Pri la absoluta feliĉo

La feliĉo, kiun la nunaj homoj konas, aŭ almenaŭ kredas koni, estas relativa; ĉar tio facile fariĝas malfeliĉo renkontante plibona feliĉo. Tia estas nepra rezultato de la ideo, ke morgaŭ estu pli bona ol hodiaŭ, laŭ evoluo de sciencoj kaj negocoj. Sed, tiel feliĉo fariĝas malfeliĉo rekte per konado pri la relativeco, ni povas konjekti, ke feliĉo mem estas io absoluta.


Esti absoluta estas esti senkompara. Tio signifas, esti netransŝanĝebla. Feliĉo estas stato, kaj netransŝanĝebla stato estu eterna stato, kiom tio povas esti, tial ankaŭ absoluta feliĉo tia. Konscio konas nur ŝanĝaĵojn, kaj tial neniel povas koni la feliĉon absolutan eternan, nome senŝanĝe estadantan por ĉiam. Almenaŭ ne rekte.

Nerekta konado estas konjekti per la aliaj. Nepre, tio malkovras, ke la absoluta feliĉo estu la antaŭdifinita, plejbaza stato, sur kie la aliaj pasas.


Tial ni povas rigardi, ke la absoluta feliĉo estas la kampo de konscio; ne la kampo konsciata, sed la kampo kiel kosciado mem, ĉar ili aperas kaj malaperas tute samtempe. Sed ĉu la kampo de konscio, kvankam tiel aperas kaj malaperas, povas esti ankaŭ absoluta ?


Science oni supozas, ke tia funkcio estas nur de la cerbo, sed la supozo estas tute neĝusta. Konsciado estas funkcio por kompreni la ĉirkaŭaĵon kiel sian agkampon, tio estas, ordigitan spacon (almenaŭ tiom ordigitan kiom por koni pri necesaĵoj kaj evitindaĵoj). Tian funkcion havas ĉiu vivaĵo, malgraŭ multe da ili ne havas cerbon. Tial ni devas diri, ke konsciado estas sintenado de ĉiu fermanta entropia sistemo.

Iu fermanta entropia sistemo prenas eksteran plimalgrandan entropion kaj forĵetas eksteren pligrandan entropion produktatan de si, por teni sin; tiel tiu formas kaj tenas unu partan ordiĝon. Ja parta, ĉar tiu nepras eksteran plimalgrandan entropion, ĉiam. Tia estado, kies sintenado tute dependas de la ĉirkaŭaĵo, neniom povas esti absoluta, tio estas, esti provizora. Do, ĉu konsciado, kiel ties funkcio, estas ankaŭ provizora, nome neabsoluta ?

Konsciato postulas la konsciadon; io konscienda estas neekvilibra malgrandeco de la ekstera entropio, kion nur la konscianto povas ekvilibrigi per konsumo kiel sintenado. Por koni la neekvilibrecon, la baza stato de ties konscio estu ekvilibrigita stato de la ĉirkaŭaĵo. Tio estas la absoluta stato de la ĉirkaŭaĵo, kion la konscianto heredis komence. Tiel fine ni konas, ke konscio estas absolute volo por plia ordiĝo, kiun ĉiu fermanta entropia sistemo komune heredas, origine el la universo mem, eterne tiel, netransŝanĝeble tiel, kaj tia estu absoluta.


Ekvilibrigo estas postulo el la ĉirkaŭaĵo, tial la volon por plia ordiĝo, nome ekvilibrigon, tenadigas la ĉirkaŭaĵo mem tra tenantoj, tra iliaj aperoj kaj malaperoj. Se iu vivas laŭ la volo, tiam lia diro kaj ago, kaj eĉ produktaĵoj per tio, fariĝas absolutaj; tia absoluta stato estu la absoluta feliĉo. Eĉ survoje li povas mortiĝi kun trankvilo per absoluta kredo, ke la reston zorgos la ĉirkaŭaĵo mem, kaj tiel tiu nepre plenumos tion iam.


Per ĉasado al relativaj feliĉoj ĉiam la absoluta mal-feliĉo rezultas, ĉar tiuj dependas de kiomo de entropia malekvilibrigo. Plibona morgaŭo estas nura spegulaĵo de malplibona hodiaŭo, nura prokrastata feliĉo de hodiaŭo. Eĉ bona hazardo, kiom ĝoja, estas nura rezultato de la atendo, dum kio li preterpasas hodiaŭan feliĉon. Tio estas, la ideo, ke morgaŭ estas pli bona ol hodiaŭ, estas nura vanaĵo, kiom eĉ la ebleco estas absurda.

La vera feliĉo, absoluta nepre, estas ĉiam kun nepreco kaj sen hazardeco, ne nur malprospera sed ankaŭ eĉ prospera. Tio eĉ superas ĉiun senton, ĉar sentoj estas nur iloj, por harmonii kun la ĉirkaŭaĵo, kaj neniel celo; celita sento faras ĉiun ilo por sin.


Laŭ mia observo, ĉiu peno de homo, almenaŭ por lia idealo, finfine estas provo por estigi la absolutan feliĉon, per ekstremigo de ĉasado al relativaj feliĉoj. Ekzemple, egaleco estas ekvilibrigo, libero estas respekto al la volo, por plia ordiĝo, de alia, kaj frateco estas komunigo de tiaj voloj. La problemo, pri harmoniigo de tiuj tri idealoj, devenas de malĝusta kompreno, ke egaleco estu stato ekvilibrigita aŭ ekvilibrigota, iu ajn almenaŭ definitiva; ĝuste, tiu devas esti ekvilibrig-at-a (ekvilibrigo mem), ne definitiva stato sed procedo senfina. Tia definitiva egaleco devenas de malegaleco nuna, tiel fariĝas unu relativa feliĉo, miskomprenite kiel stato komparebla, ne ĝuste kiel procedo absoluta. Ia ajn, tia peno, pro malĝusta kompreno, nur estigas la absolutan mal-feliĉon, laŭ la jam skribita kialo.

Tial, nur plibona kompreno povas plenumi plian ordiĝon. Ne, mi pliĝuste devas diri, ke komprenado mem estas plia ordiĝo, plia harmoniiĝo, kaj per tiuj la ĉirkaŭaĵo mem ordigos kaj harmoniigos ĉion; tia estu vivi laŭ la volo por plia ordiĝo.