo estas E-vorto aŭ ĉiu tiel uzata.

pronomo: vorto kiel ne propra montrilo

* En Esperanto, la pronomoj estas mi, ni, vi, li, ŝi, ĝi, ili, oni, si, tio, kio, io, ĉio, nenio, tiu, kiu, iu, ĉiu kaj neniu.

subjekto: tio, kio estas ekkonata per ties ago

rezoni: kunmeti nediskuteblajn pruvojn kaj tiri el ili konkludon

* "Diskutebla" estas "ne akceptebla sen diskuto".

logiko: scienco studanta la leĝojn de rezonado

* "Logiko" ankaŭ montras kvaliton de io logika.

principo: la fonto, origino, prakaŭzo aŭ fundamenta elemento, el kiu io devenas, aŭ, tia veraĵo aŭ regulo, sur kiu baziĝas rezonado aŭ konduto

* Fundamento (denaska), bazo (postnaska), principo (sennaska).

spektaklo: ĉia vidaĵo, precipe teatreja aŭ similloka prezentaĵo, kiu altiras atenton kaj intereson

efekto: forta impreso farita sur la koron aŭ spiriton, precipe de belarta verko, spektaklo kaj ceteraj

harmonio: agrabla samtempa sonado de tonoj

* "Harmonio" ankaŭ montras bazan principon de versfarado, konsistantan en ripetado aŭ malecigo de iuj sonoj, aŭ tiujn sonefektojn mem.

komponi: (pri artaĵo, precipe muzikaĵo) verki kun aparta atento al la harmonio de la tuto

* "Komponi" ankaŭ estas "(pri la konsistigaj elementoj) kunmeti por fari la tutaĵon".

kombini: (pri elementoj, ideoj aŭ rimedoj) kunigi laŭ difinita ordo aŭ lerta aranĝo por estigi deziratan rezulton

* "Kombini" ankaŭ estas "(pri nur kemie disigeblaj aroj de substancoj) unuigi laŭ difinita rilato inter la kvantoj por formi novan kombinaĵon".

matematiko: scienco, kiu per rezonado, studas la ecojn de objektoj per ties nombroj kaj la rilatojn inter ili

aserti: firme certigi aŭ pretendi kiel veron

propozicio: fraz(part)o esprimanta unu funkciantan agon kun la (eblaj) vortoj kompletigantaj ties sencon

* "Propozicio" ankaŭ montras aserton pri matematikaj objektoj, pri ties vereco, falseco aŭ nepruvebleco.

korekti: senerarigi aŭ sendifektigi

ortografio: maniero skribi vorton, precipe korekte kiel la lingvo

alfabeto: normale ordigita listo de ĉiuj literoj de iu lingvo

akcento: plilaŭtigo de voĉo sur difinita parto de vorto

* "Akcento" ankaŭ montras klaran kaj fortan prononcon de ĉiu nedifinita sed akcentebla parto de vortoj, por insisti pri ideo.

singularo: vortformo montranta, ke oni parolas pri unu persono aŭ afero

pluralo: vortformo montranta, ke oni parolas pri pluraj personoj aŭ aferoj

* En Esperanto, "ununombro" kaj "multenombro" (aŭ "plurnombro") estas ankaŭ uzataj anstataŭ "singularo" kaj "pluralo" (kaj oni povas fari similajn vortojn tre facile, ekzemple dunombro (vortformo por du personoj aŭ aferoj), trinombro (por tri) k.t.p.).

rimo: (harmonia efekto de) finaj samsonaj partoj en du aŭ pluraj versoj aŭ vortoj

centimetro: 1/100m (1cm)

gramo: 1/1 000kg (1g)

hektaro: 10 000 kvadrataj metroj

* "Kvadrata metro" estas internacia vastunuo kiel vasto de la kvadrato, ĉiu el kies kvar limlinioj havas unu metron da longo, kaj mallongigite montrata kiel m².

tuno: intereŭropa (sed nuntempe preskaŭ internacia) vorto por pezunuo, egala al 1 000kg (1t), 1 016kg (angla tuno) aŭ 907kg (usona tuno)

* "Usono" estas Esperantigita internacia vorto kiel "USA (the United States of America)". La formo "Usono" mem devenas de "Usonia", kiu estis farita de Frank Lloyd Wright, unu el la plej famaj usonanoj, neniom rilatante kun Esperanto.

stadio: antaŭmezepoka greka mezurunuo de vojlongo, valoranta proksimume 180 metrojn

* "Greko" estas "homo el la nacio, kiu loĝadas ĉirkaŭ la sudorienta insularo de Eŭropo, transmare norda de Egiptujo, kaj fondis la civilizon antaŭulan por antaŭmezepokaj romanoj kaj estis la ĉefnacio de la mezepoka Romio".

* "Stadio" ankaŭ montras lokon, kie aro da soldatoj aŭ vojaĝantoj haltas por pasigi nokton, aŭ marŝotan distancon inter du tiaj lokoj.


kategorio: ĉiu el la klasoj, en kiuj oni ordigas samspecajn personojn, objektojn aŭ faktojn

reala: efektive kaj kontroleble ekzistanta

* Reala (denaska; kontrolebla), efektiva (postnaska; esplorebla), vera (sennaska; kredebla).

koncepto: ĝenerala ideo ne esprimanta realaĵon

unika: (kvazaŭ)sola en sia speco

determini: (pri io necerta, precipe la senco de apuda frazero) precize fiksi

* Determini (denaska), decidi (postnaska), difini (sennaska).

universala: koncernanta la tutaĵon de la objektoj

absurda: kontraŭa al la komuna saĝo

racio: kapablo decidi per logika rezonado

* Racio (tutrajta; per simileco), intelekto (partorajta; per kompareco), prudento (nenecesrajta; per supozeco).

konsekvenco: tio, kio logike sekvas el starigita principo

* "Konsekvenco" ankaŭ montras logikan aŭ racian interligitecon inter faktoj aŭ ideoj.

valida: prezentanta la laŭleĝajn kondiĉojn postulatajn por regule efiki

absoluta: sendependa de ĉio alia

relativa: dependiga de io alia

aktuala: plenumata dum nuntempo

aktiva: efektive aganteca

alterni: sekvi laŭvice unu la alian, kun pli aŭ malpli da reguleco

maksimum: plej granda atingebla kvanto aŭ grado

minimumo: kiel eble plej malgranda kvanto aŭ plej malalta grado


arbitra: absolute libera

vagi: sencele iri de loko al loko

fantazio: (krea imagpovo eble laŭ) kaprica sendirekta kaj senregula vagado de la imago, precipe ekster la realo kaj eblo

fikcio: arbitra kreaĵo de la fantazio

intima: kvalitigata per profunde komunaj sentoj, plena konfido kaj senĝeneco

* "Intima" ankaŭ estas "tute nepublika".

familiara: intima kvazaŭ inter samfamilianoj

* "Famili-ar-o" estas neimagebla, ĉar samfamilianoj agas kune kaj tiam oni uzas "familioj", aŭ se aparte kaj dise inter alifamilianoj, tiam "homamaso (el familioj)".

konversacio: familiara, ordinare nur distriga interparolado

* "Interparolado" estas "longdaŭra interparolo".

dialogo: (literatura verko en formo de) laŭtema interparolado

romano: literatura poezia sed proza verko, konsistanta el longa rakonto pri image elpensitaj aŭ aranĝitaj faktoj

ironio: moka dirmaniero, laŭ kiu oni esprimas ian penson tute kontraŭan al tio, kion oni intencas komprenigi

dokumento: skribaĵo aŭ signifa objekto, kiu servas kiel pruvo kaj atesto

teksto: vorta konsisto de dokumento, ordinare de skribaĵo, akompanata de la krommaterialoj

satiro: proza aŭ versa teksto moke ridindiganta kaj kritikanta iun aŭ ion

tragedio: teatraĵo, kun malĝoja fino, prezentanta altrangajn homojn, kies malfeliĉoj vekas kompaton en alprezentatoj

komedio: teatraĵo, kiu ekscitas la ridon prezentante komikajn personojn aŭ amuzajn eksterordinarajn cirkonstancojn

moralo: (scienco, por vivi plibele, pri) tuto de la kondutreguloj kaj moroj de iu, iu aparta socio aŭ socio

psikologio: scienco pri konsciaj aŭ nekonsciaj fenomenoj de spirito

proverbo: popoldiro esprimanta, ofte en vortfiguro, konsilon aŭ konstaton taŭgan por iu situacio

anekdoto: Mallonga, sprita rakonto pri kurioza okazaĵo

fabelo: fantazia rakonto pri mirigaj aventuroj

cirkulero: komuna sciiga letero dissendata al multaj personoj

vertikala: estanta laŭ imaga rekto direktanta al la direkto, al kiu pezo tiras ĉion

* "Vertikala" ankaŭ estas "estanta laŭ la direkto al la (ebla) leganto".

horizontala: estanta laŭ imaga rekto, kiu orte kruciĝas kun vertikalo

* "Horizontala" ankaŭ estas "estanta laŭ imaga rekto, kiu orte kruciĝas kun vertikaloj de la teksto".

* "Vertikalo" montras tian direkton aŭ vicon da elementoj laŭ la direkto. "Horizontalo" ankaŭ simile.

oblikva: kliniĝanta for de la normala, precipe vertikala, direkto

paralela: havanta sian konstante (kvazaŭ)egaldistancan samaĵon aŭ similaĵon

kolumno: vico de objektoj aŭ personoj aranĝitaj unu post aŭ sub la alia, precipe ĉiu el tiaj vertikalaj paralelaj dividoj de paĝo

aŭtoro: kreinto, precipe de libro aŭ de scienca, literatura aŭ belarta verko


mencii: priparoli pretere kiel ne ĉeftema(j)n sed dirinda(j)n

aludi: nerekte (kvazaŭ)priparoli, elvokante la ideon, sed ne citante la vorton

suplemento: kompletiga aldono

rigida: (kvazaŭ) neordinare malfacile fleksebla

* Firma (denaska; ordinare malmola), rigida (postnaska; neordinare malmola), malmola (sennaska; ĉiam malmola).

bindi: broŝuri kun rigida kovrilo

volumo: (elemento de serio, kvazaŭ) aro da kelkaj manskribaj aŭ presitaj kajeroj, kune binditaj aŭ broŝuritaj

revizii: detale esplori, por scii ĉu io estas laŭ la supozo

redakti: fari plifacile legebla(j)

bulteno: perioda informilo de societo

lekcio: leciono per parolado al la studantoj

prelego: leciono per parolado al publiko

trudi: devige akceptigi kiel malplaĉa(j)n al la akceptanto(j)

dikti: laŭte paroli kiel skribota(j)n de iu(j) alia(j)

* "Dikti" ankaŭ estas "ordone altrudi".

* "Altrudi" estas "devige farigi". "Trudi" povas montri tion, ne nur kion la akceptanto devas fari, sed ankaŭ kion la akceptanto devas akcepti farotan aŭ faratan de la trudanto. Por eviti tian eblan dusencecon oni uzas "altrudi" kiel la unuan sencon, tenante nuran "trudi" kiel la duan.

recenzi: publike montri kun mallonga kritika raporto pri ties kvalitoj kaj mankoj

tradicio: (tio, kio estas transdonita per) kultura heredado tra sinsekvaj generacioj pri ĉio facile perdebla

* Tradicio (tutrajta), moro (partorajta), kutimo (nenecesrajta).

klasika: (kvazaŭ) rilata al la greka aŭ latina antaŭmezepoka literaturo konsiderata kiel bazo por klerigado

* "Latino" (Esperantigita internacia vorto el "Latin") estas "lingvo parolata de la antaŭmezepokaj romanoj".

