Esperanto estas la raciiga lingvo, ĉar ties klerigeco bazas sur ties kiel eble pleja racieco. Kaj nun, la homaro ekhavis kvazaŭdian forton, per kiu ne nur malraciulo sed eĉ senraciulo povas pereigi la mondon; tro danĝera stato, ĝis ĉiu ajn homo ekhavos plenan racion. Tio signifas, ke lerni Esperanton nun ekestis la unua devo por ĉiu homo, ĉar iu ajn raciulo neniom malamu la plejracian lingvon, kaj pli-malpli baldaŭ eĉ amu ĝin pro ĝia plejracieco. Sed, ankaŭ pro la plejracieco, la lingvon senraciuloj ne interesos, kaj malraciuloj eĉ malamos. Tial, sube mi klarigas, kio estas racio, kiel ŝtuparo ĝis la plejracieco de Esperanto.

La teorio

Racio nur konjektigas al oni la eksteraĵojn, kiuj ĉiam restas nevideblaj al racio, en kiu la eksteraĵoj aperas nur kiel Diaj vidaĵoj, nur per kiuj ankaŭ al oni, kaj tiel ankaŭ inter oni. Io identigebla kun la eksteraĵo nur per konjekto estas vorto. Tio estas, Diaj vidaĵoj estas la mondo, nur per vortoj analizita, rekomponita kaj ordigita. Tia mondo, farita nur per konjekto, estas universala kaj ĉiesa, alivorte, ĉioscia, ĉar ĝi povas esti ĉiel ajn, kaj ĉiopova, ĉar ĝi povas esti ĉia ajn. Tio signifas, ke iu ajn esto estas ĝia parto: ĝi estas la universala ordo, nur kiu ebligas rilatigeblecon inter ĉiuj estoj.


Tiu, kiu ebligas ankaŭ al oni havi Diajn vidaĵojn, estas la lingvo perfekta, kies ĉiun identecon al la eksteraĵo determinas nur konjekto, kia povas esti nur artefarite (tiu neniom estu pure matematika lingvo, kies identecon al la eksteraĵo, t.e., matematiko mem, determinas neniom konjekto). La lingvo estu ankaŭ racio mem, kies ĉiosuperecon oni povas kompreni nur per praktiko, ĉar la ĉiosupereco estas nur konjektebla, tio estas, neniel videbla; senpraktike ĝi ŝajnu nur io banala pro ties ĉieleco kaj ĉiaeco. La lingvo estas tiom senĉarma, kiom ĝi logas nur racion mem. Sed, tiam, kiel neraciuloj povas ekvoli lerni ĝin? Nur per difavoro, neniel akirebla sed nur gajnebla.

La historio

Difavoro jam estas problemo de religioj, tial ni nun devas analizi kristanismon, ĉar nur ĝi estas la religio, kiu gajnis eblecon klarigi la rilaton inter racio kaj difavoro.


Kristo estas tiu, kies ekzisto estas difavoro mem. Li, Jesuo, mortis sur la kruco, ĉar difavoro distribuas sin mem al ĉiu, kaj Dio lin revivigis, ĉar difavoro neniom malmultiĝas per la distribuo, sed eĉ plimultiĝas precipe per tio.

Racion, kiel jam dirite, oni povas akiri nur per racio mem. Per la aliaj, t.e., ĉiuj ajn deziroj, oni povas akiri nur ion alian laŭ la deziro, ĉar ĉiu deziro havas sian mem celon, kiu ĉiam estu io alia ol racio. Ja, ĉiu deziro havas sian mem celon, kiu ĉiam estu io alia ol tiu de la deziranto mem, tio estas, tiam la deziroj mem movas lin kiel sia ilo, neglektante lian mem celon. Kiam li rimarkas tion, li ekvolas fari sin mem efektiva, kio estas la komenco de racio, kiel sinobjektivigo per sinekzameno.

La rimarkadon okazigas nur difavoro, kio signifas, ke la efektiviginda memo egalas al tiu, kies ekzisto estas difavoro mem, ĉar la okaziga difavoro estu voko de ĝi, kiel ĝia distribuo, ke efektivigu ĝin mem. Difavoro mem estas nekonebla eksteraĵo, tial la peno efektivigi ĝin eblas nur per konjekto, kio tute egalas al raciiĝo, sed ankoraŭ nur memkaŭza.


