"助川滋之", tiu ĉi estas mia denaska nomo ("助川" estas la familinomo). La nomo, mirinde kaj feliĉe, estis tre utila por analizi ne nur diversan mirindaĵon sed ankaŭ ian ajn imagaĵon faritan de homoj. Mi ankoraŭ ne scias, kial la nomo estas tiel utila, sed iel ajn efektive tiel. Ĉar mi kredas, ke la nomo estos tre utila ankaŭ por aliaj, kiuj volas analizi tiajn, mi raportas pri tio kiel eble plej detale.


Oni povas legi "助" kiel "月ノ力", "la forto de la luno", kaj tiam "川" montru plian kaj malplian etendiĝojn de la mara akvo, tio estas, "la forto de la luno" signifas la tirforton de la luno precipe al la tera maro. Vi eble povas rigardi la forton ankaŭ kiel lunlumon, kvankam la kompreno ŝajnas ofte neproduktema.


"玄" mem signifas: 1. nigro. 2. profundeco (kiel sekreta mistero) 3. (de Laozio (老子)) virina seksorgano kiel profunda nigra en/el-irejo.

"滋" konsistas el "シ" (en la ĉina ideografio tiu ĉi peco montras akvon) kaj du "玄". La plej baza kompreno estu rigardi "シ" kaj la maldekstran "玄" kiel "sekretigi plie per haroj" la virinan seksorganon montratan per la dekstra "玄", ĉar tio tre ĝuste respondas al mia speciala korpa karaktero, kiu estas, ke mi probable estas falsa viro pro denaska ŝveliĝo de la surrenoj, ekster ekzisto de la du testikoj (ĉiu el kiuj certe havas la surtestikon kaj spermotubon certigite per palpa serĉado, kvankam kiuj, la testikoj, ambaŭ ankaŭ estas tro strange formaj kaj tro malgrandaj; unu estas duona grando kaj la alia estas tute plata. Tio dubigas, ĉu tiuj estas nuraj karnomasoj jam trovitaj ĉe kelkaj ekzemploj da tiukaŭzaj falsaj viroj, kvankam mi ankoraŭ ne povis trovi tian kun la surtestiko kaj spermotubo). Tiam "之" (la tradicia signifo estas "tiu ĉi") estu la enkorpaj partoj de virina seksorgano. Kvankam la sono de "之" estas "juki", kiu japane signifas neĝon, oni neniom povas rigardi tiun kiel blankon ("しろ" japane), ĉar "之" estas post "滋" kaj japane "うしろ" signifas "post", kaj tiam "之" ankaŭ estu "うしろ", sed "之" enhavas "ウ" kiel la alia japana litero de "う", kaj tiam "しろ" nur respondas al la alia parto de "之", tio estas, "之" mem ne povas respondi al "しろ" ĉar tiu jam enhavas la vorton (tial oni rigardu "之" ankaŭ kiel neĝon sed nur falantan, kiu tiam estas travideble senkolora). Anstataŭe, la maldekstra "玄" povas signifi la blankon, ĉar oni iamaniere povas kompreni "nigro de nigro" kiel blankon (tio malpermesas rigardi la "シ" de "滋" kiel blankon); io samtempe nigra kaj blanka estu blindiga lumo sola, kio pli certigas, ke oni rigardu la maldekstran "玄" kiel sekretigon (eble metafore ankaŭ kiel sanktan armaĵon).


Falsa viro, virina falsa hermafrodito kiel la konciza medicina fakvorto, estas denaska malsano de virino, kies ŝajno per la malsano fariĝas kvazaŭvira. Kiel de ŝveliĝo de la surrenoj, pro kies troa surrena virhormono, unue ŝi certe fariĝas tuthaŭte nigreca (pro troa gvidhormono al la surrenoj), kaj multhara precipe sur la partoj, kiuj entenas plian grason ĉe normala virino. Due, ofte ŝia vulvo fermiĝas lasante la klitoron pli-malpli ŝveliĝintan kvazaŭ monergrandan butonon, aŭ malofte tre ŝveliĝintan eĉ kvazaŭ penison (tiam la fermiĝinta vulvo kovras tiun kvazaŭ testika sako). Ŝi estas ne grasema eĉ ĉe la mamoj, tial ŝia tuta ŝajno estas kvazaŭ multhara knabo pli ol normala virino (troa surrena virhormono haltigas kreskadon de la ovoj, nur kiuj sekrecius virinhormonojn), kvankam la ŝultroj kaj ostkuniĝoj estas ankoraŭ tiuj de virino (ŝia vireco, aŭ pliĝuste knabeco, restas nur ŝajna, kaj oni povas kompreni la aliajn partojn kiel tiujn de virino, kiun ankoraŭ ne influas virinhormonoj).