* "Klasika" ankaŭ estas "laŭa al la tradiciaj reguloj kaj sekve imitinde modela".

spite: intence kontraŭstarante la volon de iu alia, montrante, ke oni ne timas la batalon

* La "iu" estas montrata per "al", "de" aŭ N-finaĵo.

* Oni ankaŭ uzas "spite ke" anstataŭ "malglaŭ tio, ke" aŭ "kvankam", kun plia senco de intenca kontraŭstareco.

interpreti: buŝe traduki el lingvo nekomprenata de la fremdulo(j)

* "Interpreti" ankaŭ estas "(pri senco de io) malkaŝi per sia konjekto".

grumbli: audigi malklaran voĉbruon pro sia malkontento

balbuti: paroli (kvazaŭ) kun haltetoj kaj ripetoj de sonoj pro sia elparola difekteco

* "Elparoli" estas "aŭdigi kiel vorto(j)n".

vivaĵoj

apro: sovaĝa porko kun dentegoj kaj brunaj kaj parte blankaj haroj [Sus scrofa]

cervo: arbara bruneca kvazaŭĉevala bovparenco kun diversformaj kornoj [Cervidae precipe Cervus]

ĝibo: dorsa elstaraĵo, aŭ brusta escepte mamojn

kamelo: dezerta kvazaŭĉevala bovparenco kun unu aŭ du dorsaj ĝiboj [Camelus]

kuniklo: leporparenco kun plilongaj oleroj, ofte endome tenata de homoj [Oryctolagus]

sciuro: ratparenco kun harplena vostego, vivanta sur branĉoj de arboj [Sciurus]

ŝakalo: herbeja sovaĝa hundo [Canis aureus ks.]

tigro: arbara leonparenco sen kolharoj sed kun nigraj strioj [Panthera tigris]

alaŭdo: herbeja birdo, kiu kantas flugante [Alaudidae precipe Alauda]

ansero: anasparenco pligranda kaj malpliaminda, sed pligusta [Anatidae (Anser (parte ankaŭ Chen), Branta, Cereopsis) precipe Anser anser]

cigno: bele blanka kaj longkola anasparenco plejgranda [Cygnus]

cikonio: granda blanka birdo kun ruĝa aŭ nigra longa beko, ruĝaj longaj kruroj kaj iom longa kolo, eŭrope kredita kiel portanto de novaj infanetoj [Ciconia]

gruo: kvazaŭcikonio plibela [Grus]

konkurso: antaŭaranĝita konkuro, laŭ difinitaj reguloj, kun apartaj juĝantaro kaj premioj

kolombo: birdo, kiun oni uzas kiel portanton aŭ konkursanton pro ties revenema instinkto [Columba]

korvo: brua nigra birdo, precipe granda [Corvus precipe Corvus corax]

korniko: speco de korvo, kies korpo estas malgranda [Corvus coroneCorvus cornix]

najtingalo: birdo eŭrope fama pro ties plej bela kanto [Luscinia]

papago: bele diverskolora, plejofte malgranda birdo kun ronde hoka beko [Psittacidae precipe Psittacidae Psittacus]

pasero: bruna malgranda birdo kun blankaj ventro kaj vangoj, loĝanta ĉirkaŭ homoj [Passer]

pavo: kokparenco, kies viro havas tre belan longan voston ventumile disfaldeblan [Pavo]

* "Ventumi" estas "refreŝigi movante la aeron" aŭ "(pri greno) purigi skuante ĝin en trablovo, kiu forblovas la netaŭgan parton".

* "Ventumilo" estas "ilo aŭ aparato por ventumi, precipe portebla duondisko refaldebla, kiun oni mane svingas" aŭ "speco de plata korbo por ventumi grenon".

* "Refaldi" estas "(ekzemple pri maniko) supren aŭ pluroble faldi".

pigo: korvoparenco kun blankaj ventro kaj flugilpartoj [Pica]

strigo: birdo, kies grandaj okuloj estas ne ambaŭflankaj sed antaŭflankaj, kaj pro tio kies vizaĝo estas kvazaŭ homa [Strigidae precipe Strix]

struto: la plej granda birdo, afrika kaj kvazaŭcikonia sed kun mallonga peko, kies flugiloj estas malgrandaj kaj tial neflugipovaj, sed anstataŭe kiu povas kuri tre rapide per la fortikaj kruroj [Struthio]

vulturo: plej granda flugipova birdo cikoniparence kvazaŭagla aŭ agloparence sed simila, kun senpluma kapo kaj kolo [Vultur ks.]

angilo: kvazaŭserpenta granda nigra fiŝo [Anguilla]

gobio: riverfiŝo, kiu ofte rampas sur riverfundo [Gobio]

bredi: (pri bestoj) kulturi kaj eduki por la uzado de la homo

karpo: iom granda river- kaj lag-fiŝo longe vivipova eĉ en malpura akvo, kaj manĝanta preskaŭ ĉion ajn, kies bredataj diversbelkoloraj specoj estas tre multekostaj [Cyprinus carpio]

lacerto: malglata malgranda kvazaŭserpento kun kvar kruroj [Lacerta]

krokodilo: akveja granda kvazaŭlacerto kun longa pinta faŭko [Crocodylus]

testudo: ŝelkovrata kvazaŭserpento kun kvar kruroj aŭ naĝiloj [Testudines]

rano: senhara senvosta kvarkrure salta malgranda plejofte akveja besto kun elstarantaj okuloj sur la buŝego, kies ido ne havas krurojn sed vostan naĝilon vivante nur en pura akvo [Ranidae precipe Rana]

limako: mola senosta rampanta besto, precipe tiu verma, ofte kun malgranda dorsa ŝelo, kies okuloj estas sur ĉiu el la du aŭ pliaj etendeblaj elstaraĵoj [Gastropoda precipe Pulmonata Limacidae Limax]

sorbi: (pri fluaĵo) iom post iom altiri en si, precipe enspirante en sian buŝon

spongo: (artefaritaĵo kvazaŭ) malpeza, truetriĉa, tre sorbema materio, produktata de iuj maraj bestoj

kankro: krustulo vivanta en pura akvo kun du grandaj kvazaŭtondiloj, malgrandaj ok kruroj kaj vosta naĝilo [Astacidae]

skorpio: surtera kvazaŭkankro kun venena pikilo anstataŭ naĝilo [Scorpiones]

akrido: salta plejofte verda insekto, precipe ties longkapa speco [Acrididae precipe Acrida]

alarmo: signalo por anonci minacantan danĝeron aŭ voki al batalo aŭ helpo

cikado: pli-malpli varmeja bula insekto kun du travideblecaj iom grandaj flugiloj, kies laŭspece diversa kvazaŭelektroalarma kanto estas tre laŭte daŭra [Cicadoidea]

La supra scienca nomo estas determinita el la tradukoj de Reta Vortaro ol la klarigo, kiu prezentas alian nomon, kvankam la tradukoj plejofte montras la supran.

formiko: sur- kaj en-tera socia malgranda ofte nigra insekto, precipe tiu, kiu laborigas sklavojn kun si [Formicidae precipe Formica]

papilio: insekto kun kvar grandflugiloj [Lepidoptera]

vespo: abelparenco tre granda kaj atakema kun venena pikilo, precipe tiu, kies verto estas larĝa [Vespidae precipe Vespa]

vegetalo: ĉiu vivulo, kiu povas vivi ne manĝante la aliajn vivulojn, sed farante nutraĵojn por si almenaŭ el akvo kaj sunlumo, ĝenerale plie el tero kaj aero

algo: enakva vegetalo [diversaj]

bambuo: pli-malpli malmola tuba herbo, kies vertikaleca tubo estas interne dividata per horizontalaj muroj [Bambusoideae]

dianto: facile bredebla herbo kun belaj segilrandaj floroj, kies unu speco estas fama kiel la floro por la tago de patrinoj [Dianthus]

fago: kverkoparenco kiel ĉefa arbospeco en arbaroj vintre senfoliĝantaj [Fagus]

kakto: dezerta verda vegetalo kun tre dika trunko enhavanta akvon kaj tre malgrandaj branĉetoj, sur kiuj kreskas folioj ĝenerale pinglaj [Cactaceae]

konvalo: venena herbo kun vicoj da malgrandaj blankaj floroj kvazaŭ rondaj litkapvestoj [Convallaria]

funelo: ilo, kies supra parto estas kvazaŭ solido punktosupra kaj rondfunda, kaj finiĝanta per rekta tubo, uzata por verŝi fluaĵon en barelon, vazon, botelon kaj ceterajn

lilio: herbo kun kelkaj grandaj floroj kvazaŭ malfermitaj surprizskatoloj aŭ funeloj [Lilium]

lotuso: arbo imagata de la antaŭmezepokaj grekoj, kiel kun fruktoj forgesigaj la patrujon

* "Patrujo" estas "lando konsiderata kiel apartenanta al iu nacio, pro tio, ke ĝi estas la lando de la patro kaj de la avoj de la nacianoj" aŭ "nacio konsiderata kiel alligita al iu aparta lando".

* Science "lotuso" estas uzata por montri kvar herbojn. "Ordinara lotuso" estas herbo kun flavaj floroj kvazaŭ bekoj [Lotus]. "Blua lotuso" estas traakva herbo kun iom enakvemaj vastaj rondfolioj kaj surakvaj tagaj bluecaj floroj [Nymphaea caerulea]. "Egipta lotuso" estas preskaŭ sama, sed kun noktaj blankaj floroj [Nymphaea lotus]. "Hinda lotuso" estas ankaŭ traakva herbo kun akvoevitemaj vastaj rondfolioj, superakvaj bulaj floroj blankaj aŭ ruĝetaj, kaj enteraj kvazaŭbambuidaj sed interne truriĉaj radikoj manĝeblaj [Nelumbo nucifera].

