Kial Esperanto?

La angla estas neperfekta lingvo pro ties tute fiksita vortordo, kiu forigas ian ajn nuancon. Por reakiri la nuancon, anglolingvuloj uzas tonojn, bildojn kaj muzikojn en parolo (tiajn oni povas nomi samspertigilo), kaj diversdevenajn samsencajn vortojn en skribo (tiajn oni povas nomi samsciigilo). Sed, la helpiloj fine klasifikas la lingvulojn sub samsperteco kaj samscieco; tiel la angla funkcias kiel lingvo ne internacia, sed disnacia, aŭ almenaŭ disfaka.

Ties internacieco estas tial nur ŝajna, jam donita antaŭ ol uzo de la lingvo, fare de internacieco de samsperteco kaj samscieco mem. Tio estas, la angla (mem) neniom estas internacia inter malsamaj spertoj kaj scioj (anglolingvuloj devas resperti kaj relerni per si mem, por kompreni tiajn internaciaĵojn); ĝi eĉ baras transfakan internaciecon per samvortoj pli-malpli alisencigitaj diverse laŭ fakoj.


La kiel eble plej liberigita vortordo de Esperanto lasas la nuancojn senŝanĝe. Por tio ĝi neniom bezonas neskribeblajn tonojn, bildojn nek muzikojn en parolo, nek samsencajn vortojn por eviti tedigan sinsekvon de samtonaj frazoj en skribo; tio eĉ ebligas fari la frazstilojn de parolo kaj skribo tute samaj.

Tamen, plejmulte da Esperantistoj ĝis nun nur ĉesis la anglan, probable celante anstataŭigi ĝin per Esperanto, kvankam eĉ pro tio la esenco de Esperanto neniom mortis. Tion kaŭzas, parte ke ili miskomprenis Esperanton kiel la lingvon universalan, la solan lingvon por la venonta homaro, anstataŭ kiel la lingvon internacian, nur helpan lingvon inter la aliaj lingvoj, kaj parte ke Esperanto estas for supera al la aliaj lingvoj, pro kio ne nur popoloj sed eĉ lingvistoj ne povis rimarki la superecon ĝuste.

Pri la unua kialo, mi opinias, la internacia helpa lingvo estu ĝuste kvazaŭ la klerigaj lingvoj, kiujn oni lernas krom sia denaska lingvo. Kleriga lingvo postulas zorgon plian ol la denaska, aŭ ĝi ne povas bone klerigi. Ankaŭ vera internacia lingvo postulu saman zorgon por internaciigi onin trans ilia ĉiutaga nacieco. Sed, tiajn zorgopostulajn lingvojn oni ne povas uzi ĉiutage, ĝis ili nuligos la klerigecon kaj veran internaciecon, nur kiuj ĉiam postulas tian plian zorgon. Tial, por trateni la veran internaciecon kaj klerigecon, oni ne uzu Esperanton kiel la lingvon universalan, ĉiutagan anstataŭi la anglan kaj la aliajn lingvojn, sed nur kiel la lingvon internacian, klerigan helpi iun ajn alian lingvon, eĉ la anglan.

Pri la dua kialo, mi mem klarigas sube.

Kial Esperanto tenas la supersignajn literojn?

Iuj kritikas, ke la supersignaj literoj estu nenecesaj. Sed, kiel ni povas forigi ilin?


Uzi Q, W, X kaj Y klasifikas la lingvulojn sub samscieco.

La sonoj por la literoj ne estas fiksitaj, kaj ofte anstataŭigeblaj per alia litero. Tia ĉi malfikseco kaŭzas saman sekvon kiel samsencaj vortoj.


Senigi la sonojn mem faras silabojn de Esperanto malfermemaj.

La gramatiko de lingvo, kies silabo ĉiam estas malferma, certe fariĝas tre malsimpla (la simplecon de la japana okazigis la uzo de ideografio, kiu tamen ankaŭ enportis treege multajn samsonajn vortojn, kiujn sekvas klasifiko sub samscieco).


Uzi anstataŭajn literparojn tedigas la legadon per tro multaj aperoj de la parsigna litero.