Min oni povas imagi kiel la plej gravan okazon de la malsano kun la kvazaŭpenise ŝveliĝinta klitoro kaj la fermiĝinta vulvo kovranta ankaŭ la klitoron kvazaŭ testika sako, ekster la du (probable kvazaŭ) testikoj (kies devenon mi ne povis trovi en la klarigo pri la malsano). Mi ne havas la prostaton, mia anuso malfermiĝas ĉe la loko por la vagino, kaj mia muko estas malpli sufiĉa, ĉar virina korpo atendas virinhormonojn por teni ĝustigitan mukon.

La akuŝkuracisto rigardis min kiel viron, tiel mia oficiala sekso estas viro. Oni vartis min kiel knabon kun du maljunaj fratoj, tiel mi plejofte ludis kun knaboj je knabaĵoj. Mi preskaŭ neniom scias pri knabinaĵoj (mi ankaŭ pensis, ke knabinaj vestoj estis malsaĝe sovaĝaj, ĝis mi ekscias ties funkciecon plejĝustigitan laŭ virinkorpe propraj formo kaj movo, kiujn mi ekkonis unuafoje per mia mem korpo), kaj tial tre malofte ludis kun knabinoj. Animacioj, bildrakontoj (t.e., mangaoj) kaj aliaj skribaĵoj "por knabo" plaĉas al mi, kiam "por knabino" ne kaj tial mi eĉ evitis tiajn (nur "ankaŭ por knabo" trafis min), kvankam poste mi trovis, ke ne "por knabo" sed "kun knaboj" plezurigis min.

Mi per si mem trovis, ke mi probable estas virino, en la tridek-kvina jaro de la naskiĝo. Tio iom turnigis mian atenton al virinoj (antaŭ tio, ili estis loĝantoj sur alia nekonata kaj neinteresiga planedo por mi, tio estas, mi preskaŭ neniom atentis ilin), kvankam mi ankoraŭ preskaŭ neniom scias pri knabinaĵoj kaj ankaŭ pri virinaĵoj (ĉar por mi denaske viroj estas ĉarmaj, precipe sekse, kaj neniom virinoj, tial mi rigardis min kiel viran samseksamanton).

Mi baldaŭ de tiam ankaŭ trovis, ke la virinoj en kreaĵoj de viroj estas viroj inkorpaj, ĉar ankaŭ ili estas ĉarmaj al mi same kiel efektivaj viroj, sed mi povis trovi neniom da iliaj tiel ĉarmaj ecoj en efektivaj virinoj ankoraŭ. Viroj miskomprenos, kiaj estas virinoj, dum tiaj falsaj virinoj kondukas ilin, kaj tio eble fermos ilin en nura fantazio: tio ĉi estas la plejĉefa kialo de mia verkado, per la japana aŭ Esperanto, kvankam mi ofte hezitas pro mia nesciado pri efektivaj virinoj, tial la dua plejĉefa celo estas mezuri efektivajn virinojn per la verkado. Rekrei tiajn falsajn virinojn laŭ la virina spirito anstataŭ la originala vira spirito: tiu ĉi strategio plenumos ambaŭ (nur imiti efektivajn virinojn neniom plaĉas al mi, tial mia "virina" spirito restu nur instinkta (kio estu tre utila mezuri la virinecon instinktan aŭ ne, t.e., plejofte deviran), kvankam eĉ tio, ĉu la "mia" estas certe "virina" aŭ ne, neniom interesas min mem; tamen, se mia spirito estus nur vira, tiu estus ankoraŭ utila kiel unu ekzemplo de viraj samseksamantoj).

Mienoj de viroj estas misteraj por mi, tio estas, mi neniel povas ekkoni la kialon de la mienoj, kiam mi momente ekkonas la kialon de la mienoj de virinoj (probable pro sameco de la vizaĝaj muskolmovoj, almenaŭ tiom antaŭkonscie kaj neeviteble mi ekkonas). Tial al mi ĉiam mienoj de viroj ŝajnas anĝele puraj (kiaj faras min ĝojige aŭ malĝojige facile maltrankvila), kiam tiuj de virinoj pli-malpli nurhome nepuraj (kiaj por mi estas banalaj sed samtempe ankaŭ trankviligaj). Mi ĝuas ne nur vidi virojn, sed ankaŭ tuŝi, kiam vidi aŭ tuŝi virinojn kaŭzas neniajn plezuron kaj malplezuron por mi. Almenaŭ tiuj du ŝajnas denaskaj, kaj tial instinktaj.