* "Hindo" estas "ano de la regno, kiu estas la plej granda en suda Azio". Atentu, "hindo" estas duonnacinomo, ĉar hindoj havas pli-malpli similajn kulturojn facile distingeble de la aliaj nacioj, sed ankaŭ diversan lingvon.

malvo: herbo kun belaj floroj, ĉiu el kiuj centre havas la elstaraĵon kvazaŭ turon [Malva]

ĉelo: kavo aŭ truo kiel ero, aŭ tia (kvazaŭ)ĉambreto ĉiuflanke fermita por plejbaza funkciado de iu persono, ĉiu vivula korpo aŭ iu politika partio

* ĉiu plej malgranda vivulo havas nur unu ĉelon kiel la tutan korpon.

musko: diversforma plej malgranda kvazaŭherbo senflora, kiu reproduktas sin per ovoĉeloj mem anstataŭ semgrajnoj [Bryopsida]

palmo: senbranĉa arbo kun ĝenerale supraj grandaj folioj kvazaŭ verdaj plumoj [Arecaceae]

piceo: kvazaŭabia pinparenco [Picea]

platano: arbo facile senŝeligebla kun kvazaŭmanaj folioj vintre falantaj [Platanus]

saliko: malsekeja arbo kun plejofte longfadenaj folioj vintre falantaj [Salix]


arterio: tubeto, kiu kondukas la sangon el la koro ĝis ĉiuj partoj de la korpo

vejno: (subhaŭte videbla) tubeto rekondukanta la sangon al la koro, aŭ tia longa mallarĝa kaj maldika etendaĵo da iu substanco en grundo

* "Vejno" ankaŭ montras branĉiĝantan ondlinion similan al vejnoj vidataj sub la haŭto.

artiko: loko, kie kunligiĝas du ostoj aŭ membroj, tiel ke unu el ili povas subteni la alian movatan, aŭ tia mekanika kunligo de du pecoj, kiuj estas moveblaj per punkto de la kunligo

kranio: osta skatolo, kiu entenas kaj ŝirmas la cerbon

nuko: dorsa flanko de kolo

veziko: (sakparto de vivula korpo kvazaŭ) globeto konsistanta el tre maldika krevema haŭteto kaj entenata aero aŭ gaso

digesti: (pri nutraĵo) kemie transŝanĝi por fari sian korpon kaj funkciadojn el la rezultaĵoj

hepato: granda kaj grava bestorgano, kiu faras kemiajn transŝanĝojn por teni ĉirkaŭĉelan staton ĝuste

galo: maldolĉa verde flava suko de la hepato

intesto: digesa tubo sekvanta la stomakon, kiel la lasta parto de digestorganoj

reno: duobla kaj grava bestorgano, kiu purigas la sangon

kerno: (io kvazaŭ) malmola fruktoparto ne bezonanta prilaboron, precipe tiu entenanta la semgrajno(j)n

karno: animala substanco nek haŭta nek osta, aŭ pri fruktoj nek ŝela nek kerna

* "Karno" ankaŭ montras korpon kiel tuŝeblan vivon.

kresto: longforma altaĵo, precipe tia karna ruĝa elkreskaĵo elstaranta sur kapo de kok(parenc)o

maleolo: osta elstaraĵo ĉe piedartiko

menso: korpa funkcio scii kaj voli

muzelo: besta elstara buŝo kun nazo

palato: plafono de buŝo

palpebro: ĉiu el la du haŭtopartoj, kiuj proksimiĝante kovras la okulglobon

plando: suba plata parto de la piedo, kiu tuŝas la teron, kiam oni paŝas aŭ staras

aperturo: malferm(ebl)a parto

pupilo: aperturo, en mezo de la kolora parto de okulo, tra kiu la lumradioj penetras en la okulon

sino: intima parto de homo, tio estas, brusto kaj ventro, aŭ internaĵo

* "Sino" ankaŭ montras brustoparton de vesto.

spuro: signo distingiga kio pasis aŭ okazis

* Kvankam Reta Vortaro klarigas la vorton tute saman kiel "postsigno", laŭ la ekzemploj kaj mia opinio, la dua ŝajnas enhavanta ankaŭ nedistingigajn postlasaĵojn.

staturo: alteco de la homa korpo inter la aliaj

talio: (ĉirkaŭo de) la plej fleksebla parto de homa trunko

* La klarigoj de Reta Vortaro klare eraras, dum ĝi prezentas "talio" kiel samsencan vorton por homkorpa "zono".

* Atentu, virina kaj vira talioj estas malsamaj. La virina estas preskaŭ ĝuste ĉe la mezo de la trunko, kiam la vira estas pli sube. Tio ĉi ŝajnas pro tio, ke virino devas enteni antaŭnaskan infaneton en la suba trunkoduono, ĉe kies mezo estas la vira talio, kiu premmortigus la infaneton se ankaŭ la virina estus samloke. Plie por efektivigi tion, virinoj ŝajnas fleksantaj la trunkon per la ambaŭflankaj muskoloj, kiam viroj per la ventra. Nekonante la diferencon oni eble konfuziĝas por klarigi kaj uzi "talio".

burĝono: ŝvela volvaĵo de vegetalo, el kiu elvolviĝas la folioj kaj la floroj

dorno: natura pikilo de vegetaloj

ĝermo: komenca formo de la unua formiĝo de vivaĵo

tigo: vegetala (ordinare neligna) ofte stangoforma parto tenanta aliajn tigojn, burĝonojn, foliojn kaj florojn

* "Trunketo" estas vorto tute samsenca al "tigo".

akso: io rekta, ĉirkaŭ kiu turniĝas io alia

spiko: la aranĝo de floroj, kiuj sidas rekte ĉe la tigo kiel akso

stameno: virseksa flororgano plejofte konsistanta el fadeno portanta saketon, kiu entenas la fruktigan polvon

grati: froti malforte kaj surface per akra aŭ malglata objekto

inciti: per ekscitoj (kaj admonoj) peli al ia stato

juki: (pri ies haŭto) inciti kvazaŭ per multaj piketoj, kaŭzante deziron grati la parton

kraĉi: elĵeti (kiel) malpuran fluaĵon el la buŝo

palpi: tuŝesplori per la mano

suĉi: (pri fluaĵo) eltiri alspirante per la buŝo

tikli: ridigi per delikataj kaj ripetaj ektuŝoj


abrupta: tiel malsama ol io atendita kiel surpriza

* Subita (denaska; nekonata), abrupta (postnaska; malsama), neatendita (sennaska; subita aŭ abrupta).

grego: grupo de bredataj samspecaj bestoj

bruto: kvarpieda hejma besto kiel gregano

buĉi: metode mortigi por homa nutrado

bleki: krii kiel la besto

muĝi: bleki kiel bovo

rimeno: longa mallarĝa leda strio uzata por ligi, fiksi ion aŭ por transigi movon de iu rado al alia

brido: kaprimeno por konduki beston

dresi: (pri besto) instrui por iu celo

indulgi: pardoneme ne kontraŭstari

tenera: milde kareseme elmontranta aman atenton

dorloti: ameme kaj karese trakti indulgante ties troajn dezirojn aŭ kapricojn

obstina: firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo, malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj

persisti: senlace daŭrigi sin

malica: estanta kun deziro malfeliĉigi iun

ofendi: malkaŝe malrespekti

grimaco: vola aŭ nevola streĉo de la vizaĝaj muskoloj, kiu misformas la trajtojn donante al ili neordinaran kaj ofte ridindan aspekton

furioza: senbride kolerega

indigni: senti kaj ekomntri koleron kaj malestimon justajn aŭ noblajn

impeti: forte kaj vive sin ĵeti antaŭen

vadi: paŝi en akvo aŭ en mola substanco ekzemple koto, neĝo, sablo k.t.p.

kompliki: embarase kaj malfacilige malsimpligi

impliki: komplikige malhelpi

individuo: ĉiu organizita estaĵo, homa, besta aŭ vegetala, rigardata kiel unuo aparte de sia speco aŭ grupo

* Oni uzas "individuo" ankaŭ por montri (fian) personon ne konatan aŭ ne nomatan.

* Privatulo (denaska), persono (postnaska), individuo (sennaska).

ĝemelo: ĉiu el la du idoj samtempe entenitaj en la patrino

* Oni povas uzi "dunaskito" anstataŭ "ĝemelo", kaj plie "trinaskito" por "ĉiu el tiaj tri idoj", "kvarnaskito" k.t.p. Oni uzas ankaŭ "triĝemelo", kiu tamen estas iom stranga (oni povus uzi "ĝemelo" kiel samovan kaj "dunaskito" kiel aliovan, sed tia distingado tute ne estas konata kaj tial oni ĉiufoje devas deklari tion antaŭ ol tiel distingita uzado).

larvo: unua senflugila, ordinare vermsimila, formo de insekto post ĝia eloviĝo kaj antaŭ ĝia naskopova formo

raŭpo: vermsimila multpieda ekstere rampanta larvo de la papilioj kaj de kelkaj aliaj flugilaj insektoj

luli: balanceti (kvazaŭ) por dormigi la infaneto(j)n

prosperi: ĝui sukceson

sarki: flegi forigante la herbaĉojn

mineralo: ĉiaspeca substanco nek animala nek vegetala

sterko: ĝenerala nomo de ĉiuj produktaĵoj uzataj por plibonigi la kulturgrundojn

tufo: densa aro da maldikaj kunkreskantaj aĵoj

zoologio: scienco pri bestoj

feo: fabela homforma estaĵo kun mirinda supernatura povo

monstro: vivaĵo besta aŭ vegetala kun nenormala formo kaj strukturo


apliki: uzi por ekkoni ties eblan alian destinon

medicino: scienco pri sano kaj malsano, aplikata al kuracado

akno: malsaneca ruĝa ŝvelaĵeto sur la haŭto, aŭ malsano distingebla per tiaj ŝvelaĵetoj

cikatro: restanta signo de vundo post resaniĝo

terni: nevole kaj brue elspiri aeron per nazo kaj buŝo pro subita ekscito de la nazaj nervoj

tubero: ĉiuspeca bulforma elstaraĵo aŭ ŝvelaĵo sur aŭ en iu objekto, korpo aŭ organo, precipe tiu dika kaj manĝebla troviĝanta ĉe iuj vegetaloj apud la kolo de radiko aŭ sur la subteraj radikoj

veruko: malgranda elkreskaĵo de la haŭto

kalo: loko en la haŭto, precipe ĉe piedoj aŭ manoj, malmoliĝinta pro la frotado

kirurgio: parto de la medicino pritraktanta la kuracadon de malsanoj per operacioj

kirurgo: kirurgiisto

viktimo: viva oferaĵo

* Viktimigi (denaska; pro ŝato al vivo), dediĉi (postnaska; pro respekto al amiko), oferi (sennaska; pro estimo al amo).

puso: densa flaveca fluaĵo produktiĝanta en vivteksaĵoj

* Tiu ĉi "teksaĵo" estas "sistemo da samfunkciaj kaj samdevenaj ĉeloj, kune kun la interĉelaj substancoj kaj la strukturoj produktitaj de la ĉeloj" (pro ties struktura komparebleco al malviva teksaĵo).

infekti: kaŝe malpurigi komunikante al tiu(j) ĝermojn de malsano

epidemio: infeka malsano, samtempe atakanta multajn personojn en unu loko

vomi: nevole elĵeti tra la buŝo (kiel) enhavon de la stomako

perei: neatendite neniiĝi, precipe morti per akcidento aŭ perforto

gripo: febra epidemia malsano, distingebla per kapdoloro, lacegeco en ĉiuj membroj kaj nazkataro

* Gripo estas simila al malvarmumo, sed pli danĝera eĉ iafoje mortigante tre multajn personojn.

bakterio: unuĉela vivulo sen internaj organoj, kiu ofte kaŭzas putradon, puson aŭ diversajn malsanojn [Bacterium]

bacilo: speco de bakterio kun formo de bastoneto [Bacillus ks.]

preskribi: doni kiel leĝon

ŝpruci: rapide, salte kaj fortege elflui eksteren

likva: pure flueca

injekti: (pri likvaĵo) enŝprucigi, precipe per speciala ilo sub la haŭton aŭ en kavon de la korpo

sekura: estanta en sendanĝera situacio

imuna: ŝirmita tute kontraŭ infekta malsano, aŭ leĝe kontraŭ tia publika influo

varti: gardi kaj zorgi pro ties juneco, kiu bezonas helpon

* Varti (denaska; nature), flegi (postnaska; science), zorgi (sennaska; konjekte).

bandaĝo: longa tola strio por ĉirkaŭvolvi aŭ senmovigi vunditan korpoparton

dieto: nutromaniero, obeanta difinitan regularon

higieno: scienco studanta la rimedojn por konservi la sanon

virga: ne tuŝita, ne esplorita aŭ ne kulturita, precipe tiel ne spertinta sekskuniĝon

graveda: portanta kreskanta(j)n ido(j)n en si

kaduka: venkita de tempo

raŭka: sonanta malklare, kvazaŭ sufokite aŭ skrapante

sekcio: aparta parto de daŭra organizo aŭ societo, ordinare kun propra tasko aŭ loko