Tian tedigecon eble oni plibonigus, aŭ per anstataŭigi tian vorton mem alterne per aliaj, kiuj ne enhavas tiajn literparojn, tiam ili fine fariĝus samsencaj; aŭ nur per eme eviti tiajn, tiam silaboj fine fariĝus malfermemaj.


Tiel, Esperanto "nepre" bezonas la supersignajn literojn, por trateni la plejliberan vortordon.

Kial adjektivo de Esperanto havas pluralon?

Pluralo montras lokon trans spaco kaj tempo, kiam singularo lokon en iu spaco kaj tempo (tiel la lingvo, kiu havas pluralon, povas montri spacon hierarkie). Sed, adjektivo ĉiam funkcias kiel plidetaligilo, tial ĝi mem emas resti singulara. Por eviti tion, senplurala lingvo devas hierarkiigi spacon plidetaligante la verbon, kio eble naskos verbajn idiotismojn, kiujn sekvas klasifiko sub samscieco.


Rilate tion, verbo aldonas staton al loko, laŭ hierarkio de tempo, kiom la lingvo havas la funkcion. Se la lingvo ne havas la funkcion, ĝi devas hierarkiigi tempon plidetaligante la substantivojn, kio eble naskos substantivajn idiotismojn, ankaŭ kiujn sekvas klasifiko sub samscieco.

Kial Esperanto havas akuzativon?

Akuzativo ŝanĝas la substantivon en adverbon nur por la verbo. Ankaŭ subjekto estas tia, kvankam ĝi ne havas specialan signon, ĉar ĝi estas plej ĉiama kaj unua en la propozicio.

Adverbo mem determinas ankaŭ alian determinigilon, kiam prepoziciaĵo ankaŭ alian substantivon, dum la subjekto kaj akuzativo nur la verbon. Tiel ĉiu propozicio de Esperanto konsistas nur el la verbo kaj ties triklasaj adverbecaĵoj, kio estas la supera rimedo por kiel eble plej liberigi vortordon.

Se adjektivo ne havus akuzativon, ĝi rompus la triklasigon kaj la liberecon de vortordo.

Kial "de" de Esperanto respondas al "of", "from" kaj "by" de la angla?

La distingado de la tri en la angla devenas de ties fiksita vortordo. Oni povas plidetaligi la tri kiel "A been of B", "A given from B" kaj "A done by B", kaj la angla ne havas la solan formon por "be", "give" kaj "do", kio faris la lingvulojn zorgemaj pri la distingado. Por Esperanto tia distingado estu troe nenecesa, ĉar la distingado inter "estiginto", "doninto" kaj "farinto" estas neniom gramatika, sed nur kunteksta. Enporti tian troe nenecesan distingadon kaŭzas nur klasifikon sub samscieco.

Kial Esperanto havas inmontrilon?

Substantivo de Esperanto estas ne rekta, sed nur rolaluda, kiu postulas la tutan respondecon de la rolulo. Se oni postulas nur duonan respondecon, li montras tion per la inmontrilo, tio estas, la inmontrilo plivere montras la plian zorgon de la nominto al la nomito.


Tio eble malplaĉas al virinoj, kiom ili postulas interseksan egalecon, sed, mi opinias, alivortigon sekvos nenio, ĉar ankaŭ al tial farotaj vortoj pli-malpli baldaŭ viroj donos la saman nuancon. Tia rimedo neniom povas solvi la malegalecon, sed nur tion kaŝas, kio estu malpli bona stato, nur donante al la lingvo plian klasifikon sub samscieco.

Oni postulas duonan respondecon, ĉar ŝi havu jam aliajn, kaj la sumo de la respondecoj, parte al oni, reste al la aliaj, estu egala al tiu de viro. Sed iuj virinoj diras, ke ne. Tiam, mi nur povas opinii, la malegaleco devenu de la socio, ne de la lingvo, aŭ devenu de misdifino pri egaleco mem.

Iel ajn, almenaŭ oni atentu, ke ignori la seksajn diferencojn tute egalas ignori la diferencojn lingvajn kaj naciajn, kio kondukas Esperanton al la lingvo universala.