Mi ankaŭ jam trovis, danke al la trovo, ke mi probable estas virino anstataŭ viro, kaj al la ekatentado efektivajn virinojn, por certigi tion traobservinte ĉefe min mem kaj plie iom da efektivaj virinoj, ke virinoj uzas ĉefe ambaŭflankajn muskolojn, kiam viroj vertikale centrajn. Tio plie konjektigas, ke ankaŭ iliaj cerboj tiel funkciu, ĉar la diferenco estas trovebla precipe ĉe la muskoloj movataj pli-malpli de la volo (kio ankaŭ konjektigas, ke interŝanĝigo de la korpoj intersekse neniam estu ebla, ĉar tiam ili devus interŝanĝi ankaŭ la cerbon en aliseksan, aŭ iliaj muskolmovoj kaj cerbofunkcioj restus tiuj de la denaska sekso malgraŭ la aliseksa ŝajno (antaŭ tio, perfekta interŝanĝigo sendube estas neebla pro la seksdiferenco de la genoj)). Tio diferencigu ankaŭ la voĉfaradon, ĉar, laŭ mia observo, por spiri virinoj uzas ĉefe la ambaŭajn brustomuskolojn, kiam viroj la ventromuskolojn; atentu, tio ĉi diferencigu ne la skalon sed la moduladon. Tiu ĉi seksdiferenco pri la ĉefaj muskoloj ankoraŭ preskaŭ nekonata ŝajnas la plejbaza kaj plejĉiutaga, kaj probable traviva, plie ol la aliaj jam famaj. Ĝojo vidi kaj tuŝi aliseksulojn kredeble bazas rekte sur tio, ĉar tia mistera nesolvebla nekomprenebleco permesas revi plej grandan aŭ diversan eblecon, t.e., puran fantazion tre facile kredeblan.

Pri la supra lasta kialo, t.e., revi eblecon, viroj ŝajnas preferanta plej grandan evitante plej diversan, kiam virinoj tute kontraŭe; se efektive tiel, ankaŭ la kialo devenu de la seksdiferenco pri la ĉefaj muskoloj. Iel ajn, precipe viroj atentu, ke amo de virinoj al viroj plejofte montros sin kiel revon por plia diverseco, alivorte, por plejmodera infanvartado. Laŭ mia observo, almenaŭ min mem, virina moraleco devenas de tio, ke ŝi instinkte devas esti bona pramodelo, kiun ŝia infano imitos kiel la bazo por si mem. Ŝi hontas nur ion ajn nekonatan, ĉar tio eble rompas ŝian bonan pramodelecon (tio ĉi klarigas, kial virinoj tiel zorgas pri sia ŝajno; ia ajn ŝajno estu finfine bonvena (kiom la cirkonstanco permesas), sed almenaŭ ŝi devas esti trasciinta tiun ĝis ŝi senpene povas antaŭvidi la efikojn de la montro; nur kiam ne, ŝi hontas kaj evitas tian). Infanoj estu diversaj laŭ sia naturo, kiujn por varti, revi deversan eblecon estu tre utile kaj eĉ nepre. Iel ajn, revi plej grandan eblecon finfine apartenas al deziroj de la revanto mem, kiam revi plej diversan eblecon apartenas al la espero por modera kunvivado, simbole kiel plejmodera infanvartado.

Virinoj pensas ekstere, kiam viroj interne. Por virino, aranĝado de siaj ŝajno, ĉambro, domo kaj ĉirkaŭaĵoj estas ne la rezultoj de la internaj pensadoj, sed la pensadoj mem, tio estas, virinoj pensas per aranĝado de eksteraĵoj. Ankaŭ mi, infantempe bezonis eksteraĵojn por pensi, kaj eĉ nun la vortoj por pensi estas klare imagataj en la kapo kvazaŭ efektivaj eksteraĵoj, aŭ ĉi tiel klare skribataj. Tial mi ne povas kompreni la internan mallumon, kiun viroj ofte konfesas, kaj mi eĉ dubas, ĉu tiu nur montrus ilian nesufiĉan kapblon de lingvouzado. Ĉe virinoj, almenaŭ ĉe mi, tiaj klare devenas de la organoj, sensoj aŭ atomosfero, ĉiuj ajn kiel eksteraj; mia interno ŝajnas tute malplena, kvazaŭ la centro de ciklono (kvankam la malmola centra akso de viro, instinkte tiel sentata de mi, estas pli ege kaj ofte ankaŭ sekse ĉarma al mi, ol tia centra malpleneco). Por viroj, tio signifas, ke ankaŭ la seksdeziro de virinoj devenas de io ekstera, kiam tiu de viroj, probable, devenas de io interna. Pro tio, eĉ plej seksvolupta virino sendube havas ankaŭ interne tute senseksvoluptan tempon (aŭ mi eble diru, ke virinoj senpene povas tute forgesi sian seksdeziron laŭ cirkonstancoj, eĉ kiom ŝi bezonas daŭran penegon por reaktivigi ĝin; viroj ankaŭ atentu, ke la muskoloj de virinoj estas malfacile (mal)varmigeblaj, kiam tre facile tiuj de viroj), kiam eĉ plej ĉasta viro ĉiam suferas la internan seksinstinkton.