* "Sekcio" ankaŭ montras parton de sinetenda tutaĵo.

kliniko: sekcio de malsanulejo, kie majstro instruas siajn studantojn, farante antaŭ ili determinojn de malsanoj ĉe la litoj de malsanuloj

nervoza: (malsamece tro) nerva

deliri: esti en stato de nedaŭra spirita malordo kaŭzita de febro, malsano aŭ ebrieco, vidante kvazaŭekzistantajn imagojn kaj senkonscie parolante malkonsekvence

invalido: homo, kiu ne plu kapablas plenumi sian laboron, servon aŭ oficon pro kripleco aŭ malforteco

manĝaĵoj

haringo: olea marfiŝo plej ĝenerala eŭrope kaj nordamerike [Clupea harengus]

mielo: sukera substanco ellaborata de la abeloj el suko de floroj

fungo: unuĉela vivulo kun internaj organoj ronda unuope, aŭ fadena amasiĝante en diversaj formoj, ekzemple bula, ombrela, tapiŝa k.t.p. [Fungus]

nukso: frukto aŭ fruktoparto havanta sekan malmolan ŝelon kaj manĝeblan kernon, precipe tiu dika kaj enhavanta plejofte unuopan semgrajnon

aveno: tritikparenco kun nuksoj kvazaŭ marfermitaj bekoj [Avena]

hordeo: tritikparenco, kies faruno ne fariĝas glueca [Hordeum]

sekalo: tritikparenco taŭga por lokoj malvarmaj aŭ/kaj nefruktodonaj [Secale]

maizo: tritikparenco kun fruktoj kvazaŭ homaj dentoj [Zea]

sorgo: tritikparenco taŭga por sekaj lokoj [Sorghum]

bulbo: ordinare subtera diskforma tigo kun multaj dense sidantaj lamenetaj karnecaj folioj

ajlo: diversforma pikodora legomo, precipe tiu, kies densa pikodoro restas longe [Allium precipe Allium sativum]

cepo: speco de ajlo, kies ĉefe manĝata bulbo estas kuirite dolĉa, kaj kies pikodoro pikas ankaŭ okulojn [Allium cepa]

* Nura "bulbo" ofte montras la bulbon de cepo.

amara: (kvazaŭ) tia, kia malstreĉas la langon

beto: plej dolĉa legomo, ankaŭ kies iom amaraj folioj estas manĝataj [Beta]

spinaco: betparenco, kies ĉefe manĝataj malhele verdaj folioj malgrandiĝas kuirite [Spinacia]

fabo: pizparenco kun grandaj grajnoj kvazaŭ homaj oreloj [Vicia faba]

fazeolo: pizparenco kun dolĉaj grajnoj [Phaseolus]

kukumo: legomo kun grandaj verdaj pli-malpli malmolaj fruktoj glatgustaj, precipe tiu, kies fruktoj estas bastonaj [Cucumis precipe Cucumis sativus]

melono: speco de kukumo kun dolĉaj sukriĉaj bulaj fruktoj [Cucumis melo]

kukurbo: kukumparenco kun tre grandaj bulaj fruktoj interne mole kaj iom seke dolĉaj [Cucurbita]

lapo: (la alkroĉiĝema fruktaro de) medikamenta herbo kun bastonforma bruna radiko [Arctium]

* Japanoj manĝas la radikon kiel legomon.

rafano: brasikparenco kun manĝebla radiko ordinare bule ruĝa [Raphanus]

* La manĝebla radiko de japana rafano estas blanka, dika kaj longa kvazaŭ homa kruro.

tomato: tabakparenca legomo kun ĉefe ruĝaj fruktoj enhavantaj iom gluecan sukon [Solanum lycopersicum]

daktilo: dolĉa frukto de dezerta palmo, kiel grava manĝaĵo en norda Afriko kaj okcidenta Azio [la dezerta palmo estas Phoenix]

kakao: elgrajna trinkaĵo aŭ materialo (aŭ la grajno de iu arbo), kiu estas tre olee kafa [la arbo estas Theobroma]

kaŝtano: manĝebla larĝa nukso de kverkparenco, aro de kiuj estas en dornoriĉa ŝelo [la arbo estas Castanea]

kokoso: grandega manĝebla nukso de marborda palmo, kies interno entenas dolĉan sukon [la marborda palmo estas Cocos]

persiko: berega dolĉa frukto de ĉerizujparenco [la ĉerizujparenco estas Prunus persica]

abrikoto: ĉerizega frukto de ĉerizujparenco [la ĉerizujparenco estas Prunus armeniaca]

pruno: berega acida frukto de ĉerizujparenco [la ĉerizujparenco estas Prunus domestica]

cirklo: (io kvazaŭ) rondlinio aŭ rondebeno

banano: lunarka frukto de iu herbo kvazaŭ arbo [la herbo estas Musa]

* "Lunarko" estas "duoncirkla formo de ĉiaspeca objekto".

figo: kvazaŭfrukta manĝebla florarbazo, kiu dike enkovras la florojn [florarbazo de Ficus]

mirtelo: sovaĝa arbeto kun nigrebluaj beroj [Vaccinium myrtillus]

ribo: arbeto kun acide dorĉaj aŭ iom amaraj beroj [Ribes]

pipro: terniga spico el iu frukto [frukto de Piper]

cinamo: spico el ŝelo de iu arbo, bonodora kvazaŭ duonbruligita kaŝtano [la arbo estas Cinnamomum]


brando: purigita alkohola trinkaĵo

bifsteko: maldika rostita tranĉaĵo da bovaĵo

bulko: paneto aŭ pankuko el pli-malpli delikata faruno

kaĉo: manĝaĵo havanta aspekton de mola pasto kaj farita precipe el faruno miksita kun lakto aŭ el legomoj longe kuiritaj kaj duonfluecigitaj per akvo

feĉo: kota aŭ kaĉa surfundaĵo de fluaĵoj

gelateno: solida sed mola substanco eltirita el la ostoj, fortikaj vivteksaĵoj kaj haŭto de bestoj

lardo: porkograso

marmelado: speco de konfitaĵo el fruktoj kuiritaj kun sukero sufiĉe longe, por ke ili konsistigu densan kaĉon

salato: miksita manĝaĵo konsistanta el diversaj tranĉitaj eroj, precipe tiu konsistanta el freŝaj aŭ boligitaj herboj aŭ legomoj spicitaj per salo, oleo kaj acidigita vino

sandviĉo: rapidmanĝaĵo el pano entranĉita aŭ disduigita, plenigita per spicitaj legomoj kun viandoj aŭ saŭcoj

ŝinko: salita kaj fumaĵita porka malantaŭa kruro duona pliproksime al la trunko

* "Fumaĵi" estas "plikonservebligi aŭ nigrigi per fumo".

torto: plata, ordinare rondforma kuko, sur kiu estas etendita maldikaĵo da sukeritaj kuiritaj fruktoj aŭ da mola kuirita miksaĵo el lakto, ovoj kaj sukero

furaĝo: ĉiu rikoltita herba vegetalo, verda aŭ sekigita, servanta por nutri brutojn

bovlo: senkola vazo kun aŭ sen kurba elstara tenilo

kaldrono: (ronda valo kvazaŭ) granda metala vazo por kuiri, boligi k.t.p.

kristalo: korpero formiĝanta regulan multebenan solidon, aŭ tre pura senkolora vitro konsistanta el tiaj eroj

karafo: vitra aŭ kristala larĝbaza botelo, destinita por servado de akvo aŭ vino dum la manĝo

menuo: listo de (eblaj) manĝaĵoj

falĉi: (pri herbo aŭ greno) detranĉi per iom kurba ŝtala klingo longa kaj larĝa, fiksita al longa ligna tenilo

pekli: (pri kruda manĝaĵo) meti en salon por konservi ĝin manĝebla kaj doni al ĝi specialan guston

vegetara: laŭa al la teoria principaro de senvianda nutrado

fasti: pro religia kialo sin deteni de plezuroj, precipe de iuj manĝoj, dum antaŭfiksita tempoperiodo

* "Deteni" estas "(pene) forteni".

abstini: pro principo sin deteni de iaj plezurigaj agoj, precipe de iuj manĝoj aŭ/kaj trinkaĵoj pro medicina kialo, aŭ pli-malpli simile neuzi viandon en difinitaj tempoj

lokoj

paradizo: ofte ĉiela diloko, kie senpekuloj ĝuas eternan feliĉon

infero: ofte subtera diabloloko, kie pekuloj devas senfine deziregi feliĉon

horizonto: ĉirkaŭa linio, kie finiĝas nia vidkapablo, kaj kie la tero ŝajnas kuniĝi kun la ĉielo

klimato: tuto de la aeraj kaj veteraj kondiĉoj de iu regiono

ekvatoro: ĉefcirklo de la tera globo, orta al ties interna akso

* "ĉefcirklo" estas "surfaca cirklo samcentra kun la globo".

teraso: (ebena tegmento, ĉirkaŭata de barila aŭ apogila vico da kolonetoj, kvazaŭ) alta ebena teramaso subtenata per masonaĵo kaj aranĝita en ĝardeno por ĝui belvidon aŭ faciligi promenadon

kaverno: natura profunda subtera kavo

* "Kaverno" ankaŭ montras malsanecan kavon en organo.

cindro: grizkolora brulrestaĵo

* "Cindro" ankaŭ montras korporestaĵon de la (funebre forbruligitaj) mortintoj.

vulkano: monto, kiu povas eligi fanditan varmegan materion, cindron, gasojn tra sia malfermaĵo

obstaklo: malhelpo aŭ baro

koridoro: trairejo (kvazaŭ) komunikiganta ĉambrojn de sama etaĝo aŭ apartamento

tunelo: subtera vojkoridoro

torento: rapidega daŭra akvofluo estigata de granda dekliveco de grundo, aŭ tia sed nedaŭra akvofluo estigata de pluvego aŭ degelo

ruino: restaĵo el renversita aŭ disfalinta konstruaĵo aŭ urbo

aleo: vojo en ĝardeno, aŭ tia larĝa strato ombrita per du vicoj da arboj

* Oni povas nomi avenuon kun arboj ankaŭ kiel aleo.

teritorio: parto de tersurfaco posedanta klarajn limojn, aŭ ofte tiel difinita parto de tera surfaco kun la apudaj aŭ internaj akva kaj aera spacoj, konsiderata kiel submetita al iu regado aŭ administrado

provinco: (cetero de la lando simile al) vasta administra teritorio de regno, ne rekte regata de la centra registaro

ekspluati: uzi (nur) por sia profito


halo: ĉambrego samtempe entenebla multajn homojn, aŭ tia malfermita tegmentita vendejo

fronto: ekstera vizaĝa parto de objekto

fasado: fronto de konstruaĵo, enhavanta la ĉefan enirejon

laŭbo: arkforma plafono artefarita el foliaro aŭ arbetoj en ĝardeno

kabano: malriĉa dometo konstruita el krudaj kaj ne ĉiam solidaj materialoj

fontano: loko aŭ konstruaĵo, el kiu artefare elfluas akvo, precipe tia konstruaĵo kun artefarita tubaranĝo, kiu alten ŝprucigas akvon

groto: artefarita aŭ kurioza kaverno

kanalo: (organa tubo kvazaŭ) artefarita akvovojo

* Oni tradicie eble nomas markolon kanalo.