Raciiĝon nur memkaŭzan sekvas organizado nur per hierarkio, kaj fakte tia estis la komenca kristanismo. Kial Dio revivigis Jesuon? Ne nur por pruvi la senmortecon de difavoro, sed ankaŭ por montri la pliigeblecon per distribuo, tio estas, memo estu efektiviginda ne nur por si mem, sed ankaŭ por iu ajn alia. Ankaŭ la memo de ĉiu alia estas nekonebla eksteraĵo, tial oni povas konsideri ĝin kiel Dion mem, ĉar ĝi okazigas distribuon de difavoro. Interobjektivigo per interekzameno estas la leĝoj, ĝuste raciigaj nur kiam ilin donis Dio mem per siaj profetoj, ĉar oni povas fari leĝon ankaŭ pro deziroj. Oni povas distingi la du specojn per nekonebleco de la kialo, kiun nur la Didevenaj havas, ĉar nur tiaj onin konjektigas. Tiaj Didevenaj leĝoj estas tiu, kies ekzisto estas difavoro mem, kio estas, probable, la principo de islamo.


La frumoderna kristanismo ŝajnas pli-malpli islama, ĉar ĝi kaŭzis la raciigajn movadojn de Eŭropo, anstataŭ la malnova raciiĝo. Kiel ĝi pelis tion, forte tenante la kredon, ke nur Kristo estu tiu, kies ekzisto estas difavoro mem?

La ŝlosilo estis ŝanĝi matematikon en teologion, konsiderante pluralon kiel difavoraĵon, kiel pliaĵon de la ideo laŭ la ideismo de Platono. Tio ebligis konsideri ankaŭ sciencon kiel aron de la leĝoj kiel difavoraĵoj, kie Dio mem konjektigas sin ne kiel la memon de ĉiu alia, sed nur kiel la ideon de ĉiu alia ekzisto.

Sed, ideo devas esti tiu, kiun oni povas rimarki nur per konjekto, tial oni ne povas diri, ke la pluralo certe montras nur la simplan pliaĵon; eble, sed nenial certe. Tiam oni povas konsideri la pluralon nur kiel ties eblan diversecon, kiu pliprofundigas la ekzaktecon de la konjekto. Tio signifu, ke la pluralo estas ŝanco, per kiu difavoro ebligas sin efektivigi. Difavoraĵo, tiam, estu rimarkado al la nevideble interna matematika formulo, nur kiu kaŭzas la senton de pluraleco. Scienco estu apliko de la formulo al la eksteraĵoj, kio estas distribuo de difavoro. Tia distribuo ne povas esti leĝo, sed eŭkaristio, kiu helpas la eksteraĵojn okazigi ties distribuon de difavoro.

La perspektivo

Nun, jam ni povas rimarki, ke la problemo plej esenca, eble de la komenco de la homara historio, kuŝas inter raciigo (la Didevenaj leĝoj) kaj raciiĝo (Kristo kiel la "vivanta" difavoro).


Ankaŭ la angla estas esence raciiga, sed senhierarkie. Pro tio, la raciiĝo de la lingvulo ĝenerale devenas de religioj, sed ne ĉiam, kaj eĉ la religio eble funkcias kiel nur raciigilo (tia troa raciigo, precipe kiam per hierarkiigo anstataŭ hierarkiiĝo, ofte okazigas problemojn de dezirego perforte regi la aliajn). Anglujo ŝajnas hierarkia, tamen la eco probable devenu de alilingveco. Usono estas neniom hierarkia, eĉ usonanoj ŝajnas malami ian ajn hierarkion.

La japana estas hierarkia, precipe ĉe ties sistemo pri respektado, eĉ kiom japanoj malamas ian ajn raciigon (kaj anstataŭe certe amas raciiĝon), pro kio iliaj raciigoj, eĉ nepraj, preskaŭ ĉiam estas plenumataj tute malĝuste: troege, nesufiĉege, aŭ misdirektegite.

Tiuj ambaŭ estas la plej ekstremaj, tial la aliaj lingvoj ŝajnas meti sin inter ili, sed ankoraŭ neniom sintezante raciigon kaj raciiĝon: ekster Esperanto.


Esperanto komence ŝajnu al la lernantoj tre raciiga, tamen jam ni ankaŭ scias, ke la raciigeco devenas de la interne kaŝitaj hierarkioj, per kiuj la lingvuloj povas hierarkiigi ankaŭ sian pensadon, kio estas raciiĝo mem. Tio estas, la raciigeco de Esperanto estas nur por fari ties lernanton raciiĝa. Tio signifas, ke ankaŭ Esperanto mem estas ŝanco, per kiu difavoro ebligas sin efektivigi.