Iel ajn, antaŭ ĉio viroj atentu, ke multe da virinoj, laŭ mia observo, neniom interesas tiajn aferojn kaj senzorge (aŭ celante gajni amon de viroj) tre facile nur transrespondas senŝanĝe teoriojn kaj konjektojn fare de viroj. Ankaŭ mi mem, bezonis tre multajn jarojn eĉ por dubi, ĉu mi estas virino (tio estas, tiom mi neniom interesis virinojn), kaj dum la tempo ankaŭ mi same tute sendube kredis pri tiaj teorioj kaj konjektoj fare de viroj (eĉ nun mi plejofte kredos, ke tiujn viroj faris pro zorgo por virinoj, eĉ kiam la viroj "konfuze" kredis, ke ili faras tiujn intencante malbonon al virinoj).

Pri tia seksdiferenco trovebla en frazaranĝmaniero, vidu la komentarion pri "La tago reveni al la maro".


"Probable" estas virino? Jes, ĉar mi ankoraŭ ne ekzamenigas tion al kuracisto; pliprecize, mi jam unufoje provis, sed la kuracisto traktis tion tute ne serioze, per kio mi tuj komprenis, ke la sorto ne permesas tian, kaj tial mi ne plu provas. Atentu, se mi trovigus al kuracisto, ke mi estas virino kiel falsa viro, mi kaj li devus ĝuste virinigi min, sed tio rompus la respondecon inter mi mem kaj mia nomo. Mia nomo, same kiel Esperanto mem, postulas amaran racion por la homaro, kiu nun preferas dolĉan fantazion, aŭ eĉ malracion, ol tia amara racio, kvankam la prefero kondukos ilin al pereo. Tiel mia nomo kaj la ekzisto, kun Esperanto, portas la plejgravan sorton, kiu preparis tiujn kiel la simbolon de amara racio, kaj ankaŭ kiel la rimedon por akirigi tiun al la homaro. Tio signifas, ke mi, kaj ankaŭ Esperanto, devas esti kiel eble plej racia eĉ kiel amara, kaj mia plibona viriniĝo, t.e. pliklara dolĉiĝo, estu nura kaj eĉ peka kontraŭirado kontraŭ la sorto.

Oni eble diras, ke tia sorto mem jam estu nura dolĉa fantazio nur mia. Sed, mi opinias, almenaŭ nun nur la teorio klarigas la mirindaĵon ĉirkaŭ mi, kaj tio ŝajnas sufiĉe merita provi, ĉar tio ankaŭ eble montros novan vivmanieron por la homaro, kiu provos trairi tra tiu ĉi kvazaŭfino de la homaro kaj eĉ de la mondo.


Ankaŭ rigardi "滋" kiel paron da turoj aŭ io simila (ia ajn kiel simbolo de vireco) estas vaste troveble, kvankam preskaŭ ĉiu okazo ŝajnas finiĝinta per ĉies pereo; tiel ĉi-kompreno ŝajnas tro danĝera kaj tial evitenda.

Nun ankaŭ kaj tago post tago plivaste troveble estas rigardi "滋" kiel paron da virinoj. Se la virineco devenas de viroj, tio estas, kiel falsa virineco farita de viroj nur por viroj, ankaŭ tio eblas tro danĝera kaj evitenda, ĉar tia virineco bazas sur vira instinkta principo, anstataŭ vere virina, kaj tial estu nura aliesprimo de la turo. Tamen, tio ĉi ŝajnas bezonanta plian observon por juĝi. Ia ajn, mi povas certe averti, ke evitu ion ajn plidolĉan, kiu probable kondukos vin plie al pereo (la mondo mem kredeble fariĝos pliamara tago post tago, tiam tia koro malplifortigita per dolĉo certe plisuferos. Tial elektu nur tian dolĉon, kiu plifortigos vian koron, kvankam amara racio ĉiam estu plibona ol ia ajn dolĉo, por travivi tra tiel pliamariĝanta mondo).