* "Malkolo" estas "akva strio inter pecoj da seka tero, komunikiganta najbarajn marojn aŭ oceanojn".

viadukto: alta ponto konstruita super rivero, valo k.t.p.

sulko: (io kvazaŭ) longforma rekta fosaĵo farita per plugilo en la tero

* "Fosaĵo" estas "fosita kavaĵo, ordinare longa".

monumento: rememoriga konstruo

universitato: centro de supera instruado, dividita laŭ fakoj, kies ĉiu disdonas titolojn ĝis de doktoro

profesoro: altranga instruisto en supera lernejo

akademio: konstanta kaj oficiala societo de sciencistoj, literaturistoj aŭ artistoj

* Akademio de Esperanto estas la sola oficialiganto de Esperanto, kaj tial Esperantistoj eble uzas nuran "Akademio" por montri tiun.

liceo: mezgrada lernejo diversmaniere organizita laŭ la landoj

kolegio: mezgrada lernejo, malpli grava ol liceo

* "Kolegio" ankaŭ montras samrangularon aŭ samfakularon organizitan por kune ofici en iu grava tasko.

* Plejĝenralaj specoj de lernejoj estas elementa, mezgrada kaj supera aŭ alta (oni ne nomas kiel lernejo universitaton, kiu estas plie super la superaj lernejoj). Nuntempe ĉiuj landoj havas la elementaj (pri bazoj) kaj mezgradaj (pri socioj), sed nur iuj la superaj aŭ la altaj (pri socifakoj). La klarigoj de Reta Vortaro, kaj de mi, bazas sur la antaŭaj, kiel pliĝeneralaj, kaj tial la "mezgrada" enhavas la superajn kaj la altajn, tio estas, laŭlande "liceo" kaj "kolegio" eblas montri superan aŭ altan lernejon.

laboratorio: laborejo por fari sciencajn esplorojn kaj eksperimentojn

eklezio: religia baza organizaĵo, precipe de kristanoj

ekspozicio: (ejo de) publika prezentado aŭ elmontrado de diversaj produktoj de industrio kaj arto

* "Ekspozicio" ankaŭ montras kolekton da ekspoziciitaj objektoj.

muzeo: ejo, kie oni elmontras kolekton da objektoj aŭ dokumentoj koncernantaj belartojn, sciencon aŭ metiojn

stadiono: sportejo por sportaj ekzercoj kaj konkursoj kun multŝtupaj vicoj da sidlokoj por rigardantoj

centralo: (centra oficejo kvazaŭ) fabriko produktanta elektran aŭ varmigan energion

* "Centralo" ankaŭ montras nodon en komunikada reto telefona aŭ telegrafa.

perono: ekstera malalta ŝtuparo finiĝanta per plataĵo, sur kiu malfermiĝas pordo de domo

heĝo: barilo konsistanta el vivantaj arbetoj, kies branĉoj interplektiĝas

kejlo: ligna aŭ metala peco, ĝenerale angulforma, uzata anstataŭ najlo, por perforte ŝtopi truon aŭ rigide kunfiksi du partopecojn

ŝtipo: mallonga dika peco da ligno

paliso: forta ligna stango, malsupre pintigita, kiun oni starigas en teron

tegolo: diversforma maldika plato el bakita tero, per kies aro fikse duonmetante unu ano sur alian oni faras tegmenton

kahelo: plato el tero bakita kovrite per vitrigebla ŝmiraĵo, kiun oni uzas por tegi

garni: kompletigi per almeto

* "Almeti" estas "aldone meti".


ĉerko: kesto en kiun oni metas la korpon de mortinto

kaĝo: portebla aŭ fiksa granda loĝejo, el metalfadenoj aŭ lignaj vergetoj, aŭ el feraj stangoj kaj kradoj, por enfermi vivaĵojn

statuo: pli-malpli solida artaĵo el fortika materio

kuseno: sako el ŝtofo aŭ ledo, plenigita per molaĵoj por ke oni povu sin komfortigi sur ĝi

sofo: larĝa apogseĝo kun dikaj kusenoj por pluraj sidantoj

fotelo: komforta seĝo kun dors- kaj brak-apogilo

* Oni uzas ankaŭ "brakseĝo" por la senco.

mato: maldelikata kovraĵo aŭ tapiŝo el plektita tigo aŭ simila arboŝelo

tapeto: papero, teksaĵo, ledo aŭ io simila, per kiu oni tegas la murojn de ĉambro

tekniko: tuto de la procedoj de arto aŭ metio

teĥniko: tekniko

ekrano: laŭeble ebena surfaco uzata por vidigi bildojn per speciala tekniko

* "Laŭeble" estas "tiom, kiom estas eble".

* "Ekrano" ankaŭ montras ŝirmilon haltigantan varmon, lumon aŭ radiojn. Tamen oni nuntempe pliofte uzas nuran "ŝirmilo" por la senco.

luko: apertureto en tegmento aŭ plafono por allasi la lumon en la internon

* "Allasi" estas "ne kontraŭstari pri ties veno, faro aŭ okazado".

vakso: (ĉiu ajn substanco, tirata el vegetalo aŭ kemie fabrikata, simila al) flava knedebla substanco, el kiu abeloj konstruas siajn ĉelojn

ampolo: ventroforma boteleto

* "Ampolo" ankaŭ montras similforman vitran ujon kun interna metala tre delikata fadeno produktanta lumon per elektro.

lanterno: speco de skatolo kun travidaj flankoj, en kiun oni metas kandelon aŭ alian lumilon, por ĝin ŝirmi kontraŭ vento


kostumo: (maniero sin vesti, precipe per) vesto propra al iu nacio, klaso, tempo, ofico aŭ cirkonstanco

uniformo: kostumo, kies formo aŭ/kaj koloro estas samaj por ĉiuj anoj el la sama grupo

basko: pendanta plejofte trunka parto de vesto, refaldebla aŭ nur ornamcela

solena: gravigata per admirigaj lukse belaj eksteraj formoj

frako: vira solenkonvena supervesto kun du mallarĝaj postaj baskoj

surtuto: en la eŭropa modo, kaftano kun la baskoj atingantaj genuojn (iam iom pli longa, iam malpli), kun kolumo, iom ŝveligita ĉe la talio, kun butonoj

* "Kaftano", kiel internacia vorto ankoraŭ ne prenita en Akademian Vortaron, estas "longa supervesto manikhava, kies antaŭa vertikale malfermebla flanko estas fermata per zono, ŝnuretoj aŭ butonoj".

* "Kolumo" estas "parto de vesto ĉirkaŭanta la kolon".

palto: supervesto aŭ surtuto portata eksterdome, vintre aŭ ĝenerale en malvarma vetero

galoŝo: piedvesto, plejofte kaŭĉuka, kiun oni metas sur la ŝuoj por ŝirmi kontraŭ malsekeco

* "Galoŝo" ankaŭ montras specon de leda ŝuo kun ligna plandumo.

* "Pland(um)o" estas "suba plata parto de ŝuo".

pantoflo: hejma piedvesto, malpeza kaj oportuna, ne atinganta la maleolojn

buko: diversforma ringo, ordinare metala, kun movebla pinglo por fiksi zonon, rubandon kaj ceterajn

laĉo: ŝnureto, kiun oni trapasigas tra specialaj truetoj por streĉi kaj kunligi du partojn de vestoj, ŝuoj kaj ceteraj

banto: ornama nodo

insigno: distingiga signo de rango, ofico, societo k.t.p.

* "Insigno" ankaŭ montras tuton de la insignoj de familio titolhava, urbo, regno, komercistaro aŭ metiistaro.

bendo: longa mallarĝa peco kun paralelaj randoj

vindi: (pri korpo(parto)) ĉirkaŭvolvi por kuraci, senmovigi, senfunkciigi aŭ protekti ĝin, precipe de suĉinfano aŭ mortinto per longa tuko

* "Suĉinfano" estas "juna infano, ankoraŭ mamnutrata".

* "Vindi" ankaŭ estas "(pri la malsupra korpoparto de suĉinfano aŭ persono ne kapabla uzi necesejon) vesti per tuko aŭ kalsonsimila sorba peco por reteni la elkorpan malpuraĵon".

* "Reteni" estas "(maljuste) teni for de iu" aŭ "malhelpe haltigi".

* "Vindo", simile al "vesto", ĝenerale montras vindaĵon (t.e., tukon, strion aŭ veston uzatan por vindi).

rubando: ŝtofa bendo uzata kiel ornamo

* Oni ankaŭ uzas "rubando" anstataŭ "vindo".

girlando: ornama kunplektaĵo el floroj kaj folioj, en formo de kurba ĉeno

braceleto: ornamaĵo portata ĉirkaŭ la manradiko, la brako aŭ la kruro

* "Manradiko", aŭ "manartiko", estas "artiko de mano kun brako".

lino: herbo, kies tigo estas materialo por mola sed fortika teksaĵo aerlasema, ensorbema kaj karesa, kaj kies semo estas materialo por oleo [Linum]

nilono: tre solida kemie farita fadeno

ŝpini: kuntordi por formi fadenojn

punto: maldensa, artisme interspacigita teksaĵo, konsistanta en delikata reto el silkaj aŭ linaj fadenoj

* "Artismo" estas "delikata sento pri la beleco".

felto: ŝtofo ne teksita, farita el kungluitaj kaj kunpremitaj haroj aŭ laneroj

veluro: silka, kotona aŭ lana ŝtofo, prezentanta unuflanke densan teksaĵon, kaj aliflanke molan supraĵon konsistantan el multaj mallongaj, rekte starantaj haroj

fasono: formo aŭ maniero, laŭ kiu estas farita vesto

* "Fasono" ankaŭ montras laboron, per kiu oni donas formon al vesto.

buklo: ringforme kurbigita fadeno, rubando, ŝnuro, precipe tiel plurfoje volviĝanta fasketo da haroj

pudro: pulvoro el parfumita kaj kolorigita elgrena gluecaĵo, uzata por tualeto

koketa: rimarkinda pro loga eleganteco (el penado veste kaj geste plaĉi al personoj de alia sekso)

ciro: ŝmiraĵo por purigi kaj briligi ŝuojn kaj aliajn ledajn objektojn

cigaro: longforma kunvolvaĵo el sekigitaj tabakfolioj por fumi

dando: viro, kies precipa zorgo estas elegante observi modon

bukedo: kunligaĵo da detranĉitaj floroj

triki: fari (kiel) teksaĵo(j)n plektante la fadenojn en bukletojn per vergetoj aŭ speciala maŝino

fliki: ripari almetante pecon por kovri la truon, ekzemple en vesto

ĉifi: difekti per kunpremo, donante al ĝi multajn neregulajn bukletojn aŭ ondetojn


plastiko: arto elstarece reprodukti la formojn de objektoj

portreto: bildo prezentanta apartan personon

piano: kordinstrumento kun vertikalaj kordoj kaj tabuletoj, ĉiu el kiuj puŝite frapas la respondan kordon per la bastono kun felta kapo

* "Kordinstrumento" estas "muzikilo, en kiu sonoro estas produktata per tremo de kordoj".

violono: kvarkorda kordinstrumento ludata sur la ŝultro per vergeto kun ĉevalharoj

zinko: bluegriza metalo uzata ĉefe kiel tegaĵo kaj kunfandotaĵo [30 Zn]

latuno: flava metala miksaĵo el kunfanditaj kupro kaj zinko

trumpeto: brilsona latuna blovinstrumento kun longa ordinare kunrulita tubo, senbutona aŭ kun tri butonoj

* "Blovinstrumento" estas "muzikilo, en kiu sonoro estas produktata per blovado".

takto: ordiga plejsimpla kaj imaga muzika ritmo

* "Takto" ankaŭ montras regulan bruon periode interrompiĝantan kaj rekomenciĝantan post pli-malpli egalaj intertempoj.

* "Intertempo" estas "tempo inter du okazoj".

aktoro: teatra aŭ kina ludisto, plenumanta rolojn

orkestro: granda muzikgrupo ludanta diversajn instrumentojn, ordinare sub gvido de unu estro

* "Orkestro" ankaŭ montras parton de teatrejo, kie estas la muzikistoj akompanantaj la aktorojn, aŭ kie estas aŭskultantoj kiam la muzikistoj mem ludas sur la scenejo.

kolektiva: kuniganta plurajn personojn por komuna agado

* "Kolektiva vorto" estas "komuna vorto montranta plurajn personojn aŭ objektojn".

ĥoro: (muzikaĵo verkita por esti kantata de) grupo da homoj, unusone aŭ plurvoĉe kantantaj

* "Ĥoro" ankaŭ montras kolektivan rolulon en la antaŭmezepokaj teatraĵoj, kiu prezentas la publikan opinion aŭ emocion.

opero: muzika teatro, en kiu roluloj kantas, akompanate per orkestro, kelkfoje kun dancoj

akordo: ĝusta konveneco inter pluraj aferoj, precipe inter almenaŭ tri samtempaj tonoj, kutime produktanta agrablan sonon, aŭ inter personoj pri la sentoj aŭ opinioj

* "Akordo" ankaŭ montras fenomenon, per kiu la formo de iuj vortoj ŝanĝiĝas laŭ tiu de aliaj.

akto: parto de teatraĵo enhavanta kelkajn scenojn

* "Akto" ankaŭ montras oficialajn gravan faron aŭ decidon, aŭ dokumenton atestantan ion.

starti: komenci cedi juĝon

skio: speco de longa, plata kaj ligna glitilo, kiun oni aligas al ŝuoj, kaj per kiu oni glitas sur neĝo

sledo: malalta glitveturilo kun du glitiloj, sur kiu oni sidas

tajpi: skribi per la liter-, sign- kaj funkci-respondaj butonoj de maŝino

televidi: rigardi filmojn, movbildojn kaj akompanajn sonojn transsendatajn je grandaj distancoj per radioj aŭ aliaj rimedoj

* "Televido" eble estas televidado, televidilo (la rigardilo), televidaĵo (io transsendita al televidilo) aŭ la ĝenerala aranĝo kaj maŝinaro por transsendi kaj ricevi televidaĵojn.

lukti: (kvazaŭ)korpe batali

manipuli: (pri ilo aŭ aparato) mane preni, uzi aŭ funkciigi

glavo: armilo konsistanta el longa klingo kaj mallonga tenilo

sago: vergeto kun ŝtona aŭ metala pinto, kiun oni pafas per pafarko

* "Pafarko" estas "arkforma batalilo por ĵeti ion rekte longan".

kaskedo: ĉapo kun antaŭrando

izoli: apartigi de la aliaj, malhelpante ĉiajn komunikojn aŭ rilatojn, precipe por ĉesigi la elektran kondukadon aŭ malkomibini la kemiaj elementojn

paraŝuto: ombrelforma flugaparato, kiu malrapidigas la defalon en aero, uzata kiel savilo aŭ sportilo

cirkuli: moviĝi rondire, aŭ ire kaj reire, aŭ tiel pasi de iu al alia

trafiko: komerca survoja aŭ surakva interkomunikado kaj interŝanĝo, aŭ tia cirkulado sur vojoj

lokomotivo: rada motormaŝino por tiri vagonojn sur fervojo

hangaro: granda konstruaĵo, taŭga por ŝirmi kaj enteni flugaparatojn

etapo: loko, kie aro da sordatoj aŭ vojaĝantoj haltas por pasigi nokton, aŭ marŝota distanco inter du tiaj lokoj

* "Etapo" ankaŭ montras difinitan gradon en ia evoluado.

pasaĝero: veturanto en veturilo por ĉiu(j) ajn

paneo: subita malfunkcio de maŝino

* Ĉesi (denaska; nature), panei (postnaska; akcidente), halti (sennaska; vole).

radiatoro: tubaro destinita por radiigi la varmon de centra fajrujo, aŭ por malvarmigi, per tia radiado, la temperaturon de motoro

helikoptero: flugaparato, kiu restas kaj movas sin en la aero pere de la supraj flugiloj turniĝantaj ĉirkaŭ la intera akso

* "Pere de" estas "per la helpo de" aŭ "per la intera agado de".

piloto: maristo komisiita por gvidi la ŝipojn en malfacilaj trairejoj ĉe eniro aŭ eliro de haveno

* "Maristo" estas "homo, kiu metie servas en ŝipo precipe mara".

* "Piloto" ankaŭ montras kondukiston de flugmaŝino aŭ aparaton, kiu kondukas flugmaŝinon.

barko: ĉiuspeca ŝipeto sen planko, kiu kovrus ĝian tutan kavon

ĉaro: antaŭmezepoka durada veturilo por kurludoj, bataloj, en kiu oni ne sidis, sed ĉiam staris

* Tiu ĉi vorto neniom rilatas al "ĉar" kiel interdira vorto.

* Oni eble uzas "ĉaro" ankaŭ por montri ŝarĝveturilon aŭ solenan radveturilon.

tramo: malrapida vagon(aret)o por porto de homoj sur urbaj stratoj

kajuto: surŝipa ĉambreto por ŝipanoj aŭ pasaĝeroj

jungi: alligi al io tirota aŭ tironta

jugo: ligna peco, kiun oni ligas ĉe la kornoj aŭ sur la kolo de paralelaj bovoj, por ilin jungi

* "Jugo" ankaŭ montras rekte longan armilon tiel ligitan al du aliaj fiksitaj en la tero, sub kiu la antaŭmezepokaj romanoj devigis la venkitojn trapasi.

eksporti: transporti en eksterlandon por vendi la komercaĵojn aŭ produktaĵojn de iu lando

dogano: imposto starigita pri iuj komercaĵoj, kiam ili eniras teritorion

* "Dogano" ankaŭ montras administrantaron zorgantan pri la doganaferoj, aŭ ties administrejon.

naturaĵoj

dimensio: ĉiu el la grandoj uzataj por plejsimple priskribi la amplekson de objekto

opozicio: kontraŭstaro al la politiko de la registaro aŭ la direktado de partiestraro

faco: ĝenerale ebena parto de la supraĵo de objekto, precipe ĉiu tia surfaco limanta la solidon

vertico: komuna ekstremo de rektoj de figuro

kubo: solido konsistanta el ses samgrandaj kvadratoj, aŭ malgranda tiaformaĵo signita sur ĉiu faco per aparta nombro, de unu ĝis ses, kaj servanta por diversaj ludoj ĵetite montrante iun el la nombroj (la postan oni nomas ankaŭ ĵetkubo aŭ ludkubo)

* "Kubo" ankaŭ montras la trian potencon de nombro.

ovalo: ronda linio ĝuste enhavanta imagan ortan krucon, kies unu rekto estas malpli longa ol la alia kaj pli longa ol duono de la alia

rivoluo: movo de io, kio faras kompletan turniĝon ĉirkaŭ akso


maso: baza fizika grando, esprimanta la kvanton da materio konsistigantan iun korpon

* "Maso" ankaŭ montras ankoraŭ ne determinitan kvanton de la tuta materio.

volumeno: mezuro de spaco okupata aŭ okupebla de io

garbo: fasko de falĉita greno, aŭ tia dika kunligaĵo da detranĉitaj trunketoj

fluida: estanta en flueca aŭ gasa stato

kurento: fluo de elektro tra kondukilo

* Tiu ĉi "kondukilo" estas "metala drato aŭ io simila, uzata por konduki elektron".

impulso: agkomenciga ekmovo

* "Impulso" ankaŭ montras mallongdaŭran kurenton.

tendenco: daŭra inklino al io difinita

* Inklino (denaska), emo (postnaska), tendenco (sennaska).

multipliki: obligi kiel nombron

subtrahi: depreni kiel nombron

formulo: plejfacile memorebla esprimo

ekzakta: science ĝusta kaj severe preciza

elasta: facile kuntiriĝanta, etendiĝanta aŭ aliformiĝanta pro prema aŭ tira forto, kaj reprenanta sian antaŭan formon, kiam tiu forto ĉesas

* "Kuntiri" estas "streĉi ambaŭflanken aŭ mezen".

reflekti: reĵeti kvazaŭ aŭ kiel spegulo reĵetas lumon

o: ripetiĝo pli-malpli klara de sono haltigita de supraĵo, kiu ĝin resendas al la orelo

konkordo: harmonio de sentoj kaj opinioj inter pluraj personoj

reakcio: agado aperinta por nuligi iun ŝanĝon

* "Reakcio" ankaŭ montras movon estigitan per kontraŭdirekta forto.

kolizii: renkontiĝi kaj fortege tuŝegi sin reciproke, aŭ tiel komenci interbatali

sekci: (pri animala korpo) esplore detranĉi

* "Sekco" montras bildon, kiu prezentas la internon de objekto, desegnante ĝin tia, kia ĝi aperus, se oni tranĉus ĝin laŭ ia ebeno.

splito: (io kvazaŭ) maldika peco de fendita ligno

ŝanceli: forte puŝi tien kaj reen tiamaniere, ke ĝi povas renversiĝi aŭ fali, aŭ ke ĝi almenaŭ ne plu firme staras

agiti: (kvazaŭ)moveti rapide kaj ripete ĉiuflanken (kaj per tio malkvietigi aŭ pripensi tiu(j)n)

redukti: malgrandigi laŭ dimensio aŭ nombro

* "Redukti" ankaŭ estas "malkombini izolante la oksigenojn".

* "Oksigeno" estas kemia elemento, kiu kaŭzas brulon [8 O].

koncentri: densigi en la volumeno

grinci: brui akre, malagrable kaj tre altsonore pro kunfrotiĝo kun alia malmola objekto


metalurgio: industrio celanta elfosadon de minaĵoj kaj purigon, fabrikadon kaj prilaboradon de metaloj

aluminio: arĝentkolora malpeza mola metalo facile kondukanta varmon kaj elektron [13 Al]

asfalto: plej malpeza kaj glua nigra substanco en ŝtonoleo, kiu servas por surkovri stratojn

stano: arĝentkolora metalo uzata ĉefe kiel kunfandotaĵo [50 Sn]

bronzo: miksaĵo de kunfanditaj kupro kaj stano, al kiu oni ofte aldonas alian metalon

gudro: nigra glua substanco el vegetala oleo

gumo: glua suko el iu arbo, kiun oni uzas por glui, briligi, gluecigi, aŭ kiel miksilo inter akvo kaj oleo [la arbo estas Acacia]

lado: plato el iu ajn metalo

perlo: (io kvazaŭ) brilblanka globeto formiĝanta en iuj marbestoj kaj uzata kiel juvelo

plasto: ĉiu substanco el la moderna grupo de la labormaterialoj kapablaj akiri necesan formon sub premo en alta temperaturo, kaj konservi ĝin post malvarmigo

fajenco: (objekto el) speco de glueca knedebla tero, el kiu oni faras potojn

porcelano: (objekto el) kvazaŭfajenco, el kiu oni faras pli malpezajn kaj tre malmole glatajn, ofte delikate blankajn bakitaĵojn ol fajencaĵoj

lako: solvaĵo el glua vegetala suko, uzata por surkovri kaj briligi objektojn

emajlo: malmola vitrosimila kovraĵo, fiksita sur fabrikaĵo (precipe metala) per elektra-kemia procedo aŭ bakado, por protekto aŭ ornamo

* "Emajlo" ankaŭ montras tre malmolan brilan naturan supraĵon de la dentoj.

kartono: (premita paperpasto kiel materialo por) pli-makpli dika paperfolio

lesivo: likvaĵo aŭ pulvoro solvata en akvo por lavi homan haŭton, vestaĵojn, manĝilaron kaj similajn

tinkturo: flueca substanco por kolorigi teksaĵojn aŭ fadenojn per ensorbado

* "Tinkturo" ankaŭ montras solvaĵon de iu substanco en alkoholo.


subtila: tiel delikata kiel distingiga ĝis la eroj

* Gracia (denaska), eleganta (postnaska), subtila (sennaska).

atomo: plej malgranda, supoze nedividebla ero de materio, precipe kemia elemento kiel tia unuo

bloko: peza unupeca maso da materio

* "Bloko" ankaŭ montras kune muntitan aron da aparatpecoj, facile demeteblan kaj anstataŭigeblan.

* "Demeti" estas "forigi de sia loko".

planedo: ĉiela korpo ne memlumanta kaj rondiranta ĉirkaŭ stelo

latitudo: angulo inter iu loko kaj la ekvatoro, kies vertico estas la centro de la tero

longitudo: angulo inter iu kaj difinita ĉefcirkloj ortaj al la ekvatoro

* La dua klarigo de Reta Vortaro ŝajnas malnova kaj evitinda, ĉar ties unuoj estas tute malsamaj ol tiuj de la sistemo pri teraj longitudoj.

geografio: scienco, kiu pritraktas la aspekton de la diversaj regionoj de la tero

kosmo: la ĉielaj korpoj kaj la intera spaco, precipe ekster la tero

roso: guto da vaporo, kiuj dum nokto likviĝas sur la vegetalojn aŭ la teron

ŝaŭmo: amaso da veziketoj formiĝantaj el boligita aŭ ronde forte agitita fluaĵo

inundi: kovri per nenormala superfluo da akvo

plonĝi: lerte sin ĵeti en akvon por naĝi

* "Plonĝi" ankaŭ estas "abrupte kaj krute malsupreniĝi, direktante malsupren la nazon de la flugmaŝino".

rusto: brunruĝa fera oksido, kiu kovras supraĵe la feron aŭ ŝtalon troviĝantan en malseka aero

* "Oksido" estas "ĉiu kombinaĵo de oksigeno kun alia elemento".

flustri: paroli mallaŭte, precipe per sonoj mezaj inter voĉo kaj spiro

susuri: brui malforte kaj iom seke kiel ĉifata papero, silkaĵo, teksaĵo, arbofolioj kaj similaj

cirkvito: la tuto de kondukiloj, aparatoj kaj maŝinoj, tra kiuj trafluas la elektra kurento

elektroniko: tekniko uzanta proprecojn de atomeroj, kiuj kaŭzas elektrajn fenomenojn

cirkelo: ilo kun du moveblaj akse kunigitaj brakoj, uzata por desegni rondojn aŭ mezuri liniojn

pendolo: pezaĵo pendanta de fiksa punkto kaj arke moviĝanta ambaŭflanken laŭ egalaj temperoj

termometro: instrumento por mezuri la gradon de varmo

specimeno: ekzempla kvanto da vendaĵoj aŭ konindaĵoj

modifi: parte ŝanĝi ne tuŝante la esencon

tinti: interfrapiĝante soni per seka sono

zumi: aŭdigi daŭran trembruon

indiki: konigi per montro

lubriki: glitemigi

flagri: rapide ŝanĝi sian aspekton, precipe pri la lumo

popoloj

trupo: agopreta grupo ordigita laŭ difinitaj roloj, precipe tia aro da soldatoj aŭ similaj

* "Trupo" ankaŭ montras fiksitan grupon de artistoj kaj akompanantoj.

regimento: ĉiu plej ĝenerala grupo de armeo

kompanio: (aro da homoj, kvazaŭ) kuniĝo da nepraj personoj kune direktantaj komercan, industrian aŭ militan aferon, aŭ tiu komerca aŭ industria afero mem

* "Kompanio" ankaŭ montras staton de iu akompanata.

pioniro: soldato pretiganta pontojn, vojojn, fosaĵojn kaj ceterajn

* "Pioniro" ankaŭ montras homon, kiu komencas novan aferon pretigante la vojon al novaĵoj.

heroldo: regna militisto aŭ oficisto, kies rolo estas anonci gravaĵojn

gvardio: parto de regimento, komisiita por observi kaj gardi

* "Gvardio" ankaŭ montras plej bonajn regimentojn speciale elektitajn por la gardo de regnestro.

ĝendarmo: polica soldato, ĝenerale rajdanto

oficiro: ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj

* Oni uzas "oficiro" ankaŭ por montri honoran mezrangulon.

generalo: ter- aŭ aer-armea plej alta oficiro

kolonelo: ter- aŭ aer-armea dua plej alta oficiro

leŭtenanto: ter- aŭ aer-armea plej malalta oficiro

trejni: prepari por sporto, batalado k.t.p, ekzercante kaj fortigante

riverenco: respekte ĝentila kliniĝo ĉe la talio por saluti ion

ekipi: provizi per ĉiuj necesaj iloj

porcio: kvanto da manĝaĵo donata al ĉiu persono

manovri: fari laŭcelajn iradojn aŭ movojn por sin aŭ siajn manojn meti en taŭgan aranĝon aŭ lokon

ekspedi: sendi al difinita adreso aŭ loko

rendevuo: interkonsento, laŭ kiu pluraj personoj renkontiĝas en sama loko je sama horo

deĵori: plenumi sian servon laŭ difinita tempo

kompromiti: enmiksi en situacion riskoplenan, precipe por misfamigi ĝin

* "Misfamigi" estas "malfavore diskonatigi".

tragika: terure malfeliĉa

aflikti: meti en preman moralan suferon

fuĝi: eviti (kiel) riskon per forkuro

eskapi: preterpasigi (kiel) danĝeron per forkuro

* Eskapi (tutrajta; jam sukcesi), fuĝi (partorajta; ankoraŭ ne sukcesi), eviti (nenecesrajta; jam sukcesi aŭ ne).


gento: samsanga nacianaro, samtrajta vivaĵaro aŭ tia vivularo

profeto: homo parolanta kaj aganta pro dia komisio

apostolo: ĉiu el la sekvantoj, kiujn Kristo elektis por konigi siajn instruojn al publiko

papo: estro de la roma kaj okcidenta tradicia eklezio

* Iam kaj ie estro de la egiptuja eklezio estas nomata ankaŭ papo.

himno: (teksto de) kantaĵo por honori Dion, diaĵon, heroon, idealon aŭ similan

* "Diaĵo" estas "objekto rigardata kiel dio".

jubileo: festo, per kiu oni solenas la centan, kvindekan aŭ iafoje eĉ la dudek-kvinan datrevenon de iu grava fakto, precipe de solena pekliberigo konsentita de la papo

* "Datreveno" estas "ĉiujara samdata memorigo pri io".

karnavalo: tempo unu kaj duonajn monatojn antaŭ Pasko, dediĉata al amuzaĵoj, aŭ similaj amuzaĵoj sendepende de la tempo

kulto: diservado

* "Diservo" estas "soleno (t.e., solena gravigo) por dio".

inspiri: helpi ekscii (pri ĉio bezona)

majesta: inspiranta admiran respekton per siaj memrespektegaj aspekto kaj manieroj

grandioza: frapante kaj amdmirige granda

* Majesta (denaska), solena (postnaska), grandioza (sennaska).

evento: difinita, sufiĉe grava okazaĵo

riveli: (pri fotografita bildo) videbligi per specialaj kemiaj banoj

* "Riveli" ankaŭ estas "(pri io nekonata aŭ sekreta) malkovri aŭ sciigi".

plago: tutlanda longedaŭra neatendita malfeliĉega okazaĵo (granda kvazaŭ) kaŭzita de Dio kiel puno por la homoj

lojala: aganta laŭ la leĝoj de honoro, sincereco, fideleco kaj dankŝuldo

klopodi: uzi sian kapablon kaj energion poe efektivigi ion per ĉiuspecaj provoj

adori: respektegi kaj honoregi kiel dion, aŭ tiel amegi

bapti: kulte purigi en akvo, precipe en kristanismo kun la donado de aparta nomo

* "Kristanismo" estas "religio de kristanoj".

pia: vive, sincere kaj ame respektoplena al Dio kaj religiaĵoj

proponi: prezenti al ies juĝo aŭ deziro

* Proponi (tutrajta), oferti (partorajta), distribui (nenecesrajta).

svati: peti pri geedziĝo

hazardo: imagita supernatura forto, kiun oni rigardas kiel kaŭzon de la okazaĵoj neantaŭvideblaj kaj sendependaj de nia volo

* "Hazardo" ankaŭ montras favoran aŭ malfavoran okazaĵon kaŭzatan de la hazarda forto.

* Sorto estas eble antaŭvidebla tamen eĉ tiam neevitebla, kiam hazardo estas tute ne antaŭvidebla kaj tial neniel evitebla.

loti: demandi al la sorto pri elekto, decido, destino aŭ disdono

veti: interkonsenti pri monsumo aŭ valoraĵo, ĝenerale ambaŭflanke egala, kiun la malpravanto devos pagi al la pravanto

* "Veti" ankaŭ estas "riski sumon en ludo por ia ludanto, aŭ en konkurado por ia ĉevalo".

populara: facile komprenebla por la popolo, aŭ tiel konata kaj amata de la popolo

aplaŭdi: montri aprobon aŭ aprobi per frapo de la manoj

* Laŭdi (denaska; ŝatante), admiri (postnaska; estimante), aplaŭdi (sennaska; respektante).

bagatelo: afero negrava, ne serioze atentinda, malmultekosta

vanta: nek atentinda nek prizorginda pro sia malgraveco aŭ nedaŭreco

egoisto: persono, kiu serĉas en la vivo nur la propran plezuron aŭ profiton

blasfemi: montri (kiel) malbonon per ofendaj vortoj

humana: posedanta la kompatemon, helpemon, homamon, kiuj estas la plej noblaj kvalitoj de la homo


princo: homo, kiu eble fariĝos la supera regnestro

reĝimo: (iel aranĝita vivmaniero, el higiena aŭ kuracada vidpunkto, kvazaŭ) sistemo, laŭ kiu estas administrata ia organizo, precipe tia politika sistemo por iu ŝtato

* "Reĝimo" ankaŭ montras kondiĉojn de funkciado aŭ funkcimaniero de maŝino, aparato aŭ cirkvito je difinita tempo.

konstitucio: aro da fundamentaj leĝoj, kiuj difinas la formon de politika reĝimo

federacio: ligo, unuiĝo aŭ kungrupiĝo de memstaraj ŝtatoj, societoj aŭ organizoj por komuna celo

kompetenta: sufiĉa solvi ian aferon aŭ plenumi ian taskon aŭ oficon

agento: persono, kiu estas daŭre komisiita de iu por fari ion

ministro: plej supera ĉefo, kiu, estante ano de ŝtata registaro, estras unu el la specialaj administraj fakoj de la ŝtataj aferoj

ministerio: oficistaro dependa je iu ministro kaj zorganta pri unu rega fako, aŭ domego por iliaj oficejoj

ambasadoro: oficiala, plej alta anstataŭanto, konstanta aŭ ne, de iu regno ĉe alia regno

ambasado: ambasadora delegitaro

traktato: traktaĵo aŭ verko, en kiu oni orde kaj metode traktas iun temon

* "Traktato" ankaŭ montras kontrakton internacian.

konsulo: agento komisiita por protekti en fremda lando la aferojn de la samregnanoj

* "Konsulo" ankaŭ montras ĉiun el la du unujaraj regnestroj de la antaŭmezepoka roma respubliko.

civito: memstara urbo, konsiderata kiel politika tuto

* "Civito" ankaŭ montras la tuton de la urbanoj aŭ regnanoj posedantaj la politikajn rajtojn.

disponi: uzi (ĉion) laŭ sia plaĉo

civila: nemilitista, neeklezia aŭ nepolitike privata

parlamento: anstataŭantaro de la regnanoj, kiu, en konstituciaj landoj, faras leĝojn kaj voĉdonas buĝeton

* "Voĉ(don)i" estas "esprimi sian opinion pri decido aŭ elekto".

senato: plej alta leĝofara anaro aŭ supera ĉambro en parlamento

* "Senato" ankaŭ montras romian regantan komitaton el altfamilianoj.

instanco: grado de juĝa povo

* "Instanco" ankaŭ montras aŭtoritaton, kiu posedas juĝan aŭ decidan povon.

asembleo: interkonsiliĝa aŭ leĝofaranta organizo, ne kiel la plenuma instanco

kandidato: homo, kiu fervore celas al ofico, posteno aŭ titolo kaj oficiale konigas sian fervoron

baloti: voĉdoni (per speciala ilo)

* "Baloti" ankaŭ estas "elekti per balotado".

deputi: elekti kaj sendi kiel anstataŭanton en la parlamenton

interpelacio: publika demando farita de deputito en parlamento al ministro por ricevi klarigojn pri la agoj de la registaro

projekto: propono prezentata al instanco aŭ al la publiko kiel plano por efektivigi ideon, aŭ tia ideo mem

* "Projekto" ankaŭ montras tekston proponatan al kompetenta instanco kiel bazon de finfina decido.

* "Projekto" ankaŭ montras la tutan teknikan dokumentaron, kiu entenas precizajn kaj finfinajn decidojn, priskribante la kostojn, tempolimojn kaj konstruon de koncerna produkto por la celo de ties realigo.

iniciati: fariĝi la unua(j) proponanto(j) aŭ faranto(j), aŭ tiel proponi aŭ fari

establi: fondi kaj aranĝi por ke la organizaĵo povu funkcii kaj daŭri

programo: laŭtempa listo de farotaj aferoj

buĝeto: antaŭkalkulo aŭ la tuta sumo de la jaraj en- kaj el-spezoj de ŝtato, urbo, kompanio aŭ privatulo

budĝeto: buĝeto


deci: esti laŭ la sociaj kutimoj, la ĝentilaj moroj kaj la moralaj reguloj

* Konveni (denaska), deci (postnaska), sidi (sennaska).

oratoro: homo, kiu kutimas publike paroladi

* "Oratoro" ankaŭ montras tiun, kiu parolas en la nomo de samranguloj aŭ samfakuloj.

fripono: ruza malhonestulo

flati: provi plaĉi aŭ logi (kvazaŭ) per troaj laŭdoj

avantaĝo: tio, kio donas ian superecon, preferaĵon, superan profiton, aŭ kio enhavas pli grandan utilon aŭ oportunon

konfidenco: sciigo, kiun oni konfidas al iu, kaj kiun li devas teni sekreta

klubo: societo, kiun konsistigas homoj kun komunaj interesoj aŭ okupiĝoj politikaj, sciencaj, artaj, sportaj aŭ ludaj

fuŝi: malbone fari pro senzorgeco

* "Mis-" montras ankaŭ malsukceson de la farado mem, kaj "-aĉ-", pri agoj, montras nur intencan malbonfaradon. Kaj tial oni uzas ankaŭ "fuŝ-" por montri sukcesintan nevolan malbonfaradon (kvankam "mis-" ĝenerale estas sufiĉa eĉ por tiaj).

tumulto: konfuza malorda kaj brua malkvietiĝo de homamaso

sociala: koncernanta la socion aŭ la komunajn nepolitike ekonomiajn interesojn

* Nura "socia" havas ankaŭ la sencon krom "vivanta en socio".

adapti: taŭge aŭ ĝuste kunigi materie al io

provoki: atakece elvoki al batalo, al disputo aŭ ajna reago

* "Reago" estas "returna efiko de io, sur kion io alia agis" aŭ "kemia reakcio".

* "Provoki" ankaŭ estas "kaŭzi per provoko".

ignori: rigardi kiel neatentinda(j)n

neglekti: malzorge flankelasi

aŭdaci: riski fari ion, malgraŭ la danĝeroj aŭ malhelpoj, aŭ eĉ spitante la decon aŭ kutimojn

* Kuraĝa (denaska), aŭdaca (postnaska), brava (sennaska).

insidi: prepari sekretan ruzan kombinaĵon por malutile trompi iun, aŭ tiel trompi

* "Malutila" estas "produktanta domaĝon aŭ difekton".

akuzi: aserti kulpa(j) pri io

kalumnii: mensoge akuzi por malutili al ties honoro aŭ ŝtateco

propagando: klopodado por disvastigi ideon

mistifiki: ŝerci per malgrava trompo, trouzante ties kredemon

proleto: homo, kies nuraj vivrimedoj estas vendo de sia laborforto, ĉu korpa, ĉu spirita

proletario: malnova formo de "proleto"

sindikato: societo de samprofesianoj por defendi siajn interesojn

oponi: kontraŭstari kiel plia kondiĉo

kompensi: nuligi (kvazaŭ) per monsumo aŭ alia avantaĝo, kies valoro estas konsiderebla egali al la suferita perdo

venĝi: teni (kiel) kialon de justa kompensigo kaj plenumi tion

revolucio: subita perforta ŝanĝo en politika reĝimo de iu lando

* "Revolucio" ankaŭ montras subitan gravan ŝnĝiĝon en irado de ia daŭranta afero.

komisaro: tiu, kiu estas komisiita de ŝtato aŭ privata organizo por plenumi specialan nedaŭran funkcion

solidara: akceptinta respondumon pri la ŝuldoj aŭ agoj de alia persono

* "Respondumi" estas "antaŭakcepti porti la sekvojn de iu ago". Kvankam oni uzas ankaŭ "prirespondi", "respondeci", "responsi" (ne en Akademia Vortaro) aŭ eĉ nuran "respondi" por la senco, tiuj estas pli-malpli dubaj escepte de "respondumi".


licenco: tolerata deflankiĝo for de gramatika aŭ poezia regulo

kazo: en multaj lingvoj, ĉiu el la diversaj formoj, kiujn alprenas nomoj laŭ sia rolo gramatika

kontesti: (pri aserto aŭ postulo) diskute malakcepti

denunci: deklari kiel ties krimon aŭ kulpon al juĝisto, aŭtoritatulo aŭ la publika opinio

inspektoro: oficisto komisiita por kontroli la funkciadon de io aŭ la agadon de iu

vipo: batilo konsistanta el ŝnuro aŭ rimeno alligita al ligna tenilo

ekzekuti: leĝe mortigi kiel krimulo(j)n


akcio: atesto pri partopreno en la kapitalo de financa societo

borso: kunveno de komercistoj kaj aliaj personoj, kiuj komercas valorpaperojn aŭ diversajn varojn

* "Borso" ankaŭ montras ejon destinitan por financaj aŭ komercaj hazardaj profitadoj, aŭ operaciojn por tiaj profitadoj.

etato: stato montrata per detalaj nombroj

* La tradukoj de tiu ĉi vorto estas tute konfuzaj, kaj tial ankaŭ klarigoj en vortaroj. Mia klarigo estas plej larĝa, tamen eble plej trafa.

tarifo: difinita prezaro pri komercaĵoj, laboroj, servoj aŭ impostoj

konsumi: malrapide kaj grade neniigi, aŭ tiel manĝi, uzi aŭ senfortigi

kontanta: tuj pagata

debeto: tuto de ĉiuj sumoj ŝulditaj de iu al komercisto

rabato: malpliigo de prezo, konsentita al aĉetanto

komplemento: iu ajn frazrolo rilate al la transverba adjektiv(ec)o, aŭ la frazparto aperanta en tia frazrolo

* "Frazrolo" estas "funkcio de frazparto en la tuta frazo".

* "Komplemento" ankaŭ montras ion kompletigitan.

rento: jara profito pro pruntedonita mono, valorpaperoj aŭ similaj

kredito: (sumo permesita kiel) konfido, kiun ĝuas prunteprenanto aŭ nekontanta aĉetanto pro sia akurateco en pagado de ŝuldoj

* "Kredito" ankaŭ montras tiun parton de kaslibro de komercisto aŭ bankmastro, en kiun li enskribas la sumojn, kiujn li ŝuldas al kliento.

brokanti: aĉeti kaj revendi kiel jam uzita(j)n aĵo(j)n, aŭ tiel komerci

amatoro: tiu, kiu amas kaj kolektas belartaĵojn aŭ kuriozajojn, aŭ kiu sin okupas pri arto aŭ scienco neprofesie kaj celante nur sian plezuron

pensio: sumo ĉiujare pagata al eksiĝinta oficisto aŭ servisto, kiam li atingis difinitan aĝon kaj servis dum difinita nombro da jaroj

emerito: ekslaboristo ricevanta pension

deponi: konfidi kiel kiel gardotan multvaloraĵon

enketo: juĝa aŭ oficiala esploro

* "Enketo" ankaŭ montras metodan esploron pri ia okazaĵo aŭ opinio.

katalogo: listo de specoj de objektoj en iu loko

kupono: bileto, detranĉite de valorpapero, rajtiganta la havanton ricevi difinitan profiton ĉe iu bankmastro

* "Kupono" ankaŭ montras bileton, kiu, detranĉite de registro, rajtiganta la havanton okupi lokon en teatro k.t.p.

* "Registro" montras "libro, kajero, paĝo aŭ listo, en kiu oni registras".

liveri: transdoni en ies posedon, aŭ tiel havigi

turismo: vojaĝado aŭ ekskursado por plezuro aŭ sporto

turisto: homo vojaĝanta por plezuro aŭ sporto

asisti: helpi ĉeestante pro ofica devo

barbiro: tiu, kiu profesie barbon razas aŭ tondas, harojn tondas kaj kombas

balo: kunveno, en kiu oni dancas

doto: havaĵo, kiun edzino havigas per la edziĝo al sia edzo, aŭ edzo al sia edzino

inventi: krei aŭ elpensi kiel nova(j)n en la kampo de tekniko per la forto de la spirito


Nun, vi tiel travidis la tutan BRO, la 2426 vortojn, kiuj kovras 9 dekonojn el ĉiu ĝenerala skribaĵo, kaj tute same kovros 9 dekonojn de io, kion ajn vi volas esprimi. Por la restanta dekono, probable konsistanta el tute fakaj vortoj, kiom vi vezonas tiajn, plu vidu la reston de Akademia Vortaro.